Gastigado

La kongresejo situas en la tria etaĝo de la Gastejo Era Garona de urbeto Salardú. En tiu gastejo vi povas gastigi laŭ tre bonaj prezoj, sed vi devas rezervi sufiĉe frue, jam nun restas malmultaj lokoj. Se vi deziras pli da komforto, en la kongresurbeto, Salardú, estas pluraj hoteloj.

Ni rekomendas:

  • Gastejo Era Garona: komforta junulargastejo por ĉiuaĝaj homoj, en la kongresejo. Tel. +34 973 64 52 71 (restas malmultaj lokoj, rezervu tuj!)
  • Otèl deth País: Komforta bonpreza hotelo centre de la urbeto. Tel. +34 973 64 58 36. Eblas rezervi rete.
  • Pension Montanha: familia pensiono bonpreza, centre de la urbeto. Tel. 00 34 973 64 41 08.
  • Refugi Ròsta: unua hotelo de la Valo, ĝi konservas la stilon kaj la ĉarmon de la pratempaj hoteloj. En ĝi estas muzeo. Tel. 00 34 973 64 53 08.

 

Salardú.
Foto de Marjo Von Diem

Organizas:

Kunlaboras:

Conselh Generau d’Aran

Sekvu nin ĉe:

Facebook