ANDREU NIN, PERDITA PIONIRO
Aperinta en Kataluna Esperantisto 1993/2.
Por multaj esperanto estas preskaŭ infana malsano: iam ili infektiĝas sed
post mallonga suferado plene resaniĝas kaj restas por ĉiam ŝirmitaj kontraŭ
la esperanta viruso.
Sed se ili estas kapablaj kaj diligentaj homoj, ilia aktivado,
kvankam mallonga, povas esti tre fruktodona kaj riĉiga por nia movado. La
fruktoj de ilia kunlaboro eĉ postvivas, kreskas kaj prosperas. En la kazo
de tiuj homoj, kiuj kontaktis kun esperanto dum la unuaj jaroj de nia jarcento
ni povas diri, ke iasence ili estis perditaj pioniroj.
Unu el tiuj homoj estis Andreu Nin i Pérez (El Vendrell, 1892
- Alcalá de Henares, 1937), sufiĉe konata maldekstra sindikatisto kaj politikisto,
sed ne tiom konata kiel aktiva esperantisto dum sia junaĝo. Fakte liaj biografoj
neniam mencias tion.
Andreu Nin esperantistiĝis ĉirkaŭ 1907 kune kun (aŭ eĉ far)
sia amiko Amadeu Martorell, kiu lernis esperanton en Vilafranca del Penedès,
kie li laboris. Sed tiu laboro for de El Vendrell preventis Martorell konstante
partopreni en la organizado de la grupeto da amikoj interesitaj en nia lingvo
tie. Estis do precipe Nin kiu aranĝis kursojn en lernejo pruntita de la urbestraro,
publikigis artikolojn pri esperanto en la loka gazetaro kaj flegis ĝermon
de la posta grupo Frateco, kiu naskiĝis en aprilo 1909 dum la febro esperantista
en Katalunio okaze de la baldaŭa 5a Universala Kongreso en Barcelono tiujare.
Estis ankaŭ Nin kiu trovis la unuan propran sidejon por la
nova grupo; grupo kiu poste kreskis kaj aktive partoprenis en la kataluna
movado ĝis la milito en 1936.
Ekzemplo de la entuziasmo kaj laboro de Nin ni havas en la
letero al lia amiko Martorell kun dato 12 de julio 1910, kiun ni reproduktas,
kaj kiu laŭ nia scio estas la plej grava pruvo de la aktiva esperantistiĝo
de Andreu Nin.
Sed Nin baldaŭ forlasis kaj Fratecon kaj El Vendrell. Ni ankoraŭ
havas iun referencon al esperantisto Andreu Nin en Barcelono kiel membro
de la grupo Barcelona Stelo, kaj poste nenion pli.
Lia sindikata aktiveco portis lin al Sovetunio. Tie eble lia
scio de esperanto povis helpi lin je la komenco, ja eĉ altranguloj en Ruĝa
Sindikata Internacio kiel Lozovskij kaj aliaj simpatiis al esperanto, sed
ni ne povas tion aserti.
Andreu Nin estis granda organizanto, inteligenta kaj klera
homo, liaj literaturaj tradukoj el la rusa estis tre altkvalitaj. Sendube
grava perdo por la kataluna movado tiutempe.
Pedro M. Martín
|