20/05/2016

Nova kolekto de libroj en Esperanto

La eldonejo Calúmnia kreis novan librokolekton de Esperantaj poemaroj: Revo lucida. Por la unua libro de la kolekto, Nova mondo en niaj koroj, -kiu rilatas al la fama frazo de la anarkiisto Bonaventura Durruti-, tiu liberacana eldonejo el Majorko havigis al si la kunlaboron de la konata esperanta verkisto kaj tradukisto Miguel Fernández. Temas pri antologio de kritika kaj socia nuntempa poezio verkita originale en la hispana, kvankam ankaŭ ĝin partoprenis kelkaj poetoj kun verkoj origine Esperantlingvaj, interalie Miguel Fernández mem, Suso MoinhosJorge Camacho. La poemselekton faris Alberto García-Teresa, surbaze de ties doktoriĝa tezo.

Jen la prezento de la libro en Madrido.

portada-solapas.jpg

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj