TRIA ALBUMO JAM APERIS!

En tiu ĉi tria albumo ni daŭre proponas vojaĝon tra la tradicioj kataluna, okcitana, sefarda kaj tutmonda. Reakirantaj la originalan spiriton de la bando ni proponas kantojn kaj dancojn el Kroatio, Kabilio, Danio kaj Anglio. Samkiel en pasintaj albumoj, ni komencas per mezepoka kanto kaj finas per popolkanto de la Hispana Civila Milito. En la akompana libreto vi trovos la tekstojn de la kantoj en la originalaj lingvoj, t.e. okcitana, kataluna, judhispana, serbokroata, amaziga kaj hispana. La unua disko estis mezepokeca, tiu dua estis pli tradicia, tiu ĉi lasta disko estas direktita al dancmuziko. Surplacen venu vi!

En la sekcio DISKOJ KAJ MP3 vi povis elŝuti kaj aŭskulti du kantojn.

Aklaku tien ĉi por vidi kie eblas aĉeti la diskon aŭ elŝuti ĝin laŭ mp3-dosieroj
   
VIDEO
Kaj Tiel Plu (en la studio / a l'estudi)
Jen eta raporto registrita dum la muzikistoj de Kaj Tiel Plu finpretigis sian trian diskon en la studio de Vinilkosmo. En tiu sepminuta filmeto, kajtielpluanoj prezentas sian trian albumon, la historion de la bando kaj la spertojn de la diversaj muzikistoj. La video ankaŭ montras la laboron de la grupo, ĝian etoson kaj la kunvivadon de la muzikistoj en la studio, dum la vojaĝoj kaj en la koncertoj.