Arano

La Arana Valo, aŭ Arano, estas okcitana regiono kiu politike situas en la nord-okcidenta parto de Katalunio. Kvankam la valo troviĝas ene de la hispania landlimo, ĝi estas kulture kaj lingve sudokcitana, pli konkrete, gaskona.

Temas pri pirenea valo kies ĉefurbo estas Vielha (Biélja) kaj ĝi havas aŭtonoman registaron nome Conselh Generau d'Aran. La oficiala lingvo estas la okcitana; la kataluna kaj la hispana estas ankaŭ kunoficialaj. Ĝia nacia festotago estas la 17a de junio, memore al reatingo de loka registaro. Ĝia oficiala himno estas amkanto fame konata en tuta Okcitanio, kiun vi povas aŭskulti esperantigita de Patric en tiu ĉi ligilo.

Arano estas tre turisma lando, kaj vintre kaj somere. Ĝi proponas neĝon, sporton, belajn ekskursojn, bonfarton, bonmanĝon, historion, amikajn landanojn kaj belegajn pejzaĝojn. Vizitu la retejon pri Turismo en Arano.


Organizas:

Kunlaboras:

Conselh Generau d’Aran

Sekvu nin ĉe:

Facebook