La originoj
Ĉe Casteło (Veneto) en IJF-1986 okazis la unua koncerto de la duopo Pep Tordera kaj Xavier Rodon, ĝerma konsisto de la nuna grupo. Sekvis kelkaj disaj aperoj ĉefe en junularaj aranĝoj, en Hungario, Nederlando, Italio, Francio, Okcitanio, Eŭskio..., dume, la grupo triopiĝis kaj kvaropiĝis (Josep M. Milla kaj Carles Vela). Sekvis kelkaj koncertoj sub diversaj grupnomoj (Kordoj, Kataluna kvaropo, Kaj Tiel Plu). En 1989 la grupo eldonis Fajreroj (1-a Kataluna kantareto). Ekde 1992,koincide kun la migrado de Pep al Usono, la agado de la bando malkreskas.
Revigligo en Okcitanio
Kaj Tiel Plu revigliĝas la jaron 1998 kadre de la Universala Kongreso en la okcitana urbo Montpeliero 1998. Tiam ekvideblas la nuna konsisto kaj la repertuaro plivastiĝas al okcitana tradicio, el la trobadoroj ĝis la nuntempo. Nuntempe la bando proponas koncertojn kaj balojn de tutmomdaj muzikoj kaj eldonis tri albumojn.
|