|
El moviment esperantista a Mallorca
Estis ĵus eldonita la libro "El moviment esperantista a Mallorca"
("La esperanto-movado en Majorko") de la historiisto Xavier Margais. Temas
pri ampleksa resumo de la doktoriĝa tezo de la aŭtoro, prezentita pasinjare
kaj al kiu oni aljuĝis la plej altan kvalifikon.
La verko prezentas ĝeneralajn aspektojn de la ideo pri internacia lingvo,
kaj kiel ĝi influis la majorkan socion, sed precipe okupiĝas pri la disvastiĝo
de esperanto-movado en la Balearajn Insulojn kaj kiel ĝi tie organiziĝis.
La aŭtoro profunde analizas la rilatojn de la lokaj grupoj kun la ceteraj
katalunaj esperantistoj, same kiel kun la hispanaj kaj alilandaj. Aparte
surpriza estas la bunteco de la loka esperantistaro, en kiu kunvivis armeaj
oficiroj kaj instruistoj, burĝoj kaj laboristoj, katolikaj pastroj kaj framasonoj.
Malgraŭ sia negrando, ĝi estis aparte aktiva kaj socie konata: ĝi organizis
du katalunajn kongresojn kaj havis du membrojn de la Lingva Komitato; ĝi
ankaŭ flegis tre bonajn rilatojn kun aliaj tiuepokaj progresemaj inciatoj
kaj institucioj, kiel la Komerca Ĉambro kaj la Ruĝa Kruco. Bedaŭrinde tiu
vigla movado estis frakasita tuj post la armea puĉo de 1936, kiu flamigis
la Hispanian Militon: Majorko falis en la faŝisman flankon, kaj kvar esperantistoj,
membroj i.a. de SAT, estis mortpafitaj; pliaj estis malliberigitaj. Necesos
jardekoj, por ke la majorka movado restariĝu - sed tiun proceson la aŭtoro
ne plu rakontas.
La verko estas informriĉega. Inter la diversaj rimarkindaj dokumentoj, kiujn
ĝi enhavas, troviĝas ekzemple la originala prelego de la verkisto B.C. Aribau
(pinta figuro de la kataluna Renaskiĝo) pri universala lingvo en 1817 -
de kiu ĝis nun estis konata nur esperanta traduko. La libro estas krome
tre bele eldonita kun nemalmultaj fotoj kaj bildoj. La eldonejo neniel rilatas
al esperanto, kaj ĉefe aperigas verkojn pri loka historio.
Xavier MARGAIS: "El moviment esperantista a Mallorca (1898-1938)", Edicions
Documenta Balear, Col. Arbre de Mar núm. 6, Palma, 2002, ISBN 84-95694-29-8,
371 paĝoj.
|