18/10/2021

Forpasis Montserrat Franquesa

Kun granda malĝojo, Kataluna Esperanto Asocio informas pri la forpaso, ĉi-lunde la 18-an de oktobro 2021, de Montserrat Franquesa i Gòdia. Elstara esperantisto, ŝi estis estrarano de KEA kaj ĉefredaktoro de la revuo Kataluna Esperantisto, la oficiala organo de la asocio.

Magistro pri klasika kaj ĝermana filologioj, kaj ankaŭ doktoro pri tradukado en la Aŭtonoma Universitato de Barcelono, Montserrat Franquesa estis fondinto de la Kataluna Societo de Novhelenistoj, kaj prezidanto de la Asocio de Instruistoj de la germana en Katalunio. Ŝi ankaŭ estis rekdatoro de Visat, la cifereca revuo de kataluna PEN-klubo. Ŝi ĵus revigligis la revuon de Kataluna Esperanto-Asocio en ĝia sesa periodo, tasko kiun ŝi plenumis per la aperigo de la lasta numero, tre festata inter la kataluna kaj internacia esperantistaro.

Kataluna Esperanto-Asocio kaj Kataluna Esperanto-Junularo profunde bedaŭras ŝian perdon, kaj ni volas kondolenci ŝiajn familianojn kaj amikojn. Same ni kondolencas la internacian esperantistaron, el kiu ŝi estis parto.


Funebra vigilo okazas marde la 19an de oktobro ekde la 19a horo kaj merkrede la 20an matene en funebrejo Sancho d’Àvila (strato Almogàvers, 93, 08018 Barcelono). Adiaŭa ceremonio okazos samloke merkrede la 20an je la 16a horo

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj