25/04/2017

Lanĉita ‘Amikumu’

La 22an de aprilo estis lanĉita la poŝtelefona aplikaĵo Amikumu, kiu celas helpi esperantistojn kontakti unu la alian. Dum la unua tago ĝi ekhavis pli ol mil novajn uzantojn. Ties ĉefa aŭtoro estas Chuck Smith, ankaŭ iniciatinto de la Esperanta Vikipedio kaj de la unua Esperanto-kurso en Duolingo.
Vi povas pli legi ĉi tie.

Amikumu.png

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj