fletxa

Enkonduko | La valencia esperanto-tradicio | La lingvo de la valencianoj | Areo kaj loĝantaro | Dialektoj | Lingvo-naskiĝo | Mezepoka apogeo | Deklivo | Repreno | Nuna lingva situacio en Valencilando | Kronologio

Areo kaj loĝantaro


La adjektivo valencia montras lingvan realaĵon, sed ĝi ĉefe klarigeblas el kuniĝo de cirkonstancoj socilingvistikaj. La valencia, fakte, ne estas lingvistike sendependa lingvo, sed difinitaj socilingvistikaj cirkonstancoj liveris al ĝi elstaran statuson inter la valencianoj.

Strukture la valencia estas dialekta variaĵo de la kataluna lingvo. Tiu ĉi, apartenanta al la okcidenta grupo de la latinidaj lingvoj (kun la franca, la okcitana, la itala, la hispana kaj la galego-portugala), etendiĝas laŭ la orienta marbordo de la Ibera duoninsulo.

Pli konkrete, jen estas la geografia areo de la kataluna:


a) Princlando Andoro, kun 468 km2 kaj 37.825 enloĝantoj [1980].
b) la tuto de la teritorio de Katalunio (provincoj Barcelona, Girona, Lleida kaj Tarragona), kun 31.426 km2 kaj 5.978.628 loĝantoj [1986]. Oni devas tamen elkalkuli la etan pirenean valon Val d'Aran, kie oni parolas la okcitanan.
c) La nord-pirenea zono de la malnova Kataluna Princlando (konata kiel Norda Katalunio), apartenanta al la Franca Ŝtato ekde la jaro 1659. Ĝi estas inkluzivita en la departemento de Orientaj Pireneoj, kun ĉefurbo en Perpinyà. Loĝas en tiu teritorio 330.885 homoj [1982], distribuitaj en 4.086 km2.
ĉ) La pleja oriento de la regiono Aragono, laŭlonge de strio, kies averaĝa larĝo ne superas 20 km, de Pireneoj ĝis Valencilando. Temas pri 4.449 km2 kaj 47.868 homoj [1981].
d) La plimulto de Valencilando (administracie nomata Valencia Komunumo), kun 13.612 km2 kaj 3.772.002 loĝantoj [1986]. Oni ne devas enkalkuli kelkajn internajn landerojn, kiuj apartenas al la lingva areo kastilia. En la provinco Alakanto tio ĝenerale okazas pro moderna popolado.
e) La tuto de la Baleara Insularo (Mallorca, Menorca, Eivissa kaj Formentera), kun 5.014 km2 kaj 680.933 enloĝantoj [1986].
f) La urbo L'Alguer, en Sardio (kaj do sub itala administrado) kun 224 km2 kaj 36.378 loĝantoj [1981].
g) El Carxe (300 km2 kaj 2.500 loĝantoj), regioneto en la orienta ekstremo de la regiono Murcio.


Tiujn teritoriojn kelkaj nomas, pro homogeneco lingva kaj kultura, Katalunaj Landoj. Entute ili entenas geografiajn kaj/aŭ demografiajn kvantojn superantajn tiujn de aliaj eŭropaj landoj, kiel Nederlando, Belgio, Danio, Finnlando, Svedio, Islando, Norvegio, Slovenio, Kroatio, Litovio, Bjelorusio k.a.


Estas tamen certe, ke la ciferoj pri kono kaj reala uzo de la lingvo varias laŭ la diversaj teritorioj (depende de historiaj kaj sociaj faktoroj, kiujn ni pli poste pritraktos). Tio iras de 80% da parolantoj en Balearoj ĝis 30% en Norda Katalunio, dum estas 55% en Katalunio kaj Valencilando. Malgraŭ tio, ĝia kultura kaj ekonomia viglo estas pli granda ol tiu de landoj kun memstara ŝtato kaj pli grandaj demografiaj volumenoj.

Areo Loĝantoj
Andoro 468 37.825
Katalunio 31.426 5.978.628
Norda Katalunio 4.086 330.885
Orienta Aragono 4.449 47.868
Valencilando 13.612 3.772.002
Baleara Insularo 5.014 680.933
L'Alguer 224 36.378
El Carxe 300 2.500
Entute 59.579 10.887.019