|
Intervjuo al Lluís Hernández Yzal
Roland Rotsaert
Kataluna Esperantisto 1996/1
Pro miaj klopodoj por reaktivigi la Fondaĵon Vanbiervliet de la Urba Biblioteko
de Kortrijk mi havis plurajn kontaktojn kun similaj bibliotekoj eksterlandaj.
La prizorganto de la Hispana Esperanto-Muzeo, s-ro Lluís Hernández Yzal,
invitis min por surloke esplori la organizon kaj funkciadon de lia biblioteko.
Mi akceptis tiun inviton kaj en oktobro 1995 pasigis unu semajnon ĉe li.
Dum tiu semajno okazis la sekvanta intervjuo.
Klasika demando: kiam vi lernis esperanton? Kial?
Kiam mi komencis kiel apotekisto en Sant Pau mi estis malriĉulo, kun nur
biciklo kiel transportilo. La loka bicikloriparisto, s-ro Sans, estis malnova
esperantisto, kiu ankoraŭ konis Zamenhof. Li regule klopodis persvadi min
lerni esperanton, sed tio ne vere interesis min. Mi ja jam estis membro de
kelkaj grupoj de kolektantoj, kiuj tiutempe uzis libretojn kun modelaj frazoj
por internacia korespondado kaj tio funkciis kontentige.
Malgraŭ mia malemo li abonis kelkajn gazetojn por mi kaj en 1955 aŭ 1956
eĉ aperigis korespondpeton en Heroldo de Esperanto. Do, ne forĵetante gazetojn
kaj iom korespondante, mi tamen konatiĝis kun la lingvo.
Ankaŭ s-ro Ramon Molera jam en 1952-53 sugestis korespondan kurson, sed mi
ne ŝatis kaj cetere havis multe da laboro en mia apoteko.
La afero komenciĝis kiam mi, en 1963, pro scivolemo vizitis la hispanan kongreson
en Barcelona, kie estis ĉ. 700 partoprenantoj. Tiam mi iĝis konvinkita kaj
vere ekstudis.
Kiam ekestis la ideo de esperanto-muzeo?
Mi rapide ekhavis kvardekon da korespondantoj, sed pro tempomanko kaj pro
altaj kostoj de afranko mi devis limigi min. Mi demandis min kiun alian utilan
aferon mi povus entrepreni. Estante kolektema homo, mi decidis ekkolekti
esperanto-revuojn; tiutempe mi pensis ke nur estas 300 aŭ 400 kaj ne antaŭvidis
problemojn. Samtempe, Molera ekkolektis precipe librojn. Multaj personoj
helpis nin per donacoj.
En 1962-63 oni atentigis min pri la vendo de librokolekto de mortinta esperantisto,
gravulo de la hispana movado antaŭ la unua mondmilito. La heredanto petis
5.000 pesetojn, grandega sumo en tiu tempo. Mi ja intencis nur elspezi 2.000,
sed li minacis vendi la tuton al brokantisto. Feliĉe mi havis 5.000 pesetojn
kaj aĉetis ĉion. Tiel subite al mia kolekto de 400 esperanto-libroj venis
800 pliaj (kvankam multaj duoblaĵoj) kaj mi krome dufoje plenigis mian aŭtomobilon
per revuoj. En la sama periodo mi renkontis s-ron Joan Amades, grave kataluna
folkloristo kaj esperantisto, kiu kolektis de ĉiu revuo la unuan numeron;
ankaŭ li havigis multon al mi. Jen la ekesto de la kolekto.
Kion pensis via edzino pri tio?
Komence, ni regule vizitis esperanto-kongresojn kiel tiu de Barcelono, sed
por ne tro ĝeni ŝin ni nur restis dum mallonga tempo en la kongresejo kaj
poste promenis en la urbo. Post la tria kongreso ŝi diris al mi ke mi decidu:
ĉu sekvi la kongresojn entute, ĉu ne partopreni. Ekde tiam mi iĝis aktiva
kongresano kaj ŝi, havanta jam rondon de konatoj en esperantaj medioj, akompanis
min.
Ankaŭ pri la muzeo ŝi igis min decidi. Ĉar nia domo rapide pleniĝis per libroj
- mi ankaŭ kolektis grandan privatan, neesperantan bibliotekon - ŝi je iu
tago diris: "Kial vi ne aĉetas tendon?" Ŝi sugestis al mi aĉeti terenon kaj
konstrui domon speciale por la biblioteko. Feliĉe mi sukcesis akiri terenon
en apuda strato, kiu kelkajn jarojn antaŭe ricevis la nomon "strato Zamenhof".
Via edzino do ludis gravan rolon?
Pro ŝi mi lernis atenti pri la opinio de edzino. Ja multaj esperantistoj
devas ĉesi sian movadan aktivecon pro konflikto kun la partnero. Estis tial
ke mi kreis la medalon "Klara Zilbernik" por premii edzinon kiu, ne estante
esperantisto, multe helpis sian edzon, laŭ la ekzemplo de la edzino de Zamenhof
kiu eĉ permesis uzi la doton por eldoni la unuan libron.
Mi jam vidis la diplomon honore al sinjorino Maria Teresa Massana de Yzal
en la muzeo...
Tio estis iniciato de la dukeko da jam premiitoj okaze de la UK de Valencio
en la jaro 1993.
Kaj intertempe la biblioteko daŭre pligrandiĝis?
Efektive. Ramon Molera - kaj poste lia filino Ana - prizorgis grandan bibliotekon,
sed precipe pri libroj. Multajn gazetojn ili donacis al mi.
Ankaŭ kun Arpad Mathé el Budapest - unu el miaj unuaj korespondantoj - mi
regule interŝanĝis pakaĵojn kun revuoj. Krome, kolektanto de kajeroj manskribitaj
de Zamenhof sendis nebezonatan materialon al mi. De s-ro Amouroŭ el Perpignan,
kiu posedas multajn ar>ivojn el la komenca periodo de esperanto, okaze
de vizito mi regule ricevas keston kun legitaj revuoj.
Ne nur estas libroj kaj revuoj en la muzeo?
Esperantistoj donas ĉiuspecan materialon kaj mi opinias ke mi devas konservi
ĉion. Ĉio utilas. Ekzemple, se venas buso kun vizitantoj, inter kiuj nur
parto estas aktivaj esperantistoj, la nemovadanoj kontemplas la folkloran
sekcion, dum la aliaj esploras la seriozan parton de la biblioteko.
En la muzeo estas 2000 skatoloj kun korespondaĵoj de diversaj esperantistoj,
preskaŭ kompleta kolekto de esperantaj poŝtmarkoj, vizitkartoj, moneroj,
afiŝoj...
Ĉu eblas doni kelkajn pliajn ciferojn pri la biblioteko?
Laŭ statistiko el septembro 1995 el 7.450 konataj titoloj de revuoj mi posedas
parte aŭ komplete 3.147. Estas 12.851 jarkolektoj, el kiuj 6.929 kompletaj,
kaj 9.401 libroj kaj broŝuroj.
Ĉu glate funkcias kontaktoj kun aliaj bibliotekoj?
Ĝenerale: se la alia biblioteko bone funkcias, jes; se ne, fiaskas. S-ro
Gacond el La Chaux de Fonds multe helpas. Kun la biblioteko Faizi kaj d-ro
Mathé, kaj pere de li kun la biblioteko de Vieno, estas regulaj kontaktoj.
Aliflanke, mi ĵus estis en Londono kaj, malgraŭ sufiĉe frua antaŭaverto,
nur je reveno trovis leteron dirante "bedaŭrinde mi estos for...". Mi tre
ŝatus viziti la bibliotekon Hodler ĉe UEA. S-ro Moerbeek promesis al mi helpon.
Sinjorino Molera loĝas proksime kaj estas oftaj kontaktoj. Siatempe ankaŭ
estis daŭraj interŝanĝoj kun Cesar Vanbiervliet.
Ĉu venas helpo de aliaj flankoj?
De la aŭtoritatoj mi nek postulis, nek ricevis helpon. Aliflanke tre ofte
helpas esperantistoj. Ekzemple fervojistoj el Barcelona faris la literojn
ĉe la eniro de la muzeo. Preskaŭ ĉiuj konsideras la bibliotekon proprietaĵon
de Esperantujo. Mi pensas ke la sendependeco instigas al kunlaboro. Mi mem
abonas ĉ. 30 revuojn kaj similan kvanton mi ricevas donace de la eldonejoj.
Kiam mi petas iun eldoniston ŝtopi truon en mia kolekto, li ĉiam volonte
faras.
Kun granda intereso mi rigardis la funkciadon de via komputilo. La Hispana
Esperanto-Muzeo verŝajne estas la nura esperanta biblioteko kiu tiel efike
uzas komputilon. Laŭ mia scio nur Aalen havas elektronikan katalogon, sed
kun malpli da eblecoj.
Jam de deko da jaroj mi uzas komputilon. Tion mi dankas al mia filo, kiu
por la apoteko kaj por lia privata biblioteko intensive uzas komputilojn.
Per dBase kaj Clipper li verkis serion da programoj speciale por la biblioteko.
Mi povas laŭbezone peti ĉiujn informojn, ekzemple dum kiom da jaroj aperis
iu gazeto, kiuj libroj estas eldonitaj en iu ajn jaro, kiuj revuoj aperis
en iu urbo, ktp. Mi volonte akceptos vizitantojn kiuj deziras propraokule
vidi la funkciadon. Ankaŭ interesas min diskedoj kun katalogoj de aliaj bibliotekoj.
Kvankam mi plej ofte laboras per komputilo, de tempo al tempo mi tamen faras
surpaperajn katalogojn. Tiuj faciligas la kontrolon de la kolektoj, ekzemple
por trovi erarojn aŭ mislokigitajn librojn.
La muzeo estu studloko?
Fakte la nomo "muzeo" ne plaĉas al mi. Oni konsultu la kolekton por studoj
pri esperanto aŭ pri aliaj planlingvoj. Ĝi iĝis sufiĉe konata inter studemuloj.
Iuj vizitas ĝin regule; aliaj sporade venas por kompletigi sian dokumentaron.
|