La kaŭzoj de lingvo malapero: La ekzemplo de la okcitana

Hektor Alos i Font
(Monato, novembro 1992)


 Antaŭ nelonge mi vizitis la sudon de Francio kaj faris personan malkovron, nome ke oni ankoraŭ uzadas tie lingvon, kiu ne estas la franca. Eble pro mia propra franca kleriĝo mi fortege ekmiris, ĉar tiun fakton oni sigele sekretis en la lernejo. Tio estas des pli mirinda, kiam la okcitana poeto Frederic Mistral, fama pro sia verko Mirèia [Mirejo], ricevis Nobel-premion. Alia fama okcitano estas Bernadèta Sobirós [Bernadeto Subirús], al kiu laŭdire aperis en Lorda [Lurdo] (france, Lourdes) la virgulino Maria. La dipatrino kompreneble parolis al ŝi okcitane, ĉar Bernadèta ne komprenis alian lingvon. Ĝuste la lingvo uzita de Maria estis faktoro malhelpanta, ke oni kredu la miraklon!

 
La unua renkonto

Nu, ĉi-okaze mi iris Francion kun amiko, ne por praktiki la francan, sed por serĉi spurojn de la okcitana lingvo, idiomo tute proksima al mia gepatra kataluna (1) kaj tre facile komprenebla por kataluno (2). Ĉiuokaze, mi antaŭe iom lernis la etajn diferencojn inter ili.

Fakte ne estis malfacile trasekvi spurojn. Rapide en vilaĝoj kaj mezgrandaj urboj oni aŭdas abomenan francan lingvaĵon, kiun scipovas maljunuloj. Eĉ foje ni aŭdis la celitan lingvon, nepre ĉe olduloj. La unuan fojon, kiam ni ĝin aŭdis, ni tuj eksidis ĉe apuda tablo de la kafejo, babilante okcitane inter ni... kaj la homoj tuj ekparolis en ridinda franca. Ili hontis, ke junuloj ilin aŭdis kaj kvazaŭ imitis. Aliloke, same en kafejo, ni pene mendis kafolakton okcitane al nekomprenema kelnero kaj tiu ulo priridis nin – “hispanoj!”, li nin moke mistaksis. Du minutojn poste la sama homo okcitane babilis kun sia kunulo.

Rifuzinte paroli la francan – ni ĉiam uzis la okcitanan inter ni kaj kun la ceteraj, kvazaŭ ni alian lingvon ne scius – ni ne ĉiam ricevis malagrablajn reagojn. Plurfoje maljunuloj ege ĝoje respondis niajn stultajn demandojn (“kie estas la panvendejo?”, “kie ni povas trinki akvon?”) kaj oni sentis en iliaj varmaj kaj longaj respondoj nepriskribeblan plezuron senkaŝe paroli la denaskan lingvon kaj vidi junulojn restantaj fidelaj al la hejma parolo.

Iam en panvendejo ni mendis panon okcitane. La okuloj de la oldulino ekbrilis kaj ŝi komencis demandi ”ĉu blankan aŭ brunan panon vi deziras?”. Ni poste petis paperon por kovri la panon: “Ho, jes, kaj papereton, por ke vi kovru la panon”. Eliris juna virino el la eno de la vendejo kaj fikse rigardante nin, ŝi seke blekis france: “Ĉu vi ĉiam parolas tiele?”.

En vilaĝa trajnostacio okazis alia interesa anekdoto. Ni demandis pri informo, sed la staciestro respondis france. Ni ŝajnigis ne kompreni lin, pro kio li alvokis la edzinon: “Ĉi tie estas eksterlandanoj, kiuj ne komprenas la francan, sed parolas ĵargone. Diru al ili pri...”. La virino komence iom hezite kaj poste tute senĝene klarigis ĉion kaj ni ekbabilis... Eĉ fine la viro enmiksiĝis en la konversacion.

 
Lingvo kaj ĵargono

La okcitanan, kiun la homoj normale nomas ‘ĵargono’ – okcitane patoès [patués], france patois [patŭá] –, plej ofte oni sentas kiel hontindan idiomon nur uzeblan plej intime: en familio, kun la amikoj... aŭ kun la bestoj. Vi povos aŭdi homojn ekscite neantajn, ke ili scias ion ajn pri tiu fiĵargono, sed senkonscie parolantaj okcitane, en sia lingvo gepatra, al hundo aŭ bovino, kiel (flanke) en la ĵusa franca filmo Milou en mai.

Fakte la esprimon ‘ĵargono’ oni ĝenerale uzas en Francio por tiuj ne-oïl-lingvoj (3) tie parolataj (bretona, nederlanda, germana, franko-provenca, korsa, okcitana, kataluna kaj eŭska), same kiel por la aliaj oïl-lingvoj (pikarda, valona k.s.). Tial pli kleraj homoj foje uzas aliajn esprimojn por nomi la okcitanan, laŭ la regionoj: provenca, limoĝa, aŭverna, gaskona, biarna k.a. Ĉiuj ĉi estas variaĵoj de la sama lingvo, parolata en grandega regiono enhavanta Bordeaux, Toulouse, Clermont, Valence, Marseille, Nice – aŭ per iliaj aŭtentikaj nomoj: Bordèu, Tolosa, Clarmont, Valènça, Marselha kaj Niça. Do, en preskaŭ la tuta suda triono de Francio. Kompreneble, por kaŝi tiun fakton, la francia gênerala inspektado rifuzas ĉiun ajn lernolibron enhavantan lingvan mapon de la ŝtato (4) , instigas disdialektigon de la okcitana lingvo (5) kaj distrumpetas la ‘apartismon’ de mistralaj provincanoj, malakceptantaj la ortografian lingvo-normigon. Divide et impera (dividu kaj regu), diris la romianoj...

Mi memoras pri okazo, kiam ni babilis kun maljunulo: li spontanee rimarkis, ke vere la okcitana, kiun mi kaj mia kunulo parolis, kaj la patoès, kiun li parolis, ege similis. Li ne povis identigi ambaŭ (ni tri fakte parolis la saman dialekton!), ĉar la okcitana estas lingvo, dum lia ‘ĵargono’ ne povus esti tia.

 
Statistikoj

Kaj en tiu vasta regiono, kiom da estas la parolantoj de la okcitana? Bedaŭrinde, neniu scias, ĉar ĝuste pro hontemo de la lingvanoj estas malfacile fari statistikon. Eĉ multaj homoj ne konscias, ke ili fakte scipovas ĝin (eĉ se ili ĝin uzadas!). Ne ekzistas sento esprimi sin en aparta lingvo, sed en misformaĵo de la franca. Tio evidente malĝustas, pri kio ĉiu libro pri latinidaj lingvoj atestas, memstare almentante la okcitanan (6). Cetere, franclingvano neniel povas kompreni ĝin.

Kiel ekzemplon mi citu ke, estante en vilaĝa festo, ni babilis kun organizanto kaj muzikisto, kiam alvenis mezaĝa fremdulo. Li alparolis nin france, sed ni lin kredigis ne kompreni. Li do, tre hezite, ekparolis okcitane, sed post kelkaj minutoj li fluege vortumis: dum la tuta nokto ni babiladis. Li havis nenian francan akcenton (ekz-e kartavaj roj). Malgraŭ tio, laŭ li, li tute neniam antaŭe parolis okcitane, kaj ni ne sukcesis konvinki lin, ke tio evidente ne estis ebla.

Sekve, la taksoj pri la nombro da parolantoj estas tre diversaj, sed ĝenerale temas pri inter 9 milionoj (laŭ studo de la Eŭropa Konsilio) kaj 4 milionoj. Ege multe ambaŭkaze (7).

 
Metodoj por persekuti lingvon

Estas interese analizi kiel la persekuto de la okcitana (preskaŭ) sukcesis en Francio dum, ekzemple, tiu de la kataluna (ankoraŭ) ne sukcesis en Hispanio. Estas fakte la metodoj uzataj de la ŝtatoj, kiuj fiksas la rezultojn, ĉar ĝuste la okcitana sufiĉe bone fartas en Hispanio (8) kaj la kataluna preskaŭ malaperis en Francio (krom ĉe ciganoj, kiuj foje ĝin kredas sia genta lingvo!).

Kiam ni scias, ke fakte ĉiuj ĉi regionoj estis preskaŭ unulingvaj antaŭ 200 jaroj, sufiĉas analizi la plej proksiman historion por malkovri la kaŭzojn.

Substrekindas la konstato, ke la plej kruelaj malpermesoj ne multe efikas. La reĝimo de generalo Franco [Franko] en Hispanio, per ties persekuto, ne tiom malhelpis la katalunan kiel per puŝado de almigrantoj en Katalunion: tio sukcesis krei du generaciojn de katalunoj ne scipovantaj legi nek skribi en sia gepatra lingvo, sed ankaŭ enorman kontraŭstaron al la hispana, kiun multaj malemas uzadi.

Fakte, ĉar la koncepto de lingvo estas intime ligita al tiu de kulturo, okaze de konkurenco lingvo sukcesas, se ĝi fariĝas pli prestiĝa ol la alia(j). En Okcitanio la lingvo malaperadas ne tiom pro tio, ke la infanoj en la lernejoj transdonis azenan ĉapon al tiuj parolantaj ‘ĵargone’, sed ĉar la tuta kulturo venas el Parizo per la franca, kaj ĉiu devas kaj akceptas kleriĝi per tiu lingvo. En Katalunio tamen malmultaj taksis Madridon kulturcento kaj la novaĵoj ofte alvenis rekte el Parizo, kiun multaj vizitis.

Estas mirige, ke la franca jakobenismo sukcesegis unu el la plej kruelaj procedoj de koloniado en la tuta eŭropa historio... ĝuste per la instruado de la “Deklaracio de la Homoj Rajtoj”. Jen, per la leĝo de la “12a de brumaro de la jaro 3” de la franca revolucio, subskribita i.a. de Robespierre, oni ordonis la devigan instruadon de la franca en ĉiuj vilaĝoj, “kie la homoj havas la kutimon esprimi sin en fremdaj lingvoj”, kune kun tiu de la fama deklaracio. Samtempe la leĝoj de la respubliko devis esti laŭtlegataj en la loka lingvo, por ke la homoj komprenu (9) .

La plej terura rezulto de tiu asimila politiko troviĝas sub la devizo ‘egaleco’ lanĉita de la franca revolucio. Laŭ la jakobenisma kompreno de tiu vorto, la franclingvanoj neniel estu devigataj eĉ scii vorton pri la aliaj lingvoj de la ŝtato, kaj des pli bone se neniu scias, ke aliaj ja ekzistas. La abundo de lingvoj evidentigus kulturan diferencon, kio eble iam kontestigus la idealiĝon de unueca franca nacio.

Tiel la vortoj ‘regionismo’ fariĝis insulto. Ĝi estas sinonimo de kontraŭdemokrateco, ĉar ĝi atencas la valorojn de la sankta franca revolucio – netuŝebla, kiel nia esperanta Fundamento. Mi neniel troigas, kiam mi diras, ke rapide oni taksas tiujn iomete laŭtvoĉe defendantajn la ekziston de aparta kulturo sub rivero Luaro, ‘rasistoj’!. Tial, por kataluno, la politikaj programoj de la okcitanismaj partioj (tre malplimultaj, escepte eble en la regiono de Pau [Paŭ]) ŝajnas ridindaj, ĉar ili neniel celas nacian agnoskon de Okcitanio, sed nur lingvan.

 Kiel perdiĝas lingvo

Fakte la Franca Revolucio markas nur mejloŝtonon en la malrapida malapero de la okcitana kaj de la aliaj nefrancaj lingvoj de Francio. Ĝi rapidigis la procezon, sed ĉefe oni devis atendi la lastajn jardekojn, kiam radio kaj televido enigis la francan en ĉiujn franciajn hejmojn, por ekvidi la disfalon de la okcitana. Se ĝin hodiaŭ ne nur komprenas sed ankaŭ parolas ĉiu indiĝeno pli ol 50-jara (eĉ se ŝi aŭ li ne konscias pri tio), jam grandega plimulto de gejunuloj nek ĝin komprenas nek ofte eĉ scias pri ĝia kaŝa pluekzisto. Nur sporade en kelkaj regionoj kiel Biarn ĝi ankoraŭ restas surstate uzata.

Grave estas, ke multfoje la lingva ŝanĝo en familio okazis, kiam infano ekiris al la lernejo: por ‘helpi’ la idon la gepatroj ekparolis france. Ĝuste el tiu unua generacio de (preskaŭ) denaskaj franclingvanoj fariĝas multaj okcitan-movadanoj. Temas pri homoj sentintaj dum sia infaneco kaj juneco, ke oni ion deprenis de ili, ĉar kiam la tuta familio kunvenis okaze de festoj kaj ĉiuj nature interparolis okcitane, ili ne povis partopreni...

Efektive, la nuna stato de la t.n. regionaj lingvoj en la francaj lernejoj estas apenaŭ pli bona ol tiu de esperanto. La instruado povas okazi en la ŝtataj lernejoj nur dum 2-3 horoj semajne, kiel aparta objekto, se instruisto sin proponas. La lernantoj povas tiam elekti inter elektroniko, aŭtomobila mekaniko, okcitana k.s. La instruado de aliaj fakoj en la t.n. “regiona lingvo” oni neniel antaŭvidas. Ekzistas dek bazlernejoj en la tuta Okcitanio (entute 376 infanoj en junio 1992 por 13 milionoj da loĝantoj), kie la instruado okazas ekskluzive en la loka lingvo (10) . Tiuj lernejoj ĵus eniris en ĉi tiu lernojaro la ŝtatan sistemon kiel municipaj lernejoj.

La situacio de la okcitana en radio kaj televido estas same minoritata: ekzistas nur kelkminutaj elsendoj dum la semajno. La plej ofta revuo estas nur monata. Ĝin oni povas atingi nur per abonado en fermitaj rondoj. Koncernaj lingvoj estas aĉetablaj nur en libroservoj de la okcitana movado.

 
Kiel savi lingvon

Plimultaj kleraj francoj respondas pri la nuna stato de la disfalanta okcitana, ke oni nenion povas fari al tio, ke la homoj ne amase postulas lernejojn, radiojn, televidajn elsendojn en sia gepatra lingvo. Al tio ni devas repliki, ke ĝuste la franca instrusistemo plane kaŝas la ekziston de aliaj lingvoj en la ŝtato. Necesas enkonduki la lernadon de la okcitana kiel integran parton de la instrua programo (i.a. per revizio de la historio instruata en la lernejoj), kio permesus pli altan takson de la lingvo – kaj entute ĝian agnoskon fare de la parolantoj mem. Sen ŝanĝo de la subprema ŝtatpolitiko, la okcitana havas nigran estontecon.

Temas pri vera kultura genocido en unu el la, laŭdire, plej kulturaj ŝtatoj de la mondo. Tial ni ne povas taksi tion eraro, sed krima lingvomurdo. La franca ŝtato havas la devon interveni por ŝanĝi tiun situacion, kiun ĝi kreadis dum jarcentoj. Ne temas pri ia romantismo, sed pri la rajto de ĉiu homo resti tia, kia ĝi estas, por gardi sian identecon. Finfine, la fakto, ke okcitanoj gardadas sian lingvon malgraŭ ĉiuj premoj signifas, ke ĝi estas ne malhavebla parto de iliaj memoj.

Ni finu per tio, ke oni ankoraŭ kantas okcitane, kaj ke folkloraj grupoj (kun eĉ tute novaj kanzonoj) estas tre aprezataj. Eble tiel, iom post iom...

 
Notoj

(1)         La katalunan lingvon denaske parolas ses milionoj da homoj en tri ŝtatoj. Ĝi estas la nura ŝtata lingvo de Andoro kaj oficialas, kune kun la hispana, en tri hispaniaj aŭtonomaj komunumoj, kie ĝi estas majoritata: Katalunio, Valencio kaj Majorko.

(2)         Laŭ kelkaj okcitanoj, la kataluna estus dialekto de la okcitana, kio estas pravigebla.

(3)         Oïl-lingvo: Franca lingvo, kiel ĝi estis parolata en norda Francio (Oïl estas la malnova franca vorto por oui (jes), kiu estis uzata nur en la nordo).

(4)         Garriga i Trullols, Enric: “Okcitanio” en Etnismo n-ro 26, 1980 12 20.

(5)         Etnismo n-ro 19, 1975 11 01.

(6)         La diskuto eventuale estas, ĉu la gaskona apartenas al la okcitana dialektaro. Neniu diskutas tion en Okcitanio mem – eĉ ne la gaskonoj.

(7)         Tiuj nombroj ja ne entenas la katalunojn. Cetere, nur en Italio, kie nuntempe oni diskutas leĝon pri minoritataj lingvoj, oni taksas la okcitanparolantoj ĉ. 150 000 sur malgranda teritorio en la Piemonta distrikto.

(8)         En hispania Katalunio ekzistas eta komunumo okcitanlingva. La 6000 enloĝantoj de eta monta valo (Val d’Aran) ĵus ricevis specialan statuton por uzi kaj lerni sian lingvon, kiu teorie fariĝis la ĉefa oficiala lingvo surloke. Oni antaŭvidas, ke post unu-du jaroj estiĝos ekzameno pri la okcitana deviga por ĉiu ano de la valo por eniri en universitaton.

(9)         Larzac, Joan: Descolonisar l’istòria occitana, Institut d’Estudis Occitans, collection A Tots, 1997, 232 p.

(10)     L’Occitan , septembro-oktobro 1991.