|
Joan Oliver i Sallarès
(Sabadell, 1899 - Barcelona, 1986)
Verkisto. Estante el burĝa familio, li studis Juron, sed baldaŭ okupiĝis
pri literaturo kaj kunlaboris en pluraj ĵurnaloj. En 1934 li aperigis sub
la pseŭdonimo Pere Quart sian unuan poem-libron Senkapigoj (Decapitacions),
kie inter humuro kaj satiro troveblas kelkaj temoj, kiuj poste definitive
karakterizos lian verkaron. Ĝin sekvos Bestaro (Bestiari, 1937), epigrama
poemaro kaj eta lingva ĉefverko. Li aperigis ankaŭ plurajn teatraĵon, kiel
Tragedio en Liliputo ('Una tragèdia a Lil·liput, 1928)
kaj La malsato (La fam, 1938). Dum la civitana milito (1936-39), lia
verkaro transiris de kritiko al aperta aktivismo. Li ekziliĝis en 1939 kaj
vivis en Santiago de Chile ĝis 1948, kie eldoniĝos lia elegia poemaro
Aŭtuna salono (Saló de tardor, 1947). Reveninte en Katalunion, li sekvos
la padon de la "historia realismo". Indas mencii liajn poemarojn Vrakotero
(Terra de naufragis, 1956), Pagitaj ferioj (Vacances pagades, 1960)
kaj Kvar mil vortoj (Quatre mil mots, 1977). Inter liaj teatraĵoj,
Ŝtelita danco (Ball robat, 1960). Li ankaŭ abunde tradukis,
i.a. Colette, Elsa Morante, Simone de Beauvoir, Molière, Shaw, Claudel, Beckett
kaj Ĉehov. Li ricevis multnombrajn premiojn, i.a. tiun de la Prezidanto de
la Franca Respubliko, kiel tradukisto, kaj la Honor-Premio de la Kataluna
Beletro.
Assaig de plagi a la taverna
Al sempre admirat Salvador Espriu, si cal,
amb disculpes.
Oh, que avingut estic amb la meva
petita, esclava, poc sortosa terra
i com em recaria d'allunyar-me'n,
sud avall,
on sembla que la gent és bruta
i pobra, accidiosa, inculta,
resignada, insolvent!
Aleshores, a la taverna nova, els companys dirien
fotent-se'n: "Com qui s'agrada de la lletja,
així el lluç que pica un ham sense esquer",
mentre jo, encara prop, pensaria
en les velles fretures i confiances
d'aquest meu tossut poble.
I, ja tot sospesat, recularia
per a restar aquí fins a la mort.
Car, fet i fet, tampoc no sóc tan ase
i estimo a més amb un
irrevocable amor
aquesta meva -i nostra-
bastant neta, envejada, bonica pàtria.
Provo de plagiato en la drinkejo
Al ĉiam admirata Salvador Espriu, pardonpete,
se necesus.
Ho, kiel mi ĝojas pri mia
malgranda, sklava, ne bonŝanca lando,
kaj kiel mi hatus foriri
suden,
kie, onidire, homoj estas dirtaj,
kaj povraj, malklreaj, pigraj,
sengroŝajn, defetismaj!
Tiam ĉe la drinkejo nova, la kompanoj dirus
rikane: "Kiel vir' turpin-prefera,
tiel ezok' hokiĝas sen logaĵo",
dum mi ankor' proksime, pripensus
l' oldajn mankojn kaj konfidojn
de ĉi mia obstina popolo.
Kaj meditinte, mi revenus
por ĉi tie resti ĝis la morto.
Ĉar, finfine, ne tiom mi azenas
kaj amas, krome, kun
pasi' tenera
ĉi tiun mian -kaj nian-
ĝise puran, enviatan, belan patrujon.
Pere Quart
(tradukis Antonio Valén)
|