La kataluna en la sudo

Pau Climent i Pérez
Etnismo n-ro 72, 2002.12.15

La situacio de la kataluna en Valencilando estas simple tragika. Malgraŭ la Statuto de Aŭtonomeco kaj de la “Leĝo pri uzado kaj instruado de la valencia [lingvo]”, la kataluna ne estas kunoficiala en la sama nivelo kiel la kastilia. La regantoj faras nenion por haltigi la neuziĝon de la valencia kaj la socio ĝenerale kredas, ke la hispana estas pli bela kaj bonsona – kaj ne havas identiĝajn problemojn, t.e. ĉu ĝi estas kataluna aŭ ne. Ofte multaj homoj kredas, ke la valencia estas malsama al la kataluna, aŭ kredas, ke estas malĝentile paroli katalune al nesamlingvano. Sed (ĉio havas sian sed kaj se) ankoraŭ ekzistas homoj ĉiutage batalantaj – pace! – kontraŭ la malapero de la kataluna en Valencilando, kaj kredantaj, ke la hispanparolantoj povas (kaj devas) lerni la katalunan por adaptiĝi al la socio. Sed kiam la regantoj kontribuas al dizertado el la gepatra lingvo, oni povas fari nenion alian krom batali, eble sensence, sed batali.

Grandan parton el tiuj batalantoj anas en malsamaj asocioj por la protektado de la lingvo. Ekzemplo estas “Escola Valenciana” (Valencia Lernejo), asocio subtenanta la uzadon de la kataluna lingvo en la lernejoj. Oficiale, tiu lingvo estas deviga en ĉiuj lernejoj de la katalunlingva parto de Valencilando (kvinono de Valencilando estas hispanlingva). En tiu parto oni povas – oficiale – elekti inter kataluna kleriĝo kaj progresiva enkonduko al la lingvo. Sed la vero estas alia: ekzemple, en mia urbo, Callosa d’en Sarrià (6500 loĝantoj), estas du lernejoj; unu proponas katalunan kleriĝon kaj la alia (oficiale) proponas la t. n. “programon de progresiva mergado en la valencian”, sed ĝia direktoro decidis fari ŝanĝon. Li decidis, kune kun la ununura voĉdonanto de Falange en la urbo (ankaŭ instruisto en proksima urbo), subskribigi dokumenton al la gepatroj de la gelernantoj por eviti la katalunan en la ununura deviga lernobjekto: sociaj kaj naturaj sciencoj. Do, la faktoj estas malsamaj al la reguloj. Laŭ la reguloj, oni ne povas fari tion, kio okazas en mia urbo, escepte se la patroj alportas dokumenton asertantan, ke la lernanto estas handikapita por lerni la katalunan.

Aliaj asocioj estas pli grandaj, kiel “Acció Cultural del País Valencià” (ACPV), t.e. Kultura Agado de la Valencia Lando, kiu dissendas en Valencilandon la kataluniajn radio- kaj televid-programojn, kiuj estas pli altkvalitaj ol la valenciaj Canal 9, Punt Dos kaj Ràdio 9. Tiu agado de ACPV fakte kontraŭas la hispanian leĝon pri aŭtonomiaj televidoj, kiu fiksas, ke oni elsendos ilin ekskluzive ene de unu aŭtonoma komunumo. Sed la valencia publika radiotelevida kompanio ĵamis la signalojn el sia sidejo, malgraŭ la denuncoj de ACPV. Fine, oni interakordis, ke la futbalajn matĉojn, la plej spektata programo de la katalunia kaj valencia televidoj, oni ne povos spekti per la katalunia televido, se oni elsendas ilin per la valencia. Ĉar valencianoj preferis la kataluniajn kometistojn al la valenciaj, kaj neniu vidis la matĉojn per la valencia televido. Dume do, ACPV dissendas la duan kanalon de la katalunia televido anstataŭ la unua.

Estas ankaŭ vere, ke en la novaj aliroj al “Terra Mítica” (Mita Tero), la nova parkego apud la ĉemara turismejo Benidorm, la indikiloj al la urboj estas (nur!) katalune kaj ke la indikiloj en la sandomo, kie mia patrino laboras (nova ejo), estas ankaŭ nur (!) katalunlingvaj. Sed, (kaj tie ĉi nepre ĉio havas siajn sed kaj se) la aŭtovojaj indikiloj estas skribitaj nur hispane kaj granda parto de la indikiloj estas same nur en la hispanlingvaj. Se oni eniras kian ajn butikon en Benidorm (50 000 loĝantoj) kaj salutas aŭ petas katalune, la laborantoj blekos al la kliento seneduke “Parolu bone/hispane/kristane!”. Kaj tio okazas tre ofte: ekzemple, amiko mia eniris komputilbutikon en Alakanto (275 000 loĝantoj) kaj petis “un ratolí inalàmbric” (katalune: senkabla muso), kaj la vendistino replikis “Parolu alakante!”, kvazaŭ la t. n. alakanta ne estus kataluna sed hispana!

Esperigas, ke plu estas urboj kaj urbetoj, kie la kataluna ankoraŭ fortas (kiel Pedreguer, 6 000 loĝantoj), kie la geinfanoj ludante kun la enmigrintoj ne parolas hispane (kiel en mia urbo – ve!) sed katalune. En “hispanigitaj” urboj, kiel Alakanto, ekzistas alternativaj kulturaj domoj, memevidente sendependaj de la magistrato, kie oni faras prezentojn de libroj, koncertojn kaj aliajn programojn por plifortigi la uzadon de la kataluna.

Sed ĉiam estos danĝero, dum la regantoj faras leĝojn por dividi la lingvon, kiel la nove starigita Valencia Akademio, aŭ malebligas al katalunaj instruistoj instrui la katalunan lingvon en Valencilando sen speciala dokumento, ktp. ktp. Se la popolo ne kontraŭstaras tiajn ĉikanaĵojn, la batalantoj baldaŭ cedos, ĉar estas multaj premoj kontraŭ ili. Tiam la lingvo estos perdita,  kaj oni parolos nur la “belsonan hispanan, kiu estas pli simpla, kaj ne havas identiĝajn problemojn”. Kaj ilia sonĝo estos plenumita.
Romianoj iam diris: “dividu kaj vi venkos!”.