10/07/2017

Aperis ‘Tagoj kaj Ruinoj’

jaume_grau.jpg

En la pasinta hispana kongreso okazinta en Teruelo, prezentiĝis ‘Tagoj kaj ruinoj’. Temas pri la taglibro de Jaume Grau Casas dum lia restado en pluraj koncentrejoj en Francio, post la hispana landa milito.

Esperantigita kaj komentita de Miguel Fernández, pri tiu bela, monumenta kaj profesia eldono respondecas SATeH, kun la kunlaborado de pluraj membroj de KEA. Pli ol 500 paĝoj – riĉe bindigitaj de fotoj kaj desegnaĵoj kaj kun dekoj da biografiaj piednotoj kaj aliaj aldonaĵoj – en kiuj la aŭtoro kortuŝe rakontas pri sia ĉiutaga vivo. Tiel, tiu ĉi libro ne estas nur traduko de la ja valora franca eldono fare de la esploristo Marie-Helène Menendez, sed plibonigas ĝin per pluraj detaloj, inkluzive de antaŭparolo de lia amiko Eduardo Vivancos – esperantisto naskiĝinta en Barcelono kaj ankoraŭ vivanta, kiu ĉefrolas en kelkaj el la aventuroj rakontataj en la libro – aŭ de kompleta nom-indekso, kie listiĝas la centoj de konataj (kaj malpli) konataj homoj menciitaj de la aŭtoro.

Elstara esperantisto, Jaume Grau kompilis kaj ĉeftradukis modelan Katalunan Antologion. Li estis motoro de la E-movado, kaj katalune kaj internacie. Vicprezidanto de la Akademio de Esperanto kaj ĉefredaktoro de nia revuo Kataluna Esperantisto, lia malbona sanŝtato nur permesis al li travivi tiujn terurajn kondiĉojn en koncentrejoj danke al la helpo de la esperantistoj. Bedaŭrinde, li mortis kelkajn jarojn post la dua mondmilito.

En la venonta kataluna kongreso en Àger (12-15 Oktobro), KEA omaĝos lin. Oni havos la ŝancon demandi, kaj la tradukiston kaj la eldoniston, ion ajn pri tiu ĉi turnopunkta publikigaĵo.

Captura_de_pantalla_2017-07-10_a_les_18_10_56.jpg

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj