Bonvenon!

Kataluna Esperanto-Asocio invitas vin al speciala kongreso en Àger - Montsec. Ĉi-jare la 38a Kongreso pritraktos ekde la geologio, tra la historio kaj kulturo, ĝis la vivo ekster la Sunsistemo:
Àger - Montsec: preter la limoj

Àger-Montsec (pr. "aĵe-montsek"), en la antaŭ-pirenea montaro, estas zono kun Stelluma Certigo, kio signifas ke temas pri areo kiu havas bonegan ĉielkvaliton por esplori la Universon. Venu, aŭskultu en esperanto kaj ĝuu, kaj planetarian sesion ĉe Okulo de Montsec kondukita de la prezidanto de la Akademio Internacia de la Sciencoj, profesoro Amri Wandel , kaj observadan sesion de la ĉielo ĉe la parko de teleskopoj kondukita de astronomo de Calar Alto , David Galadí-Enríquez , en unika instalaĵo en la mondo:

Krom tiuj du doktoroj pri astrofiziko, jen eminentaj esperantistoj kiuj riĉigas nian programon per imponaj prelegoj: Miguel Fernández, Jorge Camacho, Miguel Gutiérrez, Abel Montagut, Viktoro Solé, kaj aliaj programeroj kun Pedro M. Martin Burutxaga, Pedro Sanz, Mon Cardona. Estas ankaŭ ne-esperantistaj prelegantoj: Jordi Bilbeny kaj Benito Muros.

Rimarkindas ankaŭ la inaŭgura prelego "Pacistoj en mondo eterne militanta, en la centjariĝo de la morto de Zamenhof" de Xavier Alcalde, katalune kaj Alfons Tur, esperante.