Jack wold be a gentilman if he coude speke frensske

Hektor Alos i Font

aperinta en Literatura Foiro n-ro 154, aprilo 1995

Subtile kanti en ĉi murd-epoko
pri l' propra vivo, kiam ja milmiloj
per bomboj, tankoj, pafoj, pendigiloj
pereas, vere ŝajnus aĉa moko.

Kalocsay Kálmán


La 8an de novembro 1994, la Prezidanto de la Reĝa Akademio de la Hispana Lingvo adresis leteron al Sinjoro Prezidanto de la Hispana Registaro, en kiu li esprimis sian maltrankvilon pri la stato de la kastilia lingvo en la aŭtonomaj komunumoj, kiuj oficialigis alian lingvon apud la hispana. En tiu lokoj, laŭ la supra scienca institucio, ŝajne la senhelpa, senforta kaj senpova hispana apenaŭ povas konkurenci apud tiel timindaj rivaloj kiel la eŭska, la galega, la kataluna kaj la okcitana lingvoj kaj riskas rapide malaperi.

Samjare, la apuda Francio voĉdonis leĝon populariĝintan sub la nomo de ĝia iniciatinto, Jacques Toubon. La celo: savi la francan lingvon, kiu suferas gravan degeneracion pro la insista emo de siaj parolantoj spite korupti la senmakulan lingvon de Ronsard, Montaigne kaj Racine per lavango de angle fremdaj vortoj. Kiel ĉiuj fakuloj scias, tiaspeca lingva putriĝo estas unu el la stadioj kondukantaj al morto de lingvo: minacata idiomo akceptas fremdismojn en rapidiĝanta proceso, kiu kulminas per la kolapso de lingvo-sistemo kaj ĝia vanuo.

Tiuj du referencoj al proksimaj okazaĵoj -tempe, se ne loke- povas bildigi nur miraĝajn similojn kun la morto aŭ murdo de lingvoj, la temo de nia nuna artikolo. Kiel jam klarvide diris Aracil: "Ekzistas forte tipaj paranojaj sindromoj, kie la deliroj pri persekuto estas korelativaj al tiuj pri la grandeur ".

"Non parla nemmeno il friulano"

Dubo ne eblas pri la efektiva kultura katastrofo, kiu okazas en nia planedo: laŭ iuj taksoj, dum la lasta centjaro malaperis tiel multe da lingvoj kiel hodiaŭ ekzistas. Fakto estas, ke nuntempe 75% de la lingvoj (pli ol 2 000) estas parolataj de nur 1% de la monda loĝantaro (malpli ol 50 milionoj). Se ni rigardas pli detale kelkajn mondregionojn, la panoramo fariĝas evidente tragika. Zepeda kaj Hill tiel asertas: "Komence de la 16a jc en la teritorio de la nuna Usono (la 48 kuntuŝantaj ŝtatoj, Alasko kaj Havajo) oni parolis centojn da malsamaj lingvoj. Restas malpli ol 200 kaj la estonto de tiuj ĉi estas ege malcerta, eĉ en la kazoj de fora situo (kiel la inuka en Alasko) aŭ de certanombra lingva komunumo (kiel la navaha), kiuj ŝajne protektas la lingvan komunumon el la perdo de sia lingvo" . Kaj same laŭ la taksoj de Dixon, el la ĉ. 1980 lingvoj de la Pacifika areo pluvivos post 200 jaroj inter 1 kaj 10 elcentoj de la nunaj lingvoj kaj do, ĉar intertempe certe ne elkreiĝos simila nombro da anstataŭantoj, la lingva (kaj kultura) diverseco en tiu areo estos nur ombro de la nuna.

Ni devas tamen tuj averti, ke demografio ne estas la nura kriterio, laŭ kiu oni povas mezuri la endanĝerecon de lingvo. Sendube la islanda, nombranta 200 000 parolantojn, fartas multe pli bone ol la okcitana, kies kelkmilionoj da parolantoj nur kaŝe aŭ plej private uzas sian denaskan lingvon. Eĉ lingvo, kiu unuavide bonege fartas, kiel la germana, povas kelkloke retroiri kaj malaperi: tio ŝajnas la kazo en Vojvodino, Rusio kaj Friulo. Ekzemple, Denison konstatas, ke la loka germana dialekto ĝuas malpli da prestiĝo en Friulo ol la itala kaj la friula, kaj oni rakontas signifan anekdoton de virino, kiu parolante pri infano scipovanta nur la germanan en tiea vilaĝo, diris: "kompatinda knabo, li ne parolas eĉ friule".

"Queridos sobrinos..."

La historio de mortintaj aŭ malaperantaj lingvoj evidentigas okulfrapajn similecojn, kiuj montras, ke la procesoj kondukantaj al velko kaj malapero de lingva komunumo tre similas ĉie. Unu el la komunaj denominatoroj estas la malgrandiĝo de la lingva areo: la dalmata estis iam parolata en la Balkana duoninsulo, kiel natura loka evoluo de latino. Ĝian gramatikon rekonstruis Bartoli fine de la 19a jc elde la lastaj homoj, kiuj memoris paroli aŭ aŭskulti ĝin en sia junaĝo, kaj helpe de arkivaj dokumentoj, lingvaj interferoj en aliaj tekstoj kaj interferoj en la serbokroata kaj veneta parolataj en la regiono. Mollà kaj Viana notas la jenajn etapojn en ĝia anstataŭo en diversaj lokoj: antaŭ la 7a jc en la Istria duoninsulo, komence de la 11a jc en insulo Cres/Chreso, fine de la 15a en la regiono de Dubrovnik/Ragusa kaj, finfine, en la lastaj jaroj de la 19a jc en insulo Krk/Veglia. Simile, la aragona lingvo ekspansiis en granda parto de la Iberia duoninsulo dum la mezepoka apogeo de la Aragona Reĝlando. Post kiam la reĝa potenco transiris al kastiliaj manoj, komenciĝis konstanta retreto de la lingvolimo internen de la lando. Samtempe, la ĉefurbo Zaragozo, rapide alprenis la pli ŝikan lingvon de la nobelaro kaj mem rapide fariĝis fokuso disradianta la kastilian. Tiel, kvin jarcentojn post la ekdekadenco, la lingvon scipovas nur ĉ. 30 000 homoj dise en la altaj pireneaj valoj, kie iam la aragona naskiĝis. La kimra, laŭ la vortoj de Junyent, estas denove tre proksima kazo: "La anstataŭo komenciĝis ĉe la orienta kimra landlimo. Tie, kie kuniĝis la grupoj kimra- kaj la anglalingvaj, tiu malrapida periferia moviĝo antaŭeniris okcidenten. La unua vere alarminda simptomo okazis fine de la 18a jc, kiam la anstataŭo mirige rapidis en la centra regiono de la limo (proksime de Coedwig Glud), el kie malfermiĝis vojo ĝis la marbordo, tiel diserigante la kimran kontinuecon. Se la fragmentiĝo de la kimra teritoria bazo estis definitiva bato en la esting-proceso, mankis nur la angliĝo de la sudo, kiun ĉi-foje sukcesis la amasa angla enmigrado inter 1861 kaj 1911. [...] Post kiam oni estigis la teritorian dissplitiĝon kaj la okupacion de la sudo, necesis nur daŭrigi la taskon norden, kie estas sekvita la dua modelo de reduktiĝo de la teritoria bazo, elde urbaj centroj, tiukaze ĉefe elde Aberystwyth. Se al tio oni aldonas la sekvojn de turismo, ne malfacilas kompreni la altiĝon de anglaj unulingvuloj en Kimrio" .

Sed lingvo ne perdas nur lokon space, sed ankaŭ socie. Mackey pravas: "ne estas la lingvo, kiu ekspansias aŭ kunstreĉiĝas; estas ĝiaj funkcioj" . Iel parolantoj sentas, ke ilia lingvo ne taŭgas por difinitaj taskoj. Mi aŭdis pri du sendependaj kazoj, de galego kaj majorkano, kiuj telefone parolas kun siaj familioj en la hispana, anstataŭ en siaj respektivaj lingvoj. Kredeble ili sentas, ke dialogo telefona estas pli formala ol simpla persona interparolo kaj tial aŭtomate uzas la ŝtatan lingvon, kiun ili opinias pli taŭga en serioza kadro. Tiajn okazaĵojn oni raportas en Norda Katalunio, kie homoj povas uzi la katalunan en trinkeja babilo, sed la samaj aferece traktas france en la oficejo aŭ urbodomo.

Aparte ĝenerala fenomeno en minoritatigitaj lingvoj estas ekzemplo de funkci-reduktiĝo, diglosio: homoj parole komunikas en unu lingvo, sed skribe uzas alian, pli prestiĝan, lingvon. Tio iel okazas ĉie: ofte la skriba lingvoformo estas pli-malpli artefarita normo, for de la familiara, dialekta lingvaĵo. Tamen grandas la diferenco inter uzo de samlingvaj tavoloj kaj la fakto, ke du eŭskoj interleteras hispane, du inukoj dane aŭ du volofoj france. Famas anekdoto de Pompeu Fabra, la posta normiginto de la kataluna lingvo, kiu ekskribinte leteron al siaj nevoj, kiel li ĉiam estis farinta, en la hispana, subite ŝokiĝis vidante surpapere la unuan frazon 'Queridos sobrinos' kaj demandis sin: "Kial mi ne skribu 'Estimats nebots'?".

"Parlez françois au sage"

Iam amiko mia malkovris, ke patrino de elstara okcitanisto efektive scipovis la okcitanan, kion ŝi neis dum jaroj, aŭskultante ŝin paroli al farmbestoj. Ŝajne tiu estis nura funkcio, kiun povis plenumi laŭ ŝi la iama lingvo de la trubaduroj. Bedaŭrinde kelkmilionoj da okcitanoj same opinias, malkonscie sekvante la devizon de Diderot: "parolu france al la saĝulo" . Schlieben-Lange rakontas la kazon de provencaj viroj, kiuj uzas la okcitanan kun amikoj surstrate, sed malfacile parolus ĝin hejme. Frape koincidas priskriboj de vojaĝantoj, fine de la pasinta jarcento, kiuj asertis, ke manksaj fiŝkaptistoj uzis la manksan inter si, dum ili jam rezignis ĝin paroli hejme. Komprenebla rezulto estis, ke Ned Maddrell, la lasta denaska manks-parolanto, mortis en 1974. Ekstremo estas la kazo de kelkaj aŭstraliaj lingvoj, kiujn oni kredis malaperintaj, retrovitaj kiel sekretaj lingvoj. Apenaŭa praktiko tamen kaŭzis, ke iliaj sporadaj parolantoj scipovis nur onon de la iama leksika, morfologia kaj sintaksa rimedaro, kaj la uzata idiomo aspektis nur kvazaŭ kripla fantomo de la iama lingvo. Tiel okazas en la fina stadio de multaj lingvoj, kie la lastaj parolantoj, pro neuzo, utiligas iun miks-idiomon ne plene identigeblan kun la origina lingvo. Ekzistas klasika priskribo de Bloomfield pri la parolmaniero de Blanka Tondro, unu el la lastaj parolintoj de la algonkina lingvo menomina: "La menomina, kiun li parolas estas terura. Lia vorttrezoro malabundas, la infleksioj, kiujn li realigas, ofte estas barbaraj kaj li konstruas la frazojn surbaze de kelkaj jam eluzitaj modeloj". Diversaj aŭtoroj uzas en tiuj kazoj la esprimon duon-parolantoj , en opozicio al tiuj, kiuj uzas aŭ uzis rimedojn aŭtentike proprajn de la lingvo. Ĉu eble tiun lingvan koruptiĝon denuncas kaj celas eviti la leĝo Toubon?

Bananoj kaj limgardistoj

Efektive, kiam du lingvoj ekkontaktas, ne eviteblas kaj, male, estas tute kompreneble, ke ili influos unu la alian. La problemo, kiel akre denuncas Junyent, kuŝas kiam "la okupanta popolo povas pruntepreni terminojn kiel banano, tomato ktp; sed la okupito pruntprenas multe pliajn, ĉefe el la tipo iudex, lex, pensa...". La pruntoj ne estas nur leksikaj kaj frazeologiaj, sed ili povas ampleksi fonetikon, morfologion kaj sintakson, en proceso, kiu mem akceliĝas: laŭtakse, la nahuatla, en Meksiko, posedas jam 40% de hispanaj vortoj.Tio igas ĝiajn parolantojn percepti, ke la lingvo tro proksimiĝis al la hispana, koruptiĝis, ne povas plenumi unu el ĝiaj bazaj celoj -nome la grupan identiĝon de la parolantoj kiel indianoj- kaj forlasas ĝin (pli bone rekte paroli la hispanan ol ĝian mispaŭson). En lastaj stadioj de lingvovivo, oni rimarkas, ke olduloj ĉesas korekti junulojn, ĉar ili sentas, ke tio sencelas; normo fariĝas larĝe pli elasta kaj la parolantoj amase akceptas novajn elementojn. Dressler tiel vortumas tiun fazon: "Alia simptomo de terminala dekadenco estas la manko de purismaj reagoj kontraŭ amasa interfero. La neperfektaj parolantoj ne rimarkas tiujn koruptiĝojn kaj la denaskaj pli aĝaj parolantoj ŝajne ĉesis ilin korekti. Tio evidentigas ŝanĝon en la lingva sinteno: oni konsideras, ke la regresa lingvo havas neniun valoron, ke sencelas ĝuste ĝin transdoni".

Tio komprenigas, ke ne ĉiam facilas difini, kiam lingvo efektive malaperis, ĉefe se ĝin anstataŭas proksima frato laŭlonge de jarcentoj. Tial hispanaj filologoj ĝenerale klasifikas la aragonan, la astur-leonan kaj la malaperintan mozaraban kiel dialektojn de la kastilia, dum mezepoka literaturo montras kvar apartajn sistemojn. Tamen tio pravigas kelkajn aserti, ke ĉiam temis pri unusola lingvo kaj tiel ĝenerale oni akceptas, ke la unua kastililingva dokumento estas la Emiliaj glosoj, dum temas pri tekstoj sendube verkitaj en praaragona, aŭ ke la unuaj lirikaĵoj estis la t.n. harĝoj , verkitaj mozarabe. Tio memorigas min pri ŝerco de amiko, kiu rakontas, ke hispanoj estas tiel gastamaj, ke ili bonvenigas turistojn per limgardistoj kelkcent-kilometrojn antaŭ Hispanio, meze de Katalunujo.

Fakto estas klara: ĉiuj homaj komunumoj esprimas sin per iu lingvo. Se oni ĉesas ĝin uzi, alia anstataŭas ĝin. Tamen neniu unulingvulo povos elekti ekparoli alian lingvon, simple ĉar tio estas neebla por ŝi aŭ li. Tiel, kiel Dressler asertas: "La estingiĝo de lingvo, tiel kiel ni ĝenerale komprenas ĝin, implicas dulingvismon (aŭ multlingvismon) kaj la anstataŭo de regresa lingvo far reganta".

Dulingvismo estas do necesa kondiĉo, por ke lingvo malaperu (kaj tial, unulingvismo estas la celo atingenda, se oni volas savi minoritatan lingvon, laŭ aserto de i.a. pluraj elstaraj katalunaj socilingvistoj), tamen nombro da ekzemploj pruvas, ke tio ne sufiĉas: en Afriko delonge plurlingveco estas ĝenerala fenomeno, kvankam ĝi estas unu el la plej lingvozaj kontinentoj. Konkrete, Brenzinger, Heine kaj Sommer okupiĝis pri la bajsa, kuŝida lingvo el Etiopio, kiu -kvankam ĝi posedas ne pli ol 500 parolantojn- vivis sen montri substitu-simptomojn dum pli ol 1000 jaroj, eĉ se ĝin ĉirkaŭas aliaj lingvoj kun pli da parolantoj. Kieffer studas la similan kazon de la ormura en Afganio, kies parolantoj estas du- aŭ tri-lingvaj. Eĉ unulingvismo ne estas per si mem longdaŭra savilo: oni renkontas ekzemplojn de abruptaj kolapsoj, kie lastaj parolantoj estis preskaŭ unulingvaj, kiel ĉe la tansmana, malaperinta pasint-jarcente.

Sed, finfine, ne estas nia celo difini ĉi tie serion da reguloj por faciligi la rekonon de minacataj lingvoj: la afero plej ofte evidentas, eĉ se kelkaj paranojaj lingveganoj konfuziĝas. Al multaj estos kompreneble, ke ĝenerale malapero de lingvo kaj komunumo ne sekvas naturan katastrofon, kiel en la kazo de la eksplodo de insulo Sumbawa en 1815 pro vulkana erupcio, kiu ja fizike mortigis la parolantojn de la loka lingvo tambora kaj ĉi tiun mem. La esprimo "lingvo-morto" estas ja nur metaforo: oni ĉesas uzi lingvon, sed neniu vivanta estaĵo efektive mortas (maksimume, iuj "lastaj parolantoj"). Tamen, se komunumo ĉesas uzi kodon, per kiu ĝi interkomunikas, identiĝas kaj, laŭ kelkaj aŭtoroj, elformas ian mondkoncepton, ŝajnas, ke gravaj faktoroj ĝin minacas. Kio, do, kaŭzas tion?

Arboj, cervoj, salmoj kaj algoj malpermesitaj

Ekzistas fakte pluraj eblecoj por fulmrapide likvidi popolon kaj lingvon sur difinita teritorio. Unu estas fizike mortigi ĉiujn anojn, kion regule eŭropanoj praktikis en Ameriko. Oni kalkulas, ke en tiu kontinento hejmis antaŭ la "malkovro" pli ol 90 milionoj da animoj, el kiuj inter 12 kaj 15 norde de la rivero nun nomata Río Grande. Ĉirkaŭ 1650 95% de la loĝantaro el la hodiaŭa Latinameriko jam estis malaperinta, kaj kiam fiksiĝis la kontinentaj landlimoj de Usono restis nur 200 000 parolantoj de indiĝenaj lingvoj. Tiu amasa genocido ekzempligeblas per historia evento okazinta en Salvadoro la jaron 1932: post kamparana ribelo atribuita al "komunistaj indianoj", ĉiun homon identigitan kiel indiĝenon pro la vestaĵoj aŭ fizikaj trajtoj oni mortigis; la plej sanga agado de tiu prevent-kampanjo estis la murdo de 25 000 kampuloj en epizodo nomata "la buĉo". La lingvaj rezultoj (eĉ se certe ne la plej gravaj) estis, ke du lingvoj (la lenka kaj la kakaopera) entute malaperis. Pli proksime tempe, la aktivecoj de Pol Pot malatigis je du milionoj la parolantojn de diversaj lingvoj de la ^hmer-grupo el la aŭstralazia familio.

Alia ebleco estas perforte forpeli grupon de teritorio: tiun teknikon vaste uzis romianoj, hispanoj, rusoj kaj israelanoj. Pri Ameriko Junyent tiel rakontas: "En Nord-ameriko, post kiam eŭropanoj venkis tribon, ili forigis ĝin el ties teritorio kaj ĝenerale ĝi alvenis al rezervejo kun triboj el diversaj lingvaj originoj, kie, neeviteble, la nura ebla lingua franca estis la angla. Al tio oni aldonis la "kutimon"sendi la indianajn infanojn al internulejoj, kie estis malpermesite paroli en indiĝenaj lingvoj. Ne necesas diri, ke per tiuj procedoj oni facile sukcesis la lingvan "unuiĝon" tiel deziritan de la koloniantoj".

Tiu metodo ne necesas ĉie: sufiĉas foje per la premo de la nombro minoritatigi indiĝenojn ĝis tia grado, ke ili devas asimiliĝi. Tion uzas aŭ uzis ĉinoj en Interna Mongolio (2% da mongoloj jam), Tibeto, Ujgurio, Tajvano k.a.; usonanoj (10% da indiĝenoj en Havajo, el kiuj nur dekono scipovas la havajan); serboj en Vojvodino, rusoj en Baltio, hispanoj en Eŭskio kaj Katalunio, grekoj en Epiro kaj egea Makedonio, turkoj kaj aliaj en Kurdio, indonezianoj en Nov-Gvineo kaj Orienta Timoro, judoj en Israelo kaj ĉirkaŭe ktp. Temas okulfrape pri la plej populara tekniko. Sed, se samtempe ekzistas politiko kaj leĝaro kontraŭ popolo, ties sorto estas preskaŭ senapelacia. Miyawaki listigas la jenajn malpermesojn, kiujn suferis ainoj far japanoj: "malpermeso haki arbojn, malpermeso ĉasi cervojn, malpermeso fiŝkapti salmojn, malpermeso kolekti algojn, malpermeso bruligi domojn, malpermeso tatuiĝi, malpermeso surhavi orelringojn, malpermeso uzi la ainan lingvon" . Evidente per tio oni klopodis nuligi ĉiujn trajtojn de la aina kulturo. Nur miraklo povas ekspliki, kiel ankoraŭ restas 16 000 parolantoj de tiu izolita lingvo.

Ankaŭ la malo eblas: malsatigo de popolo kondukas al amasa elmigrado kaj ĝia strebo lerni la lingvon de la koloniantoj (aŭ de la cellando) por plibonigi sian ekonomian situacion. Irlandanoj famas pri tio kaj eblas rimarki, ke la rezulto estas, ke, malgraŭ 50-jara oficialigo, instruado kaj favorado de la irlanda, en 1971 la lingvon efektive uzis nur 30 000 homoj.

Invado, rab-akiro kaj koloniado de enormaj teritorioj montriĝas la plej celtrafa formo de lingvo- kaj kultur-vastigo. Hodiaŭ amuzas la angla proverbo de la 14a jc, kiu titolas tiun ĉi artikolon: "Peĉjo estus ĝentilhomo, se li scipovus la francan". Décsy konstatas, ke en la 16a jc estis tiom da parolantoj de la angla kiom de la hungara. Nuntempe, laŭ la sama aŭtoro, ili sumas 415, respektive 14 milionojn.

Inter gonoraloj

Eĉ se pluraj el la ĉi-supraj metodoj estis tre kompareblaj al la faŝisma persekuto de ne-kastiliaj popoloj en Hispanio dum la 1940aj jaroj (malpermeso praktiki tradiciajn dancojn aŭ sportojn, paroli ne-kastilie surstrate aŭ telefone, hispanigo de la nomo de la eĉ plej etaj vilaĝoj, enkarcerigo aŭ ekzekuto de la ĉefaj kulturaj kaj politikaj aktivuloj enlande restantaj ktp.), la politiko de eŭropaj ŝtatoj estis iom pli kaŝa. Tamen antaŭ 200 jaroj, nur 40% de la francianoj scipovis la francan kaj antaŭ apenaŭ jarcento nur 2,5% de la italoj parolis idiomon takseblan kiel normitalan. Kiel tiuj ŝtatoj sukcesis enkonduki kaj ĝeneraligi la uzon de lingvoj kontraŭ la kutimoj de ofte plimulto de siaj loĝantoj?

Tradicie, ŝtato subtenas sin per tri institucioj por altrudi lingvon: eklezio, armeo kaj instruado. Konvertado de malfideluloj estas unu el la plej efikaj metodoj por lingva anstataŭo kaj kultura samigo. Elstaras araboj, kiuj preskaŭ sukcesis unulingvigi enorman teritorion -eĉ se, kiel latino, la araba dislingviĝas.

Armeo longe estis la unua loko, kie junuloj aŭdis, lernis kaj parolis ŝtatlingve, ĉu dum militservo en fora regiono, ĉu dum milito. La Granda Milito estis ĝuste, pro diversaj kaŭzoj, turnpunkto en la francigo de Norda Katalunio: unue pro la longa kunvivado de soldatoj, kies nura ebla interlingvo estis ofte la franca; due pro la disblovata ŝtat-ŝovinismo, nemalhavebla en ĉiuj internaciaj buĉadoj, sed des pli en tiu tre speciale sanga (kion senĉese plu memorigas ĉieaj tabuloj); kaj trie pro la nacia heroo, mariskalo Joffre, kataluno el vilaĝo Ribesaltes. La lerno de la franca ebligis al multaj transdoni gefilen la ŝtatlingvon, dum la ĵus akirita franca patrioteco pelis flankenlasi la hejman "ĵargonon".

"...et la déclaration des droits de l'homme"

Instruado meritas preskaŭ apartan ĉapitron pro sia multflankeco. Deviga senpaga klerigado ĉefe permesas amasan konatiĝon kun la ŝtatlingvo. Sed tio estas nur pinto de glacimonto. Ideologiaj studobjektoj, kiel historio, geografio kaj literaturo, enkapigas ŝtat-nacian senton, komunecon kun foraj nekonataj regionoj kaj fremdiĝon kun apudaj, ofte samlingvaj, translimioj. Ene de la sama ŝtato oni dispecigas historiajn komunumojn (per artefaritaj "depertamentoj", kiel i.a. en Francio) aŭ instigas disŝirajn kverelojn (nafaranoj kontraŭ eŭskoj, valencianoj kontraŭ katalunoj [1] ktp.). Histori-tordo povas fariĝi tiel kafkeca, kiel kiam senegalano lernas pri siaj antaŭuloj la gaŭloj.

Sed ŝtata publika klerigado povas instrui ankaŭ honton kaj malamon al la gepatra lingvo mem, ekzemple per simpla grandlitera averto en la lerneja korto, kiu tekstas "Estu puraj, parolu france". Tia antaŭ kelkaj jaroj ankoraŭ staris en Aiguatèbia (Norda Katalunio) kaj eble pluas. Tamen pli oftas malrektaj teknikoj, kiel la fama "simbolo". Ĝi konsistas en tio, ke kiam infano aŭskultas kunlernanton paroli en la malŝtata, li aŭ ŝi transdonas "la simbolon" (foje eĉ homan kranion) al la krokodilo, kiu siavice ekstrebas transdoni ĝin al alia malfeliĉulo. Fine de la tago la posedanto estas punita kaj priridita de siaj samklasanoj. Tiu metodo montriĝis tiel utila por krei fidenuncistetojn kaj instigi la uzadon de la ŝtata lingvo inter tiuj, por kiuj ĝi estas fremda, ke francoj eksportis ĝin ankaŭ en siajn koloniojn. La nemalhavebla Tuson sankcias: "Unuflanke la lerneja sistemo kaj aliflanke la stimulado de ridindeco estas la instrumentoj de la potenco lerninta ĝentilecon, kiu ne plu deziras kolonii, kiu nur civilizas kaj eltiras la popolon de la barbareco".

Sed instruado multe pli manipulas. En lernejo oni ja aŭdas, ke iuj t.n. "ĵargonoj" ne estas lingvoj, ĉar ili ne havas gramatikon. Aŭ ĉar ili ne posedas literaturon. Aŭ ĉar ili sonas stultaj. Aŭ ke ekzistas "lingvoj de kulturo" superantaj la "regionajn idiomojn" (en kiuj ne eblas verki, ekzemple, sciencan literaturon aŭ transnacie komuniki). Aŭ ke ne indas verki iulingve, aŭ lerni ĝin, se ĝi ne posedas 300 milionojn da parolantoj aŭ plejadon da nobel-premiitoj. Aŭ... Evidente eŭropa mezepoka kamparano ne havis tiom da premoj -sociaj, ekonomiaj, ideologiaj- por forlasi sian gepatran lingvon.

Tamen, eblas sin demandi, se publika instruado disvastiĝis ĉie en Eŭropo, kial iuj ŝtatoj pli sukcesis ol aliaj malaperigi siajn malplimultojn? Se ni komparas la kazojn francian kaj hispanian, kio igis, ke la eŭska, okcitana kaj kataluna lingvoj pli bone fartas en la suda flanko de la limo? La ĉefan kaŭzon mi vidas en la disvastigo kune kun la franca de pozitivaj, progresemaj, kulturaj valoroj, kio faciligis identiĝ-strebon de ĉiuj francianoj al Parizo, dum la periferiaj popoloj de la Iberia duoninsulo, kaj ĉefe la burĝaro, apenaŭ alte taksis Madridon en la lastaj 200 jaroj. La makiavela jakobenismo ja samleĝe devigis jam en 1790 la diskonigon de la franca lingvo kaj de la deklaracio de la homaj rajtoj: "[...] Tiu instruisto devas ĉiutage instrui la francan lingvon kaj la deklaracion de la homaj rajtoj al ĉiuj junaj civitanoj de ambaŭ seksoj; kaj ĉiun dektagon legi al la Popolo la Leĝojn de la Respubliko, parole tradukante ilin" . Tio estis samepoke nesonĝebla en Hispanio, kie tiutempe reĝis la funesta Burbona dinastio, kiu "pro la rajto de konkero" post la t.n. Hered-milito brutale klopodis jure kaj kulture unuecigi siajn regnojn. Fosilio de la simpatio de la katalunaj subuloj al ilia reĝo estas la ankoraŭ vivanta esprimo "ĉe Filipo" por la necesejo, kiel omaĝo al la unua reginta Burbono.

Litovoj restu en frenezulejo (aŭ ili lernu la hispanan)

Se instruado fakte multobligas la efektojn de eklezio kaj armeo, modernaj amas-komunikiloj ankoraŭ pli tion superas, speciale televido, kiu enhejmigas la saman marteladon de ŝtata ideologio.

Sed en nia descendo inferen, ni ne plu kritiku pastrojn, armeanojn, instruantojn aŭ politikistojn. Ni devas lokigi en la lasta cirklo la lingvo-fakulojn, kreantojn kaj disvastigantojn de la plej danĝeraj antaŭjuĝoj. Permesu, ke mi, ekzemple, transskribu veran perlon de misinformado el fama hispana lingvisto kaj akademiano: "Iun tagon de 1921, la polico trovas en strato de Filadelfio dudek-kelk-jaran virinon despere plorantan, kiu sin gratas, tiras la hararon kaj miksas siajn kriojn kun sonoj, kiuj formas absolute konfuzajn vortojn. Ĉar la policanoj komprenas nenion kaj konsideras, ke tio ne estas ilia afero, ili kondukas la virinon al psikiatria hospitalo. Tie oni ŝin trankviligas per la tiutempaj kutimaj rimedoj, sed la furiozoj reproduktiĝas kaj ŝi ankaŭ ne ĉesas produkti son-sinsekvojn, kiuj montriĝas nedeĉifreblaj. Ŝi restas internigita, la kuracistoj iom post iom forgesas la kazon kaj ŝi fariĝas arida kaj muta estaĵo, kiu pli kaj pli maloftigas la artikulaciadon de tiuj strangaj silaboj. Kaj 48 jaroj pasas. En 1969 litov-devena flegistino enposteniĝas en la hospitalo. Kaj iun tagon ŝi aŭdas la malsanulinon ion murmuri kaj malkovras kun surprizo, ke tio, kion ŝi parolas, estas la litova. Preskaŭ ĵus alveninta kiel enmigranto al Usono, sen scipovi eĉ vorton de la angla kaj neniun en alia lingvo, tiun foran tagon de 1921 ŝi perdis sian junaĝan filon kaj tial senesperiĝis. La rakonto estas korprema kaj fatala. Kaj fatalaj estas ĉiuj tiuj movadoj kaj klopodoj, nuntempe oftaj, por izoli la homojn en minoritatajn lingvojn, por animi iele-trapele la sonoril-turan spiriton [2] , por voli transmutacii la babeliĝon el dia malbeno en kulturan benon. Pri tio mi ŝatus paroli nun [...]. Ni diris, ke la 300 milionoj [da hispan-parolantoj] de la televid-programo tre eble povus esti, nuntempe, 275 [3] . La sufiĉaj, por ke neniu el ni estu en danĝero travivi tiun teruran rakonton de la juna litovino, tiujn 48 jarojn da neriparebla lingva soleco. Al kiu ajn el ni, antaŭ 48 horoj, estus helpinta nin, sendube, iu porto-rika flegistino" . Mi deziras al la akademiana moŝto la saman sperton en laosa vilaĝo, kie bedaŭrinde, pro sia aĝo, li ne povos elteni kvindek-jaran atendadon de hispanlingva flegistino. Bedaŭrinda perdo por scienco!

Alia hispano, la ĵurnalisto Marías, pli ekzakte definas problemon, al kiu nur aludis lia antaŭa samlandano. "La ideo, larĝe disvastigita nuntempe inter lingvistoj, ke ĉiuj lingvoj estas ekvivalentaj, kaj ke en ili eblas ĉion diri, estas senbaza supozo kaj, kompreneble neniel 'pozitiva', neniel empiria. Al la asertantoj oni devus demandi: kiel ili scias? Ĉu oni povintus verki Kritikon de la pura racio en iu germana dialekto de la 10a jc? Ĉu oni povas skribi svahilie Fauston aŭ la Dian Komedion ?" Tuson rimarkas amuzita, ke "la neeblaj geedziĝoj, kiujn esprimas Julián Marías, ridigus kiun ajn studenton pri antropologio aŭ kiun ajn homon kun elementaj nocioj pri kulturhistorio" . Estus bone, ke kaj la akademiano kaj la ĵurnalisto legus, ekzemple, Benveniste: "La ĉina penso ellaboris tiel specifajn kategoriojn kiel tao , jin kaj jang ; sed ne pro tio ĝi estas malpli kapabla asimili konceptojn de la marksisma dialektiko aŭ de la kvantuma mekaniko, ĉar okazas, ke ekzistas nenia rezisto aŭ obstaklo en la strukturo de la ĉina lingvo. Neniu lingvotipo povas, per si mem, helpi aŭ malhelpi la spiritan aktiviĝon. La flugoj de la penso estas pli ligitaj al la homaj kapabloj kaj la sociorganizo ol al la konkreta naturo de la lingvo" . Aŭ majstron Sapir: "ne necesas diri, ke la simpla enhavo de la lingvo intime rilatas al la kulturo. Socio sen konoj pri teozofio ne bezonas havi nomon, kiu ĝin difinus; la aborigenoj, kiuj neniam vidis ĉevalon, aŭ neniam aŭdis pri ĝi, estis devigitaj inventi aŭ pruntepreni vorton por la besto, kiam ĝin konis". Se en la itelmena, ĉukĉa-kamĉatka lingvo kun kelkcento da parolantoj, ne ekzistas doktoriĝaj tezoj pri atoma fiziko, tio ne signifas, ke ĝi ne havas la rimedojn por elkrei la necesan teknikan vortaron (kiun kelkaj lingvoj donis al si nur antaŭ tre mallonge).

Porkobredistoj kaj kraniĉasistoj

Antaŭ tia situacio eblas malmulton fari. Apenaŭ kontraŭstareblas ŝtata ideologio (ofte preskaŭ unuanime akceptita), kiu vartas jarcente longajn antaŭjuĝojn kaj montras orveleskan endoktriniĝon. Al demando pri kial la eklezio de la Atestantoj de Jehovo ne eldonas en la kataluna, sed ja en dekoj da aliaj lingvoj, la respondo estas, ke "ni ne estas naciistoj" . Por puni babelturanojn, Dio kreis do lingvojn naciismajn kaj nenaciismajn. Aŭ naciisto estas homo, kiu strebas ŝanĝi subpremiĝon, kaj nenaciisto estas tiu, kiu akceptas la nunan staton de la aferoj, la mueladon de la malplimultoj.

Per enlernejigita ŝtat-katekismo kaj la influaj eldiroj de gravuloj kaj sciencistoj, multobligitaj tra la amas-komunikiloj, ne eblas miri, ke diversloke milionoj da homoj hontas pri la lingvo, kiun ili infanaĝe suĉis kaj parolas hejme, kaj tiel kaŝas sian uzon, ke apenaŭ eblas rimarki, ke tie alia lingvo ol la ŝtata estas parolata. Aŭ ke centoj da milionoj strebas imiti la idiomon de la reganta klaso, oficialigita sub la formo de ŝtata normlingvo, kaj amase forlasas tipe lokajn aŭ tavolajn formojn. Sed, kiel senkompromise sin esprimas Sapir, "kiam temas pri la lingvistika formo, Platono promenas kun la makedona porkobredisto kaj Konfuceo kun la kraniĉasisto el Asamo" . Ĉiuj lingvoj kaj idiomoj estas same amindaj -ankaŭ tiuj, kiujn uzas la malplej kleraj kaj riĉaj: ĉu ne la lingvo, kiun glorigas sinjoro hispana akademiano devenas ne el Cicerono aŭ Vergilio, sed el la latinaj analfabetoj?

"Ĉu ni marŝas al estonteco sen koloroj kaj sen kolor-nuancoj?" sin demandas Tuson. La respondo estas klara sen energia konsciiĝo pri la problemo, kaj Moreno montras interesan paralelismon: "Nuntempe, kiam oni tiom parolas pri la specioj en danĝero malaperi, kiuj kaŭzas logikan zorgon ĉe la natur-amikoj, ŝajnas devigo pledi por la granda kvanto de lingvoj kaj kulturoj, kiuj estas tuj malaperontaj puŝitaj de la lingvaj, ekonomiaj kaj kulturaj imperiismoj" . La pledo konservi la lingvajn malplimultojn estas nedisigebla de la batalo por la egalrajteco kaj samdigno de ĉiuj kulturoj kaj vivoformoj.



Ŝuldoj

Mi volus tre speciale citi tri verkojn, kiuj orientigis min tiuteme:

— Calvet, Louis-Jean (1974): Linguistique et colonialisme, petit traité de glottofagie. Paris, Pagot.

— Junyent, Carme (1992): Vida i mort de les llengües . Barcelona, Empúries.

— Tuson, Jesús (1988): Mal de llengües . Barcelona, Empúries.

Aliaj uzitaj verkoj estas:

— Aitchinson, Jean (1991): Language change: progress or decay? Cambridge University Press.

— Alos i Font, Hektor (1992): "Okcitana: la kaŭzoj de lingvo-malapero", Monato, 11.

— Alos i Font, Hektor (1992): "La nuna situacio de la kataluna lingvo", Etnismo, 52.

— Alos i Font, Hektor (1993): "La aragona: ĉu mortonta lingvo?", Monato, 11.

— Baylac-Ferrer, Alà; Baron, Pere-Iu et al. (1992): Qui sem els catalans del nord. Perpinyà, Associació Arrels.

— Benveniste, Émile (1958): "Catégories de pensée et catégories de langage" en Problèmes de linguistique générale , Paris, Gallimard, 1966. [cit. en Tuson 88]

— Bloomfield, Leonard (1927-1970): "Litterate and Illiterate Speech", American Speech 2. [cit. en Aitchinson]

— Brenzinger, M.; Heine, B.; Sommer, G. (1991): "Language Death in Africa" en R.H. Robins, U. M. Uhlenbeck (eds.), Endangered Languages , Berg. Oxford, New York. [ cit. en Junyent 92]

— Décsy, Gyula (1986): Statistical Report on the Languages of the World as of 1985. Bloomington, Eurolingua. [ cit. en Moreno]

— Denison, N. (1972): "Some Observations on Language Variety and Plurilingualism" en J.B. Pride kaj J. Homes (eds.), Sociolinguistics , Harmondsworth, Penguin [cit. en Aitchinson]

— Dorian, N. C. (1977): "The Problem of the Semi-Speaker in Language Death", Linguistics, 191.

— Dixon, R. M. W. (1980): The Languages of Australia . Cambridge University Press. [ cit. en Junyent 92]

— Dressler, W. U. (1987): "La mort de les llengües", Límits , 3, Empúries.

— Hill, Jane; Hill, Kennet (1977): "Language Death and Relexification in Tlaxcalan Nahuatl", Linguistics, 191.

— Junyent, Carme (1989): Llengües del món . Barcelona, Empúries.

— Kieffer, Charles (1977): "The Approaching End of the Relict Sout-East Iranian Languages Ormuni and Faraci in Afganisthan", Linguistics , 191.

— Larzac, Joan (1977): Descolonisar l'istòria occitana . A tots.

— Mackey, W. (1991): "The Ecology of Plurilingual Societies", prelego prezentita en la konferenco "Estat i població plurilingüe", Barcelona, 16-17 decembro 1991. [cit. en Junyent 92]

— Miyawaki, Hiroyuki (1992): "Some problems of linguistic minorities of Japan" en W. Fase, K. Jaspaert, S. Kroon (eds.), Maintenace and loss of minority languages , Amsterdam/Philadelphia, John Benjamins.

— Mollà, Toni; Viana, Amadeu (1991): Curs de sociolingüística . Alzira, Bromera.

— Moreno Cabrera, Juan Carlos (1990): Lenguas del mundo . Madrid, Visor.

— Sapir, Edward (1921): Language, an Introduction to the Study of Speech. Harcourt, Brace & World, Inc., New York.

— Schlieben-Lange, Brigitte (1977): "The Language Situation in Southern France", Linguistics, 191.

— Schnelle-Moritz, Ursula (1994): "Maopopo ia'oe ka'olelo Hawai'i?", Etnismo, 55.

— Tuson, Jesús (1986): El luxe del llenguatge . Barcelona, Empúries.

— Vitali, Daniele (1995): "La desconeguda llengua padana i la malconeguda llengua italiana", Freqüències, 8.

— Zepeda, O.; Hill, J. H. (1991): "The Decline of Native Languages in Canada" en R.H. Robins, U. M. Uhlenbeck (eds.), Endangered Languages, Berg. Oxford, New York. [ cit. en Junyent 92]

Mi elkore dankas ankaŭ Eva Sunyer i Planes kaj Daniele Vitali pro ilia helpo.


[1] . Antaŭ kelkaj numeroj ni povis legi en ĉi tiu revuo artikolon de iu sinjoro, kiu per la devizo "mi estas valenciano" taksis la homojn, kiuj asertas, ke la idiomo parolata en Valencilando estas fakte variaĵo de la lingvo internacie konata per la nomo "kataluna", kiel faŝistoj, agresemuloj, neraciaj, fanatikuloj ktp. Ne grave, ke ĉiuj fakuloj el la mondo, i.a. la valenciaj universitatoj mem, asertas la malon. Ne grave, ke li neniam uzas nek favoras la uzon de la idiomo, kiun li nur laŭdire defendas. Estas aparte ofta taktiko, per kiu oni tute ne zorgas pluvivigi la dialektojn de la ŝtat-lingvo, sed postulas al minoritatanoj la vartadon de ĉiuspecaj lokaj diferencetoj kaj denuncas ĉiun strebon starigi normlingvon kiel atencon de la plimulta grupo kontraŭ la malplimulto!

[2] . lokalismo, laŭ esprimo de F. de Saussure.

[3] . La sama aŭtoro jam proklamas, post 15 jaroj, 400 milionojn.