fletxa

Enkonduko | La valencia esperanto-tradicio | La lingvo de la valencianoj | Areo kaj loĝantaro | Dialektoj | Lingvo-naskiĝo | Mezepoka apogeo | Deklivo | Repreno | Nuna lingva situacio en Valencilando | Kronologio

Kronologio

 

-217

Konkero fare de la romianoj.

494

Komenco de la visigota regado.

711

Islama konkero.

801

Konkero de Barcelono fare de la frankoj.

870-87

Regado de Vilfredo la Vila, prapatro de la kataluna dinastio.
9a jc. Unuaj skriberoj en la kataluna lingvo
.

1137

Dinastia unio de Katalunio kaj Aragono. La nova konfederacio alprenos la nomon Aragona Reĝlando, kvankam la katalunoj ĉefrolos en ĝi.

1229

Konkero de Majorko.

1238

Konkero de Valencio.

1282

Konkero de Sicilio.

1316

Morto de Ramon Llull, majorkano, kreinto de la literatura kataluna lingvo.

1324

Konkero de Sardio.

1412

Ferdinando, unua reĝo el kastilia dinastio.

1443

Konkero de Napolo.

1459

Morto de Ausiàs Marc, valenciano, plej elstara klasika kataluna poeto.

1468

Morto de Joanot Martorell, valenciano, verkinto de la plej grava mezepoka romano en la kataluna.

1479

Dinastia unio de Aragono kaj Kastilio.

1492

Forpelo de la judoj.

1519 - 23

Kontraŭnobela ribelo de la Frataroj. La reĝa pardondokumento, en 1524, estas la unua oficiala teksto redaktita en Valencio en la kastilia lingvo.

1610

Forpelo de la maŭroj. Valencilando perdas inter 22% kaj 30% de sia loĝantaro.

1659

Cedo de Norda Katalunio al Francio.

1704-14

Hered-milito. La katalunlingvaj landoj apogas la perdontan partion.

1707-16

Dekretoj de Nova Planta: likvido de la memregaj institucioj kaj malpermeso de la kataluna lingvo.

1833

Komenco de la literatura renaskiĝo.

1912

Unua katedro pri la kataluna lingvo en la Barcelona Universitato, gvidata de Pompeu Fabra.

1913-32

Normigo de la kataluna lingvo fare de Pompeu Fabra.

1932

Aŭtonomi-statuto por Katalunio, kiu kunoficialigas la katalunan kaj la hispanan.Interkonsento de Castelló: akcepto de la komuna normlingvo fare de valencianoj, balearoj kaj katalunoj.

1936-39

Hispana interna milito.

1937

Projektoj de Statuto por Valencilando.

1939

Venko de generalo Franco. Persekuto kontraŭ la katalunaj lingvo kaj kulturo.

1962

Eldono de Nosaltres els valencians (Ni la valencianoj) de Joan Fuster, mejloŝtona eseo pri la valencieco.

1975

Morto de Franco.

1982

Aŭtonomi-statuto por Valencilando.