Ŝako al armeo

Intervjuis: Felip Artero i Lozano, Hektor Alos i Font

Aperinta en Kontakto

La jaron 1936, generalo Millán Astray [milján astráj] jene pafis dum la malfermo de la kurso en la Universitato de Salamanko: "Vivu la morto! Mortu inteligento!". Armeo kaj polico montriĝis ĉiam inter la plej reakciaj potencoj en la hispana ŝtato, tiel ke ĝeneraliĝis vasta sento kontraŭ ili. Hispaniaj junuloj ekorganiziĝis kontraŭ deviga rekrutado fine de la 70aj jaroj. De tiam, tiu agado fariĝis la plej amasa junulara movado kaj serioze minacas kolapsigi la strukturon de la hispana armeo: en 1979, unua jaro de la demokratia konstitucio, 550  junuloj sin deklaris konscienc-rifuzantoj; en 1991 ili jam estis 28 051; kaj 1993, 68 209, kiu reprezentas trionon de la jara kontingento. Tiu ĉi movado ne same fortas tra la tuta ŝtato: Eŭskio pli ol duono de la viraj junuloj rifuzas militservi; katalunoj ne multe postrestas eŭskojn kaj, laŭ nia scio, nur unu kataluna membro de Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ) militservis.

La ministerio de Defendo antaŭvidis po 30 000 rifuzantojn jare, kio jam estas komplete superita. Krome, la kreskoj de 50% jare de la nombro de rifuzantoj en la lastaj tri jaroj, dum aldone ne kreskas la entuta kvanto da junuloj pro demografia stagnado, minacas la tutan strukturon de la armeo pro la malpleniĝo de kazernoj.

Juna vira posedanto de hispana pasporto nuntempe devas alfronti devigan 9-monatan militservon. Se li rifuzas, ekzistas por li du ĉefaj eblecoj, unu leĝa kaj la alia malleĝa. La unua estas plenumi socian servi dum 13 monatoj, dum la dua, malleĝa, estas malobei kaj al militservo kaj al sociservo. Jam 7 000 junuloj fariĝis malobeantoj, kvankam ili riskas pli ol du-jaran prizon-punon. Ambaŭ elektoj ĝuas larĝan socian apogon: asocioj, episkopoj, sindikatoj, partioj, urbestraroj subtenas tiujn elektojn.

Pro tiuj ĉi premoj la registaro devis plurfoje reagi: en la lastaj 15 jaroj la daŭro de la militservo mallongigis trifoje, kaj ĵus anonciĝis nova reglamento, kiu permesos al la soldatoj servi proksime de iliaj hejmoj (malkiel nuntempe, kiam ili ofte estas senditaj en aliaj regionoj), ke ili dormu ĉe si, kaj enkondukas 8-horan labortagon por ili. Malgraŭ tio, ĉi-jare la kresko en la nombro de la rifuzantoj neniel malaltiĝas.

La kaŭzoj de rifuzo de militservado estas multnombraj: religiaj, politikaj, praktikaj. Nuntempe la kolapso de la deviga anstataŭa civilservo pro la grandega nombro de aliĝoj igas, ke multaj konscienc-rifuzantoj sukcesas fari neniun servon, laboretas hejme aŭ deĵoras unu-du tagojn semajne en oficejo.

La solvoj, kiun oni proponas, estas same buntaj. Estas kiuj pledas por homigo de la militservo; aliaj deziras ekskluzive profesian armeon, sen konskripcio; triaj revas pri nuligo de la armeo.

Per serio de ses intervjuoj. ni esperas, ke vi pli profunde konatiĝos kun tiu ĉi impresa, bunta kaj neperforta movado.

Neperforta vojo kontraŭ armeo

Xavier Rodon i Morera [ŝaviér rodón i morera] studis muzikon, kvankam li laboras kiel librobindisto. Kun sia kunulino, Gemma Armadans, li organizas ĉiujn aranĝojn de KEJ. Xavier apartenas al la unua generacio de la kontraŭ-milita movado, kies historion li rakontas al ni.

La jaron 1979-80, kiam mi rifuzis militservi, leĝis nur la Reĝa Dekreto de la jaro 1976, kiu akceptis ekskluzive religi-argumentan rifuzon de militservo. Eksterleĝe sed "oficiale" estis starigita de tiama ministro pri Defendo iu "interna ordo" (tiel konata ene de la kontraŭ-militserva movado), laŭ kiu ĉiuj rekrutoj petantaj konscienc-rifuzan statuson eniras de nun "prokrastitan ensoldatiĝon" atende de nova leĝo, ĉar evidentis eĉ por la ŝtato, ke ĉi 1976-a leĝo tute malutilis antaŭ novaj cirkonstancoj (ekkresko de malekleziula rifuzado fronte al sekta aŭ eklezia, kiel estis la kazoj de Atestantoj de Jehovo).

Kurioze kaj "danke" al ĉi senleĝa provizora situacio mi povis senprobleme kaj sen ekscesaj burokratiaĵoj validigi mian kontraŭ-militservan rifuzon (sola ĝeno estis, ke kelkaj fifunkciuloj jen "patrin-milde" klopodis min konvinki militservi, jen sarkasme taksis min "kriplulo"). En la loka rekrutejo kaj en la barcelona rekrut-registrejo mi bezonis nur parolan deklaron, pri kiu oni eĉ ne postulis al mi aldonan ideologian klarigon aŭ eksponadon; pli streĉige estis la atendo de novaj leĝaj eventoj aŭ politikaj renversoj, kiel estis la fiaskinta armea puĉo, la jaron 1981, kiu tiam plifortigis mian decidan milit-rifuzemon.

Nova leĝo venis post kelkaj jaroj (1984) aprobita de la registaro de Felipe González [Gonsales]; ĝi enhavis tute ne akcepteblajn elementojn eĉ suspekte nekonstituciajn: postulo de ideologiaj pravigaj argumentoj, neakcepto de konscienc-rifuzado kiel rajto, ktp... kio incitis nin ĝin rifuzi unuiĝe, pere de kolektiva deklaro sendata al oficejo pri reguligo de konscienc-rifuzado. En ĉi deklaro ni manifestis nian rifuzon militservi kaj akcepti ĉi leĝon en ĝia nuna redaktado.

Ŝtata respondo venis nur jaron poste kaj pere de ĝi mi kaj plimulto estis oficiale akceptitaj de ĉi oficejo: paradokse!

Kiu estis via partopreno en la tiam  kreiĝanta kontraŭ-militserva movado?

Mi aktiviĝis duflanke: plej intense en loka grupo kaj plej intermite ĉe nacia asocio.

Ene de la fortege demokrata asembleismo de ĉi movado, ni diskutadis ideologiajn kaj agajn gvidliniojn, planis kontraŭ-militservajn kampanjojn, kreis solidarigajn retojn kaj informis rekrutaĝajn junulojn. Speciale mi memoras ĉe la strat-agada apartaĵo iaman neperfortan okupadon de armea fortikaĵo en Barcelono por disvastigi niajn kontraŭ-leĝajn postulojn.

Kial, laŭ vi, jam tiutempe kontraŭ-militservado  fariĝis amasa?

Mi preferus aserti ke ĝi estis pli entuziasma ol multnombra: fakte ĝia interna disvolviĝo montris gravajn ideologiajn krizojn kaj skismojn, sed tamen veras, ke la foje inĝenie planitaj strataj kampanjoj grande favoris la disvastigon de nia movado en la amaskomunikiloj kaj vekis fortajn simpatiojn en la publika opinio.

Kial vi fariĝis konscienc-rifuzanto?

Nuntempe mi maturigis -aŭ plej precize enprofundigis- miajn kontraŭ-militservajn ideojn, malsistemigante kaj nuancante mian "principaron", sed tiam, en mia kontraŭ-milita engaĝiĝo, duboj ne tro surŝvebis miajn pensojn: mi ensuĉis avide-fide ĉiujn verkojn de Thoreau, Tolstoj, Gandhi, J.M. Muller, Gonzalo Arias kaj Lanza del Vasto. Fine rolis mia admiro al neperforta strategio kaj al enbranĉigo de ĉi teorioj: komuneca vivstilo, alternativo de mikrosocio kaj influo de transcenda moraleca humanismo en sociajn strukturojn. Verŝajne, dekomence mia tiama konscienc-rifuzo estis pli memkona morala inklino ol reale politika decido.

Vi vivis dum sufiĉe multaj jaroj en duone ekster-leĝa, tute necerta situacio. Ĉu vi ion timis?

Eble mi naivegis aŭ tro entuziasmis sed mi neniam timis punon aŭ malliberigon; anstataŭe mi sentis-fidis, ke nia movado jam tro decide vekis simpatiojn kaj avangardis pozitive (la sento ke ĝenerale kaŝa simpatio aŭ espero je nia movada strategio malebligos ĉian tro punan ŝtatan respondon... ). Kaj fakte la ŝtato ĉiam ŝtupigis sian reagon (ruze aŭ ne) laŭ siaj strategioj kaj interesoj sed neniam ĝi estis rekte aŭ tro evidente perforteca. Miaopinie, tio parte ŝuldiĝis al efiko de neperforta strategio adoptita de la konsciencrifuza movado.

Fakte, dum kion da jaroj tiu provizoreco daŭris? Kiel vi kaj via familio travivis tiun situacion?

Malcerteco pli malpli ekzistis dum 8-9 jaroj ĝis kiam mi ricevis leteron informanta pri mia nova rezerveca stato la jaron 1989. Sed pli precize la unuaj jaroj estis interese streĉaj ĉar antaŭ ĉi konfuziga situacio mi devis barakti kontraŭ memizoliĝo kaj rezulte de tio venis la unuaj kontaktoj, asociiĝoj, enasociaj diskutegoj, ktp. Danke al tiu provizoreco mi eklernis ensociiĝi alternative kaj fleksebligi miajn dialogajn starpunktojn, kio finfine -tiel mi perceptas- pli firmigis mian maturiĝon ol eventuale estiĝus ĉe obeema certeco ene de militservado: mi ne sentis la neceson provizi min per la mito, ke nur militservado kaŭzigas respondecan maturigon, mi opiniis male.

Rilate la reagon de mia familio: ili kompreneble preferis por mi kiel eble plej certeca kaj senproblema situacio ĉe militservo, sed dankinde ili sciis ne tro entrudiĝi en mian decidon (eĉ pli merite se konsideri la sufiĉe forte dekstrisman ideologion de mia patro!); ili timis nur mian fizikan endanĝeriĝon sed pro manko da forto aŭ volo ne trovis sian rajton "moral-diskursi" min.

Kiel vi plu rilatis al la konscienc-rifuza movado post via amnestiiĝo? Kiel ĝi disvolviĝis post tiu limpunkto?

Mi estis amnestiita en 1989, kiam oni deklaris min rezervulo. Tiel ke ĉi amnestion preskaŭ ĉiuj antaŭvidis dume jam ekruliĝis la interna debato ene de la kataluna kontraŭ-militserva movado depost la aprobo de la leĝo en 1984. Tiam aperis diversaj tendencoj kaj organizoj kaj oftiĝis la kontaktoj kun politikaj eksterparlamentaj organizaĵoj, ĉefe anarkiismaj kaj komunismaj. Kvankam mia aktivado plu daŭris ĉi jarojn, mi ekmalŝatis tro cedi al, laŭ mi, ekaŭtoritatiĝintaj sintenoj de kelkaj influaj membroj de la tiama movada ĉeforganizo. Krome, estis la ĉiam plej ofta flankenlaso de neperforteco en la asembleaj deklaroj, plus la partieca etoso enkondukita de komunismaj partioj. Estis tro grandaj premoj agi ĉiam kolektive eĉ en ideologia apartaĵo. Laŭ mia tiama penso nia movado nun rolus efike pere de solidara enretigo de ĉiuj diversideologiaj asocioj surbaze de neideolgiaj komunaj starpunktoj.

Ĉi amnestio klare kaj decide krizigis la ĝis nun pli-malpli unuiĝinta movado sed ĉi sekvo estas tute logika ĉar ĉe la decida horo ĉiu membro devis ne nur priatendi sian kolektivan membriĝon sed ankaŭ sian konsciencon. Povas esti ke multaj profitis la komfortecon civilservi aŭ resti amnestiitaj kaj definitive fermi ĉi plurjaran aktivadon (kion mi absolute respektas), sed multaj aliaj ekaktivis en aliaj kontraŭ-militismaj frontoj, ne tiom strikte konscienc-rifuzaj. Krome, mi opinias ke ŝtato pli-malpli demokratia ĉiam ruze uzos siajn proprajn ilojn por bremsi ĉiajn kontraŭstarajn agadojn/frontojn eĉ fronte al radikaluloj kontraŭ konskripciuloj sed malfacile evitos grandiĝantan kontraŭ-militistan kontaĝon ĉe amas-konscienco, kiu eniris nian socion ekde la apero de unuaj konscienc-rifuzantoj.

Tiu ĉi amnestio finevidentigis nun la jam ekzistanta malunuiĝan procezon disdividanta la movadon. Sed kvankam ĉi movado pluvivis-as stumble, la konsekvencoj de plurjara, jen individua jen kolektiva agado efikas eĉ mirinde: oni rigardu kaj esploru lastajn statistikojn pri kontraŭ-militserva amasopinio ĉe junuloj, kiuj indikas eĉ esperon pri kresko de ĉi tendencoj.

Por civilservo

Xavier Rodon estis la unua konscienc-rifuzanto, kun kiu konatiĝis la sekva intervjuito, Jordi Armadans i Gil [ĵordi armadáns i ĵil], antaŭ ol li mem same enpaŝis. Li estas 26-jara KEJ-membro, ĵurnalisto kaj studento pri politiko. La jaron 1986 li fariĝis rifuzanto kaj amnestiiĝis en 1988.

Kiu estas via opinio pri civil-servado kaj malobeo?

Tiel kiel la miltservo estas strukturita (daŭra kunvivado sub rigida armea disciplino), ĝi fariĝas iaspeca eksperimento de socio, kie valoroj, kiel aŭtoritatismo, blinda obeado, disdegno de la homa vivo, perfekte kombiniĝas kun vertikala strukturo, militisma kaj neniel partopreniga. Tiujn ĉi dinamikojn enigas la junuloj, kiuj poste, pli aŭ malpli, vole-nevole, reproduktados en sia socia disvolviĝo: familio, laboro, aosciismo... Estas pro tio, ke ĉiam mi pensis, ke la atingo de veraj Civilaj Servoj kun strukturo kaj karaktero alternativaj kaj neperfortaj (sendepende de la ebleco de sia ekzisto en la kadro de la leĝaro) povas ĝuste helpi diskonigi kaj disvastigi novajn valorojn, novajn strukturojn, fakte novajn homajn modelojn de kolektiva organiziĝo, socia kaj politika.

Kvankam mi ĉiam kontraŭstaris la nunan leĝon, la fakto estas, ke ĝi permesis realigi sociajn servojn en ne-registaraj organizoj kun alternativa, pacifista kaj ekologiisma karakteroj. Tial nombro da homoj kredis je la neceso labori kontraŭ la leĝo diskojnante ĝin en siaj propraj fendoj: promocii civilajn servojn efektive alternativajn (kaj, do, ne akcpeti la pure admnistrativajn postenojn, kiuj povus forpreni laborpostenojn) per kontaktoj kun ne-registaraj organizojn kaj vaste diskonigi la rajton konscienc-rifuzi, tiel kegrandnombra kresko kreus dilemon al la aŭtoritatuloj (Fakte, tio okazis antaŭ nelonge, kiam la atingitaj niveloj de konscienc-rifuzantoj nete superas tiujn de la resto de Eŭropo). Tamen, por ke la junularo ekakceptus konscienc-rifuzi estis necese disponigi al ili validajn instrumentojn, ne proponi al ili heroajn vojojn de absoluta ribelo kontraŭ la leĝoj.

Ĉu vi kredas, ke la ŝtato rajtas disponi de 13 monatoj de la vivo de rifuzanto?

Por mi, kion mi plej multe malŝatas de militservo estas ĝis milisma kaj genocida karaktero, ĝis profunda subvalorigo de la homa vivo. Evidente, ankaŭ ĝia deviga aspekto ne plaĉas al mi, sed mi opinias eraro kritiki kaj kondamni same militservon kiel civilservon en popola pacisma asocio. Antaŭenmeti la demando de devigeco de la militservo kaj samtempe duonrangigi la kontraŭmilisman kritikon, kiel kelkaj kontraŭ-konskripciaj organizoj faris, estas grava eraro. Ĝi kondukas al malobeado, kiu estas tre radikala kaj laŭdinda je persona kaj formala niveloj, sed tre ambigua kaj mankanta de enhavo en ideologia nivelo.

Kontraŭ diskriminacio

Jordi Moliné [ĵordi moliné] estas 24-jara magazenisto. Li fariĝis konscienc-rifuzanto la jaron 1989. Post plenumi la civilan servon dum 12 monatoj, semptembre 1991, li forlasis ĝin malakorde kun ĝia pli granda daŭrigo (18 monatoj) rilate militservon (12 monatoj). Li estas la unua konscienc-rifuzanto, kiu malobeis la konscienc-rifuzan leĝon. Nuntempe, kiel li, kvindeko da katalunaj junuloj decidis ne plentempe labori en civila servo. Necesas aldoni, ke post la lasta reformo al la konsciencrifuza leĝo militservo longas 9 monatojn kaj civilservo 13. Jordi membras kaj aktivas en popolaj kristanaj grupoj kaj en la ĉefa sindikato en Katalunio.

Kie vi plenumis la socian servon?

En ne-registara organizo, kiu nomiĝas JOBAC (Kristana Junularo el Laboristaj Kvartaloj de Katalunio). Mia tasko estis dinamismigi iomete la agadon de la asocio kaj krome konsciigi kaj disvastigi la ideojn de konsciencrifuzado kaj paco al la homoj en la asocio kaj ekster ĝi, per prelegoj kaj dosieroj.

Kian sencon havas komenci civil-servon kaj ĝin forlasi jaron poste?

Ekde la komenco mi asertis, ke mi ne kontraŭstaris socian servon se ĝi estis paca alternativo al militservo. Kio ne sencas, diskriminaciiĝi kompare tiujn, kiuj militservas. Mi ne aprobas la nuntempan leĝon, ĉar puniva kaj diskriminacia multsence: mi ne akceptas ke socia servo daŭras pli da, ke ĝi okupas laborpostenojn, ke oni devas beni viajn kialojn por militrifuzi, aŭ ke neniu rajtas konsciencrifuzi jam komencinte la militservon. -Tiel, ĉu vi konsentas kun la plenumo de sociservo?

Jes, nur kiam ĝi enkadriĝas ene de kion mi pridetalis: klara alternativo al militservo, alternativa kaj pacisma enhavo kaj kiam ĝi ne implicas diskriminacion por la rajtoj kaj kondiĉoj de soldatoj (sama daŭrigo, sama kodo de punoj -pli por civilservantoj ol por militservantoj-).

Komence ŝajnis, ke mi devus militservi ĉe Ruĝa Kruco kaj tial mi pripensis ne kunlabori, ĉar mi ne akceptas civilservi en asocio oficialisma, vertikala kaj sufiĉe armeigita, kia estas Ruĝa Kruco. Poste konstatinte, ke mi servus en ne-registara organizo mi decidis eniri ĝin.

Foje oni diras, ke ni kiuj plenumas soci-servon ne deziras riski tiel kiel malobeantoj [al ambaŭ servoj]. Tio estas, ke ni funde pensas samkiel ili sed ni estas malpli kuraĝaj, ni timas riskon. Eble tio certas por kelkaj kazoj, sed ne en la mia ĉar mi antaŭplanis ne civilservi kaze ke la destino estus la administracio, okupi laborpostenojn aŭ ne plene taski alternative.

Ĉu via ago povus kompariĝi al tiu de militserva dizertanto?

Ne. Mi ne dizertis. Mia forlaso estis nekonsenta ago fronte al leĝo kiun mi taksas maljusta. Dizertado signifas ne plenumi, sed mi plenumis kion mi konsideris justa, jaron da socia servo (same kiel tiam plenumis militservantoj). Okazas, ke mi pensis maljusta plenumi pliajn ses monatojn nur ĉar mi estas konscienc-rifuzanto.

Kio okazis viakaze, la ununura procezo okazigita pro ne finfaro de civila servo?

Mi devis ĉesi la dekduan monaton de sociservado, sed pro burokrataj problemoj mi tion faris du tagojn antaŭ la dektria monato. En la momento, kiam juĝistino kiu zorgis pri mia kazo vokis min, jam ekvalidis la reformo de la konscienc-rifuza leĝo kaj la socia servo reduktiĝis al dektri monatoj. Juĝistino, por eviti problemojn al mi, decidis apliki tiun reformon kaj novan regularon miakaze kun retroaktive.

Rememoroj de eks-soldato

"Neniam mi vidis pli da drinkuloj kaj droguloj"

Ni volas tamen prezenti alian flankon de la monero. Joan Ferriol Masip i Bonet [ĵuán feriól masíp i bonét] estas 24-jara komputisto kaj grafikisto. En novembro 1988 li ekmilitservis. Li estas preskaŭ unika kazo en KEJ: laŭ nia scio, li estas la nura nuna kataluna membro de KEJ, kiu iam soldatiĝis. Lia militservo tamen longis nur kvin monatojn, anstataŭ la tiama deviga tuta jaro.

Vi longe pesis, ĉu akcepti aŭ rifuzi militservon. Fine vi iris en kazernon. Kial vi tion decidis?

Kiam mi devis militservi, ekis la modo de malobeado: la konscienc-rifuzantoj ne estis bone taksitaj de kelkaj, ĉar rifuzi miltservon ja ne estis rifuzi armilojn aŭ armeojn, sed rifuzi submetiĝi al la hispana ŝtato, rifuzi esti sklavo dum unu jaro... Tial do mi havis tre klara la ideon, ke, se vi rifuzus militservi, mi rifuzus ankaŭ la anstataŭan servon kaj mi irus en malliberejon. Dum tiu tempo mi agadis en kontraŭ-militserva movado kaj partoprenis kelkajn protestojn. Sed fine mi alprenis la plej komfortan decidon: mi decidis militservi, aliel mi perdintus mian laboron. Ankaŭ miaj gepatroj influis en mia decido: ili preferis, ke mi soldatiĝu kaj post unu jaro, mi forgesu la aferon anstataŭ ricevadi konstantajn vizitojn de la polico hejme, por ke fine oni juĝu min kaj enkarcerigu.

Kiel viaj amikoj akceptis la decidon?

Ili akceptis ĝin tre bone. Oni komprenis mian kialojn. Ili tre helpis min elteni la inferon de la kazerno. Mi kredas, ke la amikoj konsentis pli ol mi pri mia decido.

Kia estis la etoso inter la kamaradoj dum la militservo?

Mi militservis en Saragoso (nun ĝi estas tute hispanlingva urbo, kvankam ekzistas kelkaj aragon-lingvanoj). Sed en la kazerno duono de la soldatoj estis katalunaj kaj alia duono, valenciaj; nur estis kelketaj hispanlingvanoj, la aliaj ĉiu, katalunlingvaj. Komence estis malpermesite paroli "nekompreneblaj kaj nekonatajn dialektojn": estis devige paroli la hispana, sed fakte inter ni, ĉiuj parolis katalune (eĉ pluraj hispanlingvanoj, kiel sekreta lingvo antaŭ la estroj). La militistoj ne sciis, kion fari. Kiam ili diris "Ĉesu paroli katalune!", oni respondis "Pardonu, sed ni parolas valencie". Kiam ili diris "Ĉesu paroli valencie!", oni respondis "Pardonu, sed ni parolas katalune". Unue oni intencis aresti tiujn, kiu ne parolis la hispanan, sed finfine ili tion ne povis fari, aliel la tuta soldataro estus arestita. Eĉ foje valencia serĝento direktis defiladon katalune.

Tio estas unu ekzemplo de kion oni faras tie por ne sentiĝi tiom kulpa. Estas aliaj. La tagon, kiam ni devis ĵuri fidelecon al la hispana flago "ĝis la lasta guto de nia sango", ene de nia ganto ni metis katalunan flageton. La rito estas, ke ĉiu soldato devas preni unu post la alia la hispanan flagon kaj kisi ĝin, sed anstataŭ ilian standardon ni kisis nian fingron, kiu kaŝis nian flageton. Kiam ĉiuj devis unuvoĉe ĵuri fidelecon, perfekte aŭdeblis krioj en la kataluna dirante "Iru feken!".

Vi tamen ne eltenis la armean sistemon. Kio okazis?

Post iom da tempo ene, oni alkutimiĝas al la tiea infera vivo, eĉ oni povas ĝui ĝin. Tio estas psikologia defendo. Sed fakte mi sentiĝis kulpa kaj mi provis ĉiujn eblecojn por liberiĝi. Fine, mi iris al psikiatro: certe mi ne psikologie bonfartis, sed mi egigis mian senton. Dank' al la psikiatro kaj al pasto, kiu multe helpis min, oni konsideris min psiko-neŭroza ulo ne taŭga por armeo. Post kvin monatoj mi liberiĝis kaj reiris hejmen.

Kiel vi mem agus post via sperto: ĉu vi militservus aŭ rifuzus? Kion vi konsilus fari al iu alia?

Mi tute ne scias kaj tute ne volas rekonsideri tion. Nun mi estas trankvila, ĉio jam pasis. Malfacilas alpreni tian decidon. Estas nur du eblecoj: aŭ vi decidas militservi aŭ civilservi kaj post tio vi jam restas trankvila, aŭ vi decidas agi laŭ via pensmaniero kaj rifuzas tion -tiam vi atendos dum multe da tempo juĝon, sen scii, kiam vi eniros malliberejon kaj kion longe vi restos tie. Fakte, se vi decidas servi, mi konsilus al vi civilservi, ĉar en kazerno oni instruas esti ŝafara ŝafo kaj fininte vi ne estas la sama kiel antaŭe.

Ĉu tion oni lernas dum militservo?

Tie, oni instruis al ni, ke Hispanio estas unu, ke nia devo estas konservi tiun unuecon, ke la ĉefa kialo de la armeo estas, ke Hispanio ne disrompiĝu, kaj oni montris al ni la ekzemplojn de la eŭskoj kaj katalunoj, kontraŭ kiuj ni devos batali, se ili kuraĝus minaci la sanktan patrujan unuecon. Kaj krome, oni sentiĝas tre tre humiligita. Tie vi lernas sentiĝi ŝafo en la grego, ĉar oni ne humiligas nur vin, sed ĉiujn samtempe, kaj vi tute ne povas reagi kontraŭ tio: vi ne estas homo, sed soldato; vi devas lerni ne pensi, sed obei. Finfine, por ne sentiĝi senpova, oni iĝas roboto: sen pensi, oni estas pli feliĉa. Nenie mi vidis pli da drogoj kaj alkoholo ol en la kazerno; neniam mi vidis tiom da drinkuloj kaj droguloj kiel tiam.

La movado de malobeado

La movado de malobeado estas unu el la plej gravaj fenomenoj en la hispania kontraŭ-rekruta movado. Kiel dirite, jam 7000 junuloj rifuzis ĉian armean aŭ civilan servon spite al prizon-punoj de pli ol du jaroj. Kvankam nuntempe sepdeko da malobeantoj estas malliberibigitaj, plej ofte prokuroroj kaj juĝistoj preferas ne agi kontraŭ ili, atendante ke la registaro ne plu postulu enkarcerigon de la malobeantoj.

Josep [ĵuzép] Maria Moragriega i Andrés studis Geografion kaj Historion en la Universitato de Barcelono. Nuntempe li deĵoras kiel instruisto kaj tiufake okupiĝas pri sindikata agado. Samtempe li membras en la Gej-Liberiĝa Fronto de Katalunio. Josep Maria aktivas en la kontraŭ-militisma movado de antaŭ sep jaroj kaj pri tio ni longe babilis en Barcelono. La jaron 1988, li fariĝis unu el la unuaj junuloj, kiuj kolektive rifuzis militservi kaj iĝis malobeantoj. Poste venis karcero, sed fine - la sopirata normaleco en la vivo kaj la fiero esti avangardo en senprecedenca movado por paco.

Ĉe ni, de ĉiam ekzistis movado de rifuzo al deviga militservo. Barcelono fariĝis en 1909 la unua ĉefurbo bombardita de aviadiloj, dum la t.n. Tragika Semajno, kiam barcelonanoj rezistis por ne partopreni militon en Maroko. En la Hispana Ŝtato, la kontraŭ-militisma movado evoluis al tio, kion ni nomas malobeo. Alvenis momento, kiam la lukto-perspektivoj kontraŭ la hispana armeo neprigis renovigon de la ĝistiama konscienc-rifuza taktiko. Tiu momento estis en 1987 kiam la hispana registaro aprobis leĝon regulantan la konscienc-rifuzadon. Tiam en nia movado okazis debato por kontraŭstari tiun leĝon ĉar por ni, ĝi ne estis la vera alternativo. Tiu leĝo devigis junulojn rifuzantajn militservon plenumi Anstataŭan Socian Servon, kiu karakteriziĝas per tio, ke ĝi signifas devigan punon, havas regularon identan al la armea disciplino kaj daŭras pli ol militservo mem. Ĝi estas ankaŭ kontraŭsocia servo forprenanta laborpostenojn, kiujn devus plenumi la senlaboruloj. Tiu leĝo respondis nur al restrukturiĝo de la senprestiĝinta hispana armeo. Tial ni decidis krei novan praktikon de civitana malsubmetiĝo ne-perforta, kiun ni nomas malobeo. Per la malobeo ni kontraŭstaras kunlaboradon en kaj kun la armeo, spitante samtempe la sociservon, kiu fakte punas konscienc-rifuzadon.

Kial, laŭ vi, malobeado fariĝis tiel populara ne nur inter junuloj, sed ankaŭ larĝe en la socio?

Kiel ĉiuj jam scias, ni antaŭ nelonge suferis en la Hispana Ŝtato diktatorecon, kie la armeo grave rolis. Post la morto de la diktatoro Francisco Franco [Fransisko Franko] alvenis nul ŝanĝo en la armeo kaj ne okazis procezoj kontraŭ militkrimuloj. Ekzemple en Argentino, kiam alvenis la parlamenta demokratio, minimume okazis kelkaj purigoj de militistoj. Tion ni ne rajtis siatempe kaj tial nia armeo ne respegulas simpation. Male, en ekz-e Britio, Francio aŭ Nederlando estas armeoj, kiuj kontraŭbatalis faŝismon kaj meritis la fidon de la popolo, ĉar ili defendis la burĝan demokration. Tio semas alian konscion en la civitanaro. Kaj ĝuste la sinteno de plimulto de niaj civitanoj permesis al ni havi grandan socian bazon por agadi. La hispana armeo karakteriziĝas pri tio, ke plej ofte ĝi agresis ne eksteren sed la propran loĝantaron kaj nia popolo scias tion, ĉar multaj tion devis elteni. Tiu situacio situigis nin en privilegia situacio rilate la ceteran eŭropan kontraŭ-militismon, kies mesaĝon ne tiel akceptas averaĝaj homoj samkiel ĉe ni.

Ĉu vi povas rakonti, kiel ĉio okazis, ĝis kiam oni enkarcerigis vin?

Mi estis unu el la unuaj 57 malobeantoj en la Hispana Ŝtato. El tiuj unuaj 57, ni katalunoj estis ok kaj la 1-an de marto 1988 ni komune igi publikiga antaŭ la milita juĝisto de Barcelono nian rifuzon rekrutiĝi kaj prezentis komunan deklaron, kie ni konfirmis nian malkonsenton plenumi la milit-servon El tiuj ok katalunoj, tri -inter ili mi- estis arestitaj, kvankam ni ĉiuj ok prezentis la saman deklaracion kaj troviĝis sub la samaj kondiĉoj antaŭ la armea leĝo. Tiu estis la unua arbitraĵo, kiun plenumis la ŝtato kontraŭ malobeantoj. La ŝtata strategio estis kaj estas nur kapti etan procenton de malobeantoj. Tiel, ni tri arestitoj eniris la barcelonan malliberejon, kie ni restis dektri tagojn. Poste ni eliris en provizora libereco ĝis la tago de la procezo, la 16-an de novembro 1990. Ĝi estis la unua procezo kontraŭ malobeantoj. La armea akuzanto petis por mi kaj por la alia akuzito, Carlos Hinojosa [Karlos Inohosa], du-jaran enkarcerigon, sed la fina verdikto kondamnis nin je 13 monatoj da mallibero. Iom poste, la 15-an de majo 1991, Internacia Tago de Konscienc-Rifuzado, mi estis denove arestita kaj kondukita en karceron por plenumi la punon. En milita kaptitejo, mi restis sep monatojn.

Nu, kaj dum tiu periodo vi ekrilatis al esperanto, ĉu ne?

 En la prizono oni klopodas profiti la tempon kiel eble plej multe, ekz-e legante leterojn, eseojn, romanojn aŭ skribante tekstojn, poeziojn, al geamikoj, ktp. Tiam mi ricevis esperantan gramatikon kaj poŝvortaron, kiujn mi ankoraŭ havas, kaj tiu estis mia unua alproksimiĝo al la internacia lingvo. Malgraŭ mia preskaŭa nekono de la esperanto-movado, ĉefe la  tutmonda, mi havas pozitivan opinion pri ĝi. Mi ŝatas ĝin pro ĝia historia progrese,a karaktero, kiu riĉigas la komunikadon inter unuopuloj el diversaj etnoj, kiuj povus havi du komunajn unuiĝojn: unu esti homoj, kaj la alian, la internacia lingvo Esperanto. Esperanto estas helpilo de packulturo. Tiel por la tutmonda esperantistaro mi mesaĝas, ke ili profitu tiun vivan unuigan ligon kaj ke tiu lingvo estu ankaŭ vojo por la solidareco inter popoloj.

Atendante Godot

Josep Maria Milla i Saldon [ĵuzép maria milja i saldón] studis latinan kaj malnov-grekan filologiojn kaj nuntempe laboras kiel instruisto. Li estas ĝis nun la nura malobeanto, kiu membras en KEJ.

Kiu estas via opinio pri armeoj?

Laŭ mi, armeo estas granda ŝafaro, obeema aŭ trompita, preta mortigi alian samspecan ularon aŭ esti mortigita de ĝi, por defendi la interesojn de elita areto, kiu, kompreneble, ne makulas siajn manojn per sango.

Via pozicio pri armeoj estas klarega. Vi tamen ne fariĝis rekte malobeanto, sed unue anonciĝis civil-servanto?

Kiam mi rifuzis militservi, mi akceptis civilan servon, ĉar mi kredis, ke la hispana registaro faros bonan kaj justan leĝon. Sed kiam tiu leĝo aperis, komence de la 90aj jaroj, ĝi ŝajnis al mi tiel maljusta kaj maldemokratia, ke mi decidis finfine malobei ĝin.

La fakto, do, ke vi unue registriĝis kiel konscienc-rifuzanto kaj ke pli poste vi rifuzis civilservon ne okazis pro evoluo en viaj opinioj, ĉu?

Fakte, parte jes, ĉar kiam mi pritaksis la estantan leĝon, mi valorigis novajn aferojn: Ĉu oni rajtas sin trudi al liberaj homoj eĉ por tutsocia bono? Ĉu registaro, kiu decidiĝis por kapitalismo, povas peti de civitanoj senpagan laboron (precipe kiam tiom da homoj senlaboras)?

Rifuzante servi, vi fariĝis eksterleĝa. Kion vi opinias pri tio?

"Kiam leĝo fariĝas ekster-justa... estas preskaŭ devo fariĝi ekster-leĝa." (Marcus S. Fictor: Meditationes).

"Se vi obeas, kiu minacas vin per enkarcerigo, vi enkarcerigas vin por via vivo." (Albert Gurrelj).

Nu, jam de kelkaj jaroj polico ne venis serĉi vin. Kiel vi povas klarigi tion?

Eble ili simple ne trovis min... Eble la justico en ĉi tiu ŝtato estas tro malrapida... Eble en Madrido oni ankoraŭ ne tradukis mian katalunlingvan deklaracion por juĝisto el Kanariaj Insuloj, kiu eble okupiĝas pri la afero... Eble ili ankoraŭ serĉas mian urbon sur la mapo... Kompreneble, ĉe la organizo en Saragoso, kie mi devus servi, oni ankoraŭ atendas min...

Sed, ĉu vere vi ricevis neniun leteron de la armeo aŭ de kiu ajn?

Mi de tempo al tempo ricevas sendaĵojn (kiujn mi, kompreneble, ne respondas) dirante: "Faru kopiojn de tiu ĉi letero kaj sendu al viaj geamikoj. M. K. tion ne faris kaj lia bopatrino iris loĝi ĉe li. Ankaŭ T. P. ne faris tion kaj suferis gravegan kac-senforton. R. G. ne pagis imposton kaj estis ruinigita. N. J. ne prezentiĝis ĉe la civilservo kaj oni enkarcerigis lin..."

Kio okazos laŭ vi?

Se mi scius, kio okazus... mi ne laborus kiel instruisto, sed kiel sorĉisto! Mi kredas, ke oni agu laŭ siaj konscienco kaj kredo. "Amu, kaj faru kion ajn" (Aŭgustino el Hippono).