bloc-blanc
 

Kronologio

· 1898: Aperas la unua propaganda artikolo subskribita de kataluno: la eks-prezidento de la 1a Hispana Respubliko, Francesc Pi i Margall.

· 1899: Oni konsideras Josep Vidal i Llopart la unua kataluna Esperantisto. Tiujare li jam korespondis en nia lingvo.

· 1902: Unua publika Esperanto-kurso en Barcelono.

· 1904: Unuaj Esperanto-grupoj en Barcelona, Manresa kaj Cardona.
Paul Berthelot fondas la unuan nacian Esperanto-organizaĵon: Aplech Esperantista de Catalunya.

· 1905: Paul Berthelot eldonas la unuan katalunan Esperanto-bultenon: Espero de Katalunjo.
Unua kongreso de Aplech Esperantista de Catalunya en Barcelono.
Alfons Sabadell reprezentas Katalunion en la Bulonja Universala Kongreso.
Post armea sturmo en la redaktejoj de du katalunismaj periodaĵoj, Pujulà i Vallès, ĉefa Esperanto-aktivulo, publikigas protestan artikolon en Tra la mondo, pro kio li devas ekziliĝi al Francio.

· 1906: Espero Kataluna estas leĝe agnoskita kaj anstataŭas la nefunkciantan Aplech.
Unua Esperanto-lernolibro en la kataluna.

· 1908: Aperas la revuoj Stelo Kataluna kaj Tutmonda Espero.
Inter la multaj novaj Esperanto-kluboj elstaras pro sia kuriozeco Nu , kuniganta la katalunajn Esperantistojn ekzilitajn en Parizo, kaj Katalunuloj Esperantistaj el Kubo en Santiago de Kubo.
Katalunlingva Esperanto-kurso en la Pariza universitato.
Unua kataluna-Esperanto vortaro de Pujulà i Vallès.
Unuaj fond-asembleoj de Kataluna Esperantista Federacio.
La 4a UK en Dresdeno akceptas Barcelonon kiel sidejon de la venontjara kongreso dank' al interkonsento inter la Esperantistaj societoj kataluna kaj hispana. La unuaj organizos la kongreson, dum la duaj serĉos subtenon de la ŝtata aŭtoritato.
Samtempe okazas en Barcelono 45 Esperanto-kursoj.

· 1909: 5a Universala Kongreso en Barcelono, kiu okazis nur tri monatojn post sanga revolucio en Barcelono. Zamenhof partoprenis kaj estis ordenita de la hispana reĝo per la kruco de Izabela la Katolika, la plej grava ordeno hispana. Kadre de la kongreso, okazis la unuaj Internaciaj Floraj Ludoj. Unuafoje en la jarcente longa historio de tiu konkurso, la venkinto estas virino, Marie Hankel, kio kaŭzas protokolajn problemojn ĉe la elekto de la Fest-Reĝino.

· 1910: Jura agnosko de Kataluna Esperantista Federacio .
Aperas la organo de KEF Kataluna Esperantisto.
Unua Kataluna Kongreso de Esperanto.
Surstrata manifestacio de 1 500 Esperantistoj en Barcelono.

· 1911: Unuaj Internaciaj Floraj Ludoj organizitaj de KEF.

· 1912: Oficialaj lingvo-kursoj en la Barcelona universitato.
En Sabadell estas inaŭgurita la unua Zamenhof-strato en la mondo.
Tri lingvo-komitatanoj por la kataluna lingvo.

· 1914: Unuaj kontaktoj por fondi Iberian Esperanto-Konfederacion. La diskutoj pri la estonta organizaĴo longos plurajn jarojn.

· 1914-1918: La unua mondmilito, kvankam ne rekte tuŝas Hispanion, kaŭzas krizon de idealoj kaj la stagnadon de la Esperanto-movado.

· 1919: Unuaj postmilitaj kongreso kaj Internaciaj Floraj Ludoj.

· 1920: Novaj klopodoj unuecigi la hispanian movadon. Okazas en Barcelono la 1a Diskutanta Kunveno de Esperantistoj el Iberiaj Landoj.
Alvenas 326 aŭstraj milit-orfoj. 29 definitive restos ĉe adopt-familioj.

· 1921: Reaperas Kataluna Esperantisto.
ĉiujn Barcelonajn Esperanto-grupojn priserĉas polico.

· 1923: Armea puĉo de generalo Primo de Rivera.

· 1924: KEA ne aliĝas al la Iberia Esperantista Konfederacio , ĉar ĝiaj oficialaj lingvoj estas nur Esperanto kaj la hispana.
Hispana reprezentanto ne permesas, ke oni salutu nome de la kataluna lingvo en la Universala Kongreso (tiutempe la kongresa tradicio estis saluti laŭ lingvoj anstataŭ laŭ ŝtatoj). Tiu bataleto daŭros plurajn jarojn.

· 1925: Aperas la mejloŝtona verko Kataluna Antologio .
Kvar lingvo-komitatanoj por la kataluna lingvo.

· 1926: Grava aktivado de la proleta Esperanto-movado.

· 1928: La Barcelona provincestro, generalo Milans del Bosch, ordonas al KEF aliĝi al la Hispana Esperanto-Asocio kaj ĉesi nomi sin kataluna "solidare kun la ceteraj hispanaj regionoj". Denuncoj de elstaraj hispanaj Esperantistoj devigas la prezidanton de KEF, Delfí Dalmau, eksiĝi, pagi fortan monpunon kaj fermi sian etan privatan firmaon. KEF decidas malfondi la asocion kaj atendi pli favoran politikan etoson.

· 1930: Fino de la diktaturo de Primo de Rivera.
Reapero de Kataluna Esperantisto.
Restarigo de Kataluna Esperantista Federacio.

· 1931: Proklamo en Barcelono de la 2a Hispana Respubliko.

· 1932: Kataluna memrega statuto.
Dua eldono de la Kataluna Antologio.

· 1936: Lasta KEF-kongreso inaŭgurita de kultur-ministro de la kataluna aŭtonoma registaro.
Faŝisma armea puĉo. Komenciĝo de la hispana milito.
Fondo fare de la kataluna aŭtonoma registaro de Kataluna Esperantista Kontraŭfaŝisma Komitato (KEKK), kiu eldonos en Esperanto la oficalajn informojn por la gazetaro de la kataluna registaro.

· 1937: Okaze de la 50-jariĝo de Esperanto, KEKK kaj la kataluna registaro organizas grandan Esperanto-ekspozicion en Barcelono. La kataluna registaro eldonas en Esperanto kontraŭfaŝismajn afiŝojn kaj poŝtkartojn pri la milito kaj la revolucio.
La kataluna registaro salutas la Varsovian UK. La faŝisma Radio Salamanca tial atakas la registaron kaj la kongreson kaj ilin akuzas esti "judoj kaj bolŝevistoj".

· 1939: La faŝisma armeo okupas Barcelonon. La kataluna Esperanto-movado malaperas.
La internacia solidareco direktiĝas nun al la franciaj rifuĝejoj. En unu la Esperantistoj organiziĝas.

· 1947: Fondo de Hispana Esperanto-Federacio.
Unua Esperanto-grupo en Katalunio: Lingua Club el Manresa.

· 1950: En Sabadell, unua postmilita Esperanto-kurso.
Aperas la plurlingva bulteno de Lingua Club parte redaktita en Esperanto.

· 1955: Unua postmilita Esperanto-bulteno, eldonita de la Esperanto-grupo Stelo de Paco el Barcelono.

· 1957: 1a Barcelon-Provinca Esperantista Renkontiĝo. Tiuj jaraj aranĝoj kunigos Esperantistojn el la tuta Katalunio, sed la politika situacio ne permesos alian nomon.

· 1963: Fondo de la Esperanto-Departemento de la Asocio de Amikoj de Unesko de Katalunio, kiu kune kun Centro de Esperanto Sabadell fariĝos la forĝejo de la nuna Kataluna Esperanto-Asocio.

· 1967: Apero de la klasika kataluna romano Soleco, verkita de Víctor Català, en traduko de Josep Ventura i Freixes.

· 1968: Lluís M. Hernández inaŭguras la Hispanan Esperanto-Muzeon, unu el la plej vastaj Esperantaj bibliotekoj.
24a IJK en Tarragona.

· 1973: 15a Kataluna Esperantista Renkontiĝo: de nun la renkontiĝoj jam nomiĝas katalunaj.

· 1975: Ekfunkcias la Kataluna Kunordiga Komitato, ĝermo de la estonta KEA.
Mortas la diktatoro Francisco Franco.

· 1977: Aŭtonomeco de Katalunio.

· 1978: Fondiĝo de memstara Kataluna Esperanto-Junularo.
18aj Internaciaj Floraj Ludoj: restariĝo de la antaŭmilita tradicio per daŭrigo de la numerado.
Kataluna Semajno en Zagrebo.

· 1979: Llibert Puig, Joan Ramon Guiñón kaj Francesc Ibáñez, el la Kataluna Kunordiga Komitato, reprezentas UEA en la 27a ĝenerala Asembleo de Monda Federacio de Asocioj por Unuiĝintaj Nacioj (MFAUN) en Barcelono.

· 1980: Fondkunveno de Kataluna Esperanto-Asocio kiel landa Esperantista organizo.
KEA eldonas katalunlingvan lernolibron.

· 1982: Reaperigo de Kataluna Esperantisto. ĝia numerigo daŭrigas la antaŭmilitan.

· 1983: 19a Kataluna Kongreso de Esperanto, la unua postmilita.
Aperas en la Suplemento de Gran Enciclopèdia Catalana (la unua katalunlingva enciklopedio) artikoloj pri Auld, Boulton, Kalocsay, Schwartz kaj KEA (Zamenhof, la Kataluna Antologio kaj diversaj katalunaj esperantistoj jam estis pritraktitaj en la unuaj volumoj).

· 1985: Lluís M. Hernández donacas la arkivon-muzeon al la kataluna aŭtonoma registaro en ceremonio ĉeestita de la kataluna prezidanto.
Unua numero de Kata Luno, revuo de Kataluna Esperanto-Junularo.
Reprezentantoj de Kataluna Esperanto-Junularo partoprenas sen rajto je voĉdono la komitat-kunsidojn dum la IJK.

· 1986: Kataluna B-komitatano en TEJO.
Okaze de la 22a Kataluna Kongreso de Esperanto, 1a Universitata Prelegserio en la Universitato de Lleida kun Antonio Alonso Núñez, nuna prezidanto de HEF, François Lo Jacomo, akademiano, kaj Anna Brennan, tiama kunredaktoro de Kontakto.
59a SAT-kongreso en Sant Cugat del Vallès, kie partoprenas elstara nombro de katalunaj kaj hispanaj ekzilitoj.

· 1987: Eldono de la kataluna traduko de Zamenhof (Aŭtoro de Esperanto) de Marjorie Boulton.
Kataluna Esperanto-Junularo petas fariĝi Landa Sekcio de TEJO kaj interkonsentas kun Hispana Esperantista Junulara Societo. La prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio eksigas la estraron de HEJS, kiu praktike ĉesas ekzisti, kaj fondas senmembran asocion paralelan al KEJ. Pro la krizo, la diskuto dum la IJK estas puŝita al la sekva jaro.
3a Mondkongreso Interkibernetik en Tarragona.
Jubilea kataluna Esperanto-kongreso en Barcelono.
Esperanto-kursoj en la universitatoj de Barcelono kaj Taragono.
KEA fariĝas kolektiva membro de Kooperativo de Literatura Foiro.
KEA subskribas laborinterkonsenton kun Akademio Internacia de la Sciencoj.

· 1988: Kataluna Esperanto-Junularo fariĝas jure memstara societo kaj TEJO ĝin akceptas kiel Landan Sekcion.

· 1993: KEA kunlaboras en la eldonado de Poemo de Utnoa de Abel Montagut.
Lluís M. Hernández, honora membro de UEA.

· 1994: Kolektiva abono al Kontakto.
La kataluna kultur-ministro salutas la Seulan UK.

· 1995: KEA kunlaboras nome de UEA kun Centro Unesko Katalunio en la projekto Linguapax.

(Plimulto de tiuj datumoj estas eltiritaj el la Kronologio de la kataluna Esperantismo de Narcís Fluvià i Figueres aperinta en la kataluna traduko de Zamenhof, aŭtoro de Esperanto)