|
La Baza Rento
[1]
: kio ĝi estas kaj kio ĝi ne estas
Daniel Raventós Pañella
(Profesoro ĉe la
Barcelona Universitato
kaj presidanto de la asocio
Xarxa Renda Bàsica
- Reto por la Baza Rento)
(esperantigis: Llibert Puig / Joan Inglada - reviziis: Hèctor Alòs)
Nova propono
starigis senprecedencan kaj publikan debaton rapide ekspansiantan en
Eŭropa Unio. Kelkaj konsideras ĝin vera provoko, aliaj – sensencaĵo, dum
pliiĝas tiuj ĝin konsiderantaj rimedo teknike kompetenta kaj norme sendifekta.
Baza Rento
(de nun BR) estas enspezo pagata de politika komunumo al ĉiuj ĝiaj membroj,
sen ajna enketo pri la rimedoj aŭ laborpostulo.
Laŭ la ĵusa
difino, oni ne konfuzu la BR kun io ajn simila al la jam konataj kondiĉaj
monhelpoj de la socialema ŝtato, kiujn oni foje malĝuste nomas baza rento.
Oni ankaŭ ne konfuzu ĝin kun la negativa enspez-imposto, famigita de
la konata liberala konservativulo Milton Friedman, Nobel-premiito pri
ekonomiko – kvankam ili kunhavas ne nur grandajn, sed ankaŭ ne supraĵajn
similecojn.
La termino
BR ne estas unuanime uzata por ĉiuj, kiuj apogis, kritikis aŭ debatis
tiun socialan proponon. Jen nur kvar aliaj nomoj: garantiita universala
monhelpo, socia dividendo, civitana rento, garantiita enspezo. Angle,
la plej disvastigita esprimo estas basic income, kaj france –
revenu de citoyenneté.
Estas multaj
socialaj alternativoj, konkretigitaj per modifproponoj por kontraŭstari
nedezirindajn realaĵojn. Tamen ne ĉiuj proponoj estas dezirindaj, nek
ĉiuj dezirindaj estas realigeblaj.
Por taksi
iun ajn profundan socialan proponon (kaj tiu pri la BR sendube estas
tia), estas rekomendinde postuli, ke ĝi trapasu du filtrilojn: tiun pri
la etika dezirindo kaj tiun pri la teknika vivebleco. Krome, laŭ ĉi tiu
ordo. Ekzistas plenumeblaj socialaj proponoj ne eltenantaj la plej etan
norman elprovon (kiel tiuj proponoj pri sociala justeco postulantaj
la unu-rasan aŭ unu-seksan superregadon), dum same abundas la etike
pli-malpli dezirindaj socialaj proponoj sed praktike tute nerealigeblaj,
pro ekonomiaj, psikologiaj, biologiaj aŭ politikaj kialoj. Tio neniel
rilatas al BR. Estas bonaj normaj kaj teknikaj kialoj ĝin favorantaj.
Ĉar ne eblas ĉi tie eĉ skize listigi tiujn kialojn, mi atentigos
pri la plej gravaj diferencoj inter la BR kaj la kondiĉaj monhelpoj
de la nuna socialema ŝtato.
Por atingi
monhelpon, kiu malkiel ĉe la BR estas kondiĉa, oni devas superi esploron
pri rimedoj, kiu kelkfoje estas klare humiliga. Por bildigi la ĵusan
aserton, indas citi kelkajn necesajn kondiĉojn por ricevi tian monhelpon,
la Minimuman Renton de Insertado
(de nun RMI), kiun
diversaj autonomaj komunumoj de la Hispania Reĝolando starigis por
kontraŭbatali malriĉecon. Tiuj kondiĉoj estas jenaj: havi loĝejon daŭran
kaj efektivan; esti membro de memstara hejmo; malhavi ekonomiajn rimedojn
por kovri la esencajn bezonojn; promeso partopreni en individua enlaboriga
programo; havi neniun alian monhelpon superantan tiun de la RMI; esti
neniam libervole rezigninta postenon; disponi nek pri moveblaj nek pri
nemoveblaj posedaĵoj, kiuj pravigus ekonomian sufiĉecon; konsenti ne
juĝe postuli alimentojn; kaj neekzisto de aliaj ricevantoj de la RMI
en la familia unuo.
La kondiĉan
monhelpon oni enspezas nepre ex post , t.e. post kiam oni pruvis,
ke la rimedoj ne superas la fiksitan sojlon, kiu rajtigas ĝin ricevi.
Atinginte difinitan kvanton, la kondiĉaj enspezoj ne plu povas kreski;
oni ne povas enspezi pli multe. Se oni ricevas aldonan renton, oni perdas
la tuton aŭ parton de la monhelpo. Tamen la BR: 1) ne postulas esploron
pri rimedoj ĉar, laŭ difino, ĝi estas universala; 2) oni ricevas ĝin
ex ante ; kaj 3) ĝi ne havas limon, ĉar oni povas
ĝin aldoni al aliaj enspezoj.
La RB influas tre malsimile al la kondiĉaj monhelpoj rilate du konatajn
problemojn: la trompo de la malriĉeco kaj la trompo de la senlaboreco.
La unuan trompon (la dua estas fakte speciala kazo de la unua) oni difinas
jene: la puno suferata de tiu, kiu akceptas pagitan laboron estante
ricevanto de kondiĉa monhelpo. La puno senigas je la ricevo de la kondiĉa
monhelpo. Tre konata rezulto de tiu trompo estas la fraŭdo.
Alia karakterizo
de la kondiĉaj monhelpoj diferencigas ilin de la BR. La unuaj difinas
siajn eblajn beneficulojn, kaj igas ilin posedantoj de tiu ŝarĝo, kiun
aŭtoro difinis kiel “la stigmaton de malriĉeco”.
La administra
simpliĝo, kiun produktus la anstataŭigo de multaj kondiĉaj monhelpoj
per la BR, favoras ĉi lastan. Kondiĉa monhelpo bezonas ege pli multajn
administrajn kontrolojn por eviti eblajn fraŭdojn de homoj senrajtaj ĝin
ricevi aŭ por kontroli, ke la ricevantoj ne plenumas laboron malkongruan
kun la monhelpo. Pro kontrolaj komitatoj, interdepartementaj komitatoj,
administraj teknikaj oficejoj kaj teknikaj konsultaj teamoj, antaŭviditaj
en la demarŝoj kaj administrado de la kondiĉaj helpoj kontraŭ la malriĉeco,
plejparton de la rimedoj foruzas la burokrataj demarŝoj.
Ankaŭ la voĉdona rajto ne ĉiam estis universala. La ideo pri universala
voĉdono, t.e. doni voĉon al ĉiuj, sendepende de ilia enspezado, de
ilia klereco aŭ de ilia sekso, havis elstarajn kaj respektindajn dekstrulajn
malamikojn (pro principaj kialoj) kaj maldekstrulajn (pro konsideroj
pri politika konveneco). Tiun kontraŭstaron oni eliminis de la publika
opinio per simpla ideo etike nerezistebla. Hodiaŭ neniu komprenas la
demokration kaj la liberecon (malgraŭ la diversaj kaj kontraŭstarantaj
opinioj pri libereco, ekzemple la liberala kaj la respublikana) sen la
definitiva venko de la universala voĉdono. Mi taksas nekomprenebla ankaŭ
la estontecon de la demokratio kaj de la libereco sen la civitana universala
rento, t.e. sen la politika garantio pri la rajto je ekonomia kaj socia
ekzisto de ĉiuj, nur pro la simpla fakto esti civitanoj aŭ, nuntempe
kiam multaj homoj el malriĉaj landoj estas pelitaj al migrado, havi stabilan
loĝejon.
[1]
Rento, laŭ PIV, estas
1) Perioda enspezo de proprietulo, kiun li ricevas de farmanto por la
uzado de la grundo, domo kaj maŝinaro 2) Jara profito de investita kapitalo.
Laŭ la libertariano (ekstreme dekstra liberalulo) Hillel Steiner
(1992), la naturaj rimedoj dekomence apartenas al neniu; ĉar oni ne
povas dispartigi inter ĉiuj la interezojn de la distribuo de la naturaj
rimedoj, oni devas anstataŭigi ilin per la universala BR.
Laŭ Philip Pettit, verkisto pri respublika teorio: "Se respublika
ŝtato sin devontigas al la progreso de la afero de la libereco kiel
ne-superforto inter siaj civitanoj, ĝi ne povas elturniĝi sen adopti
politikon antaŭenirigantan la sociekonomikan sendependecon". Libereco
kiel ne-superforto estas la neebleco esti leĝatencata de aliuloj per arbitraj
interferoj, malkiel ĉe la libertariana libereco, kiu malpermesas iun
ajn interferon. La starigo de la BR supozus la sociekonomikan sendependecon.
|