fletxa

Enkonduko | La valencia esperanto-tradicio | La lingvo de la valencianoj | Areo kaj loĝantaro | Dialektoj | Lingvo-naskiĝo | Mezepoka apogeo | Deklivo | Repreno | Nuna lingva situacio en Valencilando | Kronologio

Repreno

La malboniĝo de la indiĝena kulturo haltas finfine per la alveno de la Renaixença (Renaskiĝo). Tiel normiĝas socikultura movado, kiu denove pledas por la kunligaj elementoj inter Valencilando, Balearoj kaj Katalunio kaj starigas ilin laŭ diferenciga konscio disde aliaj kulturoj. Tiu fenomeno progresive materiiĝis laŭlonge de la 19a jc.
La rezultoj de la Renaskiĝo estas tamen diversaj en ĉiu loko: en Katalunio ĝi koincidas kun la industriiĝo de la iama Princlando kaj ŝuldas sian triumfon al la politikigo, kiun instigas la plej dinamismajn elementojn. En Valencio ĝi tamen falas en la manojn de la bienposeda burĝaro, hororiĝanta antaŭ la ebleco, ke la reakirita lingvo povus utili al io alia ol versado. Tiel do la sama movado kun identaj ideologiaj starpunktoj, fariĝis fundamento en la unua kazo por vera kaj plena renaskiĝo de socio kaj kulturo, dum ĝi disfluis en la dua kazo al sterila strebo falanta en internajn kontraŭdirojn.

Evidente ligita al la romantika ekzalto de la naciaj lingvoj kaj kulturoj, kiu tiam impetis en Eŭropo, la Renaskiĝo kuraĝis redoni al la kataluna lingvo ioman publikan agnoskon, kvankam ĉefe en la literatura kampo.

En Katalunio oni ne kontentiĝis per tio. Fine de la 19a jc. la Hispana Ŝtato delonge pruvis, ke ĝi estis tute nekapabla solvi siajn gravajn jarcentajn sociajn problemojn. La kataluna burĝaro, verŝajne la plej aktivema kaj klera en la duoninsulo, decidis, ke estis preferinde strikte adopti individuajn solvojn. La fiasko de 1898, kiam Hispanio perdas siajn lastajn transatlantikajn koloniojn (Kubo, Porto-Riko kaj Filipinoj), finkonvinkas la lastajn. Tiam naskiĝas la moderna kataluna naciliberiga movado, kiu starigos sian idearon sur la defendo de siaj lingvo kaj kulturo.

En la 20a jc, la lingva kaj nacia postuloj estas kvazaŭ la du flankoj de sama monero. En Katalunio tiuj favoraj cirkonstancoj klarigas la kreon de la nuna normigo de la kataluna lingvo, difinita de Pompeu Fabra (1868-1948), kiu rapide disvastiĝis kaj socie akceptiĝis. Eĉ Valencilando kaj Balearoj, kie la nacia afero pro la malsukceso de la Renaskiĝo, varbis minoritatajn socitavolojn, alprenas la reguligon de la komuna lingvo faritan en Barcelono.

La normverko de Pompeu Fabra meritas esti juste agnoskita. Tiu inĝeniero, fariĝinta lingvisto pro amo al sia lingvo, entreprenis en malmultaj jaroj kaj per malabundaj rimedoj kodotaskon, kiu samrangas tiun, kiun faris lingvoj kiel la hispana kaj la franca dum la Ilustrado (samtempa al la dekliva periodo de la kataluna). Surprize koincidanta kun la tezoj, kiujn li ne konis, de la t.n. Praga Rondo, Fabra estas la kataluna reprezentanto de generacio de profundapensaj praktikemuloj, kiel Meyer--Lübke, Saussure, Mathesius aŭ Jespersen. La sukceso de lia propono de normo valida por katalunoj, valencianoj kaj balearoj, baziĝas en la solido de liaj lingvaj modeloj kaj en la skrupula respekto al la diferencoj kaj dialektaj apartaĵoj. Fakte estas nenia troigo aserti, ke la nuna grafika formo de la kataluna lingvo respondas pli ĝuste al la valencia fonetiko ol, ekzemple, al la barcelona.

La tuto de tiuj streboj fine fruktodonas: la jaron 1932, dum la 2a Hispana Respubliko, oni proklamas la Statuton de Aŭtonomio de Katalunio, kiu kunoficialigas la katalunan kaj la kastilian en la kvar kataluniaj provincoj. Tamen la eksplodo de la Interna Milito (1936) renversis la revon restarigi la plenecon de la kataluna: la armea puĉo, subtenata de la plej konservativaj rondoj de la hispana socio (kiuj malfidis je la laboristaj postuloj kaj la petoj pri memdecido fare de la naciliberigaj movadoj de la ŝtat-rando), ĉesigas la akcepton de antaŭvidita Statuto de Aŭtonomio por Valencilando. La venko de la ribelintoj, gvidataj de generalo Francisco Franco, super la demokratia registaro kuntrenis la enkondukon de aŭtoritara sistemo faŝisto--stila (1939), kies unuaj dekretoj estis malpermesi la uzon de la kataluna lingvo.
Ĉiuj atingoj dum la jaroj antaŭ la diktaturo de Franco dissolviĝas: dum preskaŭ kvar jardekoj la katalunan oni nur toleras se private aŭ en bone kontrolitaj publikaj esprimoj, kiel ĉe libro- aŭ disko-eldonejoj. Forestanta el la amaskomunikiloj, la lernejo kaj la cetero de la sociaj institucioj, la lingva depostulo postvivas en la opoziciaj cirkloj kontraŭ frankismo.

La streboj de tiu reĝimo enkonduki Hispanion en la kapitalisman sistemon nerekte kaŭzas plifortigon de la industria infrastrukturo de zonoj kiel Katalunio kaj Eŭskio, kio konsekvence pliakrigas la lingvan kaj nacian konflikton.

Ankaŭ Valencilando kaj Balearoj, teritorioj kun esence terkultura ekonomio, spertas akcelan modernigan procezon: en la unua kazo la lando komencas industrian produktadon kaj profitas el la turisma fenomeno. En la baleara kazo, oni devas antaŭvidi, ke la turisma eksplodo okazas en socia medio, kiu daŭre estas fundamente rura.

Post la morto de Franco (1975) kaj la sekva procezo de paca transiro al demokratio, oni fine restarigas la lingvajn rajtojn de la nekastiliaj kulturoj en la Hispana Ŝtato, iel revenante al la antaŭmilita situacio. Tamen la kataluna lingvo baraktas kontraŭ novaj defioj, kiel la asimilado de intensaj migr-ondoj, altiritaj de la ekonomia bonfarto en la katalunlingvaj landoj, aŭ la konflikto (lastatempe instituciigita) kun la sola tutŝtata oficiala lingvo.