|
Memore pri Raymond Schwartz
Daniel Luez
(Fonto n-ro 119, majo 1993)
(reeldonita en Kataluna Esperantisto 1994/1)
Antaŭ dudek jaroj forlasis nin homo, al kiu nia lingvo multe ŝuldas: Raymond
Schwartz. Li forpasis la 14an de majo 1973 post longa kruela malsano kaj
estis 79-jaraĝa.
Tiu franca bankdirektoro naskiĝis en Metz la 8an de aprilo 1894, kiam tiu
urbo estis germana. Simpatia kaj gaja homo, li metis sian neelĉerpeblan vervon
je la servo de esperanto.
Franca specialaĵo estas tipo de varietea spektaklo, nomata kabareto
, en kiu partoprenas kanzonistoj, ĉefe konataj en la pariza kvartalo
Montmartre. Tiuj kanzonistoj verkas iujn kanzonojn (ofte laŭ la muziko de
jam konataj kantoj aŭ kanzonoj), en kiu ili primokas la aktualajn homojn
kaj eventojn.
Ekzistis iam en Parizo tre fama kabareto Le Chat Noir (La Nigra Kato)
fondita en 1881. Imitante tiun nomon, fondiĝis en decembro 1920 La Verda
Kato, kies ĉefa organizanto estis Raymond Schwartz. Li forlasis La Verdan
Katon en 1925 kaj verkis poemaron Verdkata testamento. Poste li fondis alian
kabareton La Bolanta Kalodrono, kaj poste eĉ trian: La Tri Koboldoj
. En kafejo de Montmartre kunvenis ĉiumerkrede multaj parizaj esperantistoj,
kaj aliaj venintaj el aliaj urboj (kiel mi mem) kaj eĉ el aliaj landoj, kaj
ni donis reciproke al ni spektaklon, ĉu per kanzonoj aŭ kantoj, per legado
de poemoj, per rakontado de ŝercoj. La eksterordinaran etoson ni ŝuldis al
Raymond Schwartz, kiu vigligis la kunvenojn per sia nekomparebla sprito.
Inter la partoprenantoj estis la plej famaj nomoj de la pariza esperantistaro:
Gaston Waringhien, Roger Bernard kaj multaj aliaj.
Sed tio ne estis la sola agado de Raymond Schwartz. Li verkis aliajn librojn
humurajn, ĉu versajn (La stranga butiko, La ĝoja podio, Kun siaspeca spico
ktp), ĉu prozajn (Vole... novele) kaj eĉ du seriozajn romanojn: Anni
kaj Montmartre kaj ĉefe (sendube lia ĉefverko plej ŝatata) Kiel akvo
de l' rivero, kiu estas grandparte aŭtobiografia.
Ne nur kanzonisto li estis, sed ankaŭ vera poeto, eĉ se li verkis sub
signo de la gaja muzo (kio estis lia devizo). Fervora defendanto de la
lingvo, li partoprenis en la polemiko pri la demando ata/ita kaj verkis
kontraŭ atismo la libron Ne kiel Meier, en kiu li arde defendas
la vidpunkton de sia amiko Waringhien.
Por ĉiuj, kiuj konis lin (kaj mi havis la ŝancon esti el tiuj), Raymond Schwartz
estas multe pli ol sprita kanzonisto, li estis antaŭ ĉio neforgesebla amiko.
Dudek jarojn post lia morto, li havas grandan lokon en nia koro.
|