18/02/2010

Pri ni

mapappcc.png
Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) estis oficiale fondita en 1980. Ĝi tamen reprenis la tradicion de Aplech Català[[kataluna grupo]], starigita en 1904 de Paul Berthelot, la posta fondinto de revuo Esperanto, kaj aginta ĝis 1905, kaj de Kataluna Esperantista Federacio (KEF), fondita en 1908 kaj malaperinta en 1939, fine de la Hispania Milito.

Por evidentigi la transprenon de la stafeto, la asocia organo, Kataluna Esperantisto, reprenis la titolon, numerigon kaj frontpaĝan vinjeton de la Federacia bulteno. Tio ne estis unikaĵo: ĝiaj kongresoj estas numeritaj kiel sinsekvo de la antaŭmilitaj (la 19a kongreso en Sabadell en 1983 fariĝis la sekva al la 18a en Manresa en 1936) kaj la famaj Internaciaj Floraj Ludoj, unuafoje organizitaj dum la Barcelona Universala Kongreso de 1909 kaj poste daŭrigitaj de KEF, estis restarigitaj. Ni notu, ke la Belartaj Konkursoj de UEA estis, laŭ la karmemora Reto Rossetti, rekte inspiritaj de la antaŭmilitaj Internaciaj Floraj Ludoj.

Fakte nur la nomo ŝanĝiĝis: bedaŭrinde la lokaj societoj ne konsistigas en nia lando sufiĉe aktivan reton por pravigi la nomon “Federacio”, kaj tial la refonda kunveno preferis la difinon “Asocio”.

Dum preskaŭ jarcento, la agado de la kataluna esperantistaro estas malfacile resumebla. Legu plu pri nia historio klakante ĉi tie.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj