fletxa

Enkonduko | La valencia esperanto-tradicio | La lingvo de la valencianoj | Areo kaj loĝantaro | Dialektoj | Lingvo-naskiĝo | Mezepoka apogeo | Deklivo | Repreno | Nuna lingva situacio en Valencilando | Kronologio

Nuna lingva situacio en Valencilando

Ni troviĝas en malfacile analizebla periodo, en kiu la lingvo antaŭeniras en kelkaj sektoroj, teritorioj kaj profesioj, dum ĝi retroiras en aliaj. Ĝia ĉiutaga uzado komencis reduktiĝi en la jaroj 1950-60 en la grandaj urboj València kaj Castelló, dum en Alacant tiu procezo komenciĝis iom antaŭe. Nuntempe la plimulto de la junaj loĝantoj de tiuj urboj estas denaske kastililingvaj, eĉ se iliaj gepatroj estas valencianoj. Aliflanke la enorma migr-ondo, kiu alvenis en tiuj jaroj kiel konsekvenco de industriiĝo kaj de la turisma eksplodo, alportis en la Valencian landon multajn milojn da enmigrintoj el hispanaj kastililingvaj regionoj. Tiuj homoj nur parte povis lingve integriĝi: ni memoru, ke tiu procezo okazis en momento, dum kiu la lingvo de la lando forestis el la lernejoj aŭ el la amaskomunikiloj.

Ĉiuj ĉi negativaj aspektoj eble kompensiĝis en la lastaj jaroj kun aliaj pozitivaj: ekde 1982 la propra lingvo de la lando enestas en ĉiuj devigaj edukaj niveloj, minimume kiel lernobjekto kaj foje kiel normala pera lingvo en la studado. Malmultas ankoraŭ la junaj valencianoj, kiuj lernas en la lingvo de la lando (tio dependas de la areoj kaj de la aĝoj, sed estas ĉ. 10-15%). Ni tamen devas memori, ke antaŭ dek jaroj tiu nombro estis preskaŭ nula, kaj ke ĝi kreskas en ĉiu nova lernojaro, kio esperigas nin pri la estonto. Samtempe ni devas substreki etajn ekpaŝojn por lingva normaligo en la amaskomunikiloj. De antaŭ tri jaroj funkcias valencia televido (Canal 9), kiu dissendas inter 45 kaj 60% de siaj programeroj en la lingvo de la lando, ĉefe informoj, sportoj, infanaj programoj, parto de la konkursoj... kvankam plimulto de la filmoj kaj televidserioj estas en la hispana. Sed krome, de antaŭ ses jaroj, dank' al iniciato de privata kultura institucio, valencianoj povas normale kapti la programon de unu el la du kanaloj de la Kataluna Televido, kiu dissendas (ĉi-foje, ja jes) plene en la kataluna.

Sammaniere funkcias diversaj radiostacioj, entute aŭ parte en la lingvo de la lando, kiel Ràdio9Catalunya Ràdio (kiel en la kazo de la televido, alportita de privata iniciato) kaj pluraj regionaj.

Ĉiusemajne aperas la revuo El Temps kaj la lingvo legeblas en diversaj ĵurnaloj kaj revuoj. Ekzistas projekto eldoni taggazeton en la kataluna en Valencio, sed ĝi ankoraŭ ne sukcesis. Deko da eldonejoj regule publikigas en la kataluna en Valencilando -krom multaj, kiuj el Katalunio distribuas ĉe ni siajn librojn.

Ĉiel ajn facile videblas, ke la situacio estas ankoraŭ for de la plena normaleco. Ĝi eĉ ne proksimas al tiu en Katalunio, kun tri televidkanaloj, sufiĉe multaj radiostacioj, pluraj ĵurnaloj kaj multaj semajngazetoj.

Same kiel instruadon kaj amaskomunikilojn, oni devas tre pozitive taksi la socian pozicion de la lingvo inter multaj valencianoj. Ĝi tre altiĝis en la lastaj jaroj, kiel ree tion pruvas enketoj. Tiu fakto, kune kun la altiĝo, pro la lernejoj kaj adoltaj kursoj, de la kapablo ĝin legi kaj skribi, igas, ke oni povas alfronti la estonton kun espero. Fakte ekzistas kreskanta emo lerni la lingvon de la lando fare de enmigrintoj aŭ iliaj gefiloj, same kiel ĉe tiuj aŭtoktonoj, al kiuj oni ne transdonis la lingvon familie.

Sed staras kelkaj obstakloj por tiu normaliĝo. Inter aliaj, krom tiuj logikaj rezistoj, kiujn generas simila procezo, unu el la plej gravaj estas la polemiko pri la identeco de la lingvo parolata en Valencilando kaj Katalunio kaj pri la nomo de tiu lingvo, ĉu valencia aŭ kataluna. Temas pri sterila kaj paraliziga diskuto, en kiu la kontraŭstarantoj al la lingva unueco ne agas per pozitivaj faktoj, sed nur malhelpadas ĝian normaligon pretekste de nomoj kaj identecoj. Temas pri polemiko, kiu espereble iom post iom malaperos, laŭmezure kiel la kreskanta kleriĝo de la valencianoj kaj ilia pli bona kono de la lingvaj realaĵoj sukcesos ĝin superi.