20/12/2017

Zamenhofa Tago en Barcelono

Kiel fermo de la Jaro Zamenhof, vendredon la 15-an de decembro de 2017, Kataluna Esperanto-Asocio prezentis en Barcelono la libron de Jaume Grau Casas Tagoj kaj ruinoj. La eventon gvidis la eldonisto Petro Sanz (SATeH), la direktoro de Memorial Democràtic Plàcid Garcia-Planas kaj la profesorino pri tradukado de la Barcelona Aŭtonoma Universitato Montserrat Franquesa.

La libro arigas la skribaĵojn de Grau Casas en ekzilo, dum lia restado ekde 1939 ĝis 1944 en kvin diversaj francaj koncentrejoj. Surbaze de originaloj en la hispana, la kataluna kaj la franca, Tagoj kaj ruinoj formas elstaran verkon. La merito, laŭ la eldonisto, ŝuldas grandparte al rigora tasko pri selektado, ordigo kaj transskribo de la originalaj dokumentoj farita de Marie Hélène Meléndez de la paperoj entenitaj en valizo kaj kiuj estis eldonitaj en la franca sub la titolo Ulysses dans la boue (2014). La kunlaboro de SATeH kaj KEA ebligis la eldonon kaj faciligis la taskon kaj al la eldonisto kaj al la tradukisto, kio ebligis realigi la version en la internacia lingvo. Tagoj kaj ruinoj kompilas materialojn de la taglibro, inkludas fotografaĵojn, aneksojn, ktp. La esperanta eldono, tradukita kaj komentita far Miguel Fernández, estis vera defio. La tradukisto avertas en la antaŭparolo pri la malfacilaĵoj transdoni verkon al universalaj lingvo kaj kulturo. La tekstoj inkludas ĉiesspecajn semantikajn kampojn kaj registrojn, historiajn kaj kulturajn koncernaĵojn, lingvajn ludojn en malsimilaj lingvoj, ktp. La tradukoj de la vortaj ludoj, ekzemple, al kiuj Grau Casas tiom emis, pruvas la sperton kaj kapablon de la tradukisto. Miguel Fernández plene sukcesis, laŭ Franquesa, en tiu eksterordinara tasko. La verko legeblas intermite kaj la verkisto estiĝas raportisto de vivospertoj diversmaniere rakonteblaj. Kiel rimarkigis Garcia-Planas, ĝi rakontas, laŭ militraportista maniero, eventojn kiuj devenos historiajn el la propra vivosperto, unuamane. La plej bona maniero, laŭ la direktoro de Memorial Democràtic, konservi la komunan historian memoron.

Kunhavi

Arĥivo de novaĵoj