|
Salvador Espriu i Castelló
Santa Coloma de Farners, 1913 - Barcelona 1985
Verkisto. Studis Juron kaj Historion. En 1931 publikigis Doktoron Rip
(El doctor Rip), kaj la sekvan jaron, Laia, romanojn ekster la teoriaj postuloj
de la ankoraŭ reganta Naŭcentisma skolo. Lia posta antaŭmilita verkaro konfirmis
lin kiel la plej originalan proziston de lia generacio. En 1939, en la okupaciita
Barcelono, sed ankoraŭ antaŭ la fino de la milito, li verkis la teatraĵon
Antigono (Antígona, eldonita en 1955 kaj unuafoje ludita
en 1958) pri la temo de la interfrata milito kaj la kompato al venkitoj.
Lia unua poemaro, la sobre formala elegio Tombejo de Sinera (Cementiri
de Sinera), esperantigita de Gabriel Mora i Arana (1989), datas nur de 1946.
Per ĉi tiu libro kaj per la teatraĵo Unua historio de Estera (Primera
història de Esther, eldonita en 1948, unuafoje ludita en 1957), lingve tre
originala, komenciĝos lia postmilita populareco. Inter liaj postaj verkoj,
ĉefe poeziaj, elstaras La iranto kaj la muro (El caminant i el mur,
1954), Fino de la labirinto (Final del laberint, 1955), La taŭrofelo
(La pell de Brau, 1960) — lia plej populara verko, en kiu Espriu prezentas
la historian dramon de Hispanio —, Libro de Sinera (Llibre de Sinera,
1963) kaj Sankta Semajno (Setmana Santa, 1971). Ekde 1968, pro la
ekapero de sia Kompleta Verkaro, li entreprenadis detalan revizion de siaj
verkoj, en kiu li reskribis preskaŭ ĉiujn siajn antaŭmilitajn eldonaĵojn.
Liaj lastaj produktaĵoj estis la teatraĵo Alian Fedran mi petas… (Una
altra Fedra si us plau…, 1978), la prozan volumon La rokoj kaj la maro,
la blua (Les roques i el mar, el blau, 1981) kaj la poemaron Por la
bonaj homoj (Per a la bona gent, 1984). Lia kompleta verkaro aperis ankaŭ
en la hispana en dulingva eldono.
Espriu kvalifikis sian verkaron kiel “meditado pri la morto”, sed tiu termino
estas tro restrikta por komprenigi ĝian tutan komplekson. Espriu klopodis
rekrei la mondan literaturan tradicion en difinita geografia kaj historia
kunteksto, la nuntempa Katalunio, kies malvenkon kaj esperon li prikantis.
Eble la plej grava merito de Espriu, kaj lia originaleco, kuŝas en tio, ke
li sukcesis kunigi en unuecan verkon la spiritan problemaron de la homo,
kun metafizikaj reeoj, kaj ties sorto kiel membro de kolektivo elmetita al
sociaj kaj politikaj tensioj starigantaj la grandajn temojn de justico kaj
libereco.
La verkaro de Espriu estas tradukita al diversaj lingvoj kaj ricevis multnombrajn
premiojn, inter kiuj elstaras la premio Montaigne (1971) kaj la Honor-Premio
de la Kataluna Beletro (1972). Li ankaŭ distingiĝis per honora doktoreco
ĉe la universitatoj de Barcelono kaj Tuluzo.
Assaig de càntic en el temple
Oh que cansat estic de la meva
covarda, vella tan salvatge terra,
i com m’agradaria d’allunyar-me’n,
nord enllà,
on diuen que la gent és neta
i nobre, culta, rica, lliure,
desvetllada i feliç!
Aleshores, a la congregació, els germans dirien
desaprovant: “Com l’ocell que deixa el niu,
així l’home que se’n va del seu indret”,
mentre jo, ja ben lluny, em riuria
de la llei i de l’antiga saviesa
d’aquest meu àrid poble.
Però no he de seguir mai el meu somni
i em quedaré aquí fins a la mort.
Car sóc també molt covard i salvatge
i estimo a més amb un
desesperat dolor
aquesta meva pobra,
bruta, trista, dissortada pàtria.
Salvador Espriu
Provo de kantiko en la templo
Ho, kiel mi lacas de mia
poltrona, olda, tiel sovaĝa lando;
kaj kiel mi ŝatus foriri
norden,
kie, onidire, homoj estas puraj
kaj noblaj, kleraj, riĉaj, liberaj,
viglaj kaj feliĉaj!
Tiam, ĉe la kongregacio, la fratuloj dirus
malaprobe: "Kiel birdo nesto-fuĝa,
tiel homo forlasas sian teron",
dum mi jam lontane, priridus
la leĝon kaj l' antikvan saĝecon
de ĉi mia dezerta popolo.
Sed mi ne sekvos mian revon iam;
nur, ĉi tie, restos ĝis la morto.
Ĉar ankaŭ mi estas tre poltrona kaj sovaĝa
kaj amas, krome, kun
dolor' despera
ĉi tiun mian povran,
ruban, tristan, domaĝan patrujon.
Salvador Espriu
(tradukis R. F. Albert Reyna)
|