Salman Rushdie:
Plureculo kontraŭ enfermitoj
Marjorie Boulton
El Sennacieca Revuo n-ro 119, 1991
(reproduktita en Kataluna Esperantisto aprilo 1995)
Salman Rushdie, verkisto por tiu minoritato, kiu ĝuas kompleksajn fikciojn
miksoĝenrajn, ne nur distrajn sed beletrajn, iĝis fama inter milionoj kaj
aperis, ofte misprezentita, en plej trivialaj ĵurnaloj, pro neordinara cirkonstanco:
ŝtatestro publike mortkondamnis lin. Vulgarigo atingis tian nivelon, ke kiam
britaj soldatoj pafis misilojn kontraŭ Irako, kaj laŭ soldata kutimo surskribis
ironiajn salutojn, iu ornamis misilon per "Kun amo de Salman Rushdie". Kiu
estas tiu verkisto kaj kia estas lia libro pli fama ol legita, La Satanaj
Versoj?
Kompleksa persono; libro tre leginda.
(Ahmed) Salman Rushdie naskiĝis la 19an de junio 1947, en Bombajo, du monatojn
antaŭ la sendependiĝo de Hindio, en familio formale islama, apenaŭ praktikanta.
Li estis lernanto unue en la Katedrala Lernejo en Bombajo; sed kiam li estis
dek-trijara, la gepatroj sendis lin al Anglio, por studi en la prestiĝa privata
pensiona lernejo en Rugby. Li iris, entuziasma por Anglio kaj ĝiaj sportoj;
sed la sentema knabo spertis ne nur normalajn hejmsopirojn aŭ kruelecon de
lernejanoj, sed rasismajn insultojn kaj mistraktojn. Lia prema tiama malfeliĉado
certe jam influis liajn pensojn. Poste li studadis en la universitato de
Kembriĝo, kaj magistriĝis en 1968.
Dum mallonga tempo li provis aktoran karieron, iom laboris en la televizia
industrio en Bombajo, sed, post rasismaj kruelaĵoj de anglaj knaboj, li renkontis
antaŭjuĝojn de hindoj, kiuj pro lia pala haŭto mokis lin kiel "anglon". Tamen,
dum tiu periodo, li multe observis pri televizio kaj la vasta hinda filmindustrio,
kies ĉefsidejo estas Bombajo. Li revenis al Anglio kaj eklaboris en la granda
reklamada industrio, profesio kredeble iom cinikiga. Multaj britoj, kiuj
ne konas liajn librojn, nekonscie konas kelkajn verketojn liajn, ĉar li elpensis
kelkajn tre sukcesajn sloganojn, ekzemple por krem-kukoj, "Peketaj sed plaĉaj";
pri certa bobelplena ĉokolado, "Delektabobebleco!". Tie li lernis pri diversaj
hipokritaĵoj kaj trompoj, pri la graveco de fantazio en la ĉiutaga vivo,
pri dubindeco de informoj...
Li nun estas brita civitano kun brita pasporto, kaj normale loĝas en Britio.
En 1976 li edziĝis kun Clarissa Luard, de kiu li havas unu filon, Zafar,
kiun li tre amas; li eksedziĝis en 1987, restas tamen en amika rilato. Lia
dua edzino, ekde 1988, estas mem verkistino, usonanino Marianne Wiggins.
Liaj ĉefaj distraĵoj estas legado, filmoj kaj ŝako. En liaj verkoj ofte troviĝas
rimedoj iom similaj al filmaj metodoj: li rapide ŝanĝas la vidpunkton, li
multe uzas simbolojn kaj etajn signifajn indikojn; estas memevidente, ke
lia imago funkcias grandparte vide, t.e. bilde. Estas same memevidente, ke
li multe legis, kaj ne nur facilajn librojn; liaj verkoj estas plenaj de
aludoj, citaĵetoj (certe pli ol mi rekonis) kaj oni povas spuri diversajn
literaturajn influojn tra lia verkaro. Inter favorataj libroj liaj estas
tri, kies influojn oni facile rekonas en liaj romanoj: Moby Dick de
Herman Melville; Ulysses de James Joyce; Tristan Shandy de
Laurence Sterne; tri literature gravaj romanoj, kiuj ne havas la kutimajn
rakontajn strukturojn. Influis lin eble eĉ Lewis Caroll, al kies Alica
en Mirlando kaj Alica tra la Spegulo li aludas en La Satanaj
Versoj. Sed plaĉas al li ankaŭ romanoj pli realismaj, ekz. de Charles
Dickens, Jane Austen, la fratinoj Brontë. Li ankaŭ multe legis en la literaturo
de Azio: inter aliaj, La Mil kaj Unu Noktoj araban kaj aliajn fabelarojn;
li tre bone konas la legendojn kaj folklorojn islamajn kaj hinduajn; li multe
legas poezion.
Scipovante plurajn lingvojn - aziajn kaj eŭropajn - Rushdie videble tre ĝuas
vortojn - frandas multajn diversgustajn idiomojn, stilojn, lingvajn etosojn;
ofte enkondukas alilingvajn vortojn en siajn anglajn verkojn. Lia vortostoko
estas vasta kaj iom neordinara. Plaĉas al li vortludoj, anagramoj, vortaj
kuriozaĵoj; ekzemple, en La Satanaj Versoj rolas balbutanto, kies
balbutaj silaboj ofte formas vortetojn komike komentajn. Plaĉas al li amuzaj
hiperboloj - "dika kvazaŭ kvindek melonoj"; policanoj kun lampoj "enŝaltis
sep sunojn" - slangaĵoj, abundaj sinonimoj, karakterizaj parolturnoj de etnaj
grupoj, la neatendita atentiga vorto, la rara aŭ ekzotika vorto. Li estas
stila ĵonglisto aŭ akrobato, kies entuziasmo facile infektas leganton; sed
leganto devas mem esti iom klera por ĝui tian virtuozan ludadon.
Rushdie tamen ne estas nur brila fantaziisto kaj pasia stila prestidigisto.
Liaj verkoj spegulas kelkajn internajn vundojn, konfliktojn, proprajn ambiguecojn,
sed li montras pli larĝan intereson pri politiko kaj sociaj problemoj. (Ni
memoru, ke ĉe universitato li elektis studi ne literaturon, sed historion).
Problemoj de Aziaj enmigrintoj en Britio tre koncernis lin, kaj dum sep jaroj
li serioze laboradis en unu el la Londonaj Komitatoj por Komunaj Rilatoj,
t.e. por plibonigi rilatojn inter diversaj etnaj grupoj kaj preventi diskriminacion.
En intervjuo post la "mortkondamno" li emfazis siajn servojn al azianoj en
Britio. Rilatajn temojn li foje tuŝis, eĉ draste, en siaj romanoj. Li aktivis
ankaŭ en la grava kaj liberprotekta verkista societo Internacia P.E.N., en
komitato de la Brita Filma Instituto kaj en la konsilantaro de la Instituto
por Aktualaj Artoj.
Malfacila romanisto
Lia unua romano, Grimus, aperis en 1975. Leginte ĝin iom tro rapide,
en biblioteko, mi konstatas, ke mi apenaŭ rajtas taksi ĝin. Mi trovis ĝin
malfacila. Rushdie mem menciis en artikolo, ke lia modelo estis poemo,
Konferenco de la Birdoj, de Farid ud-din Attar, sufista poeto persa (ĉ.
1180 - ĉ. 1220), grava en la literaturo de Islamo. Tie, birdoj (homaj animoj)
serĉas la Simurgon, mitan birdon simbolantan Dion. ( Grimus estas
anagramo de Simurg). La persa poemo estas plejparte nekonata en Britio,
kaj mi ne scias, ĝis kioma grado Grimus eĥas ĝin. La romano estas
malbanala, riĉa, kompleksa fantazio; ne estas facile, vere sekvi la rakonton,
sed enestas mirinda inventemo de karakteroj kaj situacioj, kaj multaj brilaj
priskriboj. Mi ricevis impreson de pluraj tavoloj de signifo, kalejdoskopaj
moviĝoj de multkoloraj desegnoj. Ekzilita rusino diras ion, kio eble parte
prezentas opinion aŭtoran: "Ne plaĉas al mi rakontoj tro striktaj. Rakontoj
devas simili al la vivo, esti ion disfibrigitaj rande, plenaj de ne finkudritaj
fadenoj, kaj vivoj apudmetitaj akcidente, ne laŭ ia grandioza desegno. La
plej granda parto de la vivo estas sensignifa; do certe estas distordo de
la vivo, rakonti rakontojn signifajn je ĉiu detalo, ĉu ne? Kaj rakonto, distordanta
la vivon, estas ne malpli ol krima, ĉar ĝi sekve povas distordi vian vivkomprenon".
La ĉefa heroo de Grimus estas indiano el izolita tribo, kiu renkontis
diversajn personojn, adaptante sin tiel plaĉeme ke "li estis ne pli ol konsenta
kapjeso, obea kliniĝo". Eble rilate al problemoj de enmigrintoj? Inter aliaj
aventuroj, li atingas insulon, kie loĝas homoj senmortaj. Personoj perdas
kaj retrovas unu la alian; halucinoj kaj koŝmaroj alternas kun realaĵoj;
rolas magiaj fluidoj kaj normalaj emocioj; ofte okazas filozofiaj aŭ sciencaj
diskutoj, eble ne prenendaj tute serioze; mi ne komprenas la tutan romanon
kiel alegorion: Rushdie verŝajne ĝuas la kreadon de stranga, nova mondo kun
propraj naturleĝoj kaj enmiksado de niaj kutimaj pasioj, aspiroj, eraroj.
Valoras, eble, noti, ke en la hejmo de Grimus oni vidas super la pordo: "TIO,
KIO ESTAS KOMPLETA, ESTAS ANKAŬ MORTA".
Li vere famiĝis en Britio per sia dua romano, Infanoj de Noktomezo
, kiu en 1981 gajnis tri premiojn (Usonan kaj Britajn). Ĝi estas multe pli
longa ol Grimus, kaj havas pli da realismaj partoj.
La Infanoj de Noktomezo estas tiuj, kiuj naskiĝis ĝuste je tiu noktomezo,
la 15an de aŭgusto 1947, kiam Hindio iĝis sendependa. La heroo, Saleem Sinai,
estas unu el tiuj. Tiuj infanoj havas specialajn kapablojn, inter ili specon
de telepatio, kiu permesas al Saleem komuniki kun ĉiuj aliaj noktomezanoj
tra Hindio.
Kredeble Rushdie tie ironias pri la grandaj esperoj kaj aspiroj pri libera
Hindio. La romano implicas multajn kritikojn pri la nova Hindio, kaj tre
malplaĉis al la tiama ŝtatestro, s-ino Gandhi. Ni ofte trovas en la romano
la temon de Okcidentaj kutimoj, tradicioj, teknologio kaj sekularismo kontraŭ
islamaj tradicioj, ankaŭ hinduaj kontraŭ islamaj. Rushdie emis iom moki ĉiujn,
kaj indikas la multecon de sektoj, partioj, opinioj. Li skizas la kruelajn
sektismajn konfliktojn kaj perfortojn antaŭ la disiĝo de Pakistano disde
Hindio - tragikajn; kaj multajn brile vivajn detalojn de kulturaj kolizioj
kaj konfuzoj - komikajn. Post unu mirinda paĝo, kie la heroo listigas diversajn
influojn, kiuj kreis lin tia, kia li estas, li finas: "Por kompreni unu vivon,
vi devas engluti la mondon". Tion li ripetas pli malfrue. Li ankaŭ emfazas
necertecojn, miksecon de la vivo; kiel bebo, li preskaŭ mortas pro tifoido,
kaj savis lin eteta dozo de kobra veneno; lia "frua kontakto kun la ambigueco
de serpentoj" povus esti pli ĝenerala metaforo por la etoso de la libro kaj
verŝajne la menso de Rushdie. Telepatiaj travivaĵoj helpas Saleem kompreni
pri politiko: "Iam mi estis grandproprietanto en Uttar Pradeŝ, kies ventro
ondis super la piĵamo-kordo dum mi ordonis al miaj servutuloj flamigi nian
superfluan grenon; alimomente mi estis malsatmortanta en Orissa, kie, kiel
kutime, nutraĵoj mankis". Li ankaŭ montras absurdecon de milita propagando,
ekstremaj religiaj kultoj, aspektoj de la tiama registaro, la fama virsteriliga
programo... Do, Infanoj de Noktomezo estas, parte, sufiĉe akra kaj
foje ŝoka politika satiro; sed ĝi estas multe pli.
La fabelo mem estas tre komplika, tre miksas grandskalajn kaj ekstremajn
fantaziojn kun realismaj, ofte kortuŝaj kaj amuzaj, bildoj pri familio mem
tre ambigua kaj miksa; Rushdie samtempe portretas, ofte kun brila elekto
de simptomaj detaloj, modernan Hindion, kaj la perpleksojn de homoj en plureca
kulturo; kaj kreas propran mitologion komikan aŭ ŝokan, groteskan aŭ lirikan;
epizodo sekvas epizodon, intrigoj interplektiĝas, kaj ĉio okazas en densa
teksaĵo de eksterordinare riĉa, multnuanca, varia, idiosinkrazia lingvaĵo
vere unika al tiu verkisto.
Salman Rushdie estas do esence ia plureculo, pri lingvaĵoj, religio, politiko,
psikologio, kutimoj; li konstante konscias kaj insistas pri la varieco, miksiteco,
kontraŭdiroj, konfuzoj de la homa vivo. Vortaro kaj stilo montras paralelan
plurecon.
Aŭguraj frazoj
En 1983 sekvis romano malpli longa, Honto, kiu bizare miksas humuran
fantazion kun groteska horor-romano kaj iom da politika satiro; kiel la antaŭa
verko, ĝi miksas aŭtoran mitologion kun realaj detaloj el la historio kaj
politiko de Pakistano, kaj el la travivaĵoj de Aziaj enmigrintoj en Britio.
Denove mi citos ŝlosilan frazon:
"Mi mem sukcesas teni samtempe grandajn nombrojn de tute ne harmoniigeblaj
opinioj, sen ajna malfacilaĵo. Mi ne kredas, ke aliaj estas malpli mult-talentaj".
Li klarigas, ke lia honto, angle shame, estas la iom pli larĝa
kaj grava urdua ŝaram, emocio malpermesita en la familia hejmo en
la romano. " Ŝaram kovras ne nur honton, sed 'ĝeniĝon', humiliĝon,
decosenton, pudoron, timidon, senton, ke oni ne havas destinitan lokon en
la mondo, kaj aliajn dialektojn de emocio, por kiuj la angla ne havas ekvivalentojn".
Honto estas iom malpli vertiĝige kalejdoskopa ol
la antaŭaj romanoj: estas iom pli da rekta rakontado kaj eble kelkaj karakteroj
estas pli home realaj. Se mi ne misinterpretis post nur du rapidaj relegoj,
estas parte historio pri la monstriĝo de la "hontobesto"; kiel humiliĝo ofte
kreas malicon kaj detruemon. Ni scias, ke multloke registaroj, burokratoj
aŭ pli amatoraj kaj intence kruelaj rasistaj najbaroj ofte malestimas kaj
humiligas Aziajn (aŭ Afrikajn) enmigrintojn, pri kies psikologio Rushdie
diras: "estas la sorto de migrantoj, esti senvestigitaj de sia historio,
stari nudaj meze de malestimantaj nekonatoj, sur kiuj ili vidas la riĉajn
vestojn, la brokaĵojn de kontinueco kaj la brovojn de apartenado...". Aliloke,
li klarigas, ke realisma romano pri Pakistano estus malpermesita, sed "Mi
rakontas nur ian modernan fabelon, do en ordo! neniu devas malkvietiĝi, aŭ
preni tre serioze ion, kion mi diras".
Sed, malfrue en la rakonto, li subite enmetas komenton verŝajne tute seriozan:
"La tielnomita islama 'fundamentismo' ne fontas, en Pakistano, de la popolo.
Oni trudas ĝin al ili, desupre. Aŭtokrataj reĝimoj trovas, ke estas utile
alpreni la retorikon de la fido, ĉar homoj respektas tiun lingvaĵon kaj hezitas
oponi ĝin. Estas tiel, ke religio apogas diktatorojn; ĉirkaŭante ilin per
vortoj potencaj, vortoj, kiujn la popolo ne volas vidi senkreditigitaj, senrajtigitaj,
mokitaj. Sed validas la punkto pri ŝtopado-en-la-gorĝon. Finfine naŭzas nin,
ni perdas fidon pri tiu fido - se ne kiel fido, almenaŭ kiel bazo por ŝtato".
Tio nun sonas iom ironie anticipe!
En Nikaragvo
Rushdie verkis du scenarojn por televiziaj filmoj, La Pentristo kaj la
Plago, 1985, kaj La Enigmo de Noktomezo, 1988; pri ili mi ne havas
scion. En 1986 la Sandinista Asocio de Kulturaj Laboristoj invitis lin al
Nikaragvo, kie li pasigis semajnojn nur tri, sed plenegajn; rezultis lia
nefikcia verko, La Jaguara Rideto, pri Nikaragvo. Tie, kvankam evidentiĝas,
ke li celis plej precizajn kaj esprimivajn vortojn, ankoraŭ ĝuas sian lingvan
virtuozecon, li montris, ke li povas forgesi ekstremajn fantaziojn kaj verki
klare, relative simple, pri realaĵoj. Pri Nikaragvo li penis esti objektiva,
ekvilibra. Li ĝenerale simpatiis kun la Sandinistoj, abomenis la Usone-subtenitajn
"Kontraŭulojn"; konstatis, ke hindo pli ol okcidentano komprenas la sentojn
de homoj en lando malavantaĝa; admiris la novan Nikaragvan konstitucion.
Li klarigis, ke la subpremitaj Miskito-indianoj, kies malfeliĉo estas unu
el la plej justaj riproĉoj kontraŭ la Sandinistoj, estis mem subpremantoj
pli frue kaj preskaŭ neniigis la tribojn Rama kaj Somo; sed samtempe li konsentas,
ke la mistraktado de la Miskitoj estis grava misfaro. Li prinotis mankojn,
inflacion, opiniojn de oponantoj; rakontis kiel eble plej diversajn personojn.
Sed tio, kio plej malplaĉis al li, estis la malpermeso de ĵurnalo La Prensa
kaj la rigora cenzurado.
Tiurilate, li mencias, ke li iam vivis en Pakistano sub drasta dekstrema
cenzuro, kaj komentas: "Tio, kio maltrankviligas min, estas, ke cenzuro estas
tre alloga. Ĝi restas tiel multe pli facila ol la alternativo". Li insistas,
do, ke, kvankam li simpatias kun la reĝimo en Nikaragvo, ĝi ne estas demokrata.
La plej matura romano
Baldaŭ Salman Rushdie mem trovis sin en la mezo de konsterne akra disputo
pri la principo de aŭtora penslibereco - kaj en neordinara persona danĝero.
En septembro 1988 aperis lia plej matura romano, La Satanaj Versoj
. En Britio, beletristoj atendis por la romano prosperon kaj prestiĝon; recenzis
ĝin kiel brile originalan, inĝenian fikcion; kaj kredeble ne tro ĝeniĝis,
ke baldaŭ ne tre demokrataj registaroj en Hindio, Pakistano, Sud-Afriko kaj
kelkaj malgrandaj arabaj landoj malpermesis ĝin. Britoj kutime malestimas
ŝtatan cenzuron, kiu tuj suspektigas pri registaraj motivoj. La Satanaj
Versoj ricevis grandan literaturan premion, marĝene maltrafis alian.
Sed multaj islamanoj indignis, ricevinte raportojn pri supozitaj asertoj
el la libro. En januaro, islamanoj en Bradford, unu el la britaj urboj, ekster
Londono, kun la plej alta procento de Aziaj enmigrintoj, ceremonie bruligis
ekzempleron de La Satanaj Versoj. Tiu naiva gesto de vundita minoritato sen
potenco pensigis multajn britojn pri fifama vandalismo de potencaj tiranoj
- la grandskala librobruligado en nazia Germanio. La Bradfordaj islamanoj
estis tiel naivaj, ke riproĉitoj respondis, "Sed ni honeste pagis
la libron!"
En Britio rasa diskriminacio, rasismaj persekutoj, perfortoj, instigoj al
perforto, estas kontraŭleĝaj; sed tiaj krimoj tro ofte okazas, ofte ligitaj
kun senproporcie laŭtaj etaj faŝistecaj grupoj. Bedaŭrinde, la protestoj
de islamanoj kontraŭ la libro, aŭ iom aberacia bildo de ĝi, stimulis rasismon
inter krimemuloj fakte ne mem liberamaj, sed ankaŭ revekis tradiciajn antaŭjuĝojn
kontraŭ Islamo inter homoj kutime toleremaj. Samtempe, britaj islamanoj mem,
sentante sin sendefendaj kaj sian religion ofendita, iĝis pli agresemaj:
fondis novan Islaman Partion por kampanji pri diversaj aferoj, organizis
protestmarŝojn en pluraj urboj, eldonis flugfoliojn.
Mi menciu, ke en Britio aktivis jam du societoj de, plejparte, islamanoj,
kies celo estis helpi interkomprenon inter islamanoj kaj aliaj: la Kalamo-fonduso,
kaj la Islama Societo por Religia Toleremo, kies fondinto, d-ro Heŝam El-Esaŭi,
tre klopodis por plibonigi la situacion. Sed fanatikismo pli interesas reporterojn...
Multaj protest-marŝoj estis dignaj kaj ordaj. Mi loĝas en Oksfordo, en neriĉa
kvartalo kun multaj islamanoj, moskeo, halal-viandejoj, urduaj afiŝoj;
la islamanoj kondutas kutime dece; ja ne estas ili, kiuj vomas, ebriaj, surstrate,
aŭ molestas virinojn. Mi vidis ilian marŝon kontraŭ Rushdie, kaj, kvankam
ĝi ŝokis mian penslibereman animon, ĝi estis disciplinita kaj sen ajna perforto.
Simile multloke; sed ne ĉie. Tumulto en Islamabad mortigis ses personojn,
vundis ĉirkaŭ cent; okazis gravaj tumultoj en Kaŝmiro; unu mortis tie; alia
pro bombo en Karachi; 12 islamanoj estis mortpafitaj de policanoj en Bombajo;
kaj kiam, en majo 1989, 25 000 islamanoj marŝis en Londono, dek ok policanoj
estis vunditaj kaj diversaj perfortaĵoj okazis.
Mi konfesas, ke por mi unu el la plej belaj figuroj en tiu tumulto estis
konata brita ateistino, 65-jara, Barbara Smoker, kiu antaŭ 25 000 koleraj
islamanoj fiere tenis standardon proklamantan liberecon de opinioj! Oni kriadis
kontraŭ ŝi, "Mortigu!" Ŝi staris. Eble eĉ pli kuraĝaj, tamen, estis reprezentantoj
de nova virina protestgrupo, Virinoj Kontraŭ Fundamentismo, plejparte azianinoj
kaj sinceraj islamaninoj, kiuj konscias pri la misuzo de religio - ankaŭ
kristana fundamentismo - por subpremi virinojn. Tiun tagon ili kontraŭmarŝis
por defendi Rushdie.
Dum 1989 pluraj librovendejoj, kiuj malkaŝe stokis la libron, damaĝis per
incendioj aŭ bomboj; pluraj homoj estis vunditaj dum freŝa tumulto en Bradfordo.
Finfine la diversaj organizoj - inter ili la Societo por Religia Toleremo
-, kiuj kune formas la Islaman Fronton por Agado, decidis haltigi grandskalajn
manifestaciojn pro la perfortaĵoj kaj risko de rasistaj atakoj. Ekzistas
islamanoj, kiuj serioze kredis, ke La Satanaj Versoj, ege individueca
verko de krea intelekto, estas afero de "kontraŭislama konspiro de judoj,
kristanoj kaj Eŭropaj registaroj"; dume, blankhaŭtaj huliganoj trovis pretekstojn
por mistrakti islamanojn, vandali iliajn moskeojn kaj butikojn. Rushdie mem
estis tre ŝokita, ĉar homoj mortis rezulte de lia libro; kaj estas eĉ tiuj,
en Britio, kiuj nomis lin kulpa pri tiuj mortoj, tute maljuste. Li ĉiam insistis,
ke li ne intencis blasfemi.
La murdodekreto
La 14an de februaro 1989, la ajatolo Ĥomejni en Irano proklamis fatŭa
'n, religian dekreton, kiu mortkondamnis Rushdie pro insulto kontraŭ Islamo;
kaj vokis ĉiujn islamanojn, mortigi lin. Almenaŭ laŭ mia limigita scio, tio
estas senprecedenta en la moderna mondo, kvankam totalismaj atakoj kontraŭ
verkistoj en propraj landoj estas oftaj. Ne nur Rushdie, sed la brita registaro
kaj polico devis reagi serioze; la verkisto kaj lia ekzino devis forlasi
sian hejmon kaj kaŝi sin. Ekde tiam ili devis ofte translokiĝi, konstante
kun armitaj gardistoj; dum du jaroj Rushdie jam loĝis en pli ol sekdek domoj.
Kaj troviĝis kelkaj politikistoj kaj ĵurnalistoj, kiuj domaĝis tiun prizorgadon
de brita civitano en unikaj cirkonstancoj. Cirkonstancoj, kiuj mueladus la
psikon de iu ajn: neniam viziti amikojn, kinejon, eĉ elekti ion en butiko,
promeni ie; sed aparte turmentaj por verkisto disigita de siaj kutimaj konsultlibroj,
stimuloj, konsolaj konataĵoj - kaj Rushdie estas nature scivolema; kaj kiel
hardi sin, kiam sentemo, akraj perceptoj, riĉaj emocioj, estas parto de la
profesia ilaro mem? Minimumas mia scio kaj klaĉado aĉas, sed ŝajnas, ke post
longa lojaleco dum tiu angorplena seria heĝirado, la edzino Marianne, mem
verkistino, disiĝis de Salman; ĉu por ĉiam, mi ne certas.
Ne mankis solidarecaj gestoj. Amnestio Internacia protestis al la Irana registaro.
La 2an de marto, Internacia Komitato por Defendi Salman Rushdie kaj Liajn
Eldonistojn aperigis en multaj ĵurnaloj deklaron, ke ĉiuj subskribintoj sentas
sin partoprenantoj en tiu eldonado, "ĉu ni aprobas la enhavon de la libro,
aŭ ne... Ni alvokas mondan opinion, subteni la rajton de ĉiuj homoj, esprimi
siajn ideojn kaj kredojn kaj diskuti pri ili kun kritikantoj, sur bazo de
reciproka toleremo, liberaj de cenzuro, timigo kaj perforto". Tiun deklaron
subskribis pli ol mil verkistoj, inter ili: Chinua Acebe (Niĝerio), Saul
Bellow (Usono), Joseph Brodsky (Sovetio), J. M. Coetzee (Sud-Afriko), Ŝusako
Endo (Japanio), Carlos Fuentes (Meksikio), William Golding, Graham Greene,
Iris Murdoch (Britio), Hanif Kureishi (Pakistano/Britio), Ved Mehta (Hindio/Britio),
Alberto Moravia (Italio), Françoise Sagan (Francio) - nur specimenoj el brila
listo internacia, sur kiu, eble, plej honorinde, aperas eĉ dek verkistoj
el Irano. Laŭ nomoj kaj landoj, multaj el tiu listo kredeble estas
islamanoj aŭ vivas en islama medio. La brita Societo de Verkistoj subtenis
la deklaron kaj en 1990 ripetis ties esencon; la angla filio de P.E.N. Internacia
agis por subteni Rushdie. La fama Niĝeria verkisto Wole Soyinka verkis brile
elokventan defendon de Rushdie kaj de aŭtora libereco; prezidento Vaclav
Havel de Ĉeĥoslovakio speciale penis influi la Iranan registaron; du belgaj
islamanoj estis murditaj, ĉar ili faris deklaron kontraŭ la fatŭa.
Laŭ unu demandesploro nur 28% de britaj islamanoj plene aprobas tiun dekreton;
kaj, pli malfrue, 90% preferis pardonon.
Mi kutime preferas legi, por distri min, romanojn pli facilajn, kun pli rektaj
kaj realismaj rakontoj; kaj mia pensia enspezo estas modesta laŭ britaj kriterioj;
sed tuj post la fatŭa mi iris al mia kutima librovendejo, aĉetis
La Satanaj Versoj kaj gratulis stabanon, ĉar la vendejo malkaŝe stokas
ĝin. Espereble multaj aliaj, ne havante potencon aŭ influon, faris similajn
gestetojn. (Kaj mi ĉiuokaze subtenas Amnestion Internacian, Societon de Verkistoj
kaj P.E.N. Internacian).
Kiam mortis ajatolo Ĥomejni, multloke malfunebrita, en junio 1989, multaj
esperis, ke novuloj nuligos la murdodekreton; sed la sekvantoj, Ali Ĥamenei
kaj prezidento Haŝemi Rafsanĝani, deklaris, en la sama monato, ke la dekreto
staras; laŭ ajatolo Ĥamenei, "eĉ se Rushdie pentos kaj iĝos la plej pia viro
de sia epoko". Ĥamenei eĉ postulis, ke la brita registaro transdonu Rushdie
al britaj islamanoj, kiuj plejparte insistas, ke ili en Britio obeas britajn
leĝojn. Islamaj fakuloj atentigis, ke tiu murddekreto ne fontis el la Korano
aŭ islama leĝaro, laŭ kiuj devas esti proceso, la akuzito rajtas prezenti
sian defendon, kaj eĉ post kondamno, apostato havas tempon penti kaj pardoniĝi.
(Laŭ la Korano, la anĝelo, kiu prinotas niajn bonfarojn, notas tuj, sed tiu,
kiu prinotas niajn pekojn, atendas kelkajn horojn, ĉar eble ni pentos, do
pardoniĝos. Mahometo mem plurfoje montris grandanimecon kaj pardonemon al
oponantoj, eĉ blasfemantoj).
Dume - kiam okazis katastrofa tertremo en Irano - Rushdie kontribuis per
5 000 pundoj al fonduso por helpi viktimojn, dirante, "Ni devas pensi nur
pri la homama afero, kiu superas ĉiujn aliajn diskutojn".
La Brita Komitato por Filmcenzuro, kiu malofte malpermesas filmon, sed precipe
preskribas aĝolimon por spektantoj, por protekti infanojn, plene malpermesis
eksterordinaran filmon, Internaciaj Gerilanoj, tri kaj duonhoran "epopeon",
kreitan en Pakistano de Sajad Gul, kiu mem ne estas fanatikulo, sed volis
plaĉi al ordinaraj nekleraj spektantoj kaj tiel profiti. Laŭ tiu filmo, iu
fikcia Rushdie loĝas lukse en Filipinoj, kun centoj da gardistoj aspektantaj
kiel israelaj soldatoj, meze de tutmonda juda konspiro! Li ege drinkas, multe
blasfemas, kaj, kun judaj helpantoj, torturas kaj murdas islamajn heroojn,
kiuj volas lin mortigi. Tiu Rushdie, neniel simila al la reala persono, mortas
finfine per fulmofrapo de Alaho. Antaŭ tiu monstra kalumnio Rushdie denove
kondutis grandanime: diris, ke li "ne deziras la dubindan protekton de cenzuro"
kaj ne procesos kontraŭ la filmo; la Brita Komitato tiam donis permeson por
spektantoj pli ol 18-jaraj.
Kompleksa libro
Sed kia vere estas la libro?
Kredeble la granda plimulto de ĉiuj, kiuj ulule postulis la sangon de la
aŭtoro, ne legis kaj ne kapablus legi La Satanaj Versoj; kaj multaj,
kiuj legis aŭ, pli ofte, parte legis ĝin, miskomprenis ĝin. Iu kiu, kiel
mi, dum jaroj instruis pri literaturo kaj korektis milojn da ekzamenpaperoj
pri detale studitaj preskribitaj libroj, posedas unu scion pli certan ol
sia ĝenerala supozaro pri la kosmo: ke homoj vere mirinde kapablas mislegi,
miskompreni, mistaksi kaj misciti literaturan verkon.
Ankaŭ, multaj homoj ne havas fidindan koncepton pri fikcio. Ekstremkaze,
virinoj skribas sincerajn amleterojn al personoj en televiziaj dramoserioj:
homoj eĉ atakis surstrate aktor(in)ojn, kiuj en dramoserio prezentas malbonulon;
multaj citas vortojn, kiujn fikciisto metas en la buŝon de fikcia persono,
kiel opinion de la verkisto, aŭ kredas, ke aŭtoro aprobas, aŭ spertis ĉion,
kio okazas en la libro. Estas pli malfacile, eĉ por relative inteligenta
leganto, plene kompreni la esploran, hipotezan, veron serĉantan aspekton
de fikcio.
Salman Rushdie verkis romanojn por limigita legantaro: por vere malnaivaj,
riĉkulturaj kaj iom larĝmensaj intelektuloj, kies kulturo estas jam iom plureca,
kiuj komprenas ironion, paradoksojn, mitofaradon, parabolojn; kiuj facile
regas grandan vortostokon kaj ĝuas vortajn virtuozaĵojn. Mi, kiu profesie
studadis literaturon dum preskaŭ kvindek jaroj, estas nur marĝene inda legi
liajn romanojn; ili estas, por mi, iom malfacilaj, postulas intensan atentadon.
Sed ju pli mi studas liajn verkojn, des pli mi estimas lin. Mi suspektas,
ke iuj cinike misformis kaj ekspluatis malklerulojn, eble pro politikaj motivoj.
Jen la esenca historio. Gibreel Farishta, el islama familio, sukcesega hinda
filmstelo, kies profesia nomo signifas "Gabrielo Anĝelo", aktoro precipe
en tiuj hindaj filmoj nomitaj "teologiaj" - pri hinduaj legendoj - grandskala
diboĉa amoranto, grave malsaniĝas, mistere resaniĝas, perdinte sian fidon.
Defie, li eniras hotelan restoracion kaj manĝegas ĉiujn eblajn porkaĵojn;
samtempe enamiĝas en Alleluia Cone, eminenta montgrimpantino. Ekde lia kontraŭ-islama
gesto, li suferas "punon per sonĝoj".
La alia ĉefpersono, Saladin Chamcha, estas hindo, ankaŭ el islama familio,
kiu, kiel Rushdie, vizitis anglan lernejon kaj universitaton, kaj, parte
pro amara ribelo (ne senkaŭza) kontraŭ sia patro, iĝis aktoro en Britio,
entuziasme anglecigis sin kaj edziĝis al anglino Pamela Lovelace; sed, vizitante
Hindion, komencis amaferon kun hindino, Zeenat Vakil. Li komencas senti sin
ŝirita de internaj konfliktoj inter hindaj kaj britaj etosoj.
Gibreel kaj Chamcha vojaĝas al Londono en la sama aviadilo, en kiu Chamcha
renkontas absurdan sinjoron, reprezentantan la groteskan certecon kaj arogantecon
de Usona kristana fundamentismo. Teroristoj rabkaptas la aviadilon; Chamcha
volas, vane, diri al teroristino: "ke rigideco povas ankaŭ esti monomanio,
povas esti tiraneco, ankaŭ frakasiĝema, sed tio, kio estas fleksebla, povas
esti ankaŭ humana, kaj sufiĉe forta por daŭri". La aviadilo kraŝas. Karakterize,
Rushdie miksas multajn kredeblajn observojn kaj eventojn kun la necesa fantazia
miraklo: Gibreel kaj Chamcha kvazaŭ flugas, alteriĝas vivantaj; sed Gibreel
akiris aŭreolon kaj ŝajnas identiĝi kun ĉefanĝelo Gabrielo; Chamcha akiras
kornojn kaj kaprajn hufojn kaj ŝajnas identiĝi kun Satano. Sed regas ambigueco.
Gibreel, forlasinte sian fidon, disfalas psike, torturite de sonĝoj malkvietigaj;
Chamcha per ruzoj verkas en li obsedan ĵaluzon; Gibreel finfine aĉetas la
lastatagan eksterman trumpeton Azraeel kaj enflamigas pekantojn, aŭ halucinas
tiele; mortigas sian amatinon kaj poste sin mem. Chamcha, post multaj aventuroj,
humiliĝoj, misfaroj, revenas al sia mortanta patro en Hindio kaj al siaj
radikoj.
La supraj frazoj detrue trosimpligas tre kompleksan historion, sed indikas
du gravajn punktojn: La Satanaj Versoj rakontas pri du hindoj, kiuj
konfuziĝas, suferas kaj misfaras, ĝuste ĉar ili tro elradikiĝis el siaj patrio,
religio kaj tradicioj; kaj preskaŭ ĉio, kio ofendis islamajn legantojn -
kaj nelegantojn aŭdintajn nur citaĵojn - troviĝas en sonĝoj de homo klare
montrita kiel psike malsana. Alia faktoro en la malkoheriĝo de Gibreel estas
kulposento pri la sinmortigo de amantino, kiu fantome turmentas lin kaj,
laŭ li, faris la finan murdon. La romano implicas multajn homajn perpleksojn,
ambiguecojn de la vivo, necertecon de niaj sentoj kaj motivoj, dubojn pri
kio estas reala, kio fantazia, kio kaŭzas kion; paralele la malpli universalajn
komplikojn de plurecaj kulturoj kaj kulturaj miksaĵoj. Ĉiuj tiuj gravaj konceptoj
estas al ni dozitaj kun abundaj siropoj: sensacio, intrigo, humuro, satiro,
groteskaj troigoj, brile vivaj bildoj, lingvaj akrobataĵoj, eĉ pecoj de vera
kortuŝo. Fantasmagorio prezentas multajn solidajn verojn.
Ekzemple, Changez, la patro de Chamcha, kondutas kontraŭ li tiel diktatore,
humilige, mokeme, ke ni aplaŭdas lian ribelon kaj sopiron al fremda kulturo:
"Kio ajn mi estas, kara patro, mi ŝuldas ĉion al vi." Samtempe diro de Changez,
"Viro ne fidela al si mem, iĝas bestio du-krura", ne sensencas. Chamcha,
spertinte rasismon en amata adoptita patrio, Anglio (reala problemo), dum
li progrese metamorfoziĝis en kaprodiablon (fantazie) pli kaj pli lernas,
ke nenio estas jes-aŭ-nea, ke neresponditaj demandoj restas, eĉ multobliĝas.
Li pli kaj pli lernas pri enigmoj de amo, malamo, ĵaluzo, venĝo, pardono.
(Kiam li reiĝas forme homa, estas pro lia portempa malamo kontraŭ
Gibreel: nia malbono estas en niaj propraj psikoj, ne necesas ekstera diablo).
Kiam Chamcha revenas al Hindio kaj al la patro mortanta pro kancero, Rushdie
pritraktas ilin preskaŭ realisme, kaj kompate. Chamcha konstatas, "ke eĉ
la nepardonebla peko, esti ies patro, povas ĉe la fino pardoniĝo." Kaj "eble
malfeliĉo estas la kontinuaĵo, tra kio moviĝas la homa vivo, kaj ĝojo estas
nur serio de brilpunktetoj, de insuloj sur la rivero." (Do, ni ne tro atendu).
Ĉu tio veras aŭ ne, Chamcha revenas al radikoj, patrio, Zeenat la hindino,
sia propra plej ĝusta realeco.
Kontraŭ religia rigideco
La 547-paĝa libro estas plena de epizodoj, amintrigoj, miniaturaj mitoj,
psikologiaj kameoj kaj lerte elektitaj detaloj de kulturaj diferencoj, kolizioj
kaj ankaŭ kunfandiĝoj. La ĉefaj ofendoj al islamanoj estas en la rakontoj
pri Mahometo, partoj de la skizofreniaj sonĝoj de Gibreel. Oni akuzis pri
insultoj ne faritaj, ekzemple ke Rushdie diras, ke la edzinoj de la Profeto
estis putinoj. Sed ne. Gibreel sonĝas pri bordelo, kie putinoj alprenas nomojn
kaj rolojn de tiuj edzinoj kiel stimulan fantazion - tian, kian bordel-vizitantoj
ofte deziras. Mahometo arestigas kaj ekzekutigas ilin. Rushdie priskribas
la morton de Mahometo, uzante vortojn similajn al la tradiciaj: "Se iuj ĉi
tie adoras la Mesaĝiston, ili funebru, ĉar Mahometo mortis; sed se iuj ĉi
tie adoras Dion, ili ĝoju, ĉar Li certe vivas."
Miaj konoj pri Islamo estas etaj, kvankam pli grandaj ol tiuj de la plimulto
de britoj; unu trorapida tralegado de la Korano, de biografio de Mahometo;
loĝado inter multaj islamanoj; kelkaj islamaj konatoj, sed ne intimuloj...
En la Korano mi trovis multajn belaĵojn, saĝaĵojn, justemajn regulojn; sed
ŝokas min la multaj insistoj pri ekskluzive prava fido, kaj la prohiboj de
liberaj interpretoj aŭ metaforaj komprenoj. Inteligentaj kristanoj, ekster
tiuj fundamentistaj sektoj, kiuj danĝere influas, ekzemple, en Usonaj politiko
kaj lernejoj, tute kutimas nuntempe al diskutoj pri interpretado, al granda
plureco de komprenoj. Kristanoj alkutimiĝis al studado de la Biblio rilata
al arkeologio, internaj kontraŭdiroj, teksta kritiko, tradukaj problemoj,
historia penso-evoluado, kompara religio kaj tradicioj mitologiaj, ktp. Nur
la plej malkleraj kaj naivaj povas nun kredi, ke la multaj aŭtoroj de la
Biblio estis kvazaŭ stenografiistoj de Dio, kvankam oni povas paroli pri
inspiroj. Mi scias malmulton pri hebreaj sektoj, sed certe pluraj rabenoj
(ekz. Lionel Blue, Julia Neuburger) verkis ankaŭ kun larĝaj interpretoj.
Mi ĵus aĉetis por amikino libreton de karikaturoj, ŝercoj pri Biblio, eklezioj,
preĝejaj kutimoj - verkitan de kristano, eldonitan ĉe specife kristana eldonejo;
oni kutime ne ŝercus pri io profunde sankta, ekz. krucumo kaj releviĝo de
Jesuo, eŭkaristio, sed akceptas iom da ŝercado pri arkaikiĝintaj konceptoj
pri paradizo, infero, Edeno, ktp.
Okcidentanoj ofte ŝercas, ekz. en karikaturoj, pri Islamo, sed preskaŭ nur
pri unu detalo, kiu, bedaŭrinde, estas la sola, kiu ĝenerale eniris niajn
mensojn: poligamio kaj haremo. (Estus interese demandi nin, kiel efikus Okcidente,
se same impresus nin la islama insisto pri almozo...) Kun la duobla tradicio
de scienceca interpretado kaj libera diskutado, plus permeso de ioma ŝercado,
okcidentanoj malfacile komprenas la intenson de islamaj reagoj al la "blasfemoj"
de Rushdie, precipe kiam temas pri sonĝoj de frenezulo aŭ nesukcesaj filmoj,
kiujn li faris. Sed ni ankaŭ devas kompreni, ke, same kiel kristanoj, islamanoj
ne troviĝas en nur unu sekto; apud fundamentistoj ekzistas multaj grupoj
pli esploremaj, moderaj, toleremaj; multaj emfazas la kompaton kaj pardonemon
de Alaho.
Ŝajnas al mi, eksterulo, ke Rushdie inteligente, pensige kaj subtile bildigas
diversajn aspektojn de fido, inspiro, dubo kaj la respektindajn suferojn
de religia pioniro, same kiel Chamcha kaj Gibreel, li esploras miksitajn
motivojn, la kirliĝadon kaj kalejdoskopecon, de bono kaj malbono en homoj
pli ordinaraj. Baal, poeto, kiun Mahometo finfine ekzekutos, diras, "Laboro
de poeto - nomi la nenomeblan, fingromontri trompojn, partianiĝi, iniciati
diskutojn, formi la mondon kaj malhelpi ĝin endormiĝi..." Kelkajn tiajn ni
bezonas.
La Satanaj Versoj de la titolo estas kelkaj versoj, kiujn Mahometo unue kredis
de Dio, poste de Satano, do forstrekis pri modifita akcepto de tri paganaj
diinoj; pri tio Rushdie prezentas la Profeton simpatie, antaŭ problemo, kiun
multaj religioj alfrontis: ĝis kioma grado oni faru kompromison kun la antaŭa
religio? (La kristanaj kristnasko kaj pasko enprenis plurajn paganajn kutimojn:
la sankta ŝtono de islamanoj, en la Kaabo, estis sankta longe antaŭ Mahometo).
Ĉu ofende? La prezentado de tekstoj kiel ne rekte diritaj de Alaho, sed diversmaniere
elpensitaj kaj sugestitaj, ofendis multajn, sed por multaj aliaj temas pri
io normala, eĉ estiminda. (Mi pensas pri famaj vortoj en Sankta Johana
de G. B. Shaw, unua akto:
Johana : Mi aŭdas voĉojn, kiuj instrukcias min.
Ili venas de Dio.
Robert : Ili venas el via imago.
Johana : Kompreneble. Estas tiel, ke la mesaĵo
de Dio atingas nin.)
Multaj britaj islamanoj sentis diskriminacion, ĉar britaj instancoj rifuzis
procesi kontraŭ Rushdie pri blasfemado, ĉar tiu, kiel krimo, nun ege malofta
akuzo, temas pri kristanismo, eble nur la anglikana (ŝtata) eklezio. Oni
petis, ke la leĝo etendiĝu por kovri aliajn religiojn. Tio ŝajnas nur justa,
sed kreus grandajn dilemojn; iasence, la Korano "blasfemas" por kristanoj
(Kristo ne estis filo de Dio) dum la Nova Testamento "blasfemas" por islamanoj
(Jesuo estis Filo de Dio); kaj povus estiĝi situacio, en kiu oni ne rajtus
kritiki eĉ la plej groteskajn aŭ ĉarlatanajn sektetojn aŭ starigi ĝentilan,
racian inter-religian diskuton. La tiama ĉefepiskopo anglikana, d-ro Robert
Runcie, mem proponis nuligon de ĉiu leĝo pri blasfemado, kaj novan leĝon,
kiu punus nur instigojn al inter-religia malamo.
Rushdie mem esprimis bedaŭron, ke li vundis religiajn sentojn. En ŝlosila
artikolo en The Independent (ĵurnalo), februaro 1990, li diris, "Mi
ne estas islamano" - do ne apostatis -; la libro estas "mondrigardo de migranto".
"Ĝi estis verkita el la travivado de elradikiĝo, disiĝo kaj metamorfozo...
kiu estas la stato de migranto, kaj de kio, miaopinie, ni povas krei metaforon
por la tuta homaro...", ĝi "...festas hibridecon, nepurecon, intermiksadon,
la transformiĝon, kiu rezultas de novaj kaj neatenditaj kombinoj de homoj,
kulturoj, ideoj, politikoj, filmoj, kantoj. Ĝi ĝojas pri rasmiksado kaj timas
la absolutismon de la pura. Multingredienceco, mikspoteco, iomete da ĉi tio,
iometo da tio alia - tiel io nova eniras la mondon".
Sed, post longaj suferoj, kaj longaj diskutoj kun islamaj fakuloj, Rushdie
en decembro 1990 deklaris sin nun islamano, konvertito; dirante, ke li komprenas
Islamon kiel "kulturon de toleremo, kompato, pardono kaj amo", kaj esperante,
ke Okcidentanoj akceptos pli kompleksan komprenon pri Islamo kaj forigos
stereotipojn; li deziras kontribui al pli simpatia interkompreno inter diversaj
kulturoj. Portempe, li ne permesos malmultekostan eldonon de la libro, aŭ
novajn tradukojn. Tio signifos vastan monoperdon por la aŭtoro, kiu jam pagis
100 000 pundojn kontribue al la kosto de sia protektado. La islamaj fakuloj
ankaŭ akceptis, ke la libro ne estis intenca insulto.
La Satanaj Versoj kolerigis ankaŭ kelkajn reakciemajn
britojn per siaj bildoj pri negativaj aspektoj de Britio sub konservativa
registaro, rasismo kaj diskriminacio; sed oni prezentis falsan bildon de
tio, kion Rushdie skribis; ekzemple, akuzis lin pri komparoj al nazia Germanio,
kiujn li neniam faris. Eble li eraris, uzante iom ofte - por realismaj dialogoj
krudaj - anglan vorton, ekvivalenton al esperanta "fiki" sed pli emocie ŝarĝita
en multaj anglaj rondoj; tiel ke iu, rapide trafoliumante la libron, kredus
ĝin multe pli obscena, ol ĝi estas.
Sur p. 406 oni trovos ofendan aludon al Esperanto! kiam li mencias "La Esperanto-simila
vakueco de granda parto de moderna arto," do por li Esperanto estas "vakueca".
Sed mi ne atendas, ke Waringhien, muezine el sia alta turo en Parizo,
eĉ ne Golden, proklamos mortkondamnon kaj alvokos bonajn zamenhofanojn elingigi
siajn ponardojn! Certe ni pardonos lin; kaj esperantistoj, precipe
sennaciistoj, certe trovos multajn liajn konceptojn kaj aspirojn tre simpatiaj.
Infanlibro
En 1990 aperis nova libro, miaopinie perlo: Harun kaj la Fabeloceano
, eta 211-paĝa romano ĝuinda por geknaboj, sed en kiu adoltoj sublegos multajn
aludojn al la animo de homo, kiu tiel multe suferis pro fanatikuloj kaj filistroj.
Sed malgraŭ la cirkonstancoj, en kiuj li verkis ĝin (kaj kortuŝe dediĉis
al la filo, kiun pro sia nenormala vivostilo li ne povas vidi), la libro
estas plena de humuro, vortludoj, sprito, amuzaj epizodoj kaj lia kutima
riĉa fantazio, varia kaj mult-tavola. Ĉampiona rakontisto perdas sian edzinon
delogitan de fikcio-malamanto, kaj sian rakont-kapablon, kiu fontas el la
Fabeloceano; lia filo Harun, kiu parte kulpas per impulsa "Kiel utilas rakontoj
eĉ ne veraj?" akompanas la patron dum kelkaj aventuroj, poste ekiras sola
(sur la dorso de robota upupo) por helpi lin, kaj implikiĝas en aliaj serĉoj
kaj bataloj, por savi princinon kaj venki silentigan tiranon, kiu venenas
la Fabeloceanon. Ĉio finiĝas bone, per magio, saĝo kaj kuraĝo; patro povas
rakonti, patrino revenas. Mallumo kaj opresa silento pereas. Ĉarma fabelo,
inĝenia, surprizoplena, imagoriĉa, kun amaso da elpensitaj detaloj; ĝi estas
ankaŭ alegorio, pledo por parol-libereco, toleremo, interkomprenemo, kaj
pri la tavolo de fikcio kaj artistoj. Estas granda momento, kiam Harun demandas
la "Kultmastron", la malheroon, "Sed kial vi tiel malamas fabelojn? Fabeloj
estas amuzaj..." kaj la Kultmastro respondas:
"Tamen, la mondo ne estas por Amuzo. La mondo estas por Regado." La Kultmastro
malamas fabelojn, ĉar en ĉiu fabelo ekzistas mondo, kiun li ne povas regi.
Nun ni scias.
Kaj en krizo, dum konflikto inter la Gupoj (tre parolemaj kaj liberaj) kaj
la Ĉupŭaloj, (silentaj, opresitaj, venenantoj de la Oceano), Harun ekkomprenas
tamen, "ke silento havas sian propran gracion kaj belon, same kiel parolo
povas esti sengracia kaj aĉa; kaj ke Agado povas esti nobla kiel Vortoj,
kaj kreitaĵoj de tenebro belaj kiel infanoj de lumo. Se Gupoj kaj la Ĉupŭaloj
ne tiel malamus unuj la aliajn, ili fakte povus trovi unuj la aliajn sufiĉe
interesaj."
Jen, por geknaboj, pensiga penso de tiu multkultura plureculo, kiu prezentis
la mirindan miksitecon de la mondo kaj homaro, kaj malplaĉis al fermitaj
mensoj.