fletxa

Enkonduko | La valencia esperanto-tradicio | La lingvo de la valencianoj | Areo kaj loĝantaro | Dialektoj | Lingvo-naskiĝo | Mezepoka apogeo | Deklivo | Repreno | Nuna lingva situacio en Valencilando | Kronologio

La valencia esperanto-tradicio


Inter la unuaj esperantistoj multis pastroj kaj militistoj. Elstaras la figuro de la alakantano Vicente Inglada y Ors (1879-1949), kiu esperantigis konsiderindan nombron da verkoj kaj atingis la rangon de Lingva Komitatano.
En la jaro 1909 la postkongreso de la 5a UK okazinta en Barcelono estis aranĝita en Valencio, kun la partopreno de d-ro Zamenhof. Samjare premiiĝis en la ekspozicio de Valencio la esperanto-gramatiko de alia elstara pioniro, Fernando Soler y Valls (1873-1956).


Aliaj neforgesindaj valenciaj esperantistoj estis Luis Hernández Lahuerta (1906-1961), postmilita kunfondinto de Hispana Esperanto--Federacio kaj redaktoro de ĝia bulteno, Manuel Caplliure y Ballester, unua prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio, kaj Ernesto Tudela Florez, aŭtoro de populara hispana-esperanto-vortaro.


La Interna Milito (1936-1939) falĉis la valencian esperanto-movadon. Hernández Lahuerta redaktis la bultenon Popola Fronto, la plej gravan dummilitan periodaĵon. Oni malliberigis lin post la venko de la ribelintoj. La lasta antaŭmilita prezidanto de la valencia esperanto-grupo, Andrés Piñó y Alegret, estis enkarcerigita kaj mortpafita de la venkintoj. Li donacis la grupajn librojn al la urba biblioteko, kie nun 46 titoloj estas konsulteblaj.


Valencilando gastigis multajn esperanto-kongresojn: 14an SAT-kongreson (1934), Iberian Kongreson (1923), 15an Katalunan Kongreson kaj 14ajn Internaciajn Florajn Ludojn (1928) kaj plurajn hispanajn kongresojn. Ankaŭ Valencia Esperanto-Federacio ĉiujare kongresas: ĉi-jare ĝi kunvenis en Cheste.


El historia vidpunkto elstaras la okazigo en Vinaròs de la 15a Kataluna Kongreso de Esperanto. Ĝi iel respegulas la ŝtorman historion de Hispanio kaj ĝia esperanto-movado. Kataluna Esperanto-Federacio, same kiel nun, memstare agadis disde la hispana movado. En 1928 la armeestro de Barcelono ordonis, ke "ĝi en la estonteco ne nomu sin plu 'kataluna' kaj aliĝu al la hispana federacio, efikante tiamaniere la interfratiĝon kun la ceteraj hispanaj regionoj". Samtempe li fermigis la privatan negocon de la prezidanto de Kataluna Esperanto-Federacio, Delfí Dalmau i Janer. La katalunoj decidis tamen en Valencilando ĉesigi sian agadon, ĝis kiam ekestos pli favoraj politikaj cirkonstancoj. La parentezo fermiĝis en 1930, du monatojn post la faligo de la tiama armea diktatoro, Primo de Rivera.


Nuntempe ses esperanto-grupoj agadas en Valencilando: tiuj de Alacant, Burjassot, Callosa de Segura, Cheste, Elx kaj València. Regule aperas la bulteno Valencia Luno de la grupo el València kaj la junulara La paroĥa folio el Burjassot.