31/05/2015

Dàvid Grosclaude, en malsatstriko por la okcitana

Dàvid Grosclaude, delegito pri regionaj lingvoj de Akvitanio estas en malsatstriko ekde la 27a de majo, en la sidejo de la regiona registaro en Burdeo.

“La malestimaj signoj de la ŝtato al nia lingvo daŭras kaj multobliĝas. Tiu lasta malestima signo sufiĉas! Mi decidis agi kaj mi petas vian subtenon. Temas pri ago favore al la digno kaj al la legitimeco de nia engaĝiĝo por la rekono de la okcitana lingvo”, diris la okcitanisma reprezentanto en sia preskomunikaĵo.

Grosclaude celas senblokigi situacion kiun kreis la ignorado de la franca ŝtato rilate al la Publika Oficejo por la Okcitana Lingvo (ÒPLO). La projekto estas unianime aprobita en la regionaj asembleoj de Akitanio kaj de Sud-Pireneoj en junio 2014, sed konstateblas “konstanta blokado de la centra ŝtato kiam temas pri aferoj koncernantaj la t.n. regionajn lingvojn”, li diras.

Por starigi kaj funkciigi la ÒPLO-n, nur estas necese ke la francia ŝtato publikigo dekreton en la oficiala ŝtatĵurnalo. Tiel, ÒPLO ekzistus kiel Grupaĵo pri Publika Intereso (GIP). Sed laŭŝajne, estas malemo kaj malestimo por ĉiuj aferoj kiuj koncernas lingvojn.

La Publika Oficejo por la Okcitana lingvo devas esti publika organismo kiu difinos la publikan politikon rilate al la okcitana lingvo, en superregiona kadro, por ebligi la kunlaboron inter kolektivoj kaj registraroj kadre de la tuta lingvio. Estas similaj organizoj en Eŭskio kaj Bretonio.

Grosclaude estas konata aktivulo por la okcitana lingvo, eksa prezidanto de la Instituto de Okcitanaj Studoj, membro de la regiona konsilio de Akvitanio, ĉefa organizinto de amasaj demonstracioj por la okcitana lingvo en la lastaj jaroj. Eblas apogi lin per subskribo: https://www.change.org/p/grève-de-la-faim-pour-la-langue-occitane-cc-gouvernementfr-fhollande

mespresats.jpg

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj