09/09/2015

Nova numero de Kataluna Esperantisto

Oni ĵus publikigis la lastan numeron de la revuo Kataluna Esperantisto, Lingvaj rajtoj kaj Internacia Lingvo. Temas pri duobla numero traktanta temojn pri socilingvistiko kaj interlingvistiko, entenanta la jenajn artikolojn:

1. “La esperanta ĵurnalaro dum la Unua Mondmilito”, de Javier Guerrero

2. “Senteritoriigo en la polgermana landlimo kaj ĝia graveco por la sorba kiel minoritata lingvo (el vidpunkto de lingva pejzaĝo)” de Goro Christoph Kimura

3. “Planlingvoj kiel metodo de lingvistika esplorado” de Hèctor Alòs i Font

4. “Ŝanĝo kaj kontinueco de la greka lingvo: de la postklasika greka ĝis la revolucio de 1821” de Saoia Escobar Calzada.

Kataluna Esperantisto estas kontribuo de Kataluna Esperanto Asocio favore al lingvaj rajtoj kaj lingva justeco.

Ni invitas vin al la prezento de tiu nova numero de la revuo, okazonta la venontan 21-an de septembro je la 19h en la biblioteko Joan Maragall (Sant Gervasi de Cassoles, 85), kadre de la eventoj de la Eǔropa Lingvotago 2015. La prezento inkludos ankaǔ prelegon pri artefaritaj lingvoj kaj lingvaj rajtoj, elstarigante la simbola rilato inter la uzo de internacia helplingvo kaj la defendo de la minoritatigitaj lingvoj.

arton756-c8e46.jpg

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj