23/04/2023

Nova retbutiko de KEA

Okaze de Sankta Georgo, KEA disponigas retbutikon, kie ni vendos ne nur librojn sed ankaŭ diskojn, DVD kaj diversajn varbmaterialojn. La celo estas ekonomie helpi la asocion kaj ankaŭ havigi novan platformon kie oni facile povu akiri varojn rilataj al la internacia lingvo.

Vi povas aliri la butikon kaj krei al vi uzulkonton ĉe https://butiko.esperanto.cat. Okaze de la tago de Sankta Georgo, vi povas apliki la codon “STJORDI23” kaj ricevi rabaton de 5% en ĉiuj aĉetoj.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj