Kataluna Esperanto-Asocio


Artikoloj

Hejmpaĝo > Eldonaĵoj > Artikoloj > Ŝtata demagogio kaj la „kataluna demando”

Ŝtata demagogio kaj la „kataluna demando”

Artikolo el Heroldo de Esperanto

Diskonigu

de Rubén Fernández Asensio

En mia unua artikolo mi karakterizis esperantismon kiel pozitivan sekvon de naciismo. Nun mi devas turni la atenton al ĝiaj negativaj efikoj.

Ĉirkaŭ 1958, mia avo decidis forlasi sian vilaĝon en Murcio (suda Hispanio) kaj migri Katalunion. Li tion anoncis al la bienmastrino, kiu posedis la tutan vilaĝon kaj ekspluatis la senterajn kamparanojn, ricevante duonon de ĉiu rikolto. Laŭ mia patro, tiam 10-jaraĝa, ilia konversacio estis jena :

—"Ne iru, ĉu vi ne scias, ke la katalunoj estas kiel judoj ?"

—"Povas esti. Nek judojn nek katalunojn mi konas. Sed mi ja konas vin !"

Tiun ĉi signifplena ekzemplo liveras senegalan elrigardon en la nacian hispanan psikologion kaj la rolon de katalunoj en ĝi. En 1492, tuj post la unuiĝo de la reĝlandoj de Kastilio kaj Aragono kiu naskis Hispanion, ne nur la lasta islama regno en la Iberia Duoninsulo estis konkerita, sed ankaŭ estis forpelitaj la judoj. Tiu forpelo apartigas la hispanan kulturon disde tiu de la plimultaj eŭropaj nacioj : malaperis ne nur la ekstera malamiko, sed ankaŭ la interna Aliulo, kies religio difinis la limojn de la Nio. Ĝin anstataŭis katalunoj. Ekde tiam intermitadas en Hispanio periodaj febroj de katalunmalamo, kiel videblas, ekzemple, en famaj poemoj de la verkisto Francisco de Quevedo.

Jam en 1908, dum burĝonadis kontraŭsemidismo en Eŭropo, la popolisto Lerroux fondis la unuan kontraŭkatalunan partion. En la anomalie senjuda Hispanio, katalunoj jam plenumis la rolon de interna malamiko por ambiciaj demagogoj. Post la ekstermo de la judoj, kiam naciisma demagogio reaperis en Eŭropo, la enmigrintoj, precipe la islamaj, fariĝis la celata interna abomenulo, krom en Hispanio. Ĉie en Eŭropo ekfloris ekstremdekstraj fremdulmalamaj partioj, krom en Hispanio. En Hispanio, la sola nova partio sukcese konkuranta kun la tradicie dekstra Popola Partio estas Ciudadanos, sociale dekstra, fremdul-indiferenta kaj furioze kontraŭkataluna, ĉar fondita de hispanoj en Katalunio en 2006. Ĉar la „kataluna problemo” neniam estis vere solvita, senskrupulaj politikistoj povas daŭre eluzi ĝin por eksciti la malklerajn amasojn kaj devojigi koleron disde bienistoj, bankieroj kaj grandkapitalistoj.

Kompare al fremdulmalamo, katalunmalamo havas avantaĝojn : internacie, ĝi ŝajnas respektinda ĉar nekomprenata, kaj kaŝas sian naciismon atribuante ĝin al sia viktimo ; enlande, anstataŭ devigi elpensi novajn fantomojn ĝi ekspluatas tre antikvan kaj potencan malsimpation. La hispanaj stereotipoj pri katalunoj surprize similas tiujn pri judoj : senhumuraj monavidaj burĝoj ekspluatantaj laboristojn, malsolidaraj patruj-perfidantoj, ili estus la enkarniĝo de kapitalismo mem. Se vin ŝokis la nekomprenebla rabio de la hispanaj policanoj atakantaj senhelpajn voĉdonantojn dum la referendumo de la 1a de oktobro, sciu kion vi fakte vidis : pogromon, rekte organizatan de la hispana registaro.

La nuntempa ondo de hispana naciisma demagogio komenciĝis ĉirkaŭ 2005, kiam pluraj aŭtonomaj registaroj decidis ĝisdatigi siajn „Statutojn” aŭ bazajn konstituciajn leĝojn. Tiam publika deziro de sendependeco en Katalunio staris je 13%, kaj neniu partio en la kataluna Parlamento malferme favoris ĝin. Ĉar ili estas organaj leĝoj, la projektojn aprobitajn de regiona parlamento devas aprobi ankaŭ la hispanaj Kortesoj antaŭ ol ĝin sankcios la popolo de la regiono per referendumo. La novaj statutoj de Valencilando, Aragono kaj Balearoj estis senprobleme aprobitaj, sed la katalunan la Kortesoj tiel profunde „rabotis”, laŭ grafika esprimo de la kontraŭkataluna socialisto Alfonso Guerra, ke katalunoj seniluziiĝis kaj en la referendumo 51% sindetenis kaj nur 35% ĝin aprobis. Tamen la „rabotado” ne sufiĉis por la Popola Partio de Mariano Rajoy, kies tradicia kontraŭkatalunismo pliakriĝis por konkuri kun tiu de Ciudadanos. En la opozicio, la PP komencis sisteme ekspluati katalunmalamon por agiti la amasojn kaj rivali kun la reganta Socialisma Partio. Ne kontenta pri sia partopreno en la kortesa „rabotado”, Rajoy kolektis kvar milionojn da subskriboj tra Hispanio por postuli tut-hispanan referendumon de la kataluna Statuto. Krome, tuj post la sankcia referendumo en Katalunio, la PP apelaciis al la Konstitucia Kortumo kontraŭ 127 el ĝiaj 246 artikoloj. La duoblan mezurilon de la hispanoj bone montris la Statuto de Andaluzio, kiun la Kortesoj aprobis en 2007 kvankam ĝi estis kopio de la kataluna : 74 el ĝiaj artikoloj estis samaj al tiuj apelaciitaj en la kataluna, 39 povorte.

Baldaŭ montriĝis, ke naciisma demagogio povas mobilizi ne nur la popolaĉon, sed ankaŭ klerajn funkciulojn kaj juĝistojn. Hispanio neniam alte rangis en juĝista sendependeco ; la plej altajn juĝistajn postenojn nomumas la du ĉefaj partioj, PP kaj la socialistoj, aparte tiujn en la Konstitucia Kortumo, kiujn la partioj nomumas por nur 9 jarojn kaj sekve estas fakte iliaj fidelaj dungitoj. La PP sukcese manovris por nomumi eĉ kotizantajn membrojn al tiaj postenoj. Ju pli da leĝoj aprobitaj de la kataluna Parlamento forstrekis tiu kortumo, des pli da katalunoj komencis rigardi sin kolonio. En 2010 fine la kortumo verdiktis pri la Statuto. Ĝis tiam, la Kortumo nur povis forstreki vortojn de leĝoj kiel nekonstituciajn, sed tiu verdikto markis turnopunkton, ĉar la Kortumo permesis al si ne nur forstreki sed ankaŭ revortumi 41 artikolojn, inkluzive multajn troveblajn laŭvorte en aliaj aŭtonomaj statutoj. Subite, kabineto da 12 dungitoj de la PP diktis leĝojn al la tuta kataluna popolo, super la decidoj de elektitaj reprezentantoj kaj de la popolo mem en referendumo. Pli kaj pli da katalunoj taksis tion ŝtatrenverso kaj, kiel Herzl kaj la cionistoj, konvinkiĝis ke nur en propra ŝtato ili havos rajton je memregado. Tiam la suverenisma movado eksplodis.

Ankaŭ tiam la Socialisma Partio draste senkreditiĝis pro la granda ekonomia krizo, samtempe paralizite de la demagogaj admonoj de la PP ne cedi al la katalunaj „perfiduloj”. En la fru-balotoj de 2011, la PP rikoltis la frukton de sia popolisma agitado kaj amase venkis : neniam antaŭe iu partio regis la Kortesojn per absoluta plimulto. Per unua fojo en la historio de hispana „demokratio”, la reganta partio ne devis kompromisi kun la ĉefa partio en Katalunio aŭ en Vaskio ; tiel malaperis la lasta bremso de hispana naciismo. Samtempe, tamen, la neniam ĉesanta flueto da skandaloj pro korupteco de la PP je ĉiuj niveloj kreskis ĝis fariĝis lavango. Baldaŭ montriĝis ke akceptado kaj disdonado de subaĉetoj estis tiel kutima, ke ĝi konsistigis duan sekretan librotenadon de la PP kaj ke Rajoy mem ricevis tian kromsalajron. En la amaskomunikiloj, la PP devis forgesigi la prokurorojn kiuj nomis ĝin „krima organizo” superŝutante ilin per naciismaj frapfrazoj kaj novaĵoj pri la fifaroj de katalunoj. Plie en la sama jaro la militantoj de vaska ETA anoncis finon de armita agado, kaj la hispana naciismo devis trovi alian internan malamikon por pravigi uzon de la ŝtataj institucioj kontraŭ konkurantaj naciismoj. Por kaŝi sian kontraŭleĝecon per fumkurteno, apelacio post apelacio la PP kaj la Konstitucia Kortumo paralizis la laboron de la kataluna Parlamento kaj puŝis katalunajn politikistojn en senelirejon, por fabriki senhelpajn „krimulojn” kiel propekajn kaprojn. Jen do kiel Rajoy sukcesis rivali kun Erdogan en Turkio kaj Orban en Hungario, mobilizante la amasojn kontraŭ la katalunoj same kiel aliaj tion faras kontraŭ la enmigrintoj, la ciganoj, la ateistoj aŭ la kurdoj. Je la nomo de la nacio, li sukcesis igi la hispanojn akcepti limigojn de bazaj civitaj rajtoj, kiel ekzemple per la tiel nomata „buŝo-ŝtopila” leĝo. Kaj kiel en la kazo de Orban, la Eŭropa Unio faras nenion por haltigi tiun aŭtoritatisman degeneron.

Publikigita en Heroldo de Esperanto, n-ro 6 (2273), 93-a jarkolekto, p. 3.





Associació Catalana d'Esperanto / Kataluna Esperanto-Asocio

Hotel d'Entitats Can Guardiola, carrer Cuba, núm. 2, 08030-Barcelona (Països Catalans)
Tel +34 93 716 36 33
Fax +34 93 716 36 33