Dimanchon, 12 Decembro 1999, 20:58:29  +0100  De: Joan Inglada

La diferenco inter la sufiksoj -ig kaj igh estas ke la unua esprimas la faktitivan vochon (aù la kauzajn verbojn), kiu prezentas la agon, kiel trudatan de la subjekto al iu, kiu plenumas ghin pro ties efiko(1) kaj la dua esprimas la medialan vochon, kiu prezentas la agon kiel koncernantan nur la agantan subjekton ekskluzive de alia objekto(2), aù rigardatan de la interno de la subjekto(3).

Char la objekto de la mediala vocho estas ties subjekto mem, la mediala vocho estas iom parenca al la aktivo kun refleksivo, kiun oni povas nomi refleksiva vocho. Ekzemple: sin vesti, sin razi, sin lavi. La diferenco inter la du formoj estas, ke la refleksiva vocho esprimas agon faratan vole, konscie, dum la medialo esprimas agon faratan sen decido de konscia volo. Ekzemple: la shtono rulighas surstrate (ne vole), la knabo rulas sin sur la tapisho (vole).

(1) Estas la kaùzativaj verboj kiuj en la kataluna lingvo oni esprimas per derivado de nomoj, adjektivoj aù verboj, pere de la sufiksoj -ar, -ir, -ejar, -egar, -itzar, -ificar, -itar, ktp.. Ekzemple: assec-ar (sekigi), agr-ir (acidigi), enfortir (fortigi, sanigi, vigligi), blanqu-ejar «fer tornar blanc» (blankigi), carrete-jar (char-veturigi), bronce-jar-se al sol (brunigi al si la haùton che la suno) nete-jar (purigi), esdent-egar (sendentigi), agud-itzar (akrigi), hospital-itzar (enhospitaligi), harmon-itzar (harmoniigi), de-ificar (deigi), gass-ificar (gasigi), dign-ificar (indigi, honorigi), just-ificar (pravigi), simpl-ificar (simpligi), debil-itar (malfortigi, malkuraghigi), facil-itar (faciligi, ebligi, havigi) .

En la kataluna oni uzas ankaù la verbon fari kiel helpa verbo por esprimi la kaùzativon. Ekzemple: Fer asseure els visitants (sidigi la vizitantojn), fer venir el metge a casa (venigi la kuraciston che si).

Finfine, oni ankaù esprimas la faktitivon aù kaùzativon, rekte per simpla vorto: matar (mortigi).

(2) Unuigas en si propre la aktivon kaj la pasivon. Ekzemple: la porta es tancà pel vent (la pordo fermighis pro la vento), no sempre l'assenyament es mesura per l'edat (ne chiam per agho mezurighas sagho).

La diferenco inter la pasiva kaj la mediala vochoj estas, ke la pasivo, kvankam ghi tiras la atenton pli al la ago ol al la aganto, tamen subkomprenigas aganton, esprimitan aù ne per agant-adjekto, male, che la mediala vocho la gramatika subjekto kaj la aganto estas identaj. Ekzemple: la pordo estis malfermita (de iu); la pordo brue malfermighis (per si mem, pro ia aparta kaùzo).

Tial do la mediala vocho estas uzata por esprimi netransitivan agon per verboj radike transitivaj.

(3) El eca aù kvalita radiko signifas, ke la subjekto ricevas tian econ. Ekzemple  cansar-se (lacighi), escalfar-se (varmighi), enrunar-se (ruinighi).

Ankaù per derivado oni esprimas la medialon en la kataluna per la sufiksoj  -ar, -ir, -ejar. Ekzemple: arrel-ar (enradikighi), gir-ar (turnighi, la tero turnighas chirkaù sia akso), enrog-ir «esdevenir, tornar-se roig» (rughighi, li rughighis pro honto), agr-ejar «tornar-se agre» (acidighi), vespr-ejar (krepuskighi, vesperighi) .