2013, jaro de la triobla datreveno en Arano

2013 ne estas ordinada jaro por Arano. Ĉi-jare oni festas kelkajn datrevenojn en la lando, ĉar pro historia hazardo kelkaj el la plej gravaj eventoj de la historio de Arano, kaj de Okcitanio, okazis la dektrian jaron de malsimilaj jarcentoj. Tial la registaro de Arano, nome Conselh Generau d'Aran, aranĝis kelkajn solenaĵojn ĉi-rilataj dum la jaro.

Ni komencu. En la jaro 1213, oni perdis la batalon de Murèth, kie la okcitan-kataluna armeo estis venkita de la franca krucmilito. La kataluna reĝo, Petro la 2a mortis antaŭ la remparoj de Murèth, dum la grafo Rajmondo la 4a de Tuluzo kaj aliaj okcitanaj estroj perdis siajn esperojn eskapi el la franca jugo kaj frustriĝis la revo krei politikan estaĵon okcitanan. Ekde tiu malgaja malvenko, Francio ekposedis plejparton de la okcitanaj teritorioj; kaj Katalunio, tradicia aliancano de la okcitanoj, turnis siajn okulojn al la Mediteraneo.

Jarcenton poste, en 1313, la reĝo Jakobo la 2a de Aragono donis al Arano la t.n. Querimònia [kerimònja], temas pri privilegia ĉarto kiu formis kaj leĝigis la historiajn rajtojn de la valo. La reĝo ordonis skribe kompili ĉiujn aranajn kutimojn kaj morojn por doni al ili leĝan valoron, kaj samtempe donis pli da privilegioj al la lokaj aŭtoritatoj. Ekzemple, Querimònia donis al arananoj liberan kaj senpagan posedon de la arbaroj, montoj, akvo, fiŝkaptado kaj ĉaso; ĝi nuligis kelkajn impoŝtojn kaj rekonis la tradician ekonomian reĝimon. Sed ĉefe, Querimònia ligis Arano al la barcelonaj reĝoj, kaj tiel evitis, ke la valo spertu feŭdalajn kverelojn.

Estas alia datreveno por festi ĉi-jare. La jaron 1513, en Hòs, oni subskribis la Traktaton de la ebenaĵo Arrem, pri pacrilatoj inter kelkaj valoj kaj urboj de ambaŭ flankoj de la Pireneoj. La interkonsenta dokumento starigis kaj sigelis la pacon inter ĉiuj ĉi teritorioj, eĉ se Hispanio kaj Francio milite kverelus. Tial la traktato garantiis la ekonomiajn, sociajn kaj paŝtistajn rilatojn inter la diversaj valoj, kaj certigis la pasadon de la brutaro en la regiono. La plej grava afero estas, ke la traktato estis redaktita en la okcitana, kaj estis poste ratifita de la franca kaj de la hispana reĝoj.


Organizas:

Kunlaboras:

Conselh Generau d’Aran

Sekvu nin ĉe:

Facebook