Neniu paco sen religia paco

Gerrit Berveling

Prelego okaze de la 27a Kataluna Kongreso de Esperanto, oktobro 1995

Eble estas iom forta esprimo, eĉ iomete provoka laŭ kelkaj, sed mi kredas ke estas bone preni ĝin serioze: neniu paco sen religia paco.

La temo de nia nuna kongreso estas TOLEREMO. Kaj al mi kiel pastoro Remonstranta oni petis, priparoli ĝin el vidpunkto de religioj, ekumenismo k.s.

Ĉar, se esti honestaj: ĉu vere la religioj ĉiam rolis kaj rolas tiel pace, pacige? Ĉu Karl Marx ne prave atentigis pri la sufiĉe ofte dubinda rolo de eklezioj - religio kiel opio por la popolo - teni ĝin sub tiu drogaĉo por ke ĝi neniam vekiĝu al vera sin-konscio - tiun temon vi ja konas, mi supozas.

Sed Marx ne estis la unua. Jam de multaj jarcentoj ekzistas voĉoj avertaj pri la danĝera flanko de religio: por citi nur unu, kiun mi tre amas: en sia epopeo De Rerum Natura (Pri la Naturo) la Latina poeto Lukrecio (ĉ. 60 a.Kr.) rakontas pri teruraĵo el la Greka mitologio, kie generalo eĉ pretis oferbuĉi sian propran filinon Ifigenia - kaj tiun historion li finas per korŝira ekkrio:

Tiom ho! religi' da malbon' akceptigi kapablis!

La religio ja kapablis konvinki la homojn por akcepti multege da suferoj kaj malbono. Estas vero - bedaŭrinde. Sed ankaŭ ekzistas alia vero, alia flanko: noblaj aferoj, konservado de kulturaj valoraĵoj, savo de homvivoj ktp. Ankaŭ tiun flankon havas la religio.

Kio fakte estas religio?

Malgraŭ sia plurjarcenta ekzisto, la teologio ankoraŭ ne sukcesis produkti difinon pri religio, kiun povas senprobleme akcepti ĉiuj koncernatoj .

Laŭ kelkaj, religio temas pri la ununura sola Dio kaj kiel Li rilatas al ĉio ekzistanta (la kreaĵaro) kaj kion Li volas, ke okazu. Laŭ aliaj, religio estas morala sistemo bazita sur metafizikaj supozoj. Laŭ aliaj, religio estas la plej baza sin-esprimo de difinitaj kulturoj: ilia baza maniero rigardi la mondon, la ekzistadon, la nociojn de bono malbono ktp - unuvorte: la vivkoncepto de certa homgrupo. Laŭ kelkaj, al la nocio religioapartenas nur la t.n. grandaj monoteismaj religioj, kiuj baziĝas je la historio de Abraham: Judismo, Kristanismo, Islamo. Laŭ aliaj, ĝi inkludas ankaŭ Budhismon, Hinduismon, Ŝintoismon, Konfuceanismon, ja eĉ Komunismon ktp. Laŭ kelkaj eĉ la tuta temo estas superflua, eksmoda, ĉar religio estus nur antaŭstadio de serioza adolta pripensado aŭ de scienco.

Kio - ŝajne - estas komuna en ĉiuj menciitaj -ismoj estas, ke iamaniere ili superas la simplan homan teran ekzistadon: ke ili iel direktiĝas ĉu al iu postmorta ekzisto, ĉu al iu post-unuhoma, post-unuopula tera plu-ekzisto. Iel temas pri interpretado de la mondo, pri aljuĝado de nocioj bono / nebono, pri malkovro aŭ malkaŝo de celadoj, de strebado al feliĉo ne nur por eta rondeto familia, sed por pluraj, por la plimulto, por la tuta homaro. Iel ĉiuj religioj - laŭ kiu ajn kriterio oni difinu ilin - iel ili ĉiuj strebas super si mem en pli vastan, pli ampleksan estontecon. Tion ni nomas: la flanko transcenda de la religioj.

En kunveno en Nederlando antaŭ nelonge, kie ĉeestis kristanoj divers-ekleziaj kaj islamanoj - muslimoj -, oni parolis pri la plej konkretaj efikoj de religio en la ĉiutaga vivo: kiel oni edukas siajn infanojn, kion oni jes aŭ ne manĝas, kion oni opinias inda aŭ neinda en la interhomaj kondutoj, en vestaĵoj, k.s. Unu el la temoj, kiujn iom flanke tie oni tuŝis, estis: ĉu ekzistas unu sola Dio aŭ ĉu kristanoj, se ili parolas pri Dio, parolas pri iu alia Dio ol muslimoj, kiuj parolas pri Dio? — Laŭ pluraj teologoj kristanaj tute ne estas demando, sed simpla certeco: ekzistas ja la sole vera Dio, Tiu kiun konas Kristanoj (kaj iomete ankaŭ Judoj), sed aliaj religioj nur estas simple homaj provoj por mem-elpensi surogataĵon. Karl Barth jam parolis pri: Religion ist Unglaube. Tiu sinteno, bedaŭrinde, ĝis nun havas grandan influon.

Problemo ĉe tio estas tre ofte, ke multaj emas paroli pri sia propra religio, sia propra vivkoncepto, sia propra mondo (se diri tiel) elirante de la plej ideala formo, dum pri tiu de la kontraŭa partio oni emas preni la simplan ĉiutagan realaĵon kiel elirpunkton. Sed tiel ja estas ekstreme simple, pruvi sian propran superecon! - Kio bedaŭrinde ĉiam ankoraŭ ofte ja estas la - iom kaŝa - intenco ĉe interreligiaj renkontiĝoj.

Sed kiam mi iom post la supre menciita kristana-muslima renkontiĝo ĉeestis ĉe ordino de nova loka pastoro de ortodokse kalvinana eklezio en Sliedrecht (Reformitoj ekster sinoda ligiteco), mi pensis, ke tie eblus starigi ekzakte la saman demandon: ĉu ekzistas unu sola Dio aŭ ĉu kristanoj de malsamaj eklezioj, se ili parolas pri Dio, parolas pri iu alia Dio ol aliekleziaj kristanoj, kiuj parolas pri Dio?

****

Kaj nun nia temo: religio, toleremo, maltoleremo kaj ekumenismo.

Oni invitis min, kiel dirite, inter-alie pro tio, ke mi estas Remonstranta pastoro. Ŝajnas al mi utile, iom klarigi tiun terminon.

Kristanismo neniam estis - supozeble ankaŭ neniam estos - unueca movado. En okcidenta Eŭropo (la rektaj heredantoj de Romo) oni ĉiam emfazis la plej ekzaktan difinadon de la kredo. Jen, kio rezultigis skismojn kaj novajn skismojn. Ĉar se difini la nevideblan, se difini la nekapteblan, la nepalpeblan - ho! kiom da diferencigoj eblas imagi!?

Post amaso da movadoj fine en la 16a jc estiĝis politika bazo por skismoj: ekestis apud la eklezio de Romo ankaŭ la movado de la anabaptistoj, la luterana movado, la kalvinana ktp. En okcident-Eŭropo tio rezultigis akrajn multjarajn religiajn militojn. En Nederlando, pro la 80-jara liberiga milito kontraŭ Hispanio (1568-1648), baldaŭ politike superregis la kalvinanoj. Laŭnombre ili estis nur malplimulto; la romkatolikoj estis plinombraj tiutempe. La liberiga milito daŭris kaj daŭris, fine oni interkonsentis portempan ĉesigon de batalado: por 12 jaroj oni fiksis paŭzon: 1609-1621. Dum tiuj 12 jaroj la politikistoj kaj militestroj penadis por havigi pli da armiloj, pli da militŝipoj, pli da soldatoj k.s., sed la cetera vivo pormomente funkciis denove tute normale.

Ree funkciis ankaŭ la tute nova universitato de Leiden (tiutempe apenaŭ 30-40 jarojn aĝa), kie la fakuloj plurnaciaj debatis Latine pri ĉiuj eblaj kaj neeblaj temoj. I.a. okazis akraj disputoj pri teologio: kelkaj deziris fiksi en dogmoj aferojn, kiujn laŭ aliaj prefere oni ne tuŝu. Se temas pri Dio, eterna saviĝo k.s., ni lasu iom da spaco por la nekomprenebla, por la mistero, — diris unu partio, kiu pro certa protestletero al la registaro baldaŭ havis la nomon Remonstrantoj. La diskutoj transsaltis ekster la universitatajn murojn en la eksplodeman medion de la urba loĝantaro, jam de jardekoj kutimiĝinta je plej akraj interbataloj, eĉ ĝissangaj. La magistratanoj kunvokis sinodon en Dordrecht. Tie la Remonstrantojn oni kondamnis kaj elĵetis el la kalvinana eklezio. Ili ne estis sufiĉe ortodoksaj. Kvardeko da pastoroj Remonstrantaj fuĝis al Antverpeno, kie ili fondis sian frataron, la ĝermon de nia nuna Remonstranta eklezio.

Tra la jarcentoj karakterizis nian tradicion, ke ni ne havas dogmojn kiujn ĉiu nepre devas akcepti; nek tut-eklezian kredkonfeson; ke en niaj kunvenoj ĉiam ĉiuj homoj estas bonvenaj, por ĉeesti kaj por partopreni - ankaŭ en la t.n. eŭkaristio, la Sinjormanĝo. Sufiĉe karakteriza por la homa sinteno ĝenerale mi taksas la fakton, ke nia eklezio ĉiam estis kaj restis tre malgranda: oni devas mem pripensi, devas mem verki sian personan kredkonfeson, devas mem respekti la ceterajn. Jen malfacile. Tamen, bela idealo.

Do, sufiĉa bazo por paroli pri religia toleremo, ĉu ne? Ĉu do pro tio oni petis min por la nuna kongreso? Jam en tiu sama 17a jc okazis publika diskuto inter Judo kaj Remonstranto, en kiu ne temis pri provo konvinki / konverti la alian, sed temis pri provo reciproke respekti unu la alian.

Sed kiel statas reale pri tiu toleremo - netoleremo religia? Kio tie ĝi kaŭzas problemojn?

En religio, kiel dirite, oni povas renkonti plurajn aferojn:

A] Religio estas certa difino de la mondo, interpreta sistemo pri la ekzisto. Mi donas kelkajn ekzemplojn el la kristana tradicio, ĉar tiuj estas plej konataj al mi, eble ankaŭ plej bone rekoneblaj de vi. Kaj mi aldonas interkrampe ĉiam mallonge kelkajn sekvaĵojn el tia difino. Jen do: Dio, kiu kreis ĉion en 7 tagoj - kaj jen ĉio fiksita por ĉiam! (Kreisma movado kontraŭ evoluisma kompreno.) Aŭ: Dio, kiu kreadas - jen la homoj estas vokataj kunlabori por krei mondon vivindan por ĉiuj! (Tute alia bildo, multe malpli stata.) Aŭ: Dio, kiu estas kaj vira kaj ina kaj kiu ĝuste pro tio ja sentis sin kvazaŭ devigita kreadi tute buntan mondon, en kiu ĉiuj viv-estaĵoj, ĉu homoj ĉu bestoj, enhavas en si ion inan kaj ion viran. (Sekve: estus idiote persekuti gejojn pro ilia gejeco, ĉar ili iom tro reliefigas sian inan flankon, kvankam laŭeksteraĵe ili aspektas kiel viroj.) Al tiu tipo de religio aldoniĝas teologio, kiu emas difini, kiu emas fiksi la limojn. — Kaj ĉar aŭtomate, kie estas limigo, ekestas kontraŭmoviĝo, aŭtomate tia dogma tendenco kondukas al lavango da kontraŭtendencoj, kiujn ofte oni nomas herezoj, skismoj ktp. Ju pli da detaloj oni provas fiksi pri Dio, pri la historio, pri la interna konsisto de Dio mem, pri la homa destino, pri la homa naturo, pri la postmorta sorto ktp. - des pli da tiaj kontraŭmovadoj kutimas estiĝi.

B] Religio povas esti etika sistemo, morala kodaro. Por kelkaj homoj la tuta religio resumiĝas en reguloj, kiaj: Vi ne mortigos! Vi ne ŝtelos! Vi ne mensogos nek agos malhoneste! ktp. — Por aliaj homoj, tiu sinteno estas ega limigo de la nocio religio, sed estas ja simple konstateble, ke da tiaj homoj ekzistas. La speco de reguloj, ilia konkreta enhavo povas grave varii. Por kelkaj povas esti aferoj, kiel ekzemple: Viaj mezuroj estu ĝustaj: vi ne trompu! Vi ne manĝu aferojn kiuj estas malpermesitaj de la religio. Por aliaj pli gravos la jam menciitaj interhomaj kondutreguloj de pli ĝenerala speco: Vi ne mortigos! Sed restas la nocio: religio = etiko.

C] Religio povas esti la komplekso de bildoj, ideoj, esperoj, ligitaj al la ekzistado entute, al la videblaj kaj nevideblaj aferoj - kiel diras la tradicio -, kaj kiun kelkaj eklezioj provas kanalizi en mistiko kaj en liturgio. Speciale la ortodoksiaj eklezioj de orient-Eŭropo en tio havas longan tradicion. Estas tie la celo de la diservo, ke oni kvazaŭ antaŭgustumas la postmortan eternan ĝojon enĉielan.

Sed kio ajn estu la tipo de religio, kiu gravas al difinita persono, restas vero, ke preskaŭ ĉiu, kiu nur iomete prenas serioze sian propran religion kaj ties historion, aŭtomate renkontas en si la senton, ke lia ĉia religio ne estas simple kiu ajn formo de religio , sed ke ĝi por tiu homo vere estas vera, foje eĉ absoluta. Ĉar la konkreta homo ja vivas interne de sia vivkoncepto. Oni ne teorie rigardas deekstere sian propran mondon. Tio ne eblas. En sia propra mondo, la homo mem vivas. Kaj estas bone, ke tiel estu. Alie oni nur fariĝus homoj tute fremdiĝintaj de si mem. Tiu vivkoncepto, en kies interno oni vivas, povas esti tradicie ortodoksa kristana, aŭ - male - tute ateisma: gravas la spertata seriozeco, kiu ĝi havas por la homo.

Se do temas pri konkreta religio, estas kutime, ke la homoj ĝenerale ĝin prenas kiel ion veran, ion valoran, ion nemalhaveblan (ja estas ĝi kiu klarigas la sencon de la ekzistado, kiu donas klarigojn kaj nomojn ktp). Kaj se eksterulo provas ataki ĝin, ridindigi ĝin, oni emas kontraŭe defendi ĝin. Tio estas tute natura.

Dum longaj generacio-ĉenoj la homoj vivadis en pli malpli enfermiĝintaj rondoj, interne de propra kulturo, kun propra loka - genta - hereda - religio. Kompreneble, ĉiam ekzistis variaĵoj: por kelkaj la koncerna religio estas iom eksteraĵa, iom flanka afero en la vivo, dum aliajn ĝi tuŝas plej korinterne. Sed kiel ajn: same kiel la denaskan lingvon oni ne elektas, kiel la kulturon en kiu oni estas edukata, kutime oni ne povas elekti, same tiel tradicie la religion la homoj ne elektas: estas ĝi unu el tiuj antaŭ-ekzistantaj bazaj nocioj , kiuj ebligas al la homa gento ordigi sian ekziston.

Kion iom post iom en longaj jarcentoj nia homa infana raso estas lernanta, estas, ke mia maniero rigardi ne aŭtomate kaj nepre devas esti deviga por ĉiuj homoj. Ke ekzistas apud nia interpreta sistemo ankaŭ aliaj eblecoj rigardi la mondon.

Tiu konscio estas la vera komenco de toleremo: la konscio, ke homoj kiuj pensas kaj rigardas malsimile ol ni ne estas pro tio iaj krimuloj, sed ke ankaŭ ili senplie simple ekzistas. Por Remonstrantoj tio estas jam de jarcentoj kvazaŭ aŭtomata donitaĵo, sed por la granda plimulto de la eklezioj kristanaj estas nepre alie. Ankoraŭ en la nuna jarcento, ja eĉ post la Dua Mondmilito ankoraŭ okazis skismoj interne de kelkaj protestantaj eklezioj, ĉar montriĝis, ke iuj pensas malsame ol la ceteraj: jen netolereble! Jen abomene! Jen do: FOR! — Feliĉe en nia epoko oni ne plu uzas brulŝtiparojn, sed la kondamnoj aŭ duonkondamnoj de la papo de Romo al romkatolikaj teologoj kiel ekzemple Edward Schillebeeckx, Hans Küng, Gustavo Gutiérrez aŭ Eugen Drewermann estas esence kompareblaj, por mencii nur kelkajn nomojn.

Kio kaŭzas tiujn sufiĉe akrajn negativajn reagojn, estas unuflanke la propra konvinko, ke jen nia sistemo, niaj bildoj taŭgas. Ne eblas ke estus erare! Kaj aliflanke, same kiel en multege da defendo-mekanismoj ankaŭ tie ĝi enestas granda porcio da timo. Timo pri eventuala miseco de la propra vidpunkto. Kaj por subpremi sian timon, multaj homoj ne trovas pli adekvatan reagon ol perforto kontraŭ la aliaj, la eksteruloj - anstataŭ demandi sin mem, ĉu ne eblus alimaniere rigardi, malsame pensi...?

Ĉar ekprovi ion tute novan - tio por la plimultaj homoj estas senplie timiga. - Sekve: timo - kaj sekve de ĝi: rezisto, se necese kun perforto.

En la pasintaj jarcentoj oni certasence povis ankoraŭ vivi sur sia propra pens-insuleto. En sia vilaĝo. Inter siaj parencoj, amikoj, sam-ide-anoj en la plej vasta senco.

Sed nia mondo grande ŝanĝiĝis kaj plu ŝanĝiĝas. En unu sama strato povas loĝi romkatoliko de iom moderna tendenco apud ortodoksa protestanto, apud ateistoj kaj budhisto; iom pli for samstrate jen muslimo kaj sekvanto de Hara Kriŝna ktp... Nia mondo ĉiam pli fariĝas mondo mikskultura. Aŭ, - havas la potencialon fariĝi tia, se ni homoj kuraĝas akcepti la defion. Se ni homoj kuraĝas akcepti la buntecon ne kiel minacon al nia praa idento, sed kiel riĉigon de la tuthomara ekzistado - sekve ankaŭ de nia propra vivo.

En monda skalo ekestis movado inter reprezentantoj de diversaj kristanaj eklezioj, kiu en 1948 rezultis en la fondo - en Amsterdam - de la Mondkonsilantaro de Eklezioj. Tio ne estas kvazaŭ iu nova super-eklezio, granda organizaĵo kiu rajtas paroli nome de ĉiuj eklezioj aŭ simile. Male, ĝi estas forumo, kie la diversaj, ofte plej diversaj eklezioj povas esprimi sin reciproke, kie ili metas defiojn unuj antaŭ la aliajn. Membriĝis kelkaj centoj da eklezioj, sed multaj ankoraŭ ne estas membroj - ĉu ĉar ili rigardas nur sin mem kiel veran eklezion (ekzemple la romkatolika eklezio, kiu tamen ege diligente kundiskutadas je multaj niveloj), ĉu ĉar pro difinita sinteno ili ne estas bonvenaj (rilate al rasismo, ekzemple), ĉu ĉar ili ne volas implikiĝi en la diskutadoj pri la Vero kun majusklo, kiun ja kultas nur ilia movado (kiel pluraj novkristanaj movadoj tra la mondo).

Tiu tutmonda movado, kies fina celo estas unuigi ĉiujn ekleziojn de kristanismo, nomiĝas la ekumena movado. Krom la jam menciita Mondkonsilantaro de Eklezioj ankoraŭ ekzistas kelkaj aliaj tutmondaj ligoj, kiuj estas malpli amplekse ekumenaj, sed kiuj tamen iamaniere estas ekumene aktivaj - en limigita rondo: mi menciu pri ekzemple la luterana mondkonsilantaro, la anglikana mondorganizo, la kalvinana WARC kaj la liberal-religia unuiĝo IARF.

Sed, kiel dirite, en niaj stratoj loĝas ne nur kristanoj kaj ekskristanoj de diversaj eklezioj. Foje mi aŭdis ŝercon pri nord-Irlando, kie iu demandis iun alian: Kio vi estas - romkatoliko aŭ protestanto? La alia respondis: ateisto. Do, estis la sekva demando: ĉu romkatolik- aŭ protes-tantdevena ateisto? Ĉar tiaj devenaj aferoj fakte longe plu efikadas. — Sed kiel dirite, loĝas inter ni ankaŭ homoj el tute alia deveno: judoj, muslimoj, budhistoj, hinduistoj ktp.

Kaj jen re-komenciĝas certasence la sama cirklo, kiun diversekleziaj kristanoj spertis antaŭ unu aŭ du generacioj: la nekompreno reciproka pro nescio, la emo teni distancojn ĉar "oni ja neniam scias ĉu ili estas fidindaj" k.s. kaj la mis-prezentadoj ĉu intencaj ĉu senintencaj...

Kion ni bezonas, tio estas nova ekumenismo - sed nun ne plu tiujn nur interkristanajn ekumenajn movadojn ni bezonas, sed vere mondvastan tuthomaran ekumenisman movadon. Teologion ni bezonas, kiu finfine kuraĝas tiri siajn konkludojn el la plurjarcent-aĝaj studoj. Se kristanismo asertas ke ekzistas nur unu Dio, se Judismo multe pli longe diras la samon, se Islamo same - do kial ili ne kuraĝu reciproke aŭskulti - kun respekto - kion diras la aliaj? Se Budhismo instruas, ke la homa ekzistado estas suferado kaj ke ĉiu serĉas, sopiras je saviĝo el tio - kial ne eblus reciproke serioze paroli kaj aŭskulti inter budhistoj kaj kristanoj, judoj aŭ muslimoj? Ni ja ĉiuj estas homoj - ĉiuj kun kompareblaj homaj korpoj. Ni ĉiuj scias - per propra sperto - kio estas momento de feliĉo, kio estas momento de mizero. Do ni devas esti kapablaj finfine reciproke interkompreniĝi. Ankaŭ pri tiel bazaj aferoj.

Sed por tio ni bezonas teologion de religioj, en kiu oni sen iu ajn hezito reciproke eldiras, ke l' O Dia finfine por ni homoj estas kaj restas mistero - sed ke ni ĉiuj estas kreaĵoj, donacitaj unuj al la aliaj - por reciprok-labore kaj kune loĝebligi tiun ĉi nian planedon Tero. Teologion de religioj ni bezonas, kiu pristudas - kun respekto - kion tra la jarcentoj el sia tradicio lernis pri Dio la kristanoj, kion tra la jarcentoj el sia tradicio lernis la ŝintoistoj, kion tra la jarcentoj el sia tradicio la judoj - ktp ktp - ja eĉ, kion pri homo kaj Dio lernis el sia tradicio la ateistoj.

Ĉar ni ĉiuj apartenas al tiu ĉi nia tero. Kaj tie ĉi ni havas nian taskon por fari.

Kiel dirite, la religioj rolas en treege profunda tavolo de nia konscio. Ili helpas nin kompreni nian lokon en la mondo, ili helpas nin difini nin mem kaj la ceterajn. Kaj ĝuste tial laŭ mi estas des pli grave, ke nepre inter la religioj ekestu pacplenaj kontaktoj, provoj reciprokaj ekkompreni unu la alian. Ni povas lerni de la aliaj. Ankaŭ pri ni mem, ankaŭ pri nia propra tradicio ni povas lerni multege, se koncerne ĝin ni aŭskultas, kion diras la aliaj.

Necesas por vera toleremo: respekto antaŭ la alia homo kiel alia. Akcepti, ke ekzistas - simple ekzistas - diversaj manieroj rigardi. Kaj tio estas malfacile por multaj. Kaj kiam oni ĝin iom lernas praktiki, tiu ĉi toleremo donas grandan riĉon: plezuron por ĝui la buntecon: ke tiel multfaceta estas la mondo, la homaro.

Persone mi kredas, ke ni nur tiel povos plu ekzisti - ni homoj. Alie ni intermordos kaj intermurdos nin.