|
Nokta ombro
Dashiell Hammet
Stilekzerce tradukis: Hektor Alos i Font
Aperinta en Kata Luno
Sedano sen ajna lumigita lampo estis haltinta apud la vojo, iom super la
ponto de Piney Falls, kaj kiam mi preterpasis ĝin knabino eligis la kapon
kaj ekkriis iun "Mi petas!". Enestis urĝo en ŝia voĉo, sed ne ekscito, kiu
donus al ĝi raspan aŭ penetran tonon.
Mi bremsis kaj retrois. Nun homo estis elirinta la sedanon. Ankoraŭ restis
ioma lumo por ekvidi, ke li estis juna kaj sufiĉe fortika. Li movis manon
en la direkton, kiun mi portis, kaj diris:
- Sekvu vian vojon, kolego.
La ino reparolis:
- Ĉu vi kunportos min urben, mi petas?
Ŝi ŝajne klopodis malfermi la pordon de la sedano. La hararo falis sur ŝia
okulo.
- Kompreneble -mi diris.
La homo sur la vojo antaŭiĝis unu paŝon al mi, movis la manon kiel antaŭe
kaj grumblis:
- Ci, iru serĉi vian patron!
Mi elaŭtiĝis. La ulo de la vojo venis kontraŭ min, kiam eliras de la sedano
alia virvoĉo, raŭka voĉo kun averta tono.
- Trankviliĝu, Tony. 'Stas Jack Bye.
La pordo de la sedano subite malfermiĝis kaj eliris la ulino.
Tony ekkriis, sed kiam li vidis, ke la knabino direktiĝis al mia aŭto, li
vokis indignita:
- Aŭskultu, vi ne povas iri urben kun...
Ŝi jam instaliĝis en mia roadstero.
- Bonan nokton -ŝi diris.
La homo spitis min, obstine skuis la kapon kaj ekdiris:
- Damne, se mi permesas, ke...
Mi stampis pugnon sur lin. Logike li falis, ĉar mi forte frapis, sed mi
kredas, ke li povintus restariĝi, se li estus volinta. Mi donis al li iom
da tempo kaj poste mi demandis la ulon de la sedano:
- Ĉu io plia?
Mi ankoraŭ ne povis vidi lin.
- 'Stos nenio -li tuj replikis. Mi okupiĝos.
- Dankon.
Mi ensidis mian aŭton, ĉe la knabino. La pluvo, kiun mi strebis plu antaŭi
antaŭ ol atingi la urbon, jam falis. Kupeo okupita de viro kaj virino nin
devancis, direkten al la urbo, kaj ni sekvis ĝin laŭlonge de la ponto.
La knabino diris:
- Vi estis tre afabla. Tie mi estis tute sendanĝera, sed estis... aĉe.
- Ili ne estis danĝeraj -mi diris-, sed ili povus esti... aĉaj.
- Ĉu vi konas ilin?
- Ne.
- Sed ili vin konis. Tony Forrest kaj Fred Barnes. -Vidante, ke mi nenion
diris, ŝi aldonis-: Ili timis vin.
- Mi 'stas senespera ulo.
Ŝi ridis.
- Kaj ankaŭ tre zorgema, ĉi-nokte. Mi elirintus kun neniu el ili sola, sed
mi pensis, ke kun ambaŭ... -ŝi levis la kolumon de la jako-. La pluvo malsekigas
min.
Mi denove haltigis la roadsteron kaj mi malfaldis la kurtenon en ŝia flanko
de la aŭto.
- Do vi nomiĝas Jack Bye... -ŝi diris dum mi sekurigis la kurtenon.
- Kaj vi Helen Warner.
- Kiel vi scias?
Ŝi denove estis [posar bé] la ĉapelon.
- Mi iam vidis vin.
Mi finfiksis la kurtenon kaj reglitis en la aŭton.
- Ĉu vi sciis, kiu mi estis, kiam mi vokis vin? -ŝi demandis, kiam mi startis.
- Jes.
- Estis stultaĵo eliri kun ili.
- Vi tremas.
- Frostas.
Mi diris, ke mi bedaŭris havi sensukan drinkujon.
Ni ĝiris alveninte al la okcidenta ekstremo de Hellman Avenue. Estis dek
minutoj post la kvara en la fasada horloĝo de juvelerio de Laurel Street.
Policano kun nigra pluvmantelo sin apogis ĉe la horloĝo. Miaj parfumkonoj
ne permesis min diri la nomon de tiu, kiun ŝi surhavis.
- Mi glaciiĝis -ŝi diris-. Ĉu ni povus ie halti kaj trinki po io.
- Ĉu vi vere volas?
Mia voĉo kvazaŭ mirigis ŝin, ĉar ŝi tuj movis la kapon por ekzameni min
sub tiu duonlumo.
- Mi ŝatus -ŝi respondis-, krom se vi rapidas.
- Ne. Ni povus iri ĉe Mack's. Ĝi lokas nur je tri aŭ kvar stratoj el ĉi
tie... sed estas negra baro.
Ŝi ekridis.
- Mi simple petas, ke oni ne venenigu min.
- Ne, sed ĉu vi certas, ke vi volas iri tien?
- Kompreneble -ŝi troigis la tremon-. Mi frostas. Estas tre frue.
Toots Mack malfermis la pordon. Mi povis vidi el la ĝentileco, per kiu li
klinis sian nigran kapon, rondan kaj kalvan, kaj diris "Bonan vesperon, sinjoro;
bonan vesperon, sinjorino", ke li deziris, ke ni iru en alian lokon, sed lia
opinio malmulte interesis min.
- Saluton, Toots, kiel ni fartas ĉi-vespere? -mi ekfaris kun troa esprimemo.
Kelkis klientoj en la ejo. Ni instaliĝis ĉe la tablo de la flanko plej for
de la piano. Subite ŝi alrigardis min kaj ŝiaj okuloj, jam tre bluaj, fariĝis
rondegaj.
- Mi pensis, ke vi jam povis ĝin vidi en la aŭto - mi ekdiris.
- Kiel vi ricevis tiun cikatron -ŝi demandis, interrompante min, kaj ŝi
eksidis.
- Tio? -mi proksimigis manon al la vango-. Disputo... antaŭ du-tri jaroj.
Vi devus vidi tiun ĉe la brusto.
- Iam ni iros naĝi -ŝi gaje diris-. Sidiĝu, mi petas, kaj ne atendigu plu
la trinkon.
- Ĉu vi certas, ke...?
Ŝi komencis kanti, markante la ritmon per la fingroj sur la tablo:
- Mi emas trinki, mi emas trinki, mi emas trinki!
Ŝi havis buŝeton diklipan, kaj ŝi kurbigis ĝin supren sen larĝigi ĝin, kiam
ŝi ridis.
Ni petis la trinkaĵojn. Ni parolis tro haste. Spritis kaj tro prete ridis.
Ni starigis demandojn -unu el kiuj pri la parfumo, kiun ŝi uzis- kaj malmulte
aŭ neniom zorgis la respondojn. Kaj Toots nin rigardis melankolie el la baro,
kiam li kredis, ke ni ne rigardas lin. Ĉio ĉi finfine sufiĉe malagrablis.
Ni glutis alian trinkon kaj mi diris:
- Nu, ni forvaporiĝu.
Ŝi trafe ne montris grandan emon foriri nek resti. La ekstremoj de ŝia pale
blonda hararo buklis sur la posta rubando de ŝia ĉapelo.
Antaŭ la pordo mi diris:
- Aŭskultu, 'stas taksihaltejo ĉe la angulo. Ĉu vi akceptus, ke mi ne akompanus
vin hejmen?
Ŝi metis manon sur mian brakon.
- Ne, mi ne akceptus. Bonvolu... -La strato estis malluma kaj ŝia vizaĝo
similis tiun de infano. Ŝi eltiris la manon de mia brako-. Sed se vi tion
preferas...
- Mi kredas, ke mi ĝin preferas.
Ŝi malrapide parolis:
- Mi ŝatas vin, Jack Bye, kaj mi estas pli ol dankema al vi pro...
- Malindas priparoli tion -mi diris, kaj ni [estrènyer] la manojn kaj mi
reeniris la sekretan trinkejon.
Toots ankoraŭ agis malantaŭ la bufedo, sed li alproksimiĝis al mi.
- Vi ne devintus fari similaĵon -li diris al mi, malĝoje movante la kapon.
- Mi ja scias, kaj mi bedaŭras.
- Kaj vi ne devintus fari tion al vi mem -li daŭrigis samtriste-. Tio ne
'stas Harlem, ulo, kaj se juĝisto Warner ekscias, ke lia filino umas kun vi
kaj venas ĉi tien, li povas tre tordi nian vivon al ni du. Vi plaĉas al mi,
ulo, sed vi devas memori, ke ne gravas, ke via haŭto 'stas klara, aŭ ke vi
vizitis kelkajn universitatojn, ĉar vi plu 'stas negro.
Mi respondis:
- Kaj kion vi pensas, ke mi volas 'sti? Ĉino?
|