13/07/2015

Rompante la forgeson. 25a datreveno de la morto de la kataluna verkisto Manuel de Pedrolo

Pasintan 26-an de junio estis la 25-a datreveno de la morto de la kataluna verkisto Manuel de Pedrolo. Joc brut (1965) unu el la plej furoraj verkoj de la aŭtoro, estas esperantigita sub la titolo Fia ludo. La datrevenan tagon, Canal 33, kataluna televido, elsendis dokumentan filmon “Manuel de Pedrolo, trencant l’oblit“ (Manuel de Pedrolo, rompante la forgeson) kaj la sekvan tagon aperis intervjuo al lia filino ĉe la retĵurnalo Vilaweb, “Adelais de Pedrolo:’Res ni ningú no va aconseguir doblegar mai el pare‘“ (Nenio kaj neniu, neniam, atingis submetigi mian patron). Vi ankaŭ povas legi en la kataluna lian vitalan testamenton, kiun mi tradukas sube. Li ne emis partopreni la socian vivon kaj nur la fama kataluna ĵurnalisto, Joaquim Puyal, atingis intervjui lin en 1983.
 
Se vi deziras spekti la dokumentan filmon en la kataluna, jen tri eblecoj: Manuel de Pedrolo. Trencant l’oblit, https://vimeo.com/131804610, http://mab.to/zhCKpfdRX.
 



MANUEL DE PEDROLO TRENCANT L'OBLIT from Zeba Produccions on Vimeo.

Krome, mi kunigas tradukon de artikolo Si a ells els toquen el crostó...“ de Manuel de Pedrolo kiun mi esperantigis por Etnismo, numero 30-a de oktobro 1982, “Se oni al ili tanas la haŭton…
Se_oni_al_ili_tanas_la_hauton.pdf  
Por traduki tekstojn vi povas uzi: https://www.apertium.org/https://translate.google.com/#
 
 
 
Dokumentfilmo: Manuel de Pedrolo, rompante la forgeson
 
Pasintan jaron, 2014, okazis la kvardeka datrevena jaro de la eldono de unu el la plej legitaj verkoj de la kataluna literaturo: El mecanoscrit del segon origen (La maŝinoskripto de la dua origino). La aŭtoro estas Manuel de Pedrolo, la plej fekunda verkisto de la kataluna literaturo de la 20a jarcento kaj Premi d’Honor de les Lletres Catalanes del 1979 (honorpremiita en la Kataluna Literaturo).
 
Sed malgraŭ ĉiuj ĉi tiuj cirkonstancoj, Manuel de Pedrolo estas unu el la malplej studitaj kaj subestimitaj verkistoj kaj medie kaj politike silentigitaj de institucioj, universitatoj kaj komunikiloj.
 
Manuel de Pedrolo, rompante la forgeson pretendas revizii la vivon, la verkaron kaj la kritikan kaj politikan teniĝon esprimitan tra la artikoloj kaj kronikoj en la ĵurnaloj. Sed precipe, per ĉi tiu dokumentaĵo, oni volas trovi la respondojn pri la kialo de tiu forgeso.
 
La dokumentaĵo volas revizii lian vivon, literaturan kaj vitalan, kiu al ni povus doni la respondon pri la ostracismo kiu loĝas, ankoraŭ nun, sur lia figuro. Kial oni silentigis lian memoron? Ĉu pro politikaj aferoj lia literatura heredaĵo estas nun preskaŭ nekonata?
 
 
Kiel oni ĝin faris
 
Kiu pli bone por paroli pri Manuel de Pedrolo ol liaj amikoj, la homoj kiuj lin konis, liaj verkistaj kolegoj, studentoj pri lia heredaĵo, aktoroj kiuj ludis liajn teatrajn verkojn, familio …
 
Ĉiuj nin parolas pri Manuel, pri kiel li estis, kion li faris, kial tion li faris kaj kiel li pensis. Per ĉiuj ĉi tiuj elementoj, oni provas trovi la respondojn al la ĉefa temo de la dokumentaĵo: Kial oni silentigis, ĝis nun, la figuron de Manuel de Pedrolo?
 

Vitala testamento de Manuel de Pedrolo
 
Teksto de la verkisto en kiu li  petis esti memorita’kiel la kataluno kiu restis fidela al sia lando kaj al ĝia lingvo’
 

“…Sed min interesas aldoni ke se en la estonto mi devas esti memorita, mi ŝatus esti tiel, ne kiel la simpla kreanto de fiktivaj mondoj, de fikcioj, sed, precipe, kiel kataluno kiu en momento de la historio de sia lando, momento kiu falis sur sin, malfacila kaj favora al ĉiuj forgesoj, li restis fidela al sia lando kaj al ĝia lingvo kaj, ĉar li ne povis servi ĝin alimaniere, nek li havis aliajn fakultojn, ĝin li donis dekduojn aŭ centojn de kreaĵoj kiuj apartenis, kiuj apartenas, ankaŭ al ĝi, kaj, farante tion, li kontribuis al la daŭrigo de kultura agmaniero, al la kontinueco de projekto kiu propras al ni kaj al la atesto pri karaktero kaj ekzistado sufiĉe forta, sufiĉe plena de vivoforto, eĉ sufiĉe abundeca por permesi en ĝian sinon la ĉeeston de la nekonformistoj kiuj, kiel mi, volus revizii ideojn kaj strukturojn, ne pro fikutimo nek pro novaĵa avido, sed ĉar la homo ilin vundas, kaj ilin vundas la patrio kaj ili volus ke unuj kaj la alia estus pli bonaj, sed ili mem, sen perdo de personeco, tute kontraŭe, per kreskigita personeco, sufiĉe potenca por trudiĝi pli ol laŭ la forto aŭ la manovra kapablo, pro ĝia honesteco kaj la nediskutebla valoro de la principoj kiujn ĉiuj ni devus praktiki: libereco kaj justeco en mondo kiu ĝis nun nur manipulas ĉi tiujn vortojn kiuj ne plu estas, se iam ajn ili estis, karno de ĝia karno kaj sango de ĝia sango.
 
En nia karaktero de katalunoj, de popolo tiel ree mistraktita pro la hazardoj de la historio, ĉiuj scias ke nur estas unu maniero esti libera kaj justa: esti konsciaj pri ni mem kaj neniam permesi al iu ajn rabi ĉi tiun konscion, ĉar  homo kiu sin forneas ne plu kapablas decidi kaj liaj agoj ne plu apartenas al li: tiu homo perdis ĉiun sencon pri la responso. Tial mi estas kaj daŭre volas esti kataluna verkisto, kaj en ĉi tiu ideo mi metas tutan mian fieron. Mi volas esti responsa kaj ke mia verkaro, konstrua aŭ detrua, respondu por mi.
 
Nenio plu.”
 
Manuel de Pedrolo, 1962.

 
Poezia pripenso
 
Mallonga registrada komentario en la kataluna de la poeto Pedrolo: la aŭtoro pripensas pri la komunika povo de la poezia lingvo kaj la fakto skribi poemojn.
 
“… Ĉiam mi faris al mi malmultajn iluziojn pri la komunika povo de la arto entute kaj aparte de la poezio. Ju pli profunda kaj vera estas la poezia sperto kaj pli strikta ĝia esprimo, des pli malgranda estas ĝia komunika vasteco. Fakte nur la ĝenerala, konvencia lingvo, farita el neprecizaj kaj tro facile adapteblaj vortoj, al ni permesas tioman kontakton kun niaj proksimuloj kun kiuj implice ni konvenis esprimajn normojn kiuj flankenlasas ĉion kio estas fundamenta. Skribi poemon iomete ŝajnas al mi kiel elĵeti botelon al la maro kun la espero ke iu iam ajn ricevu ĝin.”
 
 

Attached documents

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj