08/02/2012

Tria albumo de Kaj Tiel Plu “Surplacen venu vi (sus la plaça venetz)”

En tiu ĉi tria albumo Kaj Tiel Plu daŭre proponas vojaĝon tra la tradicioj kataluna, okcitana, sefarda kaj tutmonda. Reakirantaj la originalan spiriton de la bando, ili proponas kantojn kaj dancojn el Kroatio, Kabilio, Danio kaj Anglio. Samkiel en pasintaj albumoj, ĝi komencas per mezepoka kanto kaj finas per popolkanto de la Hispana Civila Milito. En la akompana libreto vi trovos la tekstojn de la kantoj en la originalaj lingvoj, t.e. okcitana, kataluna, judhispana, serbokroata, amaziga kaj hispana. La unua disko estis mezepokeca, tiu dua estis pli tradicia, tiu ĉi lasta disko estas direktita al dancmuziko. Surplacen venu vi! Pliaj informoj

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj