La aragona: ĉu mortonta lingvo?

de Hektor Alos i Font
Monato novembro 1993

Hispanio agnoskis sian plurlingvecon en la demokratia Konstitucio el 1977. Ĝi kreis ŝtaton dividitan je 16 aŭtonomaj komunumoj, kiuj en siaj Statutoj povas kunoficialigi lingvojn en siaj teritorioj. Tiamaniere la galega, la eŭska kaj la kataluna fariĝis oficialaj apud la hispana en difinitaj komunumoj: Galegio (pri la galega), Eŭskio kaj Nafaro (eŭska), Katalunio, Valencilando kaj Balearoj (kataluna).

Aragono estas regiono en la nordo de Hispanio, limanta Okcitanion, inter Nafaro kaj Katalunio. Ĝia ĉefurbo estas Zaragoza. Kvankam la hispana estas la nura oficiale agnoskita lingvo, kunvivas en la regiono du kromaj lingvoj: la kataluna kaj la aragona. Ĝuste ni prezentos ĉi tie la malsukcesan historion de la aragona.

Koncize, Iberio estis invadita en 711 far islamanoj, kiuj transiris la Ĝibraltaran markolon kaj fulme konkeris la tutan duoninsulon. Post jarcento ekaperis en la nordo la unuaj ĝermoj de postaj sendependaj kristanaj regnoj, kiuj dum pliaj sep jarcentoj konkeradis la sudajn arabiĝintajn regionojn, disvastigante siajn religion, lingvojn kaj morojn. Tiuj lingvoj estis (de okcidento orienten): la galega (praportugala), la astura, la kastilia (t.n. hispana), la eŭska, la aragona kaj la kataluna.

La aragonaj graflandoj naskiĝis meze de Pireneoj. Tie evoluadis latinida lingvo, frata de la apudaj kataluna, okcitana kaj kastilia. Per la unuiĝo de la graflandoj kaj ilia ekspansio suden kreiĝis la Aragona Reĝlando. La lingvo de la nordaj valoj altrudiĝis al la loĝantoj de la Ebra regiono. Iam, en la 12-a jc. Aragono konfederaciiĝis al Katalunio per persona unio, kaj la suda plivastigo rapidiĝis. Ĝi kulminis ĉ. 1250 per la konkero de la maŭraj regnoj de Valencio kaj Murcio.

Ĝis tie ĉi la historio de la aragona tute similas tiun de la ceteraj latindaj lingvoj de la Ibera duoninsulo. Ĝi tamen iom post iom eksinkis pro diversaj kaŭzoj. La aragona fariĝis administracia lingvo nur malfrue, dum la kataluna dinastio (12-15 jc.). La kortego tamen situis en Barcelono, en Katalunio, kaj tio malprestiĝigis la aragonan rilate al la kataluna. Eble tial mezepoka aragonlingva literaturo apenaŭ ekzistas: la homoj preferis uzi la latinan, la katalunan aŭ eĉ la kastilian. Fakte la uzo de la kastilia estas kurioza, ĉar ĝi estis tute fremda por aragonanoj, sed oni devas ĝin kompreni per la tiutempa emo al arta esprimado en proksima sed fremda lingvo: kastilianoj, ekzemple, versis galege, dum katalunoj trubaduris okcitane.

Kredeble tiu malprestiĝo igis retroiradi la aragonan. Unue ĝi malaperis el la teritorioj ekster la reĝlando: en Rioja (11-13a jc.) kaj Nafaro (14-15a jc.). Post la entroniĝo de kastilia dinastio (15a jc.) kaj la konfederaciiĝo kun Kastilio (16a jc.) komenciĝis la kastiliigo de la aragonlingvaj regionoj en Valencilando kaj Aragono. Nobeloj kaj burĝaro forlasis sian lingvon jam ekde la 15a kaj la limregionoj iom post iom translingviĝis. Tiel ekimpetis duobla nehaltigebla procezo: la urboj kastiliiĝis kaj ondo el la sudo kaj okcidento generacion post generacio falĉadis la aragonlingvan teritorion. Kompreneble postrestaĵoj de la aragona abundas: leksiko kaj prozodio tre karakterizas la nuntempajn kastiliajn dialektojn en suda Nafaro, okcidenta Valencilando kaj Aragono.

Estis tute neantaŭvideble, ke en tia situacio la aragona postvivis ĝis hodiaŭ. Ĝi ja agonias denove reduktita al la valoj, kie ĝi naskiĝis antaŭ pli ol mil jaroj. Oni kalkulas, ke ankoraŭ ĉ. 30.000 homoj parolas ĝin. Kompreneble, ili ofte maljunas. La aragona ne estas agnoskita, ĝin ignoras lernejoj, televido, radio kaj gazetaro. Ekzistas nur manpleno da societaj revuoj kaj ĉiujare eldoniĝas 4-5 libroj. Klubejaj kursoj okazas ie-tie.

La poraragona movado, al kiu oni ŝuldas tiujn strebojn dignigi la aragonan, ekaktivis komence de la 70aj jaroj. Tiam difiniĝis la ortografio kaj transdialekta normlingvo. Startis moderna literatura aktivado. Organiziĝis kursoj, per kiuj junuloj reakiras la lingvon de siaj geavoj, kaj foje ekuzas ĝin familie. Kaj oni klopodas akiri de la aŭtonoma registaro la oficialigon de la aragona lingvo. Nuntempe la Aragona Parlamento diskutas reformon de la Statuto, kiu povus ĝin enkonduki.

Sed malgraŭ tiu ebla oficialigo la aragona povas morti. La ekzemplo de la irlanda bone pruvas, ke registara subteno ne sufiĉas, por ke lingvo plene revigliĝu. Tamen ĉiu homo rajtas vivi en sia lingvo, des pli se li aŭ ŝi loĝas en sia prapatrio.

Fontoj:

Freqüències, revista de llengües i pobles n-ro 6. Kataluna Esperanto-Junularo, Barcelono, 1993.

Francho NAGORE. El aragonés hoy. Consello d'a fabla aragonesa/Iber Caja. Uesca, 1989. (ĝi enhavas kelkpaĝan resumon en esperanto)

Ánchel CONTE, Chorche CORTÉS k.a. El aragonés: identidad y problemática de una lengua. Librería general. Zaragoza, 1982.

Georgo KAMAĈO. Kie situas Valencio. Esperanto, decembro 1992.