From Manifestació a Occitània

Inici: IniciEsperanto

Pro digno,

okcitana lingvo nacia

Okcitanio etendiĝas sur la suda triono de la Franca ŝtato, la valo Aran en la Kataluna princlando, dek du alpaj valoj en Piemonto, kaj Monako. La okcitana lingvo estas oficiale agnoskita nur en valo Aran kaj, pro politika vastigo, en la tuta Kataluna princlando. En la plej granda parto de la okcitanaj teritorioj, la lingvo havas neniun rajton.

La okcitanoj manifestontaj la 17an de marto en Besièrs postulas dignecon por sia lingvo ĉiunivele, ne nur kadre de la familio sed ankaŭ en la instruado, en la gazetaro, en la radio, en la televido...

Nuntempe la franca Respubliko neas tiun rajton al la okcitanoj kaj malakceptas subskribi la eŭropan ĉarton pri minoritataj lingvoj. La artikolo 2 de la francia konstitucio asertas, ke la franca estas la nura lingvo de la ŝtato. Tio signifas, ke laŭleĝe, ekzistas nek la okcitana nek iu ajn alia lingvo el tiuj parolataj en la franca Respubliko, kiel la kataluna, la eŭska, la arpitana, la bretona, la elzaca, la korsa aŭ la flandra. Nuntempe, la okcitanoj havas neniun socian lokon, kie ili vivu okcitane.

La Instituto pri Okcitanaj Studoj laboras favore al ĉi tiu lingvo de antaŭ pli ol 60 jaroj kaj estas plenkapabla realigi procezon por normaligi kaj dignigi la okcitanan. Tiel do, nur politika volo necesas.

La ĉi-sabatan manifestacion en Besièrs kunvokas aro de asocioj, societoj kaj anaroj kunfluantaj en la postulon de tiu digno, kiun la okcitana meritas, same sociskale kiel en la edukado kaj en la amaskomunikiloj.

Pliaj informoj ĉe: http://www.manifestarperloccitan.com/ Vidu ankaŭ la videojn de la pasinta manifestacio en Carcassona:
- La manifestacio
- La festivalo, vespere

Pro kohero,

esperanto lingvo internacia

La parolantojn de la internacia lingvo esperanto kunigas idealo pri lingva ekologio, t.e. ke ĉiuj lingvoj de la planedo kunvivu plene samrajte. Fronte al la lingvaj imperiismoj, ĉu tutmondaj, ĉu interne de unuopaj ŝtatoj, ni defendas la plenan samnivelecon de ĉiuj naciaj lingvoj, ĉar ĉiuj meritas la saman respekton kaj dignon.

Ni volas iri tra la mondo laŭ plena egaleco kaj libereco kun gefratoj el aliaj popoloj kaj kulturoj, sed ne laŭ tiu egaleco anoncita de vojaĝagentejoj, nek laŭ tiu libereco anoncita de kelkaj entreprenoj. Ni sentas nin super ĉiu politika landlimo por vere penetri en la realan mondon de la plureco kaj riĉeco de la popoloj, ĉar ni deziras ĝui novajn travivaĵojn, kompreni novajn ideojn kaj filozofiojn, kaj eĉ fivorti alilingve.

Antaŭ la hodiaŭa situacio de la okcitana, la katalunaj kaj valenciaj esperantistoj, plene apogas la manifestacion de Besièrs, ne nur subskribante la subtenan manifeston, sed ankaŭ per sia aktiva partoprenado kaj per la realigo de tiu ĉi retejo, celanta informi la tutan mondon, ke la okcitana popolo postulas dignon por siaj lingvo kaj kulturo.

Retrieved from http://www.esperanto.cat/aranghoj/besiers2007/index_eo.php?n=Inici.IniciEsperanto
Page last modified on March 16, 2007, at 10:09 AM