09/08/2011

La unulingva lernejo en Francio

Mi jam diris ke la ĉefa rolo de tiu lernejo estis formi patriotojn, estontajn soldatojn de la Nacio por la grandioza plano de la Respubliko: reakiri la “perditajn provincojn” Alsacio kaj Loreno. Kaj ĝi ankaŭ estis la likvido kiel eble plej rapide de la lingvoj kiuj ĝenis. La instruistoj, do, havis la maltre gloran respondecon organizi kolektivan cerbolavadon. Ili faris ĝin energie kaj entuziasme. Unu el la devoj kiujn ili havis estis altrudi la francan kiel ununuran lernejan lingvon, ne nur en la klasejoj, kio jam evidentis, sed ankaŭ en la lernejo kiel geografia loko. Nur la franca en la klasejoj kaj en la ludejo. Oni scias ke, en pluraj lernejoj, la muroj servis por rememorigi la higienajn maksimojn de la Respubliko: “Estu puraj”, “Ne kraĉu”, apud “Parolu la francan”. La lernanto kiam pasis sub la lerneja portiko devis laŭlitere enpoŝigi sian lingvon. Se oni eligis ĝin, oni pagis multekoste. Punoj kaj batoj, frapoj, nukofrapoj, vangofrapoj, postaĵofrapoj (kun la pantalonoj surmetitaj aŭ demetitaj), makulitaj vangoj, orelaj pinĉoj, haraj tiradoj, fingrofrapoj. Ĉio en lernejo en kiu, de ĝia kreado, oni malpermesis la korpajn punojn…

Mi, se vi permesas al mi parentezon, neniam pardonos la instruistojn kiuj frapis min –kvankam ne temis pri lingvaj aferoj- ĉar ili ne rajtis kaj ĉar frapi infanon estas hontega montro de malkuraĝo kaj de foresto de pedagogia konscio. Ne ĉiuj faris tion, kompreneble, nek ĉiutage. Tiuj estis la jaroj sesdek kaj sepdek, kiam de antaŭ okdek jaroj oni malpermesis la frapojn, kaj oni povas diri ke nur post dek aŭ dudek jaroj la korpaj punoj malaperis preskaŭ ĝenerale. La lernejo de la lando de la “homaj rajtoj” estis ankaŭ por milionoj kaj milionoj da infanoj, generacio post generacio, granda timejo…

Kaj de tiu timo la instruistoj profitis por sukcesi forigi la malpurajn lingvojn de la lernejo. La timo, la humiligo, la honto, ĉio kontraŭ infanoj kiuj ne kulpis krom pro la fakto paroli la lingvon de siaj gepatroj kaj de sia lando. La plej spektinda metodo uzita en la tuta teritorio de la Respubliko de la homaj rajtoj estis “la hontaĵo”, se vi permesas min tiel nomi ĝin. Aĵo ŝanĝebla laŭ la jaroj kaj la lokoj: lignero, ledero, ŝtono, kaprosto aŭ ĉio ajn kio taŭgis al la instruisto. Tio estis simpla kaj efika. Tio estis sadisma. La instruisto donis tiun aĵon al la unua infano kiu parolis la katalunan. Nur unu vorto sufiĉis. Ĉi tiu objekto simbolis, do, la malŝatitan lingvon kaj la honton paroli ĝin kaj tre konkrete signifis ke la infano estos punita fine de la tago. Per puno imagita de la instruisto kiu, kiel vi jam bone komprenis, havis preskaŭ la saman povon kiel ŝipa kapitano, ununura estro en la klasejo post la prezidento de la Respubliko.

La infano, tamen, havis rimedon, ankaŭ simplan kaj sadisman, por samtempe liberigi sin de la aĵo kaj de la promesita puno: donaci la aĵon, kaj tiel la punon, al kiu ajn infano kiu eligis iun katalunan vorton. Ĉi tiu ne povis kompreneble malakcepti kaj nur povis trasndoni ĝin al alia. Kaj tiel la afero iris ĝis kun la tagofino, infano, la lasta kiu faris la lingvan pekon ricevis la finan punon. Mi certigas al vi, tio estis tre efika metodo, kiu instigis la lernantojn kateni la langon kaj kiu samtempe levis la denuncon ĝis la nivelo de civitana virto. Tiuj infanoj kiam ili eliris el la lernejo estis konvinkitaj per la instruistaj paroladoj pri la neceso paroli nur la francan kaj havis ene de sia spirito neforigeblan teruron kiu neniam forlasis ilin tute: paroli la katalunan estis manko, neelaĉetebla peko. La fakto paroli la katalunan estis asociita kun la teruro sentita ĉiumatene dum jaroj.

Kompreneble, ĉi tiu metodo estas fianima pro la instituciigo farita de la denunco kaj la timo kaj estis instruistoj kiuj rifuzis ĝin. Ĉi tiuj punis la infanojn parolintajn la katalunan, sen tiaj perversaĵoj kiuj povus esti imagitaj de Stephen King. Ankoraŭ hodiaŭ estas maljunuloj kiuj rememoras, ofte kun frosto, ke simpla kataluna parolturno en redaktaĵo donis aŭtomate malbonan noton kaj ke diri katalunan vorton al la instruisto povis konduki al iu el la kutimaj punoj. Mi povas rakonti al vi la tre banalan kazon de infano, ĉirkaŭ la jaroj kvardek kiu pro la fakto ke li diris “j’ai un grain” anstataŭ “j’ai un bouton”. Tre kutima kataluna vorto. Li ricevis vangofrapon kaj pasigis la vesperon, ĉe si, rekopiante ducent fojojn la esprimon respublike ĝusta… Kaj kredu, la instruistoj ankaŭ gardis la straton, ekster la teoriaj limoj de sia aŭtoritato. Antaŭ kelkaj monatoj, vilaĝanino, sesdekjara pli malpli, rakontis al mi ke kiam ŝi estis infana, la instruisto profitis de la promenadoj por noti la nomojn de la infanoj kiujn li aŭdis paroli la katalunan kaj tiel puni ilin en la morgaŭo. La lingvo enpoŝigita ĉiam.

Iom post iom, tamen, la punoj fariĝis malpli kaj malpli necesaj, ĉar ĉiu generacio, kiel mi diris, sciis malpli ol la antaŭa kaj tiel ĝi altiris malpli la atenton de la instruistoj. Kiam mi estis infano en Volo’ mi rememoras neniun punon al iu lernanto kiu parolis la katalunan aŭ kiu diris iun katalunan vorton. Inter la jaroj sesdek kaj sepdek, la katalunaj vortoj estis tiel maloftaj ke la instruistoj ne plu atentis, ili fariĝis el ĉefa peko malgrava manko. La antaŭaj instruistoj sukcesis pri la civiliza misio kaj ne surprizas min ke, ankoraŭ hodiaŭ, estas tiom da politikistoj kiuj mitigas tiujn glorajn jarojn de la franca lernejo, kvazaŭ ili estus la plej prestiĝaj. Tiam, kiam mi aŭdas ilin paroli pri la lernejo “senkosta, laika kaj devigita” mi ekhavas naŭzon, ĉar la franca lernejo, por ni kaj multaj aliaj, estis neniam senkosta, tute male. Ni pagis la rajton havi instruadon, ni pagis kontraŭ la lingvo kiun ni devis ĵeti en la rubujon.

Ĉi tiu sinteno maltre demokratia de la lernejo permesas kompreni plibone la malfidon kiun multaj katalunoj, bretonoj kaj eŭskoj sentas pri sia propra lingvo. Ne maloftas la fakto vidi katalunparolantojn malŝati la katalunan kaj oponi sin je ĉia provo de reenkonduko de la lingvo, aŭ eĉ oponi sin je ĝia dignigo. Normalas, rigardu bone, ili estas homoj suferintaj, kiam ili estis infanoj, ĉiufoje kiam ili parolis katalune. Ili suferis fizike kaj psike. Kaj samtempe kiam ili suferis, ili sciis ke la ununura maniero ne plu suferi estis forlasi la lingvon kaj tiel aliĝi al la franca projekto. Ili aliĝis kaj iom post iom kredis ke la malapero de la kataluna estis bona afero. Ili ankaŭ akceptis pensi ke la frapoj ricevitaj estis por ilia bono kaj ke la instruistoj pravis kiam ili estis mistraktitaj. Ili mem, kiam gepatroj, instigis la malaperon de la lingvo, parolante nur la francan al siaj gefiloj por protekti ilin, por ke ili ne suferu tiom kiom ili mem, kaj kune kun la lernejo enplantis al ili la francajn valorojn. Nu, imagu tiujn ĉi homojn, kiam iu venas poste al ili kaj diras al ili ke ne, ke la kataluna estas tiel nobla kaj bela lingvo kiel la franca, ke oni devus konservi kaj altigi ĝin kaj ke Francie oni agis maldece. Se ili akceptus ĉi tiun aserton, tio signifus ke ili ricevis frapojn por nenio, ke iliaj timoj paroli la katalunan, ilia humiliĝo antaŭ la puno, ilia honto meze de la ceteraj lernantoj, ĉio estis senutila, okazigita de maljusta ideologio… Tro malfacilas, ili preferas plu pensi ke la ricevitaj frapoj estis utilaj kaj ili ne povas rekoni ke la kataluna estas egala al la franca. Mi ne diras ke ĉi tio validas por ĉiuj, sed ŝajnas al mi ke estas granda nombro da katalunoj kiuj fariĝis kontraŭkatalunaj pro ĉi tiu motivo. Pro totalisma koncepto de la lingvoj.

-Ankoraŭfoje la totalismo? Francio neniam estis kiel la nazia Germanio nek kiel la Stalinisma Sovet-Unio, mi jam diris kaj vi agnoskis.

-Jes, neniam ĝi estis, escepte de la periodo de Pétain. Sed la fakto ne esti totalisma ŝtato ne sufiĉas por resti libera de la suspekto utiligi totalismajn metodojn aŭ ĉiuokaze, kiel mi diris, defendi la totalisman koncepton de identeco. Rigardu la devigitan militservon, hodiaŭ bonŝance abolita en Francio. Ĉu vi ne opinias ke ĝi estas totalisma formo, devigi homojn iri mortigi aliajn homojn kaj samtempe devigi ilin akcepti la morton? Mi pensas ke jes… Imagu ankaŭ landon kie nur estas unu devigita religio aŭ –kaj egalas- kie ĉiuj religioj estas malpermesitaj. Ĉu vi ne pensas ke la internacia komunumo dirus ke ĉi tiu lando, koncerne al la religia libereco, agas kiel totalisma ŝtato. Kaj ankaŭ se ĝi havus multaj el la formoj de la normala demokratio? Pri la lingvoj estas la samo. Francio altrudis brutale unu oficialan lingvon kaj ankaŭ se ĝi ne malpermesis la privatan uzon de la aliaj lingvoj, ĝi iniciatis oficialan procezon por detrui ilin konscie kaj sisteme kiu nur malakcelis –la optimistoj diras ke ĝi inversiĝis- la lastajn jarojn. La historio de Francio estas, el la vidpunkto de la historio de la lingvoj, totalisma historio. La reĝoj iniciatis la forigoprogramon empirie, sed la Franca Revolucio, la Impero kaj la Respublikoj konceptis kaj aplikis ideologian sistemon de lingvomurdo.

La unuaj kiuj konceptis kaj aplikis ĉi tiun sistemon, oni jam parolis pri ili, estis la revoluciuloj, kiuj rigardis la francan kiel la ununuran lingvon –ne Francie, sed en la tuta mondo- kapablan alpreni kaj transdoni la ideojn de universala frateco de la Revolucio. Kaj, tiel metodemaj kiel povas esti la idealismaj ekzekutistoj, ili studis la gravecon de ĉiu “patois” en ĉiu teritorio antaŭ ol ekdetrui ĝin. Ĉu vi scias kion faris tiuepoke la horora abato Grégoire, kiu nun ripozas en la Panteono inter la plej famaj gloruloj de la Respubliko? Ĉi tiu frua revolucia partiestro sendis demandaron al la reprezentantoj de la Revolucio de ĉiu distrikto por ekkoni la situacion de ĉiu lingvo. Tiel kun la donitaĵoj enmane, li povis fari de la unulingva afero esenca problemo por la estonteco de la Revolucio kaj ekestis la veraj problemoj. Parenteze, ĉu vi volas scii kion respondis la kataluna delegitaro?

-Se vi demandas estas ĉar vi volas diri…

-Unu el la demandoj rilatis al la eblaj metodoj por “détruire le patois” de ĉiu teritorio. La revoluciaj delegitoj de Perpinjano respondis tion pri la kataluna. Mi notis, aŭskultu:

“Por detrui ĝin, necesus detrui la sunon, la freŝon de la noktoj, la diversecon de la nutraĵoj, la kvaliton de la akvo, la tutan homon”. Bela, ĉu ne?

-Bela kaj poezia, sed la forpaso de la jarcentoj demontris ke ili eraris.

-Mi ne certas ĉu ili eraris fakte. Kvankam povas ŝajni ke neniel rilatas al tio, rigardu kian koincidon, ĝuste nun ke oni findetruas la katalunan kaj centojn da aliaj lingvoj en la mondo, ĝuste nun estas klimata malordo, estas bestoj malsanaj pri novaj malsanoj, putritaj akvoj pro la intensa agrokulturo kaj la masiva industriigo kaj la homo ankoraŭ havas rezervejon plenan je bomboj kaj mortigaj teknologioj por malaperi en unu sola tago. Ĉio kongruas kelkmaniere. La ekonomia produktismo kaj la ŝtata kialo estas finfine la du flankoj de sama monero, stampita de la homa egoismo.

-Bonvolu ne esti tiom lirika denove kaj parolu al mi pri la franceco kaj pri la kataluneco de Norda Katalunio.

Kiom mi scias kaj kiom mi aŭdas en la stratoj, se la lingvo malboniras, la sento esti kataluna estas ĉie kaj ĝi povas esti forta.

Joan Lluís Lluís
Tradukis Ramon RIus

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj