fletxa

Enkonduko | La valencia esperanto-tradicio | La lingvo de la valencianoj | Areo kaj loĝantaro | Dialektoj | Lingvo-naskiĝo | Mezepoka apogeo | Deklivo | Repreno | Nuna lingva situacio en Valencilando | Kronologio

Lingvo-naskiĝo


La kataluna lingvo naskiĝas pro la evoluo de la popola latino de la malnova romia Provincia Tarraconense (nomita ankaŭ Hispania Citerior). Tiu fakto parte klarigas la diferencojn kun la du aliaj grandaj latinidaj lingvoj de la Ibera duoninsulo, la kastilia kaj la galego-portugala (derivintaj el Baetica aŭ Hispania Ulterior) [mapo 3].


Fakte, la filologio trikis longan polemikon pri tio, ĉu la kataluna apartenas al la ibero-romana familio (kun la cetero de la latinidaj lingvoj de la duoninsulo) aŭ ĉu ĝi devus grupiĝi kun la galo-romana (kun la franca, la okcitana kaj cisalpa itala). La kataluna havas komunajn trajtojn kun ambaŭ grupoj kaj elstare similas al la okcitana (t.n. provenca).


Ni ne povas precize fiksi, kiam la latina ŝanĝiĝas en la diversajn latinidajn lingvojn, ĉar tiu procezo longis jarcentojn. Tamen la plej primitivaj katalunaj skriberoj konservitaj datas de la 9a jc, kvankam nur 200 jarojn poste ekestos dokumentoj plene verkitaj en la kataluna. Ĉi lingvo kunvivadas kun la latina -same kiel ĉe ĉiuj latinidaj lingvoj- longe post kiam ĉi-lasta ĉesis ekzisti kiel parola lingvo.


La geografia disvastiĝo de la kataluna el sia origina zono, Katalunio, ligiĝas al la konkera politiko de la reĝoj de la Aragona Regno (tiel nomita, kvankam la fundamentan pezon de tiu mezepoka regno posedis Barcelono kaj ne Zaragoza), ĉefe ekde Jakobo 1a.


Kunlaborante kun la kristana celo forpuŝi islamanojn (kiuj invadis la Iberan duoninsulon dum la 8a jc.), la katalun-aragona reĝo konkeris la islamajn regnojn Mallorca (1228) kaj València (1232-45) kaj vastigis la katalunan lingvon ĝis ĝia plej suda limo.


Tiel historie naskiĝis la moderna valencia popolo (same kiel la baleara). Enradikiĝis lingvo pro konkero kaj, ĉefe, pro la posta kristana koloniado de la malnovaj islamaj regnoj.


La fakto, kial la baleara varianto integriĝis en la orientan dialektaron kaj la valencia en la okcidentan restas ankoraŭ demando, kiun oni ankoraŭ ne kontentige klarigis. Estante neorigine katalun-lingvaj regionoj, kien la lingvo estis transplantita, ŝajnas tamen logika la tezo, kiu konjektas la originon de la unuopaj kolonianoj kiel decidan fakton.


En la specifa kazo de Valencilando, notindas, ke ĝia aliĝo al la Aragona Regno fariĝis respektante la diversajn kristanajn elementojn, kiuj partoprenis la konkeron. Tiel la lando strukturiĝis en denaska dualismo, kiu daŭras ĝis nun: la interna parto -montoj kaj seka kamparo-, popolita de aragonanoj, kiuj enradikigis sian socian sistemon kaj sian lingvon; kaj la marborda zono -ebeno kaj irigacia kamparo-, pli riĉa kaj vasta, ĉefe popolita de katalunoj.

imatges/iberiaj-lingvoj.jpg

Bildo 3

Nunaj lingvoj en la Ibera duoninsulo