16/05/2015

Montpeliero: protesto pro la starigo de monumento al abato Grégoire

Deko da homoj, portantaj okcitanajn flagojn, protestis pasintmarde en Montpeliero dum la starigo de memortabulo honore al la abato Grégoire, “francrevoluciula pastro kiu dediĉis sian vivon al la malaperigo de la “patois”, kaj aliaj minoritataj lingvoj” laǔ la manifestintoj. “Ĝi estas simbolo de radikala jakobena sistemo kiu tondros en la koro de la urbo kaj makulos por ĉiam la memoron de niaj maljunuloj, humiligitaj en la lernejo kiam ili parolis sian propran lingvon”, ili argumentis.

La montpeliera urbestro, Philippe Saurel, menciis ke la tabulo al Grégoire estis starigita memore al la nuligo de la sklaveco en 1794, kaj emfazis la taskon de la franca abato tiurilate. Tamen, kiam li rimarkis la proteston, li ŝanĝis la prelegon improvize kaj klopodis ankaǔ montri sin kritika al Grégoire. Tiusence, Saurel agnoskis la malhelan parton de la lingvomortiga abato kaj montris sin “favora al la regionaj lingvoj”. Krom la starigo de la unua dulingva lernejo okcitana-franca, Saurel substrekis la ĉeesto de la okcitana flago en la sidejo de la montpeliera urbodomo.

Kiu estis la abato Grégoire?

Henri Grégoire estis franca katolika pastro, nomumita konstitucia episkopo de Bles dum la Franca Revolucio, kies unu el la ĉefaj estroj li estis. Veras ke li estis unu el la ĉefaj respondeculoj de la abolicio de la sklavsistemo kaj eĉ sukcesis ke la Konstitua Franca Asembleo aprovis leĝon kiu agnoskis unuafoje al kelkaj riĉaj nigraj homoj la samaj rajtoj kiel al la blankuloj.

Tamen Grégoire famas precipe pri sia rolo kiel lingva subpremanto. La 4-an de junio de 1794 dum la revolucia epoko de la Teroro, Grégoire prezentis al la Nacia Konvencio dosieron titolitan Sur la necessité et les moyens d’anéantir les patois et d’universaliser l’usage de la langue française (Pri la bezono kaj la iloj por neniigi la lingvaĉojn kaj universaligo de la franca lingvo), kie li skribis la jenon:

“Almenaǔ eblos al ni unuecigi la lingvon de granda nacio tiel ke ĉiuj civitanoj kiuj konsistigas ĝin povu libere komuniki senpere de siaj pensoj. Tiu entrepreno, kiu ankoraǔ ne estis plene akirita de neniu popolo, estas enda por la franca popolo kiu disponas pri ĉiuj branĉoj de la socia organizo kaj devas ĵaluze sin dediĉi, kadre de unueca kaj nedividebla Respubliko, al la neŝanĝebla uzado de la lingvo de la libero” (Jen la kompleta teksto franclingve)

Kelkaj jaroj pli frue, en 1790, li faris enketon pri la uzado de la lingvoj de la franca ŝtato cele al la estigo de la plej efikaj metodoj por ilin malaperigi. Tiujn lingvojn, interalie la okcitana, li nomis “patois” , vorto pensita cele al ekskludo de tiuj lingvoj el la kategorio de validaj kaj dignaj male al la franca. Grégoire defendis la absolutan neniigon de tiuj lingvoj kaj ties anstataǔigo por la franca kiel ilo por venko de la libero kaj diskonigo de la revoluciaj ideoj. Laǔ li la uzado de lingvoj kiaj la kataluna aŭ la okcitana instigis la kontraǔrevolucion.

En la enketoj de Grégoire oni povas konstati ke tiam oni parolis la francan nur en dekkvin el la tiamaj okdek francaj departamentoj. En liaj raportoj Grégoire konsideris ke la korsika kaj la alzaca lingvoj estis “ege degeneritaj” formoj de la itala kaj de la germana respektive, simile li konsideris la okcitanan disdividitan en amaso da dialektoj kiuj malebligis, laǔ li, interkomprenon.

fullsizerender.jpg

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj