12/05/2017

Lernu Esperanton per Skajpo

Hodiaŭ la projekto Ekparolu de edukado.net atingis sian 500-an sesion. Ekparolu estas projekto por distance interparoligi “genevojn”, tio estas, komencintojn, kaj “geonklojn”, aŭ fluajn parolantojn de Esperanto, por ke la unuaj povu aktive pliboniĝi en lingvo ĝis nun lernata nur skribe kaj sen instruisto.
Partopreno estas tute senpaga por genevoj. Sufiĉas jam havi ioman scion de Esperanto, ekzemple esti fininta branĉon de Duolingo. Ili trairas skriban ekzameneton por konfirmi taŭgan lingvonivelon kaj poste interkonsentas tempon kaj horon kun geonkloj por okazigi dek interretaj parolsesiojn per Skajpo, minimume duonhorajn. Eblas ankaŭ elekti geonklon.
Nuntempe la projekto bonvenigas novajn genevojn kaj geonklojn. Se tio vin interesas, legu plu ĉi tie.

edukado_net_bluverda_500px.png

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj