17/04/2017

Biblioteko Ramon Molera Pedrals

La Biblioteko de Esperanto Ramon Molera Pedrals estas familia postlasaĵo de elstara esperantisto el Moià Ramon Molera Pedrals. Ĝi enhavas pli ol 4.000 volumoj kaj 2.240 titoloj de periodaĵoj. Aliaj dokumentoj, fotoj, kalendaroj, afiŝoj, glumarkoj, Esperanto-insignoj, broŝuroj, poŝtkartoj, filatelaĵoj, sonbendoj kaj arkivo de la korespondado de Ramon Molera kompletigas la bibliotekon.

Nuntempe la bibliotekon posedas Ana María Molera, filino de la fondinto, kaj ĝi havas propran retejon kiun vi povas trovi klakante ĉi tie.

La biblioteko situas en Carrer del Palau (Strato de la Palaco), 17. Por ĝin viziti turnu vin al Ana María Molera.

biblio_molera.jpg

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj