La lecionoj de “La danĝera lingvo”: esperantismo, politiko kaj “neŭtraleco”

Michel Duc Goninaz

Sennacieca Revuo n‑ro 121, 1993

Reeldonita en Kataluna Esperantisto, 1993/3
 

La elstara verko de Ulrich Lins La danĝera lingvo invitas nin al pripensado koncerne la rilatojn inter la esperanto‑movado kaj la politikaj instancoj. Persekutoj kontraŭ esperanto ‑tiel tekstas la subtitolo. Kio estas persekutoj? Ĉu ili koncernis la lingvon mem? Ĉu la esperantistoj estis en tiuj eventoj nur viktimoj? Ĉu la menciitaj faktoj apartenas nur al la pasinteco?

La esperanto‑movado kaj la sovetia sistemo

Dum 54 paĝoj la verko de Lins priskribas la rilatojn de la esperanto‑movado kun la nazia reĝimo, la plej granda parto de la libro (314 p. el 530) estas dediĉita al la sorto de la esperanto‑movado en Sovetunio kaj en t.n. popoldemokratioj kaj socialismaj ŝtatoj.

Tio estas komprenebla, ĉar tiuj eventoj ampleksas pli longan periodon (por USSR: 62 jaroj, por la aliaj socialismaj ŝtatoj: 1945‑80, 35 jaroj) ol la nazia regado en Germanio (1933‑45: 12 jaroj) aŭ en okupitaj landoj (4‑5 jaroj) aŭ eĉ la faŝismaj‑naciismaj reĝimoj de Italio, Hispanio, Japanio k.s. Aliflanke, la situacio kaj ties evoluo estis multe pli kompleksa en la sfero de Sovetunio kaj, se oni ne povas konstati daŭran persekutadon (male al la nazia reĝimo), oni devas zorge klarigi tiun kompleksan evoluon.

Ni resumu tiun historion laŭ la tre kompetenta priskribo de U. Lins.

Multaj ruslandaj esperantistoj aliĝis entuziasme al la revoluciaj eventoj de 1917 kaj dum la periodo de la enlanda milito ‑ni diru proksimume la periodo 1917‑21‑ ligis la aferon de internacia lingvo kun la celoj de tutmonda liberiĝo de la proletaro: oni ne forgesu, ke dum tiuj jaroj la revolucio estis konceptita ne kiel nur ruslanda, sed kiel tutmonda, almenaŭ eŭropa. Pluraj tiamaj sovetiaj institucioj favoris esperanton, aparte sur la tereno de instruado. La revoluciaj esperantistoj klopodis akiri la favoron de Komintern, sed malsukcesis: tiu organismo, male al la 1a Internacio, estis jam burokrata aparato, gvidata de rusaj bolŝevikoj. Dum tiu periodo oni konstatas konverĝon inter la esperantista movado kaj Proletkult, la proletkultura movado (kies gvidanto Bogdanov pledis por kultura unuiĝo de la proletaro sendependa de la politika agado, t.e. sen kontrolo de la bolŝevika partio), fondita en 1906 kaj floranta post 1917.

En 1921 ekestis nova etapo en la postrevolucia historio. La Nova Ekonomia Politiko (NEP) starigis ekonomian funkciadon kvazaŭ‑kapitalisman. Kun la diktatoreco de la Komunista Partio venkas sur la kultura tereno la burĝaj, tradiciaj, filistraj konceptoj de Lenin, pli proksimaj al la tradicia rusa kulturo ol al eksperimentoj pri revoluciaj arto kaj literaturo. Proletkult disfalas. Lunaĉarskij, popolkomisaro pri klerigo, favora al Proletkult kaj al esperanto, devas rezigni pri sia revolucia kaj internaciisma kleriga programo. Samjare fondiĝas SEU, kiu arogas al si hegemonion super la esperantistoj de la sovetiaj respublikoj kaj en kiu diktatoras Ernest Drezen, alta funkciulo en la sovietia reĝimo. Samjare fondiĝas SAT, al kiu SEU aliĝas malgraŭ ideologiaj diverĝoj: ekde 1922 la komunistoj volas unuecan fronton kontraŭ faŝismo. Drezen konformigas la asocion SEU kun la politiko de la Komunista Partio kaj de la registaro de USSR kaj silentigas la oponantojn, precipe anarkiistojn.

Por igi esperanton utila al la sovetia reĝimo, SEU publikigas diversajn politikajn broŝurojn kaj, en 1925, ekpartoprenas la internacian laboristan korespondadon, iniciatitan de la Partio: esperanto iĝas la plej grava lingvo uzata en tiu korespondado, kiu provizas la sovetiajn gazetojn per informoj el eksterlando, tradukitaj el esperanto, dum al okcidentaj laboristoj kaj komunistaj gazetoj venas informoj el la juna proleta ŝtato pere de esperanto. En 1926, la 6a kongreso de SAT okazis en Leningrado. Sed dum la postaj jaroj, precipe ekde 1928, la interpersona korespondado iĝis nedezirinda por la aŭtoritatoj, ĉar per ĝi la eksterlandaj laboristoj ricevis informojn pri la mizero, en kiu vivis la laborista klaso en Sovetunio (oni pensu pri la terura krizo de 1929‑31 pro la kolektivigo de la agrikulturo), kaj male la sovetiaj laboristoj ricevis el eksterlando informojn, kiuj ne kongruis ekzakte kun la kliŝoj de la partiaj propagandistoj pri la "kapitalisma infero". Esperanto iĝis danĝera por la bolŝevikaj regantoj, same kiel por la burĝaj aŭ faŝistaj registaroj, ĉar ĝi ebligis al la laboristoj interkomuniki senkontrole. Oni do komencis kontroli tiun korespondadon, kondamni homojn pro iliaj skribaĵoj (ili estis viktimoj de cenzuro aŭ de denuncoj) kaj anstataŭigi la individuan korespondadon per presitaj informiloj.

La jaro 1929 estis nova etapo. Stalin firmigis sian personan diktatorecon. Sovetunio definitive forlasas siajn revoluciajn celojn: la nura celo estas la plifirmigo kaj defendo de la nova ŝtato. Dum la unuaj jaroj de la nova jardeko estis likviditaj ĉiuj proletaraj organizaĵoj, kiuj konservis la revolucian idealon (eĉ en 1935 la Asocio de Malnovaj Bolŝevikoj, kaj en 1936 la Komunista Akademio estis aŭtoritate malfonditaj!). En Esperantujo, la komunistoj fidelaj al USSR ne plu povas toleri la plurismon de SAT ‑kaj konsekvence la multajn kritikojn kontraŭ la stalinisma sistemo‑ kaj la influon de la sennaciisma tendenco. Ne sukcesinte kapti la regadon de SAT, ili organizas skismon. La rilatoj inter SEU kaj SAT rompiĝis.

Interne de Sovetunio, SEU troviĝis implikita en la polemikoj de la jaroj '30 pri la rilatoj inter la lingvoproblemoj kaj la sovetia formo de marksismo. Drezen kaj SEU klopodis apogi sin sur la deklaroj de Stalin de 1930, laŭ kiuj antaŭ la venko de socialismo en tutmonda skalo la naciaj lingvoj kaj kulturoj devas ne malaperi, sed disvolviĝi. Ili klopodas trovi apogon en la teorioj de Marr ‑kiuj ĝuis la subtenon de Stalin ĝis 1950‑ kiu, apud iom fantazia "lingva paleontologio" kaj ne sufiĉe dialektika teorio pri la klasa karaktero de lingvo, disvolvis la ideon pri estonta artefarita lingvo por la tuta homaro en la komunisma epoko. Sed ĉar Marr ne subtenas plene esperanton, Drezen partoprenas en Jazykfront, rivalo de Marr, kiu penas konstrui marksisman lingvosciencon. Sed Jazykfront estas venkita: Stalin preferas la teoriojn de Marr, ĉar ili estas komplete nebulaj pri la maniero atingi la estontan tutmondan komunlingvecon.

La finon de la jaroj '30 signis venko de rusa superregado en la lingva politiko de stalinismo. Estas kondamnita la ukraina poeto Volodymyr Sosjura, kiu pledis por la instruado de esperanto en la sovetiaj lernejoj kaj difinis la celon, ke esperanto fariĝu "ŝtata lingvo de USSR kaj poste de la tuta mondo" . Tiu celo tute kongruus kun la defendo de la minacataj naciaj lingvoj, ĉar, li diris, "tio metus la rusan lingvon en la saman lokon kiel la lingvoj de la aliaj respublikoj". Tiu pure Zamenhofa programo, konforma al la Deklaracio de Bulonjo, estis esprimita de neesperantisto, dum la landaj esperantistaj organizaĵoj, en t.n. "demokrataj" landoj same kiel en faŝistaj, same kiel en la t.n "socialisma" Sovetunio, ne kuraĝis esprimi ĝin, sed servute lekis la botojn de la regantoj, asertante, ke la esperantistoj ne estas malamikoj de la ekzistantaj registaroj kaj de la ŝtataj lingvoj. Tiu reakcia procezo en Sovetunio kulminis en 1937, kiam oni trudis la cirilan alfabeton al popoloj, kiuj post la revolucio adoptis la latinan, kaj en 1938, kiam la rusa lingvo iĝis deviga en ĉiuj lernejoj de Sovetunio kaj la rusa ŝovinismo, oficiale nomita "sovetia patriotismo", klare venkis la proletan internaciismon. Intertempe okazis la terura purigo de 1936‑38, dum kiu pereis ankaŭ la esperanto‑movado.

Kiel konate, post la fino de la dua mondmilito, la esperanto‑movado, pro siaj celoj kaj pro la kontraŭfaŝima konduto de multaj esperantistoj dum la milito, ĝuis prestiĝon en la novaj reĝimoj ‑la t.n. "popolaj demokratioj"‑ de orienta, centra kaj balkana Eŭropo. Tio estis precipe vera en Bulgario kaj Jugoslavio. Sed sub la premo de Moskvo la esperanto‑movado estis silentigita en ĉiuj landoj de la sovetia bloko de 1949 ĝis 1953 (oni memoru la intervenon de Stalin sur la tereno de lingvoscienco en 1950). Poste ĝi renaskiĝis, sed restis katenita de ŝtata kaj partia kontrolo ĝis la jaroj 1988‑89, kiam la forputrintaj reĝimoj kaj partioj de tiuj landoj falis en la rubujon de la historio, kiam ankaŭ estis restarigita SEU (transformita en REU en 1992) kaj la libro de Lins estis eldonita en Moskvo.

La "neŭtraleco" kaj la rolo de la neŭtralisma tendenco

Lingvo danĝera... Danĝera certe por la regantoj, kiel pruvas la malamika sinteno de ĉiuj reĝimoj, kiu iras de la plej milda formo, kiel en la burĝaj demokratioj, kie la esperantistoj estas konsiderataj kiel naivaj utopiuloj, ĝis la plej malmildaj formoj (malliberigo, mortigo), atingitaj de stalinismo.

Sed ĉu tio signifas, ke la esperantistoj estas nur martiroj, ke ili neniel kulpas en la okazintaĵoj? En sia postparolo de la Moskva eldono de la La danĝera lingvo, S. Kuznecov rimarkigas, ke la gvidantoj de SEU, antaŭ ol fariĝi viktimoj de stalinismo, estis ties komplicoj. Precipe en la teruraj jaroj post la turno de 1929 la gvidantoj de SEU hurlis kune kun la lupoj, aplaŭdis al la stalinismaj reprezalioj kaj eĉ denuncis la esperantistojn, kiuj deviis de la oficiala linio aŭ malvolonte sekvis ĝin. Ni konstatis similan fenomenon en la historio de la germana esperanto‑movado en la hitlerisma Germanio, kaj en ambaŭ kazoj ni konstatas la saman rezulton; nek la "samdirektigo" de la gvidantoj de la Germana Esperanto‑Asocio kun la Hitlera ŝtato, nek la ĝisfina fideleco de la gvidantoj de SEU al la Stalina diktaturo savis la esperanto‑movadon de la nepra pereo. La samo, kvankam malpli terure, ripetiĝis postmilite en la orienteŭropaj landoj.

Ĉu tio signifas, ke la koncernataj esperantistoj pekis pro enmiksiĝo en la politikon, pro malneŭtraleco. Tio estus falsa aliro kaj al tiuj historiaj okazaĵoj kaj al la fama problemo de la t.n. "neŭtraleco" ĝenerale.

Unue, laŭ la Bulonja Deklaracio, esperanto estas nur lingvo kaj povas esti uzata de ĉiu homo por kiu ajn celo. Pretendi, kiel kelkaj heroldoj de la neŭtralismo, ke la lingvon oni ne devas uzi por politikaj celoj, estas sensencaĵo, kaj iel signifas, ke esperanto ne estas vera lingvo. Due, neŭtraleco, se ĝi ne estas stulta tabuo pri politiko kaj religio ‑tia ĝi estas en la menso de multaj homoj‑, estas simple afero de kompetenteco: asocio de matematikistoj ja devas esti neŭtrala rilate al religio (tio signifas: ne klopodi solvi religiajn problemojn), sed ne rilate al matematiko ‑kaj inverse pri religia asocio. Estas do sensence aserti, ke unu estas pli aŭ malpli neŭtrala ol la alia. Neniu homgrupiĝo povas esti neŭtrala pri ĉio ‑se ne, ĝi ne ekzistus. La plej granda parto de la esperantistaj organizaĵoj ne estas partipolitikaj; tute logike ili ne penu proponi solvojn al pure politikaj problemoj, tio estas al problemoj de mastrumado de apartaj ŝtatoj. Sed ĉar la esperanto‑movado proponas solvon ne por problemo lingva ‑ĉiu lingvo funkcias kontentige aŭ havas siajn proprajn problemojn, kiujn solvadas la koncernaj lingvistoj aŭ lingvonormigantoj‑ sed por problemo socia ‑la problemo interlingva, kiu estas antaŭ interetna, do nepre ankaŭ politika‑, ĝi ne povas esti politike neŭtrala. Aserto pri neŭtraleco estas ĉiam mensoga. La sola esperantista organizaĵo, kiu povas esti neŭtrala al ĉio, krom la lingvo mem, estas la Akademio de Esperanto ‑t.e. 45 personoj en la tuta mondo, plus eble la similaj landaj institutoj, kiuj zorgas pri la ĝusta uzado de la lingvo, disdonas diplomojn k.s. Kiam iu esperantista organizaĵo propagandas esperanton, ĝi uzas argumentojn, kiuj ja ne povas esti neŭtralaj (kio estus "neŭtrala argumento"?). Se ĝi asertas, ke esperanto devus esti uzata en komerco, turismo, diplomatio k.s., tiu aserto estas fakte duobla; ĝi enhavas la implicitan aserton, ke komerco, turismo ktp. devas (plu)ekzisti, kaj tiu aserto ne estas pli neŭtrala, ol la proklamo, ke esperanto devas utili al la disvastigo de kristanismo aŭ akceli la triumfon de komunismo.

Aliflanke, krome kaj iel paradokse, oni devas konstati, ke la fipolitikaj sintenoj, kiujn alprenis iuj gvidantoj de esperantistaj asocioj en la aluditaj historiaj cirkonstancoj, ne originas el iu politika idealo, eventuale fanatika, por kiu tiuj homoj decidus batali pere de esperanto. Ni konstatas male, ke tiuj homoj ĝenerale apartenis al la "neŭtralisma" tendenco de la esperanto‑movado, nome al tiu tendenco, laŭ kiu kontraŭbatali la ekzistantan ordon estas malneŭtrale, sed subteni ĝin estas neŭtrale. Kompreneble, la situacio en la postrevolucia Ruslando estis pli kompleksa: multaj aŭtentikaj revoluciuloj sincere, kvankam malprave, povis opinii, ke ili devas subteni la reĝimon, naskiĝintan el proleta revolucio. Sed, kun la paso de la tempo, kaj precipe fine de la jaroj '20 montriĝis, ke Drezen kaj liaj kunuloj estis nur oportunistoj kaj karieristoj, ke ili havis nur unu celon: prezenti al la regantoj akcepteblan bildon de la esperanto‑movado. Ĝuste tia estas la sinteno de ĉiuj laŭdiraj neŭtraluloj. La sola diferenco estas, ke en la t.n. demokrataj landoj, la neŭtraluloj, por plaĉi al la ekzistanta socio, ne elektas unu partion ‑ĉar ĝuste la karakterizo de tiuj reĝimoj estas la plurpartiismo, dum en unupartiaj reĝimoj ili tute nature elektas la unikan partion. En ambaŭ kazoj ili "samdirektiĝas" kun la postuloj de la ĉirkaŭa medio. Tio estis aparte konstatebla en la faŝismaj reĝimoj. En kiu gazeto aperis en aprilo 1933 ĉefartikolo kun laŭdo al Hitler kaj deklaro pri fideleco al la germana nacio? Ĉu en la bulteno de iu nazia grupo uzanta esperanton? Ne, sed ja en Germana esperantisto, organo de GEA, kiu, kiel la aliaj similaj asocioj, tradicie pledis por neŭtraleco (neŭtraleco en la burĝa senco, kompreneble, t.e. kontraŭ la revoluciaj tendencoj). Kiu en 1936 alvokis la tutmondajn esperantistojn montri sian simpation al Italio pro ties konkera milito en Etiopio? La organo de Itala Esperantista Federacio, apartenanta ankaŭ al la neŭtralisma tendaro. En La danĝera lingvo estas multaj tiaj ekzemploj, kiuj estas nur ekstremaj kazoj, en aparte kruelaj historiaj cirkonstancoj, de konstanta fenomeno: la servuteca sinteno de la t.n. neŭtraluloj, t.e. oportunistoj al la ekzistantaj aŭtoritatoj. Sed tiuj fiuloj faris ĉiam malĝustan kalkulon, ĉar la malamikoj de esperanto scias pli bone ol ili, kio estas la vera esperantismo kaj kion ĝi celas. En tiu tuta periodo kaj en diversaj tiaj situacioj la honoron de la esperantismo savis tiuj, kiuj ne prezentadis sin neŭtralaj, tio estas: unuflanke la adeptoj de la Zamenhofa homaranismo (konsiderata de la neŭtraluloj kiel fantazia mistikaĵo), aliflanke la membroj de SAT kaj de la laboristaj esperantistaj asocioj, kiuj batalis samtempe kontraŭ kapitalismo, faŝismo kaj stalinismo. Savis ĝin ankaŭ la Jugoslavia Esperanto‑Ligo kaj ties organo La suda stelo, kiu en la jaroj '30 alprenis klare kontraŭfaŝisman ("neneŭtralan"!) sintenon.

Se absoluta neŭtraleco rilate al politiko estas mito, relativa neŭtraleco estas ne nur ebla, sed necesa: konforme al la principo de (ne)kompetenteco, tiu relativa, honesta neŭtraleco signifas, ke organizaĵo, kiu ne estas partipolitika, devas resti sendependa de ĉiu ŝtato, partio aŭ jam elkonstruita ideologio. Sed ĝuste tiun honestan neŭtralecon ĉiam malobservis la t.n. neŭtraluloj, kiuj ĉiam penis plaĉi al la registaroj, regantaj partioj aŭ oficialaj institucioj. El tiu vidpunkto oni povas ekzameni faktojn, kiujn Lins ne submetis al sia analizo. Efektive lia ĉapitro Saniga leciono por la neŭtrala movado aludas nur al la faŝisma‑nazia periodo kaj konkludas per senrezerva aprobo de la tezoj de Lapenna pri neŭtraleco modifita per la koncepto de "homaj rajtoj". Oni povas demandi, kie troviĝis la vera neŭtraleco, kiam UEA senhonorigis sin, akceptinte la honoran patronecon de la ĉefmurdisto Francisco Franco por la Universala Kongreso okazinta en Madrido (1968) aŭ la demagogian intervenon de Fidel Castro ĉe la Havana U.K. (1990) aŭ malebligante dufoje (1983, 1987), ke okazu prelego pri Solĵenicin dum la Kongresa Universitato. Plej verŝajne ĝi troviĝis ĉe tiuj membroj de UEA, kiuj indigne eksiĝis okaze de tiuj mispaŝoj (precipe de la unua menciita, certe la plej skandala).

Ankoraŭ en 1988 Bulgara Esperanto‑Asocio en la nacilingva afiŝo, per kiu ĝi propagandis esperanton en la vitrino de sia sidejo, donis kiel unuan argumenton, ke esperanton oni devas lerni pro... patriotismo. Tiu fakto povus nutri la kontraŭkomunismajn tezojn de la adeptoj de Lapenna, laŭ kiuj la orienteŭropaj esperantistaj asocioj ne estis "neŭtralaj". Sed tiuj defendantoj de la "neŭtraleco" neniam kritikis la okcidentajn esperanto‑organizaĵojn, kiuj depost la fino de la dua mondmilito tre ofte en siaj deklaroj kaj publikaĵoj demonstris simpation al la institucioj de la okcidenta tendaro, ekzemple al la t.n. Eŭropa konstruado. UEA mem ofte faris senhontan reklamon por la interŝtata organizaĵo konata sub la nomo Unuiĝintaj Nacioj. La loka grupo de mia urbo uzas propagandan stampon kun la mencio: Eŭropo kun esperanto. Probable ties gvidantoj opinias, ke ili tiel fidelas al la principo de neŭtraleco, menciita en la asocia statuto.

En 1960, sub la regado de la puĉisto de Gaulle, ‑kaj en epoko, kiam, pro la sankta principo de neŭtraleco (sen la homaj rajtoj!) eĉ ne unu linio aperis en Franca Esperantisto pri la krimoj de la franca ŝtato en Alĝerio‑ la tiama prezidanto de Unuiĝo Franca por Esperanto (kiu estis siatempe estrarano de UEA kaj estas ankoraŭ nun "honora" prezidanto de UFE) skribis al du francaj prefektoj denuncan leteron kontraŭ SAT‑Amikaro, en kiu li menciis, ke en la publikaĵoj de tiu asocio enestas politiktendencaj eldiroj. Krom la stulteco de fidenuncisto, kiu rivelas faktojn absolute ne sekretajn, montriĝas la sama agmaniero, kiun oni povis konstati en antaŭaj multe pli teruraj cirkonstancoj.

En 1978 iu brita civitano denuncis al la franca polico la redaktorojn de La Kancerkliniko , loĝantajn en Francio, pro ilia apogo al terorismo (oni scias, kion signifas tiu vorto en la plena vortaro de la regantoj de la diversaj ŝtatoj!), fakte pro la publikiĝo de recenzo pri la teatraĵo de Albert Camus La Justuloj (dosieron pri tiu afero oni povas legi en La Kancerkliniko n‑ro 10 de 1979). La policistoj, kiuj devis enketi pri tiu denunco, probable ridetis pro la teda rutinaĵo, kiun ili devis plenumi. Sed ili probable konservis spurojn en siaj slipoj. La intenco de la paranojulo‑denuncisto estis ja, kiel li mem asertis, ke la denuncitoj estu enkarcerigitaj. Liaj vortoj "Mi sendis dosieron al la franca polico kun adresoj de tiaj apogantoj de terorismo, sed la polico ne agis ‑la redaktoro ne estas en karcero, kie li devis esti" memorigas la deklaron de la prezidanto de GEA Behrendt al kontraŭnazia esperantisto (Lins p. 107): "Mi tre bedaŭras, ke mi ne havas la eblon transdoni vin al la germana polico". Kompreneble, la cirkonstancoj en Francio en 1960 aŭ 1977 ne estis la samaj kiel en Germanio dum 1933. Sed la konduto de la fidenuncistoj estas ĉiam la sama kaj konsistigas la komunan punkton de la diversaj situacioj. Aldonendas, ke, laŭ informoj de la Jarlibro de UEA, tiu fiulo estas nuntempe gvidanto de iu internacia asocio kunlaboranta kun UEA.

La nocio neŭtraleco estis historie armilo de la burĝaj medioj. Tial, spite kaj konteste, la SAT‑movado difinis sin kontraste kiel neneŭtrala , eble ne konsciante, ke ĝi tiel uzas la lingvaĵon de la malamikoj. Ĉar la historio montris, kiom mensoga estas tiu koncepto, estus necese rigardi la nudan veron: la SAT‑medio estas pli neŭtrala, ol la falsa neŭtrala movado . En la SAT‑kongreso oni ne vidas ŝtatajn flagojn, ambasadorojn kaj similaĵojn. Sed, ĉar SAT ne estas ideologie homogena (tute prave Kreŝo Barkoviĉ diris dum la pasinta kongreso, ke la SAT‑anoj estas kamaradoj, sed ne samideanoj) kaj fojfoje aperis ene de ĝi fenomenoj similaj al tiuj, kiujn oni povas riproĉi al la burĝa movado (artikoloj en Sennaciulo favoraj al iuj reĝimoj, foje eĉ naciismaj tendencoj), ni devas esti pli precizaj; en la esperanto‑movado, la plej neŭtralaj homoj estas la anarkiistoj, ĉar nur ili neniam subtenis (nek ‑as, nek ‑os) iun registaron, reĝimon, nacion, ŝtaton aŭ partion (ĉu ne ĝuste tio estas la plej alta grado de neŭtraleco?).

Aliflanke, ni devas reekzameni la problemaron de la "persekutoj", pristudinte atente la multajn informojn, kiujn donas al ni la verko de Lins, sed ankaŭ la faktojn, kiujn ĝi ne enhavas. Estas necese, ke ni komprenu la lecionojn de la ĝisnuna historio de la rilatoj inter la esperanto‑movado kaj ties malamikoj. La plej grava leciono ŝajnas al mi la jena: anstataŭ lamenti pri la persekutoj (Mao Ze Dong prave diris: "esti atakata de la malamiko estas bona afero" ), la esperantistoj devus balai en sia propra domo kaj forbalai ĉiujn, kiuj pretas komplici kun la ŝtatpolitikistoj, kiuj estas la normalaj malamikoj de nia internacia, kosmopolita, tutmonda, sengenta, sennacieca movado.