29/11/2014

Malgranda proverbaro kataluna-Esperanto

Proverboj estas unu el la plej interesaj elmontroj de popola kulturo. Tra ili ni ricevas hodiaŭ la spertojn akumulitajn de antaŭaj generacioj. Iliaj mallongaj kaj trafaj frazoj resumas en malmultaj vortoj la konojn de jarcentoj.

En ĉi tiu kolekto vi trovos grandan nombron da esperantaj proverboj, vi povos ilin kompari kun iliaj ekvivalentoj en la kataluna kaj vi vidos kiel tiuj etaj perloj de saĝeco havas komunan universalan bazon.

Pedro M. Martín Burutxaga (Bilbao, 1958). Licenciulo pri angla filologio. Mezlerneja instruisto pri fremdaj lingvoj. Membro de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. Li publikigis diversajn artikolojn en la revuoj Kataluna Esperantisto kaj Internacia Pedagogia Revuo. En la kataluna li estas aŭtoro de Història del moviment esperantista al Vendrell, premio Sant Ramon de Penyafort de Mallonga Eseo la jaron 1992.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj