kea
Apartat 1008 - 08200 SABADELL
Catalunya/Katalunio
Tel:+34 937109636
Fax:+34 937163633
Joventut Valenciana d'Esperanto - Valencia Esperanto-Junularo Joventut Catalana d'Esperanto - Kataluna Esperanto-Junularo
 
    Kataluna Inform-Servo Televida
    retpoŝto

NOVAĴO
Historio de esperanto
en la Kataluna Landaro

Francesc POBLET kaj Hèctor ALÒS (coords.). Història de l'esperanto als Països Catalans. Recull d'articles. Historio de esperanto en la Kataluna Landaro. Artikolkolekto. Kataluna Esperanto-Asocio. Cornellà de Llobregat. 472 p. 20 €.
Prave oni diris, ke “la historio de la kataluna esperanto-movado estas interesega”. Aliĝis al la ideo de universala neŭtrala lingvo militistoj kaj katalunistoj, pastroj kaj framasonoj, burĝoj kaj liberecanoj. Rilatis al ĝi personoj kiel Frederic Pujulà, Joan Amades, Delfí Dalmau, Carles Riba, Andreu Nin aŭ Joan Mascaró, sed ankaŭ virinoj, kiuj ekorganizis sin, aŭ laboristoj de la fabrikoj en Barcelono, Sabadell, Alcoi... La esperantismo estis interklasa, transversa movado, sed samtempe la tiamaj sociaj bataloj okulfrape evidentiĝis en ĝi: troviĝis homoj, la plimulto, kiuj vidis en ĝi elementon por ŝanĝi la socion al pli granda socia justo, al nacia emancipiĝo aŭ al ambaŭ aferoj, kaj aliaj, kiuj pledis por konservi la laboristan ekspluatadon, la asimilajn politikojn aŭ ambaŭ aferojn, ofte nome de nepolitikemo. (el la Antaŭparolo)

Ĉi tiu tria volumo pri la historio de la esperanto-movado en la katalunlingvaj landoj, dulingva en la kataluna kaj en esperanto, kunigas dudek unu artikolojn de dek kvar specialistoj, kiuj prezentas diversajn kaj komplementajn aspektojn pri la esperanto-movado en la Katalunaj Landoj inter 1900 kaj 1940, konservante la kombinon de legoplezuro kaj scienca rigoro de la du antaŭaj verkoj.

Indekso

Antaŭparolo
Temaj studoj
F. Poblet. Serĉante universalan lingvon. La esperantista movado en Katalunio. La societo Nova Sento
A. Montagut. La interlingvo esperanto: Noviga faktoro en Katalunio dum la jarcenta ŝanĝo (de 1898 ĝis 1909)
F. Poblet. Esperanto kaj anarkiismo en Katalunio
F. Poblet. Kataluna Esperantisto (1910–1936)
F. Poblet. La kongreso de Vinaròs. La subpremado de la kataluna esperanto-movado dum la diktaturo de Primo de Rivera
H. Alòs, F. Poblet. La Kataluna Antologio
X. Margais. Esperanto, esperantismo kaj ilia rilato kun kelkaj reĝimoj
T. del Barrio, U. Lins. La utiligado de esperanto dum la hispana intercivitana milito
Lokaj studoj
H. Alòs, Ll. Puig. La komenco en Ceret de la kataluna esperanto-movado
J. Amouroux. Skizo pri la esperanto-movado en Rusiljono (1902–1947)
X. Margais. Novaĵoj pri la esperantismo en Maó (1905–1910)
P. Martín. Historio de la esperanto-movado en El Vendrell
J. Inglada. Kroniko pri la esperanto-movado en Vilanova i la Geltrú
F. Aisa. Esperanto en la Popola Enciklopedia Ateneo de Barcelono
T. del Barrio. Kelkaj notoj pri la laborista esperanto-movado en Valencio ĝis la intercivitana milito
X. Margais. La esperanto-movado en Majorko: Plia viktimo de la frankisma subpremado
Biografiaj studoj
F. Poblet. Frederic Pujulà i Vallès, verkisto, katalunisto kaj esperantisto
D. Cortijo. Joan Amades kaj esperanto
J. Solé i Camardons. Delfí Dalmau: Katalunismo, liberanismo kaj esperantismo
J. Amouroux. Pastro Joan Font i Giralt (1899–1936)
E. Abeyà. Joan Mascaró: Inter Oriento kaj Okcidento
Apendicoj
Apendico 1: Baza bibliografio
Apendico 2: Glosaro
Apendico 3: Kronologio
Apendico 4: Demografio

 

Celoj, valoroj kaj principoj de Kataluna Esperanto-Asocio

Kataluna Esperanto-Asocio deziras esprimi siajn celojn, valorojn kaj principojn. Nia agado estas bazita sur la aplikado de la rajtoj agnoskitaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, en la Universala Deklaracio de la Kultura Diverseco, en la Universala Deklaracio de la Lingvaj Rajtoj kaj en la Manifesto de Prago. Por atingi niajn celojn, kiel vivanta parto de la popolo, ni laboras kune kun la landa socia reto, kaj ni same kunlaboras kun la institucioj, ne perdante nian sendependecon nek nian identecon.

Celoj de la Asocio

a) Disvastigi en la katalunlingva teritorio esperanton, kiel neŭtralan internacian helplingvon, kiel la plej bonan eblon por lingva demokratio, garantiantan la valorojn de la lingvaj rajtoj, de la lingva diverseco kaj de la rajto al plena komunikado inter homoj kun malsamaj lingvoj

b) Instigi en la katalunlingva teritorio la uzadon de la propra lingvo kaj diskonigi la katalunan kulturon en la mondo kaj aliajn kulturojn pere de esperanto

Valoroj de la Asocio

a) La lingvaj rajtoj, komprenataj kiel nedisigebla komplemento de la homaj rajtoj

c) La rajto al plena komunikado inter homoj kun diversaj lingvoj, kiel rimedo por venki la antaŭjuĝojn, survoje al packulturo

Principoj de la Asocio

En nia aktivado por la lingvaj rajtoj ni konsideras, ke:

  • La lingvaj rajtoj, disvolvitaj surbaze de la homaj rajtoj, estas esenca elemento de libereco kaj de paco.
  • La egaleco de lingva rajtoj de la individuoj kaj de la komunumoj estas esencaj por tiu celo. Nenio devas miskomprenigi, ke ekzistas lingvoj pli taŭgaj por difinitaj celoj, kvankam la plej privilegiitaj tavoloj de la hegemoniaj komunumoj kaj de tiuj asimilitaj ofte instigas tion pensi al multaj homoj per sia ekonomia, politika kaj milita potenco aŭ pro sia prestiĝo.
  • La diverseco estas garantio de kultura riĉo. La sennombraj formoj fari kaj diri estas parto de la komuna homa heredaĵo, trezore akumulita dum jarmiloj. Ni volas kontribui al la vivtenado de la kultura diverseco kaj, aparte, de tiu lingva.
  • La komunikado inter la diversaj komunumoj estas necesa por interkonatiĝo, helpanta al la libereco de ĉiu el ili, kio estas fundamento de paco. La flueco de komunikado inter la komunumoj kreskigas senton de solidareco kaj samtempe ebligas, ke la diversaj kulturoj komplemente riĉigu unu la alian. Ni volas kontribui al tio, ke la informfluoj fariĝu vere multflankaj.
  • Ni konsideras nesufiĉa la celon korekti la preskaŭmonopolon de unu nacia lingvo en la monda interkomunikado per oligopolo de kelkaj lingvoj.
  • Ni konsideras la konceptan kaj valoran dividon inter lingvoj internaciaj, naciaj kaj regionaj, manifestiĝo de lingva imperiismo. Neŭtrala lingvo, kiel esperanto, povas agi kiel ponto, favorante kaj substrekante la plenan egalecon de la lingvoj.
  • La uzado de neŭtrala internacia helplingvo, aŭ interlingvo, ne devas negative influi la ĉiutagan vivon de la lingvaj komunumoj kaj oni devas ĝin rezervi, pere de taŭga konsciigo kaj trafaj lingvopolitikoj, por specifaj funkcioj, por ne damaĝi la ekologian ekvilibron inter ili. Ĉion, kion povas plenumi la lokaj lingvoj, ne devas plenumi la tutmonda interlingvo.
  • Por kontribui al tiu ekvilibro, ni konsideras necesa pozitivan diskriminacion por atingi la normaligon de la minorigitaj lingvoj en ties medio aŭ teritorio kaj tiel defendi la lingvan diversecon. Krome, ni pledas por la rajto de la enmigrintoj lerni sian denaskan lingvon, inkluzivante ĝin en la rajton je movo de la homoj.
  • La uzado de neŭtrala interlingvo, apud tiu propra, ne ekskludas, sed favorigas la uzadon de aliaj lingvoj danke al la tempoŝparo per la lernado de ponta lingvo kaj al la disvastigo de la konscio pri egaleco, valoro kaj respekto por la lingva diverseco: ni opinias, ke dezirindas instigi la lernadon de fremdaj lingvoj, ĉefe de tiuj geografie kaj kulture proksimaj. La pasiva plurlingveco estas taŭga eblo por helpi la komprenon de pliaj lingvoj sen damaĝi tiun propran.
  • La uzado de interlingvo neŭtrala kaj facila estas grava, sed malsufiĉa per si mem. Kvankam ĝi estas praktika pruvo de la egaleco inter la lingvoj, kaj ni konstatas, ke tiu justocela perspektivo enradikiĝas en konsiderinda parto de la esperantolingvanoj, ni konsideras, ke gravas la plua edukado al la valoroj de la diverseco kaj de la egaleco de rajtoj, specife de tiuj lingvaj.

Traduko de la teksto aprobita de la asembleo de Kataluna Esperanto-Asocio, la 1an de marto 2008









imatge manifestació Besièrs

En català  NRO Espero Libroservo ILEI Katalunio Kaj Tiel Plu Barcelona Mallorca Prada Sabadell Vilanova i la Geltrú
Startejo KEA Katalunio Forumo Eltondaĵoj Utilaĵoj