|
Delfí Dalmau: Katalunismo, liberanismo kaj esperantismo
Jordi Solé i Camardons
(trad. Xavier Rodon)
(Prelego okazinta en Figueres, la 3an de majo 1997, okaze de la 28a
Kataluna kaj 1a Transpirenea Kongreso de Esperanto)
Mia nuna favorado al esperantismo ŝuldiĝas al sinjoro Delfí Dalmau,
kiun mi ne konis persone, sed kiu ĉefrole gvidis mian magistriĝan tezon
legitan en 1993 en la Universitato de Barcelono: Vivo, verkaro kaj idearo
de Delfí Dalmau. Universalismo kaj defendo de la lingvo (Vida, obra
i pensament de Delfí Dalmau. Universalisme i defensa de l’idioma). Antaŭ
kaj ĉefe post tiu tezo mi publikigis artikolojn kaj studojn pri la verkaro
de ĉi tiu kataluna pedagogo kaj de aliaj homoj pli-malpli ligitaj al li.
Komence de miaj esploroj pri Dalmau mia simpatio al esperanto estis
malgranda kaj interesis min ĉefe la originaleco de liaj socilingvistikaj
ideoj, kiujn mi tiam ĵus ekperceptis: verkinte mian tezon, mi estis allogita
kaj konvinkita de la esperantismaj idealoj danke al Dalmau. Tial mi povas
deklari kun honoro, ke mi eble fariĝis la unua kataluna praktikanto de
socilingvistiko publike favoranta la esperantan aferon. Delfí Dalmau kulpas
pri tio: eĉ postmorte li venkas batalojn.
Profesoro Dalmau naskiĝis en Figueres en 1891 kaj forpasis en Barcelono
la jaron 1965. Li estis pedagogo kaj verkisto, membro de la eksterordinara
generacio de intelektuloj naskita fine de la pasinta jarcento. Pro tio
konatiĝi kun la personeco de Dalmau utilas jen por proksimiĝi al la realaj
dimensioj de la kataluna kaj universala kulturoj, jen por malforgesi parton
de la historio de Katalunio kaj de la esperanto-komunumo.
Dalmau ĉiam staris avangarde: junaĝe li pledis por la metodo Montessori
por la instruado de infanoj; kreis la unuan metodon pri universala stenografio;
eldonis unuafoje, en la tempoj de la dua Hispana Respubliko, diskojn por
lerni la katalunan; inaŭguris la unuan lernejon pri lingvoj kaj praktika
kulturo — la Liceo Dalmau — uzantan la katalunan kiel bazan lingvon kaj kiu
la unua instruis perkoresponde; kaj estis reprezentanto de la plej avangardaj
lingvo-pedagogiaj metodoj, kiel ekzemple Linguaphone.
Dalmau, jam fruaĝe poliglota sekretario de lernejo Berlitz en Barcelono
kaj instruisto de la eksterlandaj tieaj instruistoj, entuziasme subtenos
esperantismon surbaze de la defendo kaj respekto de la minoritataj kaj minoritatigitaj
lingvoj.
1. Fundamenta konceptaro
La Dalmau-a verkaro elstaras diverskampe: sur la psikologia kaj etika-filozofia
tereno, la stenografia praktiko kaj spekulativo, la pedagogia kaj kleriga
agadoj, la literatura kaj publicista aktivado kaj la planlingva, socilingvistika
aŭ ekolingvisma penso. Kaj mi devus aldoni lian grandegan taskon sur la
kampoj de praktika kulturo kaj lingvo-instruado.
1.1. Edukado kaj ekolingvismo
Dalmau opinias, ke ĉiu lingvo "estas malsama fonto de kulturo kaj pens-esprimo",
"la plej spirita kaj samtempe la plej fakta kaj firma signo de ĉiu nacia
kaj kultura personeco". La lingvo estas krome, "reflekto-sistemo inter la
ideoj, la sentoj, la emocioj, la impresoj kaj la esprim-formoj".
Li malkonsentas akcepti la strikte biologiismajn konceptojn pri lingvo:
"la lingvo ne havas memstaran vivantecon, ĝi estas nek besto nek planto".
Male, li difinas la lingvon laŭ socilingvistikaj vidpunktoj: "lingvo vivas
nur se oni ĝin funkciigas", "lingvo sen funkcio fariĝas mortaĵo".
Sep tezoj proksimigas nin al la pedagogi-lingvistika pensaro
de Dalmau:
- La socilingvaj malekvilibroj kulpas pri granda parto
de la sociaj konfliktoj kaj socipolitikaj ŝanĝoj.
- La lingvaj malekvilibroj, sed ankaŭ la misoj kaj
mankoj de la eduka politiko, kuŝas en la bazo de psikologiaj aŭ moralaj
malstabiloj de la homoj.
- Staras du eblecoj por solvi tiun ĉi situacion:
1) Diskonigo de la etnaj lingvoj laŭ la principo
de lingva teritorieco; lingva egalismo tutmonda per esperanto.
2) Edukado formanta la homan spiriton. Scienco, moralo kaj kulturo.
Saĝo kaj libereco.
- La modelo estu
liberanaj* homoj kadre de plena disvolviĝo
de la ecoj de la propra mondo-parto, aŭ nacia klimato.
- Kontraŭstaro de poliglotismo pro tri kialoj: ĉar
ĝi atencas kontraŭ la pureco de la propra lingvo, ĉar ĝi erodas la forton
de la propralingva edukado kaj ĉar ĝi signifas pasivan konsenton antaŭ la
aktivaj imperiismoj.
- La neklara ekzisto de alia politika ebleco ŝuldiĝas
al la konvinko, eĉ al la fido, ke etiko kaj integrala edukado sufiĉas por
la proponita morala kaj socia transformiĝo.
- La fundamenta nepolitikemo de Dalmau randas la
regeneraciismon*, sed la influoj de utopiismo kaj katalunismo igas
lin utopia regeneraciisto.
Du
starpunktoj koherigas tiun idearon: universalismo kaj defendo de la propra
lingvo aŭ de la lingva digno.
1.2. Lingvistiko kaj socilingvistiko
Se oni konsentas kun fundamentaj konsideroj de socilingvistiko, taksanta
la lingvajn agojn kiel produktitajn kaj modifitajn de la socia agado, de
la uzado, oni konsentos, ke la interveno en tiu uzo estas nepra kaj neevitebla.
Kaj ĝuste Dalmau proponis ĉi-specajn intervenojn. Pro tio ni devus konsideri
lin vera antaŭulo de socilingvistiko en la Katalunaj Landoj.
Dalmau ĉefe interesiĝas pri la jenaj socilingvistikaj temoj: lingvaj
interferoj, lingvoj en kontakto, socilingva konflikto, instruado de fremdaj
lingvoj, lingva anstataŭado, normaligado, pravigo de la lingva aŭtoritateco
kaj normigado, aspektoj de la pasiva kaj aktiva lingvo-uzoj, kaj la internacia
help-lingvo.
La uzo de specifa konceptaro influas la konon; tial gravas informiĝi
pri la socilingvistikaj kategorioj aŭ konceptoj uzitaj de Dalmau. Unualoke
la nocio pri lingva uzo (ús) kaj de la lingvo kiel funkcio
(funció) kaj la aludoj al lingva konflikto (conflicte), kiun li
nomas ankaŭ lingva kverelo (baralla), kunfrapo (topada) aŭ
lukto (pugna).
Oftas ĉe li ankaŭ aliaj ŝlosilaj konceptoj, kiel normaligado
(normalització), normala uzo (ús normal) kaj normaleco (normalitat)
rilate la lingvan uzadon. Tiujn konceptojn li esprimas kune kun aliaj, kiel
lingva restariĝo (redreçament lingüístic), regeneracio
(regeneració) kaj regeneri (regenerar).
La nocio pri lingvoj en kontakto estas konstanto en lia verkaro. Por
ĝi li uzas la vortojn poliglotismo (poliglotisme) aŭ aktiva poliglotismo
(poliglotisme actiu), kiun Dalmau riĉigas per nova kaj originala enhavo
inkluzivanta fenomenojn tiel diversajn kiel interferon kaj intermetiĝon,
diglosion*
aŭ la lingvan konflikton. Por alfronti ĝin li proponas lingvopolitikan
modelon kuŝantan sur la starigo de tio, kion li nomas pasiva poliglotismo
(poliglotisme passiu), baze egalisma kaj demokrateca, kaj sur la disvastigo
de esperanto kiel unusola helpa internacia lingvo.
Almenaŭ unufoje li mencias la normojn pri lingva digno (normes
de dignitat lingüística) kiel uzo-normojn, sed li ne forgesas la gravecon
de la lingvaj sintenoj (actituds) de la parolantoj kaj la lingvan
(sen)konscion ((in)consciència lingüística). Li skribas ankaŭ
pri lingva komuna saĝo (sentit comú lingüístic),
pri nacia kaj lingva realaĵoj (fet lingüístic i nacional)
kaj pri lingva inercio (inèrcia).
Ankaŭ la nocioj pri lingva kontrolo de la socio aŭ de uzo-sfero, kvankam
alinome, aperas en lia verkaro. Li nomas klimato (clima) la tuton
de faktoroj determinantaj la aperon kaj disvastigon de la lingvo-uzo. Li
kritikas kaj repuŝas la defendantojn de la unuflanka dulingvismo. Preter
la esencisma kaj lingvo-ekzalta terminaro li ĉefe akcentas la agon
(acció) kaj la agadon (actuació).
Li esprimas sin per aliaj terminoj, kiel supermetiĝo (superposició)
kaj lingva interfero (interferència lingüística), la unua verŝajne
prenita el Saussure. Aliloke li pritaktas la lingvan perturbon (pertorbació
lingüística) aŭ la lingvan koruptiĝon (corrupció lingüística), la
lingvo-mikson (barreja lingüística) kaj la necesan
lingvan sendependon bezonatan por konstrui memstaran lingvo-modelon. Li kontraŭstaras
la lingvan parokismon (provincialisme lingüístic), la grandhispanan imperiismon
(imperialisme castellanista), la lingvan absolutismon (absolutisme
lingüístic) kaj la fremd-lingvan okupaci-reĝimon (règim d’ocupació
lingüística forastera).
Memmalamo estas difinita kiel antipatio (antipatia) al la propraj
karakterizaĵoj kaj diversloke li skribas pri la antaŭjuĝoj (prejudicis)
de la parolantoj, pri la lingva inversiĝo (inversió lingüística)
kaj la lingva stultiĝo (imbecil·lització lingüística).
Li distingas kaj dialektike rilatigas la konceptojn pri natura kaj artefarita
lingvoj.
Konklude, la prilingva disertado de Dalmau estas unu el la plej kompletaj
ekzemploj de la ekolingvisma pens-maniero, tiel ke ĝi interesiĝas pri kvar
fundamentaj aspektoj de la lingvo-uzo: la ekologio de la lingvo-modelo,
la ekologio de la interpersonaj lingvaj uzoj kaj sintenoj, la ekologio de
la sociaj funkcioj de la lingvo kaj la ekologio de la internaciaj interlingvaj
kontaktoj.
1.3. Universalismo kaj katalunismo
La Dalmau-a idearo pleje distingiĝas pro la volo kunfluigi katalunismon
kaj universalismon, kvazaŭ du vizaĝojn el unu sama emancipiga idealo. Lia
universalismo montriĝas junaĝe, kiam 18-jara li fariĝas plurlingva instruisto
kaj pro tia frueco lia tiutempa granda entuziasmo pri la internacia lingvo
igos lin konvinkita kaj firma esperantisto. Lia fundamenta universalismo
evidentiĝas en lia filozofia modelo pri homo liberana (llibertadà)
kaj saĝa, en lia frua defendo de la aktiva instruado kaj en lia stenografia
agado.
Ĉi tiu universalisma aspekto estas nur unu el la tasoj de la pesilo,
tiel ke aliflanke kaj samforte troveblas lia strebado por la dignigo kaj
la disvastiĝo de la kataluna lingvo kaj de la katalunisma idearo. Tiu ekvilibro
tenos lin for de ia kosmopolita tento kaj de parokismo. Lia esperantismo
kaj universalismo devenas el ĝisfunda katalunismo senigita de regionismaj
trajtoj kaj ĉiuspecaj servutemoj aŭ forcedoj. Ju pli enradikiĝas lia katalunismo
kaj lia defendo de la kataluna lingvo, des pli videblas kaj fortikiĝas lia
universalisma idearo.
En ĉiuj liaj skriboj kaj en lia grava tasko kiel preleganto staros tiuj
du ĉefaj orientiĝoj, ĉiam kunligitaj al progresemaj, liberalaj kaj egalismaj
idealoj. Tiujn strebojn li plektis en unu saman regeneraciisman doktrinan
korpuson integrantan la liberecanan influon, la
naŭcentismon* kaj la
modernisman* spuron.
Lia interesiĝo pri infan-edukado kondukos lin al kunlaborado en pedagogiaj
revuoj, dum liaj regeneraciismo kaj katalunismo gvidos lian verkan taskon
ĉe lokaj kaj eĉ socialismaj eldonaĵoj. Lia agado en Kataluna Esperantisto
pruvos, ke li fariĝas unu el la ĉefaj ideologoj kaj gvidantoj de la
kataluna esperanto-movado.
Dum Prat de la Riba fundamentas sian starpunkton sur naturalismo kaj
Eugeni d’Ors sur klerismo
[1] , Dalmau aldonas al tiuj du ankaŭ la pedagogiismon, iaspecan
variaĵon de sciencismo. Temas pri sinteno kaj filozofio, kiu, ne forlasante
la etnolingvajn kaj naturalismajn analizojn de la realo, devenas de la klerisma
tradicio de Eugeni d’Ors, de liaj "forto-ideoj", kvankam li ĉion kribras per
pedagogia kribrilo. Dum d’Ors celis la de li nomatan Klerigan Sciencon, Dalmau
strebos, kvankam ne per tiuj vortoj, al la Pedagogia Scienco (lingva) aŭ
lingva-pedagogia kulturo. Endas diri, ke la lingva pedagogiismo de Dalmau
implicas ankaŭ politikan prilingvan vidpunkton, kio distancigas ĝin de la
mallarĝa etnolingvismo.
La fendo kreita de la unua mond-milito klare reliefiĝos en la publicista
tasko de Dalmau, tiel ke post komenca aktivado ekskluzive poresperanta aŭ
dediĉita al etika kaj eduka pripensado li decide alprenos la katalunismon,
instigite de la liberala doktrino de prezidento Wilson pri la popol-rajtoj.
Kaj de tiam li disvolvos siajn tezojn pri la influo de la socilingvaj malekvilibroj
en la sociaj konfliktoj kaj en la socipolitikaj ŝanĝoj. Lia fido al pedagogiismo
kaj al la regeneraciaj eblecoj de edukado kaj de la presaĵoj (sed tute ne
pro ia literaturemo) instigos lin verki plurajn romanojn, per kiuj li alimaniere
diskonigos la opiniojn jam aperintajn en liaj dise eldonitaj artikoloj.
Liaj pedagogiemo kaj gvidemo denove pruviĝos per la fondo de la revuo
Clarisme , radikala sed saĝa katalunisma alternativo al la tiamaj eldonaĵoj.
La publikigo de la eseo Polemiko (Polèmica) riveliĝos klara ekzemplo
de lia emo kunfluigi katalunismon kaj universalismon kaj enpaŝigos novan
proponon: la pasivan poliglotismon. Tiun teorion li disvolvos en samnoma
libro, en kiu, deirante de konscia kataluneco, la aŭtoro montras sian nedubeblan
universalismon kaj ĝin komplementas per la defendo de la internacia lingvo.
Li proponas la aktivan uzadon de la propra lingvo kaj la pasivan sed ĝustan
konon de kiel eble plej multe da lingvoj, kiel unua etapo inter la nuna lingvo-imperiisma
situacio en hispania kaj planeda skalo, evidente transirinda, kaj la egalisma
horizonto anoncata de la tutmonda alpreno de esperanto.
2. La defendo de esperantismo
2.1. Kataluna Esperantisto
Liberanismo estos la fadeno, kiu koherigos kaj fortikigos la defendon
de esperantismo kiel digna solvo de la monda lingvo-problemo.
Dalmau junaĝe ekaktivos en la esperanto-movado. Jam en 1909, nur 18-jara,
lia nomo troviĝas en la membro-listo de la societo Espero Kataluna kaj
en 1910 li eniras la rondon impulsantan Katalunan Esperantistan Federacion
(KEF), kiu kunigos la plej signifajn esperantismajn tendencojn el Katalunio.
En la samjara aŭgusta numero de Kataluna Esperantisto, la revuo de
la asocio, Dalmau aperas kun la membro-numero 144. De tiam li publikigos
esperant-lingvajn artikolojn kaj raportojn, kvankam kelkfoje li uzos ankaŭ
la katalunan — ambaŭ estis la du solaj lingvoj uzataj en tiu revuo.
En junio de la sama jaro li partoprenas, kiel Barcelona reprezentanto,
la unuan esperantistan kongreson en Sabadelo kaj la asembleon de esperantistoj
en Ĝirono. Oni ofte raportas pri la propagandaj prelegoj de Delfí Dalmau
— brila oratoro — tra la tuta Katalunio: la unua datiĝas de la jaro 1911.
Malgraŭ sia juneco Dalmau fakte estas unu el la ĉefaj vigligantoj de
KEF kaj baldaŭ li surprenos organizajn taskojn: en 1912 li aperas en la
oficiala listo de KEF kiel Barcelona kotiz-peranto. Tiun respondecon li
devos forlasi en 1913, kiam li ekloĝos en Argentino. Li tamen plu aktivos,
kiel atestas la listo de kunlaborantoj de la revuo.
En 1921 li republikigos artikolojn. En 1924 komenciĝas tria periodo de
la revuo kaj Dalmau subskribas salut-artikolon kune kun ok aliaj membroj
de la asocio; ekde tiu momento li subskribos kiel KEF-prezidanto. Lia nomo
aperos ankaŭ kiel redakciano apud tiuj de S. Alberich-Jofré kaj Marian
Solà. Estas spuroj liaj ankaŭ en diversaj esperantistaj eldonaĵoj, sed
nur en Kataluna Esperantisto li aktivis kiel redaktoro
ĝis 1932.
La julia numero de 1928, plene dum la diktaturo de generalo Primo de
Rivera, surpaĝigas esperantigitan leteron de fama militisto, J. Milans
del Bosch, "provincestro de la Barcelona Provinco", adresita al KEF. En
ĝi oni devigas, interalie, forigi la vorton "kataluna" el la nomo de la
asocio. Tiun leteron sekvas respondo subskribita de Delfí Dalmau kiel prezidanto
de KEF, kies kastili-lingva enhavo asertas: "… kun plezuro komunikas al
Vi, ke obeinte la ordonojn de Via provincestra moŝto oni elstrekis la vorton
kataluna aŭ catalana de nia Esperantista
Federacio". La sekvoj de tiu ĉi taktika artifiko mallonge daŭros, ĉar baldaŭ
kaj senaverte oni reaperigas la kompletan nomon de la asocio: tiel oni montris
al la legantoj la veran kontraŭ-katalunan vizaĝon de la diktaturo.
La lastan volumon, kiun ni trovis, apartenas al la jar-periodo 1933-1935,
kaj en ĝi Dalmau subskribas diversajn artikolojn en esperanto, katalun-lingvan
recenzon kaj artikolon en la kataluna titolitan Poliglotismo kaj
poliglotito (Poliglotisme i poliglotitis).
2.2. Idearo
En 1911 Dalmau verkas la artikolon nomitan Populareco (Popularitat)
[2], per kiu li unuafoje kuraĝigas la esperantistojn disvastigi
sian idearon okaze de la ekvalidigo de reĝa ordono permesanta okazigi esperanto-kursojn
en la superaj lernejoj per instruistoj elektitaj de la esperantistaj asocioj.
Ĉi-cele li proponos la organizon de prelegoj, kaj ĝuste tion li ekfaros ĉie
tra la Katalunaj Landoj por popularigi la esperanto-aferon kaj veki favorajn
opiniojn, por defendi "la plej homecan, noblan kaj grandan kreaĵon de la
homo".
La unua disponebla poresperanta artikolo eldonita ekster Kataluna
Esperantisto datiĝas de 1917 sub la titolo La vero pri esperanto
[3]. Temas pri reago al artikolo en la ĵurnalo La Vanguardia
, en kiu li arde defendas la internacian lingvon. Dalmau kritikas precipe
la mankon de informoj de sia oponanto pri la realo de la Zamenhofa verkaro.
En 1928 li publikigas alian artikolon Esperanto aŭ latino?
[4], adresitan al la angla verkisto G. K. Chesterton, pledinta
por la latina kiel komuna internacia lingvo dum kunveno organizita en lia
honoro fare de la kataluna PEN-Klubo.
Rimarkindas, ke Dalmau ĉiam strebas al dialogo, eĉ se polemike, esplorante
en la opinio de siaj kontraŭuloj ĉiajn nesciojn aŭ miskomprenojn, kiuj
helpus al li prilumi la defendatajn argumentojn
[5] . Ĉi-foje Dalmau bedaŭras la proponon de Chesterton kaj listigas
ĉiujn atestaĵojn favorajn al esperanto kaj kontraŭajn al la latina. Fine
de la artikolo, li petas al la fama verkisto "verŝi lumon sur ĉi tiun aferon".
Ŝajnas, ke Dalmau akceptas la moralan aŭtoritatecon de sia celato kaj sekve
aparte interesiĝas pri lia ŝanĝo de opinio.
Argumente li asertas, ke la latina maltaŭgus eĉ al la episkopoj "kiam
ili diskutus pri modernaj aferoj" kaj ke "ĉiuj adeptoj de aliaj internaciaj
lingvoj eĉ sume ne estas kompareblaj al la forto de la esperantistaro".
Li kontraŭas ankaŭ la anglan kiel tuthomaran interlingvon kaj avertas, ke
ĝi "eble suferos identan sorton kiel la latina". Li turnas sin al la "inteligentaj
kaj noblaj homoj" atentigante, ke "ili ne plu povas neglektadi la tuthomaran
interkompreniĝon", ĉar ili riskas, ke "la popoloj, la hom-amasoj estos
pelitaj misagi, se iliaj gvidantoj ne prizorgas tiun demandon por ĉiuj
neprokrasteblan". Temas pri unu el la fundamentaj tezoj de Dalmau kaj pri
la kerno de lia starpunkto rilate la bezonon disvastigi la internacian lingvon:
dum mankos universala lingvo, la popoloj ne interkompreniĝos.
Dalmau dividas la intelektulojn en du grupojn: la situantajn en la "regno
de la homme stupide" (stulta homo)
[6] , kiel la verkiston Rémy de Gourmont, la arkitekton Puig
i Cadafalch, la filozofon Miguel de Unamuno aŭ la dramiston Bernard Shaw,
kaj la favorajn al esperanto, kiel la poligloton Collingson, la psikologon
Flüge, la politikiston Pi i Margall, la historiiston Rovira i Virgili kaj
la poeton Carles Riba.
Li akuzas tiujn, kiuj malakceptas esperanton: "la oponantoj ĝin ignoras,
ĉar ili kontraŭstaras absurdan lingvon imagan" sed ne la Zamenhofan kreaĵon,
"kiu estas verko genie simpla kaj simple genia". Li akuzas pli konkrete "ĉiujn
antaŭjuĝemajn kaj aprioremajn filologojn aŭ pseŭdofilologojn" antaŭdirantajn,
ke "esperanto riskas disdialektiĝi en tiom multe da lingvoj aŭ etnoj kiom
ekzistas en la mondo".
Li proponas "serioze enketi pri la solvo de la internaci-lingva problemo"
ĉe tiuj homoj, kiuj jam sciigis sian opinion pri la temo. Li citas la verkiston
Prudenci Bertrana, la politikiston Francesc Cambó kaj la kritikiston Joan
Sacs kiel malfavorajn al esperanto kaj sin demandas, ĉu ili same opinias
nuntempe. Samloke li juĝas d’Ors, "kvankam kabeinta por Katalunio", "kuraĝa
intelektulo bonvolanta paroli la Zamenhofan lingvon" kaj sin demandas, ĉu
lia penso evoluis en malsaman direkton al tiu de la tri antaŭe cititaj gravuloj.
Li komparas la verkon de Zamenhof al tiu de Fabra: "Zamenhof estas morale
kaj intelekte la Fabra de hindeŭropa lingvo… Fabra estas la Zamenhofo de
la kataluna lingvo".
Dalmau opinias, ke Chesterton pledas por latino "pro katolikismo kaj
papismo", kaj refutas tiun argumenton raportante, ke katolikaj esperantistoj
estis akceptitaj en Vatikano. Tiuj ĉi katolikoj uzadas esperanton por diservoj
en preĝejoj, kaj li aldonas, ke esperanto "estas la latino de demokratio,
la universala kaj katolika lingva interligilo". Li substrekas, ke "ni ne
estas esperantistoj pro sentimentaleco, sed ĉar ni perceptas la Zamenhofan
kreaĵon teknike bona kaj efika", kaj konstatas, ke ĝi estas "la ununura logika
solvo por la problemo de lingvo internacia". Malgraŭ la profunda humanismo
movanta nian pedagogon, la kritiko farita de naŭcentismo kontraŭ modernismo
kaj romantikismo forte influis Dalmau, kiel atestas liaj argumentoj: ne temas
pri sentimentaleco sed pri universala efiko, ŝajne li asertas.
Nacilingve li subskribas en la sama jaro 1928 mallongan redakcian artikolon
en Kataluna Esperantisto informantan pri la senproblema interkompreno
spertita de esperantistaj pastroj en internacia kunveno, kaj tion komparas
kun kompren-malfacilaĵoj travivitaj en Berlino de A. Griera, eminenta kataluna
filologo kaj poligloto, dum li aŭskultis fragmenton de la evangelioj en la
germana.
La opinio de Dalmau kaj ĝenerale de la kataluna esperantistaro taksas
esperanton kaj la katalunan kiel du flankojn de unu sama afero: "Ni katalunoj
volas la katalunan, ĉar ĝi estas nia lingvo, kaj estas esperantistoj, ĉar
ni malamas trudi aŭ esti submetitaj per iu ajn fremda lingvo: la solan ĝeneralan
kaj justan solvon alportos esperanto, nenies propraĵo"
[7] .
Alia fundamenta poresperanta artikolo de Dalmau estas La internacia
lingvo[8]. Ĝi
enhavas multajn el liaj argumentoj jam aperintaj en aliaj dokumentoj
[9]: la kritiko "kontraŭ la anarkia kaj imperiisma ekskluzivema
poliglotismo" aŭ la prezento de lia argumento "pri la lingva imperiismo
kaŭzanta grandajn skuojn kaj perfortojn en la monda politiko", la kuraĝa
klarigo pri la deveno de la germana imperiismo, ktp.
Li plendas pri la interferoj, suferataj de lingvo, kiam oni submetas
ĝin al "konstantaj adulteradoj per interpuŝoj, bataloj, troigoj aŭ cedoj
pedagogie kaj politike krimaj" kaŭzitaj "de la lingva defetismo de unuj,
de la renegatoj, kaj de la imperiismo de aliaj, de la ŝovinistoj".
Li proponas du eventualajn solvojn por la interlingvaj rilatoj: la pasivan
poliglotismon aŭ duan komunan helpan kaj neŭtralan lingvon, laŭ la argumentaro
skizita en lia libro Polemiko. Tial ke pasiva poliglotismo ŝajnas
malfacila solvo, Dalmau esprimas sian preferon por la esperanta solvo.
Dalmau — ni ne forgesu lian fruan poliglotecon — asertas, ke li parolas
"unue nur esperanton al alilingvano, nur lastakaze alilingve, konsciante
ke tiu sinteno estas malekvilibra, nenormala; sekve mi evitas kaj kontraŭstaras
ĝin pro ties efiko politike kaj kulture katastrofa".
Li senvualigas la kialon de sia konduto pri la lingva egalismo: "mia
tuta zorgado pri la internaci-lingva moralo devenas de mia universalismo,
de mia esenca koncepto, ke ĉiuj homoj estas same respektindaj, sendepende
de siaj individuaj aŭ grupaj naturaj diferencoj".
Li poste rerigardas al nombro da pasintaj planlingvaj projektoj kaj citas
Sinibald de Mas, Aribau kaj ĉefe Llull, kiu unuafoje okupiĝis pri tiuj
aferoj kaj kiun Leibniz mencias kiel sian antaŭulon. Idon, okcidentalon,
novialon kaj anglikon — kvar el centoj da projektoj — Dalmau rifuzas, ĉar
"ili estas nur mistifikaj latinidaĵoj, esperantidaĵoj aŭ anglidaĵoj". Laste
li malaprobas la reform-projektojn de esperanto pretendantajn fariĝi alternativoj
al ĝi kaj komparas ilin kun similaj okazaĵoj en la tiama kataluna.
Ni posedas alian artikolon pledantan por esperanto: Du luktoj, du
provoj (Dues lluites, dues proves)
[10], kie li prezentas la latin-amerikajn kaj usonajn sendependiĝajn
procesojn akirintajn plenan politikan personecon. "Tamen — li asertas —
neniu amerika lando kapablis havigi al si propran lingvon". Tion laŭ li
kaŭzas la nuntempa kultura interŝanĝo samniveliganta la dialektajn variaĵojn.
Pro tio ankaŭ esperanto malfacile perdos sian internacian unuecon kaj tio
estas des pli malfacila, "se oni konsideras, ke la distingiĝaj aspiroj ekzistintaj
en Ameriko ne estas konjekteblaj en la internacia lingvo".
Lia dua argumento por esperanto koncernas la "fiaskintajn
imperiismajn kaj asimilajn strebojn lastatempe okazintajn" (sendube li
aludas la finon de la unua mond-milito), "kiujn kontraŭstaras la kreskanta
universala konsciiĝo pri la rajtoj de la popoloj". La optimismo de Dalmau
estas preskaŭ delira: "la ekzisto de subpremantaj, buĉantaj aŭ konkerantaj
nacioj apartenas al la pasinto". Neniu povos bremsi, laŭ lia opinio, "la
revigliĝo de la perfiditaj kaj subpremataj naciaj lingvoj" kaj sekve "ne
eblas havi internacian lingvon bazitan sur la privilegiado kaj flankenlaso
de naciaj lingvoj".
La jaro 1933 alportos intensan intelektan aktivadon al Dalmau, kiu, krom
publikigi sian romanon Alispeca amo (Una altra mena d’amor), fondos
la revuon Clarisme kaj aperigos elstarajn artikolojn, kiel Psikologio
de la amasoj (Psicologia de les masses) aŭ la jam cititan La internacia
lingvo.
Dalmau kredas, ke la tiama Katalunio travivas plenan renaskiĝon, kaj
li sentas sin entuziasme kaj rigore engaĝita en ĝi. Tiucele li verkos la
libron Polemiko, forumo de 1933 (Polèmica, palestres
de 1933), kvankam ĝi estos eldonita la sekvan jaron.
La verko dividiĝas en tri partojn. En la unua, titolita Stiloj
, prezentiĝas dialogo inter Delfí Dalmau kaj la verkistino Mercè Rodoreda.
En la dua, sub la titolo La babela problemo, lingva, morala kaj politika
, li polemikas kun Carles Valera, defendanto de la plan-lingvo Occidental.
En la tria, Reveno hejmen. Nek parokismo nek elradikiĝo, sed universalismaj
ekvilibro kaj normaleco, li klopodas sintezi la du antaŭajn partojn,
tiel ke se dum la unua la ĉefa punkto tuŝis la literaturajn kaj lingvajn
stilojn kaj la defendado de la kataluna lingvo, kaj en la dua li pledas por
esperanto, en ĉi-lasta li denove kunligas katalunecon kaj universalismon.
Polemiko estas konceptita kiel verko de dialogo kaj debato kun
polemika kaj pedagogia intencoj por doni al la libro pli da dinamismo kaj
veki intereson.
Lingvaj klarigoj (Aclariments lingüístics), eldonita
en 1962, tri jarojn antaŭ lia morto, povas esti konsiderata lia ideologia
testamento.
La titolo mem de la libro estas vole ambigua por elturni la frankisman
cenzuron. Ĝi verŝajne konsideris la verkon prilingva naivaĵo, do sen rilato
al politiko. Temis pri lerta ruzaĵo, se oni konscias pri ties profunda
politika enhavo. Sed la titolo de la libro ankaŭ reliefigas unu el la kondutoj,
eble la ĉefan, de Dalmau: lian pedagogian strebadon klarigi kaj orienti.
En alia skribaĵo kun simila titolo, Klarigoj kaj dokumentoj (Aclariments
i documents), el 1948, li klopodas ekspliki la rilaton inter lingvo kaj dialekto
kaj la ideologiajn manovrojn celantajn transformi la katalunan lingvon en
nuran dialekton de la hispana, kaj sekve forigi ĝin el inter la kultur-lingvoj.
Lia pedagogia sindediĉo, evidentiĝanta en la titolo mem, fariĝas la ĉefa
celo kaj samtempe la rimedo por atingi la leganton kaj konvinki lin pri socilingvistikaj
proponoj de la aŭtoro.
Tiu libro fariĝis lia lasta kaj grava defendo de esperanto kiel help-lingvo
por la klera homaro. Malkaŝa apologio pri la ebloj kaj taŭgoj de esperanto,
esperoplena kanto leviĝanta el la hispania diktatura puto. Tio devigos
lin esti ekstreme prudenta kaj konsiderinde mildigi sian radikalan analizon
faritan en Pasiva poliglotismo, verkita dum la tute malsimila dua
Hispana Respubliko.
Spite la ĉirkaŭan grizecon, Dalmau pli ol iam ajn sentas sin konvinkita
pri la venko de la Zamenhofa lingvo kaj uzas sian tutan argumentan forton
kaj sian pedagogian majstrecon por pruvi ĉiaspecajn avantaĝojn alportotajn
de tutmonda lingvo-politiko bazita sur la subtenado de ĉiuj naciaj lingvoj
kaj de esperanto kiel dua komuna help-lingvo. Li lerte refutas la kontraŭesperantajn
lingvajn antaŭjuĝojn kiel tiu pri artefariteco kaj klopodas pruvi, ke la
naciaj lingvoj estas tiel naturaj kiel la poeziplena kaj humana lingvo internacia.
La kontribuaĵoj de Dalmau abundas en la malmultaj eldonaĵoj sukcesintaj
trabori la nigran frankisman nokton. Li fariĝos kunfondinto de la societo
Amikoj de Unesko en Barcelono kaj respondecos pri la katalun-lingva versio
de la Unesko-informilo Uzo de la naciaj lingvoj en la instruado. Li
membris ankaŭ en la patrona komisiono pri la 10-voluma monumenta Vortaro
Kataluna-Valencia-Baleara kaj tre aktive kunlaboris en ĝi.
Kataraktoj limigis lian last-jaran intelektan aktivadon kaj longdaŭra
malsano kaŭzos lian morton. La novaĵon de lia forpaso aperigis la ĵurnalo
L’indépendant el Perpinjano, la bulteno de Amikoj
de Unesko, pluraj esperantistaj gazetoj tutmonde kaj la Barcelona ĵurnalo
Tele Express, kiu rimarkigis la ĉeeston dum la funebra
ceremonio de homoj portantaj verdan stelon. La kultura revuo Serra d’Or
petis de Carles Muñoz Espinalt, amiko kaj kunlaborinto de Dalmau, mallongan
raporton pri li.
Glosaro
diglosio
Socilingva situacio, en kiu du lingvoj aŭ dialektoj estas uzataj kune malsama
socia valoro: unu uziĝas por formalaj funkcioj, ĝenerale skribe, dum la aliaj
uziĝas por neformalaj funkcioj, ĉefe parolaj. [angle: diglossia ;
hispane: diglosia; katalune: diglòssia]
liberana
Koncepto elpensita de la kataluna pedagogo kaj pensulo
Delfí Dalmau (1891-1965) kunliganta la liberecon de la individuo kaj ties
respondeco kun la socio. [katalune: llibertadà]
modernismo
Kultura movado, ĉefe arkitektura kaj dekoracia, divolviĝinta fine
de la 19-a jarcento kaj komence de la 20-a en okcidenta Eŭropo kaj Usono.
[angle: modern style; france: art nouveau;
germane: Jugendstile (Germanio); Sezession
(Aŭstrio); hispane: modernismo; itale: liberty; katalune:
modernisme ]
naŭcentismo
Politike orientita kultura movado naskiĝinta en Katalunio komence
de la 20-a jarcento. [katalune: noucentisme]
regeneraciismo Hispana ideologia movado disvolviĝinta fine de la
19-a jarcento, kiu postulis nombron da politikaj, ekonomiaj kaj sociaj reformoj
por regeneri la landon. [hispane: regeneracionismo]
[1]
Mercè Rius, La filosofia d´Eugeni d´Ors, Curial, 1991.
[2]
Kataluna Esperantisto n-roj 19-20, oktobro-novembro 1911
[3]
La verdad sobre el esperanto,Pedagogía Social, 1917.06.01
[4]
Esperanto o llatí?, La Nova Revista, februaro 1928.
[5]
Ni tion revidos en multaj liaj artikoloj, en lia libro Polemiko
— verkita per tiu tekniko — kaj en liaj romanoj.
[6]
Laŭ klasifiko de Charles Richet en lia libro L’homme stupide
(La homo stulta).
[7]
Delfí Dalmau: Visió anglesa de la caiguda borbònica i visió catalana
de la visió anglesa (angla vidpunkto de la falo de la Burbonoj kaj kataluna
vidpunkto de la angla), aperinta en La Rambla (1931.05.31) kaj reproduktita
en Kataluna Esperantisto.
[8]
La llengua internacional,La Revista, aŭgusto 1933. Temas pri
longa tri-paĝa artikolo, la nura subskribita de Dalmau en tiu periodaĵo.
[9]
Ĉefe en la artikolo Esperanto aŭ latino? kaj en la libro Polemiko
. Fakte la ĉapitro "Ekvilibro kaj normaleco" (paĝoj 110 ĝis 115 de Polemiko)
aperas senŝanĝe en ĉi tiu artikolo — eldonita en la sama jaro kiel la libro.
[10]
Estas neniu donitaĵo pri ĝi, nur eltondaĵo trovita en la arkivo de Dalmau,
sed ĝi verŝajne datiĝas de la komenco de la 20-aj jaroj aŭ eĉ de 1917-1919
pro la stilo, la referencoj al la "nova universala konsciiĝo" kaj ĉar en
ĝi ankoraŭ estas ortografiaj duboj, tipaj de liaj tiamaj artikoloj.
|